Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

Laŭ informo en la jam ne funkcianta retejo de BEA Bonaera Esperanto-Asocio estas la posteulo de Argentina Esperanto-Asocio (AEA), kiu estis fondita en 1916. En 1941 estis fondita Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu nun estas landa asocio de UEA, dum la iama AEA ŝanĝis sian nomon al Bonaera Esperanto-Asocio kaj daŭrigis sian agadon en la ĉefurba regiono.

De pluraj jaroj BEA ne havas funkciantan estraron. Pri la agado kaj la ejo okupiĝis volontuloj kaj neformale elektitaj administrantoj. En la blogo de la asocio nenio aperas depost aŭgusto 2012, kaj iam post februaro 2015 tute ĉesis funkcii la propra retejo de BEA, ŝajne ĉar la pago por la retadreso ne estis farita ĝustatempe.

La sidejo de la asocio situas en malnova domo tre centre en la ĉefurbo de Argentino, proksime al la medicina fakultato de la nacia universitato. Multaj loĝantoj de Bonaero rekonas Esperanton pro granda afiŝo antaŭ la sidejo. La ejo mem konsistas el du ĉambroj, unu granda kaj unu malgranda kun subtegmentejeto. Krome estas kuirejo kaj du necesejoj.

La manko de formale elektitaj respondeculoj en aprilo 2015 kondukis al akriĝinta konflikto, kiam la prizorganto de la kluba biblioteko, Antonio Ferrer, plurfoje malpermesis la eniron de diversaj aliaj esperantistoj en la ejon, kaj laste proprainiciate kunvokis asembleon por elektigi novan estraron por BEA.

Laŭ informoj de lokanoj, la grupo kiu nun regas la sidejon ĉefe konsistas el pli aĝaj homoj, el kiuj multaj apenaŭ aŭ tute ne parolas Esperanton, dum la forbarita grupo konsistas el pli junaj aktivuloj, el kiuj multaj lastatempe perfektigis siajn konojn de la lingvo por povi efike helpi dum la Universala Kongreso en Bonaero pasintjare.

La asembleo, kies laŭregulecon granda parto el la membroj de BEA kontestas, okazis en la sidejo de la asocio la 29-an de aprilo. Kvin membroj de la forbarita grupo, inter ili Jorge Cabrera, la prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, tiam alvenis al la sidejo por formale kontesti la laŭleĝecon de la kunveno. Tamen du el ili ne estis enlasitaj en la domon, ĉar ilia membreco laŭ aserto de la alia grupo ne validis.

Dum la disputo Gladis Torrado, la proponata nova vicprezidanto de la asocio, admonis unu el la forbaritoj kaj diris, ke tiu kiel ĉiliano devus esti danka, ke al li entute estas permesate restadi en Argentino. La polico estis vokita, kaj post longa diskuto la elfermitoj foriris, sed du personoj, inter ili la prezidanto de AEL, sukcesis eniri por transdoni la formalan konteston de la laŭleĝeco de la asembleo.

La disputo ĉe la enirejo estis filmita kaj poste enretigita de la ĉeestintoj. Ĉio okazis en la hispana, laŭdire ĉar la gardantoj de la sidejo ne komprenas Esperanton, sed en la retaj filmetoj estas aldonita traduko en Esperanto.

Laŭ la reguloj de la asocio necesus la partopreno de 17 personoj por valide elekti novan estraron, sed la kunsidon ĉeestis nur 13 personoj, el kiuj unu, la prezidanto de AEL, kontestis ĝian validecon.

La rifuzitaj aktivuloj, kiuj estas devigitaj instrui Esperanton en aliaj, pruntitaj aŭ luitaj neesperantistaj ejoj, decidis transdoni sian proteston al jura instanco IGJ (Inspekto Ĝenerala de la Justico), por ke la decidoj de la kontestata kunsido estu nuligitaj. Ili nun krome eltrovis dokumentojn, kiuj laŭ ili pruvas, ke la sidejo en la centro de Bonaero efektive apartenas ne al BEA, sed al la landa asocio AEL.

La neelektita bibliotekisto de BEA, Antonio Ferrer, siavice per hispanlingva retmesaĝo kun la titolo “Misión cumplida!!!…” (“Misio plenumita”) disanoncis, ke IGJ jam “zorgeme analizis kaj akceptis” la dokumentojn de la kontestata asembleo. Tamen tio ŝajne signifas nur, ke la dokumentoj estis transdonitaj al la koncerna instanco. Neniaj pruvoj pri aprobo estis prezentitaj.

Restas do atendi la decidon de IGJ kaj eventualan novan asembleon por vidi, kiu havas la laŭleĝan rajton decidi pri la havaĵo de la asocio. Intertempe multaj aktivaj esperantistoj de la argentina ĉefurbo ne estos allasataj al la sidejo.