Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985 kaj poste dum 17 jaroj estis ĝenerala direktoro de UEA, emeritiĝos en februaro 2016. Tial en februaro 2015 la estraro de UEA anoncis konkurson por trovi lian posteulon.
La finan decidon inter la tri kandidatoj faros la estraro de la asocio post la personaj intervjuoj, kiuj okazos en Lillo tuj antaŭ la Universala Kongreso. Legu jam nun intervjuojn de Libera Folio kun ĉiuj tri kandidatoj. La respondoj de la kandidatoj aperas neredaktite.
- Kondrad Andrzejuk diras, ke li volus dediĉi parton de sia profesia vivo al la ideo, kiu okupas tre gravan lokon en lia koro.
- Veronika Poór rakontas, ke se elektita, ŝi volus pli emfazi komunikadon kaj la laboron por ricevi ekstermovadajn subvenciojn.
- Nikola Rašić diras, ke li volus alporti stabilecon kaj kontinuecon, sed ankaŭ junigon kaj modernigon.