Reformi la Klubon
Mi mem jam organizas ĉiumonatajn kunvenojn en centra Londono por nia anglalingva grupo Keep Talking. Ni altiras inter dek kaj tridek ĉeestantojn ĉiufoje, kaj havas similan formaton kiel La Londona Esperanto-Klubo. Ni disponas pri ĉambro dividebla por ekzemple prelego kaj kurso samtempe. Ni disponas pri rimedoj por kafo kaj teo. Kaj mi ne havas milojn da pundoj en la kaso, kiel havas La Londona Esperanto-Klubo. Mi eĉ ne disponas pri membrokotizoj. Mi tutsimple faras, kaj petas kontribuojn de ĉeestantoj por kovri la kostojn por ĉiu kunveno aparte. Estas nenia bona kialo, ke La Londona Esperanto-Klubo ne povintus fari same depost kiam ĝi forlasis la centron de Londono.
Laŭ tiu cirkulaĵo, la kapitalo de la Klubo elĉerpiĝos post dudek jaroj, se nenio ŝanĝiĝos. Tio tamen ne necesas. Kiam mi aktivis en la Klubo en antaŭaj jardekoj ni ĉiusemajne havis loterion por enspezi monon. Tiel ni tenis la kotizojn malaltaj kaj ni altiris sufiĉe grandan ĉeestantaron. Nun oni eĉ ne petas kontribuojn. Oni ne miru, ke la Klubo perdas monon. Se ĝi kunvenus en la centro de Londono ĝi povus altiri pli da homoj, kaj denove havi sukcesajn kunvenojn kaj pripagi sin mem, anstataŭ parazite dependi de niaj malavaraj kaj agemaj antaŭuloj.
Husejn al-Amily, kiel Honora Vic-Prezidanto de la Klubo, provis dufoje reformi la Klubon per proponoj ĉe Jarkunvenoj. Mi forte subtenis lin. En 2006 mi provis atentigi, ke laŭ la kasraporto la Klubo havas £86 000 en la kaso. Ne estis bona kialo, ke la Klubo ne plu povu kunveni en centra Londono, ke ĝi ne povu altiri bonan nombron da ĉeestantoj, ke ĝi ne povu pripagi la kunvenojn, kaj ke ĝi ne povu altiri novajn Esperantistojn per kursoj kaj anglalingvaj prelegoj ks, kiel ĝi faris kiam mi aliĝis en 1969. Husejn strebis por diskutigi tiujn aferojn kaj alporti reformon. Kial do li kaj mi ne sukcesis? Kio estis la obstaklo?
En 2006 mi proponis min por retranspreni la redaktoradon de la kluba bulteno. Tuj estis ĝenerala aplaŭdo. Tiun novaĵstilan bultenon mi iniciatis kun grafika artisto Peter Oliver en 1978 por revigligi la Klubon post daŭra falado en la membronombroj post La Puĉo de 1974, kiam nia membro Ivo Lapenna demisiis el la prezidanteco kaj ĉiuj aliaj funkcioj de Universala Esperanto-Asocio pro kalumnia kampanjo kontraŭ lin. Mi mem estis mistifikita pri la fonto de tiu kalumnia kampanjo, sed faris fonan esploron pri ĝia historio, por provi ĝin kompreni. Kiam la meza nombro de ĉeestantoj malsuperis 30, mi iniciatis studgrupon por provi revigligi la Klubon. La novstila novaĵbulteno estis la ĉefa rezulto, kaj iom post iom la meza nombro de ĉeestantoj rekreskadis. La Klubo denove ekvivis. En 2006 mi reformatis la Kluban Bultenon, sub nomo Londona Voko, kaj la nova bulteno estis tiom populara inter la membroj, ke por ĉiu sekvanta bulteno mi ricevis spontanan aplaŭdon – kun escepto de la lasta, en kiu mi anoncis mian demision. Kial do mi ne sukcesis daŭrigi? Kio estis la obstaklo?
Honestaj Opinioj
Mi hezitas doni miajn honestajn kaj sincerajn opiniojn, ĉar ne estas agrable diri kelkajn el la aferoj kiujn mi havas por diri. Ne estas agrable tiel paroli pri homoj kiujn mi konis dum jardekoj kaj konsideris amikoj kaj kunlaborantoj. Sed homoj en komitatoj ne estas tie por reprezenti siajn amikojn; ili estas tie por reprezenti la tutan membraron, kaj por plenumi la rolojn por kiuj ili estas elektitaj. Ĉu ili estas personaj amikoj aŭ malamikoj estas tute alia demando. Se kasraporto ne estas subskribita de kontkontrolisto, membroj devus senti sin tute liberaj demandi “Ĉu tiuj kontoj estas kontrolitaj?” sen senti sin humiligitaj per negativaj kaj malhelpemaj reagoj de la Estraranoj. Se Estrarano reagas negative kontraŭ la personon, kvazaŭ li estus malfacila homo, kiu aŭdacas tiel kritiki, tiu Estrarano devus esti tuj forigita, kiom ajn ĉarma li povas esti. Tamen ĝuste tiel okazis en la Jarkunvenoj de 2006 kaj 2007, sed ĉiuj estis kvazaŭ aŭtomate reelektitaj; en 2007 nur du ĉeestantoj ne jam estis en la Konsilantaro: Husejn al-Amily kaj mi.
Neniam nuntempe ni havas la eblecon studi la kontojn antaŭ la Jarkunvenoj. Tamen en 2006 mi tuj vidis, ke estas nur unu subskribo. Kaj plue, super tiu subskribo estis vortumo kiun oni povus atendi ne de la kasisto, sed de la kontkontrolisto. La kasisto tutsimple aprobigis la proprajn kontojn. Mi devis lukti por gajni ajnan klarigon, kial la kontoj ne estis kontrolitaj. La Estraro asertis, ke unu el la kontkontrolistoj estis en malsanulejo, kaj la alia, Harry Barron, translokiĝis al Kimrio. Sekvis longa tempomalŝpara diskuto, kion fari pri tiu situacio. En la Jarkunveno de 2007 okazis precize la sama afero. Poste mi renkontis Harry Barron. Li diris al mi, ke li neniam estis kontkontrolisto, li neniam estis petita, kaj se li estus petita, li estus malakceptinta, ĉar li scias nenion pri kontoj. Tio en si mem devus diri al vi, ke aferoj ne estas kiaj ili ŝajnas esti, kaj ke por havi travideblon en la aferoj de la Klubo necesas ŝanĝi la tutan Estraron – ne nur la Kasiston, ĉar ĉiuj Estraranoj komplicis en tio. Plue, kiam mi petis la adreson de Harry Barron, la Estraro insistis, ke ili ne havas, kvankam Harry certigis, ke li ja pagis kaj ricevis kvitancon.
Kiam mi transprenis la redaktoradon de la Bulteno, tuj la Estraro ĵetis sur min la taskon distribui, provizante adresaron en komputile nekongrua formo, kaj donante nenian helpon. Rekompili la kluban adresaron estis por mi granda tasko. La malhelpemo de tiu Estraro estis la kaŭzo, ke la kvanto de laboro por produkti tiun Bultenon estis multoble pli granda ol ĝi estis en la sepdekaj jaroj, kiam la teknikaj rimedoj kiujn ni nun havas estis nur revo. Ekzemple, mi petis al la Prezidanto/Sekretaro, ke ili sendu al mi regule la protokolojn, por ke mi estu informita. La Prezidanto respondis, “Mi povas certigi al vi, ke nenio signifa okazis dum la pasinta jaro”. Tio en si mem estus bona kialo por elekti novan Estraron. Mi respondis, ke tamen li bonvolu sendi. Li respondis, ke li faros, sed ke li eble forgesos. Li ne sendis. Tiel estis daŭre, pri ĉio. Kiam fine mi devis demisii, neniu eĉ dankis, kvazaŭ la tuto estis mia kulpo.
Dumvivaj Estraranoj
Sed tio estas nur la pinto de la glacimonto. Neniu el la nunaj Estraranoj interesiĝas pri la antaŭenigo de Esperanto. Ili estas ‘Esperantistoj’ nur laŭ la redifino de 1905, en tio, ke ili scipovas la lingvon. Ĉu laŭ via scio la Prezidanto faris ion por Esperanto, krom labori por esti en komitato? Ĉu vi iam vidis lin ekster la Klubo? Mi ne. Li eĉ diris en unu forumo: “Mi neniam faris ion por Esperanto”. Kiu li estas? Mi rekonis lian teknikon, kaj en 2006-2007 divenis, ke li membris en unu el la frataroj ĉe Yale, kiel George Bush. Poste li konfirmis, ke li studis ĉe Yale, kaj estime li parolis pri ties frataroj. Eĉ pli ŝoka estis la konduto de la Vic-Prezidanto. Mi multe subtenis John Wells dum la jardekoj. Li estis Prezidanto de la Klubo kiam mi aliĝis en 1969. Mi subtenis lin en la Konsilantaro kaj en la Loka Kongresa Komitato por la Universala Kongreso de Esperanto en 1971. Mi gajnis por li multajn intervjuojn kun ĵurnalistoj. Pieter Schilperoord kaj mi invitis lin prezidi la kunvenojn de GROUP FIVE, kiun ni fondis en 1972, kaj kunlabori en la radiokurso ‘Jen Nia Mondo’. Mi eĉ en 2004 invitis al li kandidatiĝi por la prezidanteco de Esperanto-Asocio de Britio, por ebligi al pozitivaj homoj antaŭeniri. Tion li akceptis. Mi gajnis por li intervjuon en la televida novaĵprezento de BBC, Newsnight. Do tute nekomprenebla ŝajnis lia lavango da akuzoj kontraŭ min en la fifama jarkunveno de Esperanto-Asocio de Britio en 2006. Se ĉio dirita pri miaj supozataj fiaĵoj estus la vero, tio ankoraŭ ne klarigus lian eksterordinaran konduton. Tutsimple tiel ne parolus amiko; se estas problemo li diskutus private, io kion Wells daŭre rifuzis fari. Tiel ne parolus deca Prezidanto; se estas problemo li petus al mi ne kandidatiĝi, kaj donus kialojn, io kion Wells ne faris. Tiel ne parolus deca kunvengvidanto; tiu kiu prezidas la kunvenon devus vakigi la seĝon se li mem estas kandidato, kaj certe ne lanĉi personan atakon kontraŭ alian kandidaton el la prezida sidloko. Kaj tiel ne parolus honesta profesoro reage al teknika raporto; ricevinte mian financan esplorraporton li asertis, “Ian estas paranoja” kaj malakceptis mian proponon renkonti lin. Tutsimple mi malkovris, ke dum sesjara periodo en kiu la kasisto insistis, ke EAB perdas kapitalon, la kapitalo konstante kreskegis. Malgraŭ malagrablaj plendoj de la kasisto pri mia ‘tono’, kaj aliaj fiaj kondamnindaĵoj miaj, la kasisto devis finfine en 2011 akcepti, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Sed la fiaĵoj kiujn Wells diris pri mi en tiu kunveno ne estis la vero. La antaŭa jura konsilisto de EAB, Rik Dalton, kun kiu mi multe laboris pri la esploro pri EAB kaj la Esperanto-movado, diris al mi finfine: “Via plej granda eraro estis inviti John Wells esti Prezidanto de EAB”. Mi respondis: “Kaj lia plej granda eraro estis akcepti, ĉar alie mi neniel estus konstatinta lian veran rolon en la Afero Lapenna”. John Wells dum sia kariero laboris por British Council en la antaŭenigo de la angla lingvo. Lia universitato fako de fonetiko rolis en la registara programo por antaŭenigi la hegemonion de la angla lingvo, kune kun la fako de fonetiko ĉe la alia kolegio, SOAS. Wells restas en alta estimo en la brita Esperanto-movado, pro siaj prelegoj kaj vortaroj, kiuj servis por gajni por li kredindecon – kaj parte pro la informada laboro kiun mi faris dum la jardekoj por lin subteni. Li tamen rifuzas respondi demandojn pri siaj akuzoj kaj pruvitaj malveroj pri mi. La eltrovo pri lia vera rolo estis por mi traŭmata sperto, kiu kondukis min al plua esplorado kaj pluaj eltrovoj de 2006 ĝis nun. Sekve de tio mi nun organizas la grupon Keep Talking en centra Londono.
En la marta numero de ‘Esperanto’ de 1992 aperis artikolo sub titolo ‘Ĉu ni rajtas silenti?’. En ĝi, Renato Corsetti atentigis pri la neglekto de la Esperanto-movado en la postkomunista periodo de meza Eŭropo. “Nun mi abrupte vekiĝis, rigardante ĉirkaŭ mi, kiel homo endormiĝinta dum jardekoj, kaj vidis, ke la plej bonaj Esperanto-intelektuloj dediĉas siajn energiojn al aĵoj, kiuj ŝajnas al mi, ni estu klaraj, ‘stultaĵoj’”, li skribis, “… Mi ne volas aserti, ke ĉiu laboro por Esperanto estas stultaĵo, sed la fakto, ke neniu dediĉas duonan horon de sia libera tempo por aktualigi la mesaĝon de la Esperanto-movado kaj transdoni ĝin al la mondo laŭ la plej bonaj tradicioj de niaj antaŭuloj, de Zamenhof mem ĝis Lapenna, tio ja estas zorgodona”. Li daŭrigis, “Ni eĉ aŭdacis produkti koheran idearon (nomu ĝin ideologio, se vi ŝatas grandajn vortojn), kiu pravigas ĉion kaj trankviligas niajn konsciencojn”. Retrospektive tio havas plenan sencon. Dum NATO kaj British Council antaŭeniris en meza Eŭropo, UEA estis paralizita sub Prezidanto kiu opinias, ke la rolo de la Esperanto-movado ne estas kampanji por Esperanto, sed tutsimple teni la lingvon en bona stato ĝis la mondo estos preta ĝin akcepti. Tiu filozofio estis tre simila al la tiutempe populariĝanta filozofio nomata ‘Raŭmismo’, laŭ kiu la universaligo de Esperanto eĉ ne estu la celo. Tiuj kiuj strebis por la zamenhofa celo estis eĉ mokataj kiel ‘Finvenkistoj’. Ni ĉiuj pretervidis la evidentegon: la Prezidanto de UEA mem laboras por British Council. Plue, British Council mem, kvankam registrita kiel bonfara asocio, same kiel Esperanto-Asocio de Britio, estas fronto por la brita registaro, kaj estas plene enplektita en politika programo por la hegemoniigo de la angla lingvo, dum Esperanto-Asocio de Britio asertadas, ke ĝi ne rajtas enplektiĝi en politiko, ĉar ĝi estas registrita kiel bonfara asocio.
La Estraranoj de La Londona Esperanto-Klubo montras nenian signon, ke ili volas bonvenigi novulojn aŭ daŭrigi la klubon. Kiam envenis la Forumon du entuziasmaj kaj scivolemaj junuloj por demandi pri Esperanto, la Prezidanto donis tiom obskuran klarigon pri la gramatiko, ke eĉ sperta Esperanto-parolonto facile konfuziĝus. Ili petis materialon, sed mankis flugfolioj aŭ bultenoj. Ni neniam plu vidis ilin. En unu okazo mi ricevis telefonvokon de Esperantisto el Italio, kiu estis ĉe la Klubo je la anoncita horo, kun novulo. Neniu alia jam alvenis, kaj ŝi devis telefoni al mi, fora ano, por demandi, kie estas la homoj. Malfrue alvenis la Prezidanto. En aliaj okazoj mi partoprenis la kluban vesperon ĝis la paŭzo, nur por eltrovi, ke la Konsilantaro okupos la ĉambron post la paŭzo, kaj ĉiuj aliaj devos renkontiĝi ĉe la baro – se ili restos. Mi devas veturi cent kilometrojn por tiuj kunvenoj, kaj kiam mi alvenas en Londono mi bezonas ankoraŭ horon por atingi la klubejon. Tiun kutimon ili ĉesigis nur pro miaj fortaj plendoj, sed devi plendi pri io tia ne estas agrable. En 2013 mi estis en la regiono por distribui flugfoliojn por teatraĵo rilate al mia laboro por Keep Talking. Mi laste vizitis la Irlandan Centron, pensante, ke mi povos resti por la Socia Vespero de la Klubo, kaj almenaŭ renkonti malnovajn amikojn. Kiam mi alvenis estis bonkora bonvenigo fare de la irlandanoj. Kiam mi klarigis, ke mi ne venis por la irlanda festo ili ankoraŭ estis bonvenigaj. Ili tre interesiĝis pri miaj flugfolioj kaj prenis kvanton por distribui. Tiam mi rimarkis unu Esperantiston. Mi transiris al li por babili. Alvenis la komenchoro por la klubvespero, kaj estis ankoraŭ nur ni. Fine alvenis la Prezidanto. Li tuj diris: “A, mi ne atendis vidi vin ĉi tie”. “Kial ne?”, mi demandis. Li respondis: “Ĉar estas Socia Vespero, kaj neniu venas kiam estas Socia Vespero”. Mi demandis, do kial ili anoncas sociajn vesperojn, se neniu venas. Li respondis, “Estas eksperimento”. Mi diris, “Do nun vi scias la rezulton. Ne faru denove”. Li faris denove, kaj denove, kaj denove. Do kiam tiu cirkulaĵo plendas, ke venas malmultaj al la klubvesperoj, ne miru.
Eblecoj por reformo
Estas klare, ke pozitiva reformo de la Klubo ne eblas sen la anstataŭigo de la tuta Estraro per homoj pli simpatiaj al la antaŭenigo de Esperanto. Mi pretas kunlabori kun nova teamo tia, sed ne kun la nuna. Anstataŭigi ilin estus malfacile, ĉar restas nur tridek membroj, kaj por multaj estas malfacile atingi Camden Square por la Jarkunvenoj. La membroj eĉ ne scias, kiuj estas la kandidatoj, krom ke ĉiam estas la samaj Dumvivaj Estraranoj. Se ne eblas tion ŝanĝi, la sola praktika ebleco, kiun mi vidas, estas ke formiĝu nova grupo, kiu hontigus la Estraron finance subteni ĉiumonatajn kunvenojn en Londono, sen interveni.
En mia lasta renkontiĝo kun Husejn al-Amily en malsanulejo, Husejn uzis la vorton ‘korupto’ rilate al la Klubo. Mi diris, ke mi provis starigi novan klubon, sed malsukcesis. “Bedaŭrinde”, li respondis. Por honorigi lian memoron, kaj ankaŭ tiun de lia antaŭulo kiel Honora Vic-Prezidanto, Will Green, kiu proteste demisiis de la Klubo, venu kun viaj propraj ideoj kiel savi la situacion. Alie, kontaktiĝu kun mi por tion diskuti.