Ne nur cifereca PIV. Ĉu?

Multaj homoj subtenis en 2010 kaj 2011 la projekton vortaro.net, la interretigo de la fama Plena Ilustrita Vortaro. Eble ankoraŭ vi?

Tre sukcesis, en kelkaj monatoj kolektiĝis pli ol 15 000 eŭroj! La kunlaborantoj meritas tiun moneton, estas granda laboro transformi tiun kvanton da datumoj.

Persone mi ne kontribuis. Ne nur ĉar mi estis studento, sed ankaŭ ĉar SAT ne intensis liberigi la datumojn. Male al la Volapuko, Zamenhof liberis Esperanton (damne, li estis tiom moderna!). Mi ŝatas kontribui al la projektojn kiuj liberigas la homarojn generale. La RetaVortaro (ReVo) komprenis tion, kaj pro la libereco de ĝiaj datumoj, la bonega projekto Apertium, maŝintraduko komparebla al la fermita GugloTraduki, tre rapide pliboniĝis.

Do, komence de aprilo 2012, sukcese aperis tre moderna retpaĝo en beta-versio. Kiel kutime kun la projektoj de Edukado@Interreto, la ne-tiom-konata studio Gaus faris la programadon. Kaj pigre — ni ĉiuj retprogramistoj faras la samon — uzis na Bootstrap. Tiam mi ne komprenis kial oni devis registriĝi por povi serĉi vorton. Iu diru al mi, kial? Ĉu ĉar estas beta-versio? Estas jam pli tri jaroj ke estas beta-versio! Jes, Gmail restis en beta-versio dum pli ol 5 jaroj. Tamen temas pri alia komplekso…

Cetere, ĉu vi rimarkis ke la konto ĉe vortaro.net estas la sama ke ĉe lernu.net? Provu ŝanĝi vian pasvorton ĉe e-PIV, kaj provu ensaluti ĉe Lernu. Tiu ĝenas min.

Sed tio kio vere ĝenas min estas tiu promeso:

La projekto de reta PIV havas pli altajn ambiciojn, ol esti nur simpla cifereca versio de la papera eldono. Ĝi havas pli grandan potencialon, kiun la kreantoj de la retejo volus plene eluzi. La retejo havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos viglan diskuton pri diversaj terminoj. Ĉiu povos kontribui, proponante eblajn novajn esprimojn, taŭgajn uzojn de certaj vortoj ks.

Fonto: malnova vortaro.net

Ĉu iu havas informeron pri tiu dua fazo de la projekto? Kiom da mono estis kolektita pro tiu promeso? Mi scivolemas. Kaj ŝatus havi tiun diskuteman sistemon.