La ĉi-jara kongreso, kun jam 2.600 aliĝintoj, estas la klare plej granda post tiu en Berlino en 1999. Al tio sendube kontribuis la centa jubileo, sed antaŭ ĉio la situo kaj la fakto ke la tri antaŭaj kongresoj okazis en lokoj malpli facile atingeblaj por la plej multaj esperantistoj (Argentino, Islando, Vjetnamio).
Ne por ĉiuj kongresanoj troviĝis loko en salono Zamenhof, kie laŭtradicie okazas la solena inaŭguro. Prioritatan aliron ricevis frue aliĝintaj kongresanoj, dum tiuj kun tro alta kongresnumero estis haltigitaj ĉe la eniro, kio kaŭzis iom da malkontento. La malfruaj aliĝintoj estis direktitaj al salonoj Lapenna kaj Hodler. Pli malfrue dum la solena inaŭguro la prezidanto de UEA, Mark Fettes, vizitis ambaŭ malprivilegiajn salonojn por persone bonvenigi ĉiujn ĉeestantojn.
La kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate, kaj dum la sabata posttagmezo okazis la unua kunsido de la komitato de UEA. Male ol ofte okazas en malpli amasaj kongresoj, la komitato estis decidopova ekde la komenco de la kunsido – ĉeestis 41 komitatanoj, do la kvorumo estis atingita tuj.
Dum la diskuto pri la komitataj decidoj kaj rekomendoj faritaj pasintjare, en Bonaero, la prezidanto Mark Fettes devis konfesi, ke ili ne estis plenumitaj. La longe planita, priparolita kaj pridebatita reta voĉdonsistemo ne estis provita ene de komitato kaj do daŭre ne funkcias. La neplenumon de la komitata rekomendo oni klarigis ĉefe per tempomanko ĉe la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario.
La reta voĉdonsistemo ja estis provita en la konsilio de UEA, organo kun cetere neklaraj taskoj, kreita dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko antaŭ du jaroj. Jam pasintjare Mark Fettes konstatis, ke la konsilio ne funkcias kiel li esperis, kaj ne ŝajnas ke la situacio intertempe ŝanĝiĝis. Orlando Raola, komitatano C por Usono, demandis ĉu entute indas plu havi la konsilion, aŭ ĉu estus preferinde malfondi ĝin, se ĝi ne plenumas sian rolon.
En diskuto ĝenerale ne aperis fortaj kritikoj kontrau la estraro, tamen ofta temo estis la renovigo kiun la estraro promesis antaŭenigi, sed kiu ne progresis tiom bone kiel la estraro esperis.
La fakto ke la estraro malferme konfesis sian tiurilatan malsukceson jam komence de la diskuto, iom moligis la ktirikon. Tamen kelkaj komitatanoj ja montris klaran malkontenton pri la manko de ajna renovigo. Renato Corsetti, unu el kritikantoj, poste komentis ke la komitato iusence mortis.
Laŭ raporto de la elekta komisiono, prezentita de Ulrich Lins, la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro, elektota venontjare. Tial li petis ke oni diskrete informu la komisionon pri eventuale taǔgaj homoj, aŭ prponu sin mem.
– Ju pli da kandidatoj, des pli bone por la asocio, komentis Mark Fettes.
Novaj komitatanoj C ne estis elektitaj ĉi-jare.
Diplomon pro elstara agado oni aljuĝis al Ana Manero, Birthe Lapenna, Chuck Smith, Doi Chieko, Francisco Veuthey, Géza Kuruch, Ilona Koutny, Ĵak LePuil, Laszlo Szilvasi, Richard Delamore, Rogerer Pavinski kaj Wang Chongfang.
Krome estis elektita du novaj honoraj membroj: André Cherpillod kaj Ulrich Lins.
Rilate la financojn de UEA la komitato devis konstati, ke en 2014 la asocio havis neplanitan deficiton de 33.800 eŭroj. La ekonomia situacio daŭre ne estas brila, kaj por la jaro 2016 la estraro proponas buĝeti deficiton de 30.000 eŭroj.
Al la komitato estis submetita propono de TEJO pri jura sendependiĝo de la junulara asocio, ideo jam multfoje diskutita kaj ĝis nun ĉiufoje malaprobita. TEJO pasintjare havis nur 449 individuajn membrojn – ja iom pli ol dum antaŭaj jaroj, sed tamen tre malmulte por esti sendependa internacia organizaĵo.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, esprimis rezervojn pri la eventualaj sekvoj de jura memstariĝo por TEJO. La komitato decidis starigi naŭmembran dumkongresan komisionon pri la nova regularo de TEJO por zorge studi la proponitajn dokumentojn. Inter la komisionanoj estas Osmo Buller mem, UEA-estrarano Martin Schäffer kaj Veronika Poór, estrarano de TEJO. La komisiono raportos pri siaj konkludoj en la vendreda komitata kunsido.