TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA

La propono pri jura sendependiĝo de TEJO estis pritraktita jam en la unua komitata kunsido en sabato. Tiam oni decidis fondi dumkongresan komisionon por diskuti problemajn punktojn de la propono. La laborgrupo tamen duone konsistis el la samaj personoj kiuj pretigis la proponon, kaj ili ne vidis gravajn problemojn en la rezulto de sia propra laboro.

Proponoj pri sendependiĝo de TEJO aperadis dum jaroj, estis proponitaj sub diversaj saŭcoj kaj regule rifuzitaj de la decidorganoj de UEA. Ĉi-foje la proponantoj de jura sendependiĝo asertis, ke la decido estas urĝe bezonata por ke TEJO ankaŭ estonte povu ricevadi diversajn subvenciojn de EU por junulara agado.

Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn.

La pritraktado de la nuna propono por sendependa TEJO estis komencita jam antaŭ du jaroj en Rejkjaviko, kiam estis elektita kvarkapa komisiono por pristudi la aferon.

Ne klaras, kion la komitato faris dum la du pasintaj jaroj, ĉar ĝia raporto estis fine redaktita de Mark Fettes kaj prezentita al la tuta komitato de UEA nur kelkajn tagojn antaŭ la kunveno en Lillo, tiel ke restis neniu tempo por retaj diskutoj pri ĝiaj meritoj kaj malmeritoj.

La komitatanoj ricevis nur tre koncizan tekston, kiu proponis, ke ili akceptu novan statuton de TEJO, kiu donu al la asocio statuson de sendependa jura persono, kaj ke la rilatoj inter UEA kaj TEJO poste estu reguligitaj per aparta kontrakto. La nova statuto de TEJO ne estis dissendita al la komitatanoj nek disdonita en la unua komitata kunsido en Lillo.

La teksto de la proponata kontrakto inter UEA kaj TEJO entute ne ekzistas, kaj ne klaras, kiel evoluos la rilatoj inter UEA kaj TEJO post la nuna decido. La subtenantoj de la sendependiĝo de TEJO, kiuj parolis en la dua komitata kunsido en Lillo en vendredo, atentigis ke junaj UEA-anoj ankaŭ laŭ la nova statuto aŭtomate estos samtempe TEJO-anoj, sed malklaras kiel TEJO tiukaze povos esti konsiderata komplete aparta organizaĵo.

La teksto de la proponata nova statuto estis fine disdonita al la tuta komitato komence de la vendreda kunsido, sed evidente mankis tempo por detala trastudo, ĉar dum la trihora kunveno la komitato devis pritrakti ankaŭ multajn aliajn tagorderojn.

Loes Demmendal, eksa estrarano de UEA kiu partoprenis la dumkongresan komisionon por pristudi la sendependiĝon de TEJO, kritikis la subitan haston.

– La propono pri nova statuto estas nur parto de tuto. Oni devus konsideri la administrajn konsekvencojn. Mi scias ke niajn komisionanoj opinias, ke mi per tio blokas la sendependiĝon, sed tio ne estas mia celo. Sed ni havu ekvilibran vidon.

Laŭ Loes Demmendaal oni ne sufiĉe konsideris la konsekvencojn de la disigo de UEA kaj TEJO.

– Interalie sendependiĝo de TEJO postulus ke oni ŝanĝu la statuton de UEA. Ne ekzistas preta kontrakto inter UEA kaj TEJO, do ni ne havas ajnan ideon pri kion tio ĉi signifas. Mi estas kontraŭ la propono en ĉi tiu momento, ĉar mi ne konas la konsekvencojn, ŝi diris.

Laŭ Brian Moon, kiu same partoprenis la dumkongresan laborgrupon, la ŝanĝo en la statuto de UEA povos esti farita poste, kaj la proponata kontrakto inter TEJO kaj UEA entute ne estas afero por la komitato.

–  La amendita statuto de TEJO kiun oni proponas estas laŭeble simpligita ĝuste por eviti la problemojn pri kiuj pensas Loes. La statuso nun ne havas ajnajn menciojn pri financaj aranĝoj inter TEJO kaj UEA. Ĉio kio rilatas al administra kontrakto estas alia temo. Preta kontrakto estas granda laboro, kaj ellaboro de la kontrakto devas veni poste.

Laŭ la propono prezentita al la komitato, la kontrakton inter TEJO kaj UEA poste ellaboru kaj aprobu la estraroj de la du asocioj ĝis la mezo de oktobro. Komitatano kaj honora membro de UEA Rob Moerbeek rekte demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ĉu la limdato estas realisma, aŭ ĉu oni devus ŝanĝi ĝin.

– Mi ne povas diri kiu estas la plej bona limdato. Mi estas kontraŭ la propono, li respondis lakone.

Tre elokvente por la propono parolis Francesco Maurelli, komitatano A por ISAE, ano de la dumkongresa laborgrupo, ano de la konsilantaro de UEA kaj la posedanto de la firmao Kosmo, kiu profitas per ellaborado de subvencipetoj por Esperanto-organizaĵoj.

– Estimataj kolegoj, kio estas integra parto de UEA? Ĉu landaj asocioj? Multaj el niaj landaj asocioj estas jure registritaj, ili estas sendependaj, sed tamen parto de UEA.

Laŭ li oni devas rapidi pri la proponata statutoŝanĝo, antaŭ ol eŭropaj instancoj malkovras ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo kaj sekve ne plenumas ĉiujn formalajn kondiĉojn por kunlaboro, kiu laŭ li jam donis grandajn sukcesojn.

– Ĉio ĉi povas esti subite detruita, se ni ne agas tuj, hodiaŭ. La antaŭenigo, la starigo de kunlaboraj rilatoj kun aliaj internaciaj organizaĵoj estas kernaj celoj. Estimataj kolegoj, vi devas subteni Esperanton per via jesa voĉdono!

Post duonhora diskuto la propono pri nova statuto de TEJO estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Tri komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono, du sin detenis. Por ke la nova statuto ekvalidu, necesas ke ĝi estu akceptita ankaŭ de la komitato de TEJO mem.

Dum la vendreda komitata kunsido estis aprobita ankaŭ la raporto de la komitataj reviziantoj, kiuj trovis ke la librotenado de la asocio estas en ordo, sed ke la ekonomia situacio kaŭzas zorgojn.

Loes Demmendaal demandis, kial inter la komitataj dokumentoj mankas la jara raporto de TEJO. Laŭ la regularo ĝi devis esti disponigita jam antaŭlonge, sed Michael Boris Mandriola, la komitatano de TEJO, devis konfesi ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas.

Dum diskuto pri raportoj de komitataj laborgrupoj Orlando Raola, komitatano C, atentigis ke daŭre ne klaras, kiam finfine estos preparita la longe atendita gvidlibro por organizantoj de Universalaj Kongresoj, kaj kiu entute havas la respondecon pri la tasko.

– La pretigado de la manlibro estas tipa afero. Se oni ne havas respondeculon aŭ limdaton, sed lasas la aferon al la estraro, kiu havas tiom da aliaj taskoj, la tasko eble neniam estos plenumita. Mi proponas aŭ aldoni respondeculon kaj limdaton, aŭ forstreki la taskon.

La komitato laŭ propono de Mark Fettes tiam decidis, ke la gvidlibro estu pretigita ĝis la venontjara kongreso – sed ne difinis respondeculon pri la tasko.

Oni iom parolis ankaŭ pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la estraro antaŭ du jaroj difinis kiel prioritatan taskon, sed poste ne realigis.

– Ni opinias ke venis la ĝusta momento ke la estraro serioze dediĉu sin al la realigo de ĉi tiu projekto, diris Mark Fettes.

Poste li transdonis al la komitato proponon de la laborgrupo pri kunordigo, kiu rekomendas “taski la Estraron per la verkado de gvida dokumento pri la bezonoj kaj deziroj por nova asocia retejo, cele al konkurso por la realigonto”.

Kiam la retejo finfine povos esti renovigita tute ne klaras – eĉ ne klaras, kiam pretu la “gvida dokumento”, atentigis Orlando Raola.

– Laŭ sciigo de Stefan MacGill la estraro decidis ke gviddokumento por la longe atendata nova retejo estu preta fine de la jaro. Sed mi ne vidas limdaton ĉi tie.

Responde al la repliko de Orlando Raola, Mark Fettes maklaŝis, ke la estraro dum la kongreso ricevis konkretan proponon de fakulo, kiu pretas helpi la asocion kiel konsilanto pri la retejo, kaj sekve la perspektivoj estas bonaj. Ne klaras kiu estas la fakulo, nek ĉu la konsilanto mem poste rajtos partopreni en la konkurso, surbaze de la “gvida dokumento”.

La komitato preskaŭ sen diskuto akceptis la buĝeton por la jaro 2016, kiu antaŭvidas deficiton de pli ol 30.000 eŭroj.

– Elspezoj por movada evoluigo estas unu kialo por la planata deficito. Ni opinias, ke malgraŭ la malfacila financa situacio estas pli bone investi niajn rimedojn en agado en diversaj kampoj ol rezignacie klopodi minimumigi niajn elspezojn, klarigis Mark Fettes.

Ĝenerale, la komitatanoj laŭ sia kutimo uzis tre multe da tempo por diversaj proceduraj demandoj kaj plendoj pri la organizado de la ĉi-jara Universala Kongreso, tiel ke por la plej multaj principe gravaj demandoj restis malmulta tempo.

En la vendreda kunsido la komitato interalie akceptis la aliĝpeton de Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉar mankis tempo, ne estis organizita la sekreta voĉdono, kiun nepre postulas la komitata regularo de UEA en tiaj kazoj.

Anstataŭe Mark Fettes demandis, ĉu la komitato pretas akcepti la aliĝpeton unuanime, sen voĉdono. Neniu komitatano kontraŭis la kontraŭregulan proceduron, kaj Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA per aplaŭdoj.