De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Antverpeno 2014. 168 p. Libroservo de UEA, 14,10 eŭroj. Bitlibro 9 eŭroj.

Kalle Kniivilä: Krimeo estas nia. Novjorko 2015. 152 p. Libroservo de UEA, 15 eŭroj. Bitlibro  6,45 USD.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en la stilo de ĵurnalisma raportaĵo, stilo, kiun la profesia ĵurnalisto Kniivilä senteble bone regas: Legante la librojn, oni havas la impreson, ke oni vojaĝas kune kun Kniivilä tra Rusujo kaj Krimeo kaj persone ĉeestas la intervjuojn, kiujn li faras kun diversaj homoj, de simplaj civitanoj ĝis politikaj aktivuloj.

La ĉefa celo de Homoj de Putin estas klarigi al okcidentanoj, kial Putin estas tiom populara en Rusujo, dum en la okcidentaj amaskomunikiloj oni plejparte legas negativaĵojn pri li, ekzemple pri lia subpremo de opoziciuloj kaj malrespekto de homaj rajtoj. La libro tamen legindas ankaŭ por rusujanoj, kiuj povas per ĝi pli bone kompreni la bildon, kiun la ekstera mondo havas pri Rusujo.

Plejparte estas intervjuataj simplaj diversprofesiaj civitanoj kun pozitiva aŭ neŭtrala sinteno pri Putin, sed ankaŭ aŭdeblas la opinio de kelkaj kritikantoj. Kniivilä lasas siajn protagonistojn paroli, sed foje aldonas klarigajn komentojn, precipe kiam intervjuato bazas sian opinion sur pruveble malĝusta aserto. Tra tiuj intervjuoj, la leganto familiariĝas kun la ĉefaj motivoj, pro kiuj Putin estas tiel populara: precipe temas pri tio, ke post la politike ĥaosaj kaj ekonomie malfacilegaj 90-aj jaroj, li alportis stabilecon kaj ekonomian prosperon.

Tiu stabileco kaj prospero por normalaj civitanoj pli gravas ol la rajto aktivi opozicie al la registaro. Tio ankaŭ klarigas la subtitolon de la libro, “La silenta plimulto de Rusio”, ĉar la subtenantoj de Putin plejparte restas silentaj pri politiko. Inter la politike pli interesitaj homoj, ekzemple en la edukita elito de Moskvo, Putin aliflanke estas malpli populara ol inter simplaj civitanoj.

Jam antaŭ ol legi la libron, mi pro personaj rilatoj al Rusujo havis la impreson, ke tie konspirteorioj estas multe pli popularaj ol en okcidenta Eŭropo. El la libro mi lernis, ke la Putin-emaj amaskomunikiloj volonte disvastigas plej diversajn konspirteoriojn, ĉar tiel por normalaj civitanoj iĝas pli malfacile distingi inter fakto-bazitaj kritikoj de la registara laboro kaj fantaziaj konspirteorioj.

Kniivilä estis iom malbonŝanca pri la momento, en kiu li verkis la libron: kiam li estis finpretiganta la libron, eksplodis la Krimea krizo, ĉe kiu Rusujo subite transprenis la duoninsulon Krimeo de Ukrainujo, surbaze de referendumo neagnoskita de Ukrainujo kaj okcidentaj ŝtatoj. Li enmetis kelkajn informojn pri tiuj okazaĵoj, sed oni ja sentis dum legado ke temas pri lastmomentaj aldonaĵoj. Des pli bonas, ke Kniivilä rapide post la apero de Homoj de Putin ekokupiĝis pri nova libro ĝuste pri la okazaĵoj en Krimeo.

Krimeo estas nia estas verkita similstile kiel Homoj de Putin, kiel raportaĵo pri la vojaĝo de Kniivilä tra Krimeo kaj al Kievo, dum kiu li intervjuis multajn civitanojn, sed ĉi-foje aŭdeblis pli da kontraŭ-Putin-aj voĉoj ol en la unua libro. La fakto, ke temas pri okazaĵoj ĵus okazintaj, kaj parte dum lia vojaĝo ankoraŭ okazantaj, tamen igas lian duan libron iom ali-karaktera ol la unua, en kiu ja temis pri la ĝenerala nuntempa politika etoso kaj ne specife pri aktuala okazaĵo.

Ĉiuj civitanoj de Krimeo estis surprizitaj pri la rapideco de la okazaĵoj en Krimeo inter la 22a de februaro 2014, kiam la ukrainuja prezidanto Janukoviĉ fuĝis el Kievo, kaj la 18a de marto, kiam Krimeo estis oficiale akceptita de Rusujo en sian teritorion. Sed dum por kelkaj temis pri pozitiva surprizo, aliaj estis konsternitaj pro la subitaj ŝanĝoj, aŭ eĉ devis tute ŝanĝi siajn vivplanojn, precipe homoj aktiviĝintaj kontraŭ la rusiĝo de Krimeo.

Kniivilä intervjuis krimeajn tatarojn, kiuj aparte suferis pro la politikaj ŝanĝoj, ĵurnalistojn, kiuj estis subpremitaj aŭ ekzilitaj pro sia kritika raportado pri la okazaĵoj, kaj simplajn civitanojn, ĉu subtenajn aŭ kontraŭajn al la rusuja transpreno de Krimeo. Li vojaĝis tra diversaj partoj de Krimeo, kio ja gravas pro signifaj lokaj diferencoj: en la urbo Sebastopolo, kiu estis fermita urbo dum sovet-uniaj tempoj, kaj eĉ post la sendependiĝo de Ukrainujo restis la bazo de la nigramara floto de Rusujo, la ĝenerala sinteno al Rusujo estas multe pli pozitiva ol en la resto de la duoninsulo, kaj sekve ankaŭ la rusujiĝo de Krimeo estas konsiderata bonaĵo de preskaŭ ĉiuj.

Post sia vojaĝo tra Krimeo, Kniivilä ankaŭ vizitis la ukrainujan ĉefurbon Kievo por tie renkonti eksajn Krimeanojn, kiuj pro opozicia agado aŭ kritika ĵurnalismado devis forlasi Krimeon.

En ambaŭ libroj, Kniivilä aldonis utilajn informojn pri la ekonomia kaj politika fonoj de la nunaj situacio kaj okazaĵoj. Tio multe helpas pli bone kompreni kaj juĝi la argumentojn menciitajn de la intervjuitoj. Kompreneble, klarigante tiujn fonojn Kniivilä ne povis resti same neŭtrala kiel en la paroligado de divers-opiniaj homoj: Ja ekzistas multaj malsamaj interpretoj de la okazintaĵoj, kaj en ĵurnalisma verko ne eblas prezenti ĉiujn malsamajn interpretojn en tute neŭtrala maniero. Sed Kniivilä almenaŭ bone sukcesis prezenti grandan diversecon da opinioj, kaj klare distingas inter diraĵoj de intervjuitoj kaj liaj aldonaj klarigoj, tiel ke leganto povas mem formi al si opinion pri tio, kiugrade fidi lian interpreton de la okazintaĵoj.

Ĉiuokaze menciindas, ke Kniivilä havas multjaran sperton pri la politiko de Rusujo, laborinte kiel korespondanto de finna gazeto en Moskvo jam en 1991-1992, tiel ke li certe parolas pri temoj, pri kiuj li kompetentas. Aldone, li kompreneble transprenis informojn kaj interpretojn el faklibroj: estas laŭ mi laŭdinde ke li menciis la nomojn de la uzitaj faklibroj en librofina noto en Homoj de Putin.

En la verkado de Krimeo estas nia li ankaŭ prenis en konsideron kritikojn, kiujn ricevis Homoj de Putin en recenzoj. Ekzemple, en la dua libro li donis multe da konsidero al la socia psikologio de malvenkinta popolo, do al la fakto ke la nuna mondrigardo de multaj rusoj estas influita de la fakto, ke Rusujo malvenkis en la Malvarma Milito. Tiun aspekton li laŭ kritiko en recenzo de Nikolao Gudskov estis ignorinta en Homoj de Putin.

Ambaŭ libroj aperis proksimume samtempe en tri lingvoj, la sveda, la finna kaj Esperanto. Homoj de Putin estis favore recenzata en finnaj kaj svedaj amaskomunikiloj, kaj ĝia finna versio eĉ gajnis la premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de Finnujo en la jaro 2014.

Menciindas la fakto, ke ambaŭ libroj ankaŭ konsistigas tre bonan ekzemplon de praktika utiligo de Esperanto. Kniivilä uzis Esperantistajn kontaktojn por kontakti diversajn simplajn civitanojn de Rusujo kaj Krimeo. Tio aparte multe senteblas en “Krimeo estas nia”, kie Kniivilä plurfoje mencias la Esperantistecon de intervjuitoj kaj informas la leganton, ke aliajn intervjuitojn li ekkonis tra tiuj Esperantistoj.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en modela kaj flua lingvaĵo, sufiĉe simpla por rapida legado, sed samtempe riĉa je utilaj esprimoj por priparoli aktualajn politikaĵojn en Esperanto. Enestas preskaŭ neniuj tajperaroj.

Leginte la librojn, oni pli bone komprenas la diversecon de opinioj rilate la nuntempan politikon de Rusujo, kaj povas pli bone sekvi kaj analizi la novaĵojn el tiu mondregiono, kiuj daŭre aperas en internaciaj amaskomunikiloj.

Marcos Cramer