Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU

En marto 2014, post milita interveno de rusiaj trupoj en nemarkitaj uniformoj, la Ukrainia duoninsulo Krimeo estis aneksita de Rusio. La anekso ne estis agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj nek de la plej multaj ŝtatoj en la mondo, kaj ĝi kaŭzis la enkondukon de internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio.

En aprilo 2014 Libera Folio intervjuis pri la temo la prezidanton de Rusia Esperanto-Unio, Svetlana Smetanina, kiu tiam atentigis, ke REU estas politike neŭtrala asocio, kaj tial ne povas havi oficialan sintenon al la statuso de Krimeo. UEA siaflanke sekvas la decidojn de Unuiĝintaj Nacioj rilate tiajn aferojn, kaj oni povus atendi tion ankaŭ de la landaj asocioj de UEA.

En la sia ĉi-jara konferenco, okazinta la 22-an de julio, la landa asocio de UEA en Rusio tamen akceptis du decidojn, kiuj praktike egalas al agnosko de la anekso. Aparte atentinda estas la decido “apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona[n] organizo[n] de REU”.

La konferencon de REU ĉi-jare hazarde ĉeestis raportisto de la sendependa eldonaĵo Novaja Gazeta, kiu poste verkis artikolon pri la ĝenerale kontraŭokcidenta sinteno de la kunveno kaj titolis sian raportaĵon en Esperanto: “Krimeo estas nia”. La ĵurnalisto, kiu preparas serion de artikoloj pri fermitaj komunumoj, estis surprizita pri la sennuancaj eldiraĵoj de pluraj ĉeestintoj, kiuj interalie asertis, ke pri la sankcioj kontraŭ Rusio unuavice kulpas la anglalingvaj landoj.

Surprizita de la decidoj rilate Krimeon estis ankaŭ la redaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto REGo, Georgij Kokolija. En la gazeto ĝis nun aperadis oficialaj informoj de la landa asocio, sed post la diskonigo de la decidoj li decidis tute rompi la kunlaboron kun la landa asocio. Laŭ lia opinio la asocio per siaj decidoj malobeas sian propran statuton, kiu klare diras, ke REU estas “politike neŭtrala unuiĝo”.

– En Rusio ekzistas diversaj opinioj pri krimea “anekso/reunuiĝo”. Ankaŭ la esperantistoj, inkluzive membrojn de REU, malsame rilatas al la nuna politiko de rusiaj gvidantoj. Mi certas, ke mi ne estas sola membro de REU, al kiu ne plaĉas agreso de la Rusia ŝtato kontraŭ najbaraj landoj. Deklarante en konferencaj decidoj sian senkondiĉan apogon de la nuna ŝtata politiko, REU fakte neglektas opiniojn de tiuj siaj membroj (eĉ se ili estas minoritataj), kiuj havas malsaman opinion, klarigas Georgij Kokolija responde al demando de Libera Folio.

Li opinias, ke la sola kialo entute mencii Krimeon en la decidoj de la konferenco estis la deziro montri lojalecon al la nuna politiko de la regantoj.

– Ekzemple, kiun sencon havas la decido “apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU”, se dume tiaj centroj kaj regionaj organizoj ne ekzistas en preskaŭ ĉiuj rusiaj regionoj? Ankaŭ kunlabori pri Esperanto-aranĝo en Krimeo eblas sen laŭtaj deklaroj.

Tuj post la diskonigo de la konferencaj decidoj Georgij Kokolija publike anoncis en dissendolisto de rusiaj esperantistoj, ke li ne plu volas havi ajnan mencion pri kunlaboro kun REU en la gazeto kiun li redaktas, eĉ se la reala kunlaboro laŭ li jam dum sufiĉe longa periodo apenaŭ funkciis.

Post sia anonco Georgij Kokolija ricevis kelkajn agresemajn reagojn de aliaj membroj de REU. Unu eĉ proponis, ke li reiru al sia naskiĝlando Kartvelio. Georgij Kokolija tamen restas membro de la asocio.

– Mi esperas, ke iam REU havos pli prudentan Estraron. (Eble nur tiam, kiam samo okazos pri la tuta ŝtato.) Tial mi decidis dume ne eksmembriĝi.

Libera Folio petis komenton ankaŭ de la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina. Ŝi tamen ne respondis.