ONDO da VERO (OVo) Numero 73

*************************************************
Numero 73     oktobro – decembro 2014
O N D O            D A         V E R O
Trimonata informilo de TIETTI-Instituto 
de Esperanto en Togolando 
eldonata ekde januaro 1994
Redakcio : Parfo AJTO
p/a TIETo, B.P. 13169
Lome-TOGOLANDO
E-poshto : esp.togo@cafe.tg

************************************************** 

- Ha ! Ha! Hu! Hu! Hu ha ! Ne, tio ne estas vero. Certe fantomo !
- Tute ne miru, nek ekscitighu ! Estas vera vero. Ne estas fantomo ! Jen mi mem estas antau vi. Rigardu min bone, kuraghe ! Jes, ne povis okazi kiel vi volis. Mi pluvivas, kaj pluiras mian vojon. Konsciighu, ke la forto, kiu kreas kaj regas la mondon estas ne vi, nek che vi.

Karaj ge-0V-uloj,
Hmm ! Chu vi scias kio okazis ? Kiam vi ne jam mortis, chiam esperu, ke iam io shanghighos en via vivo. Richuloj tre facile farighas malrichaj kaj inverse. Tiel estas ankau kun malklerulo, kiu nevole faraghas tute klera; senpovuloj akiras povon, potenculoj farighas malfortaj, ktp. Io tia  okazis al la viro Kondo. Jen lia rakonto !

<<Nun mi certas, ke chiu homo, jam che (ech antau) la naskigho, havas sian vivvojon, kiun li sekvas ghis sia morto. Kio ajn okazas al li/shi, tiu chi komprenu, ke tio ja kongruas kun lia/shia vivvojo. Proverbo en lingvo togolanda estas :”Kiam MAU (Dio) ne mortigas vin, neniu homo povas tion fari”. Tio estas vero. Mi tute ne esperas nun retrovi min vivanta. Okazis kvazau mi dormus tri sinsekvajn jarojn antau ol iam vekighi. Nur du aferojn mi memoras : kiam oni jhetis min tre for en la profundon de la maro, kaj kiam mi retrovis min inter homoj tute nudaj en loko tute ne de mi  konata. Vere, MAU estas granda.
En nia vilagho, oni kondamnis fremdulon je morto simple char li vizitis lokon malpermesatan al fremduloj. Kiam oni estis mortigonta lin, mi montris al la homo, kion fari por eskapi. Jen do li povis forfughi sekrete kun mia helpo. Neniu krom kuzo mia scias, ke mi faris tion. Mi tute kredadis, ke li ne denuncos min. Kiam la autoritauloj de la vilagho kunvokis min, mi tuj komprenis, ke iu chion rakontis. Jes, la fino de mia vivo estis baldaua. Antau la autoritatuloj, mi tute ne volis ion kashi. Tiam, ankau mia kuzo estis tie. Li certigis al mi, ke li nenion malkashis, kaj ke oni ne kondamnos min je morto. Kiam aperis la verdikto, mi vidis iujn autoritatulojn plori, ankau aliajn homojn. Tiam, mia kuzo rapide shanghis sidlokon por esti apud la verdiktantoj, nenion dirante. Oni ligis miajn piedojn kaj brakojn kaj metis min en pirogon. Akompanis min kvin muskulozaj viregoj, ekzekutistoj. En la pirogo estis ferstangoj kaj granda arbotrunko. Kaj la pirogo glitis sur la marakvon. Kelkajn minutojn poste, la muskolozuloj metis min sur la arbotrunkon kaj chirkauigis min per la ferstangoj. Per shnuregoj oni ligis min kun la lignajho kaj ferajhoj.
Tempego da irado sur la maro pasis. Estas malfacile rakonti kia kuragho tiam kaptis min. Tute ne timis mi, kaj mi nur scivolis kion ili faros poste. Tiu scivolado  dauris ne longe, char jen la homoj prenis min jam ligitan al la lignajho kaj ferajhoj kaj jhetis en la maron. Punktofino por mia vivo, chu ne ! Hodiau mi scias, ke estis punktokomo, char mi pluestas vivanta, kaj la vivo pluiras, jes pluiros vere longe, jes vere longe, char se mi ne mortus en tiu afero, certe mia vojo estas ne tio, kion  aliaj decidis. La sekvon mi rakontos poste>>.
Tamen jes, ankau Ondo da Vero havas tian sorton, kio montrighas en la dato de apero de ghia numero 72. Jes, ghi ne mortis;  jen do ghi pluaperas kaj tra sekvaj linioj rakontas multon.

TIETo agadis en 2014 kaj pluagados en 2015. Estas vortoj pri tio, kaj ankau pri malapero de ege grava sed humila homo, dank’al kiu tiu chi informilo nun naskighis kaj nun pluaperas. La homo, tre humana, provlegadis tiun chi periodajhon, kaj nun, se viaj okuloj karambolas kontrau restintaj skorioj, simple  ke tio estas unu el la multaj konsekvencoj de la morto de tiu chi homo. Kredado je Dio au ne, Esperanto-agadoj, funkciado de Instituto Zamenhof, ktp. Jen aferoj, kiuj prezentigos al vi buntajn vortojn. Malkvoru mem !

Pajto

====================
HANS BAKKER
====================

1- Anonco de la familio (fare de la edzino Ans)
===============================================
Homama, Altruisma, Ne flankighanta, Sindona tia estis nia kara
Hans Bakker
Kavaliro lau la Ordeno de Oranje Nassau 
Honora Membro de UEA
08-11-1937   Amsterdam        21-01-2015

Mia edzo mortis post intima festo de la tago en kiu ni ­ antau 53 jaroj ­ geedzighis. Hans forpasis post mallonga periodo en kiu specialistoj malkovris ne-kuraceblajn malsanojn. Niaj gefiloj, Marc kaj Chaja, kaj mi mem estis che li ghis la lasta momento. La mondo perdas homaraniston.

La Esperantomovado adiauas membron kiu sin dedichis dum jardekoj al la disvastigo de Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio Hans, kun pluraj kunlaborantoj, semis la internacian lingvon en Afriko. Ne nur la lingvon li disvastigis. Precipe la Homaranismo de Zamenhof estis lia gvidlinio. Tie kie necesis li havigis “fishkaptilon” al bezonanto ­ anstatau sendi “konservitajn manghajhojn”. En UEA estas starigitaj Fondajho Afriko kaj Kapitalo Afriko. Al ambau Hans kontribuis multe. Celo: en tiu kontinento Esperanto disvastighu, prefere per diplomitaj Esperanto-instruistoj el la regionoj. Estu do lernomaterialo surloke sed ankau libroj kaj aliaj Esperantajhoj. Esperantistoj sin organizu en kluboj kaj landaj asocioj. Aktivaj esperantistoj havu la okazon membrighi al UEA ­ se necese kun financa helpo. (Fondajho Canuto.)  Samtempe li estis la motoro por kolekti financojn, necesajn por starigi lernejon en Togolando.  Jam dum dek jaroj funkcias en Lome Instituto Zamenhof kie oni edukas lau la spirito de Zamenhof, kie ne nur centoj da lernejanoj sed ankau gepatroj sekvas lecionojn, kie oni krom la devigaj fakoj ankau instruas Esperanton. Hans konatighis kun multaj diversaj kulturoj pro siaj kontaktoj kun niaj geamikoj kaj kun konatuloj en la tuta mondo. Li chiam klopodis atenti, kompreni kaj respekti la aliulon. Che Edukado.net estas Panteono. En ghi vi povas legi iom pli pri la Esperanto-vivo de Hans.
Ghis post la morto Hans estas “utila”. La korpon li lasis por la scienco.

Kompletigo de Liberesko
———————–
Ne nur instruado de Esperanto staras apud la devigaj objektoj en Instituto Zamenhof. Sciendas,ke en la lernejo estas ankau kursoj pri informadiko kaj kudrado. Alia afero aldoninda estas la spirito en kiu chio disvolvighas ene de Instituto Zamenhof. Hans memorigas tion per jenaj frazoj :

Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof
—————————————–
La rimarkoj, kiujn mi nepre farus al kandidatoj-instruistoj estas:
i. Konsciu ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
ii. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankau aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
 - instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun chiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraghigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankau labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serchi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesighu  pri la lerneja vivo
- kaj helpu ghin
iii. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.

2- Vortoj el KONSCIU 62
========================
Mi audis virinan vochon, poste viran, kiu subtenas la unuan per “perfekte ghuste”. Mi ne scias, chu tio estas halucino au io alia. La virina vocho audigas :<<omaghojn al homo oni faru prefere antau ghia morto. Tiam la homo mem sensumos la aferojn kaj distingos verajn disde hipokritaj. Jam en 2000 mi petis de vi, ke ni danku al Hans BAKKER pro ties laboroj por Afriko. Jes, jam antau tiam, ni povis montri al la ekstera mondo la laborojn de Hans, kaj rimarkinte tion, la Reghino de Nederlando tute ne hezitis ordeni lin. Nia kajero DANK’AL HANS BAKKER, kiun ni kompilis nur por Hans okaze de  la 20-jarigho de la afrika agado, estas alia formo de nia vivanta rekono  de liaj humanaj farajhoj. La libron li ricevis kaj tre shatis. Io alia okazis. Chu memoras vi la dudekvinjarighon de Afrika agado ? Ion similan al DANK’AL HANS BAKKER ni farigis. Hans ricevis multajn mesaghojn  kaj legis mem. Aldone al tio, vizitantoj de la muzeo de Jerusalemo, povos vidi portreton de Hans BAKKER apud tiu de Zamenhof.”
Kiuj Esperantistoj kapablas rakonti kiel tiuj aferoj povis okazi ? Nur vi, Koffi kaj mi, Nelly. Ni jam esprimis nian dankon al Hans dum ties vivo kaj li mem vidis tion. Nun, post lia morto, homoj skribas. Hans nun ne povas ion vidi; ech homoj, kiuj malamis lin dum lia tuta vivo, nun skribas memorvortojn por Hans. Chu por omaghi al Hans au por montri sin al la tuta mondo, ke ankau ili verkas ion?  Tiajn memorvortojn Hans neniam vidos, do nun li tute ne bezonas tion. Tial, ne perdu vian tempon verki ion novan, sed montru al la mondo, kion ni jam faris kaj lasu la homojn disputi la seghon de la plej bona verkanto de memorajho pri Hans. Uzu vian tempon por zorgi pri la laboroj, kiujn Hans transdonis al vi. Via iniciato pri starigo de amikaro de Hans BAKKER estas tre bona. Bedaurinde mi estas for de vi, kaj tial tute ne povas  subteni vin.Tamen mi estas certa, ke esperantistoj, kiuj vere komprenas la agadon de Hans kaj vin kiel lian fidelan kunlaboranton, vere helpos vin. Kiam vi komencis la aferon, Hans estis tute senkonscia. Ne pli frue ol nun li vidas tion kaj ege miras pri tio”. Che chiuj vortoj mi sentis kvazau iu frapus miajn shultojn, kaj iom poste mi audetis:”Ghuste tiel, Koffi, pluiru vian vojon>>.
Kio okazis ? chu iuj parolis al mi ? Okazis ghuste kiel siatempe Nelly HOLEVITCH, Hans kaj mi kunestadis por paroli pri nia komuna laboro por Afrika Agado. Tamen estas granda vero en tio, ke pli bone omaghon ni faru al homo antau ties morto ol post.  Kaj ankau UEA skribis memorvortojn. Komentoj pli ili ne mankis.

En la  teksto de Osmo BULLER pri la morto de Hans BAKKER mankas vortoj pri aliaj laboroj vere tre gravaj pri la afrika agado de Hans BAKKER.
- Hans redaktis ankau aldonon de Esperanto en Marche de Charleroi en Belgio, kaj poste redaktis ghin tute sendependan.
Jes, Hans gvidis Afrikan agadon de UEA ghis 2001 (2000-2001) kiel estas menciite, sed rekonindas, ke Hans chiutage laboradis por Afrika Agado ghis sia morto. Shajnas, ke Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI konscie ne volas tion rekoni al li. Tio ja estas pruvo, ke preskau nur monon de Hans BAKKER gvidantoj de UEA volis,  sed neglektas  kaj ech malamas la homon ekde de 2001. La UKo laste okazinta en Bjalistoko en 2009 montris pruvon. Renato CORSETTI tiam malhelpis Hans interveni dum afrikaj kunvenoj. Eble tio estas maniero de Renato kaj Osmo danki al Hans pro ties mono kaj energio uzitaj por la agado de UEA en Afriko. Hans mortis, certe ne pro elcherpa malsano, kiel Osmo (ne kuracisto) kredigis tion, sed pro amasigho de strechoj  akumulighintaj tra la jaroj en la homo, kiu chiam eltenadis chion, nedirante ech unu vorton.
-Eble oni shatus scii kion Hans faris per la mono de la Premio DEGUCHI.  Li donacis ghin al Helga Farukuoye por ties Esperantaj laboroj por Afriko. Helga faris multon por Esperanto en Afriko, kaj tial tute prave Hans tiel subtenis shin. En la UKo de 2008 en Roterdamo, kiun shi laste partoprenis antau ol morti, shi montris sian malkontentecon pri agoj de UEA-gvidantoj kontrau Afrika agado de Hans BAKKER, kiun shi taksis tre valora.
- La kampanjo por afrika kapitalo faris Hans ne sola, sed  kun GBEGLO Koffi. Estis ankau aliaj kunlaborantoj, kiel Renato CORSETTI
- Instituto Zamenhof fondighis ne en 1995, kiel tion asertis Osmo en siaj Gazetaraj komunikoj, sed en 2004. Tial ghi festis sian dekjarighon en 2014. Certe Osmo BULLER tute ne interesighis pri Instituto Zamenhof. Estus al li pli bone silenti ol diri malverajhon pri ghi.
- La prezentado de la teksto de Osmo povus konfuzi homojn. Tial, necesas klarigi, ke  la fondo de Instituto Zamenhof tute ne ligighas kun estraranigho de GBEGLO Koffi en UEA. Proponon pri starigo de lernejo Koffi faris al Hans en 1996 kiel helpon al infanoj (kaj analfabetuloj) lerni skribi kaj legi kaj ankau kiel rimedon al plidisvastigo de Esperanto en Togolando kaj cetere en Afriko. Hans iomete hezitis komence. Dank’al instigo de  Nelly HOLEVITCH, kiu vere energiigis Hans, la projekto realighis. Pli da detaloj pri la tuta historio de Instituto Zamenhof aperos iam poste. Tamen jam nun afrikaj esperantistoj devas pensi pri sia destino. Kion farante ?

Nia sinteno post la morto de Hans
———————————
Ni chiuj informighis pri la forpaso de Hans, kaj certe chiu siamaniere eltenas tion. Vere, estas tre granda katastrofo. Sed ni ne paniku! Kion ni faru nun, pri tio mi jam aludis en  mesagho al vi. Tiam mi nur sentis, ke Hans pli kaj pli elcherpighas. Niaj taskoj estas trankviligi nian patron Hans kaj ankau ties familion. Kiel tio akazu ?

Ni ja devas daurigi la laborojn de Hans. Ekde nun ni plu klopodu multe pli ol antaue. Mi konfesu al vi, ke, kiuj nun laboras por Esperanto en Afriko, ankau ili klopodos fari kion ili povas. Sed ni rekonu, ke iliaj metodoj estas tre for de tiuj de Hans BAKKER. Tiu chi celas ian transformighon de Afriko pere de Esperanto. Tial li uzis propran monon por tio. Li tute ne atendis ies helpon. Kion ni faru nun, tio estas, ke ni daurigu niajn laborojn. Hans jam antauvidis tiun chi periodon. Tial li kunfondis ACE (Afrikan Centron Esperantisitan) en Togolando. Kun la celo pli bone daurigi la laborojn, ACE iniciatis starigon de amikaro de Hans BAKKER. Temas pri tuta teamo, kiu klopodos daurigi la laboron de unu sola persono. Vi komprenas kiom mamutaj estis la laboroj de Hans.  Li kunlaboris kun chiuj, konsiderante ne la hautkoloron, nek la E-tendencojn, sed nur la esperantistecon-homecon en chiuj homoj. Sur tiu chi vojo iras ACE. Kiuj siatempe korespondadis kun Hans pri aferoj esperantaj au ne, tiuj chi sciu, ke ACE estas plu je ilia dispono por daurigi la korespondadon. Hans ne mortis, sed nur lia korpo malaperis. Li sekvas nin chiujn. Ni ghojigu lin per niaj klopodoj eternigi liajn laborojn. Estos neniu shangho en la rilatoj de ACE kun afrikaj esperantistoj. Chio iros normale, ech pli intense pro la interveno de la amikaro de Hans jhus starigita. ACE tute ne atentas, chu iu estas de  tiu chi E-tendenco au alia, antau ol kunlabori kun li au helpi lin siapove. Pri tia kunlaborado, Hans diris : <<Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Nenion malbonan mi diras per tio pri SAT au Civito au alia Esperanto-asocio. Simple mi havas miajn amikojn chefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj.>> Do, chiuj rajtas rilati kun ACE, ke la laboroj de Hans jam farataj de ACE havu pli da sukceso. Tio vere konsolas Hans en la transtombo kaj certe ankau lian familion en Nederlando tie chi. Do, halto ne permesatas, sed pashon alten necesegas. Kuraghon !

3- Hans mem legis tion chi
===========================
Sube aperas kelkaj el la dankvortoj de afrikaj esperantistoj al Hans BAKKER dum la dudekkvin-jarigho de Afrika agado en 2005. La apotteozo estis la 15an de septembro 2005. Tiam Hans malkovris la diversajn mesaghojn.

Vortoj de DOUMEGNON Koffi  (Togolando)
—————————————
Kara Hans,
 
Mi ne scias kiel danki vin pro tio, kion vi faris, faras
al mi ekde kiam mi malkovris Esperanton. Kio ege mirigas min,tio
estas ke tiu helpo via ne nur iris, iras al mi, sed al miloj da
afrikaj esperantistoj. Vere vi estas eksterordinara homo,
kiun mi neniam renkontis en mia vivo. Via homa agado en Afriko
vere portis varmon al la koroj de la Afrika Esperantistaro.
 
Dank’al vi hodiau oni parolas pri Esperanto en chiuj anguloj
de nia kontinento nigra pro via impona laboro, kiun vi komencis ekde 1980.
 
Dank’al vi, hodiau ekzistas Afrika Oficejo kiu zorgas pri la
disvastigo de Esperanto en Afriko, kie mi mem dejhoras ekde 2001.
 
Dank’al vi, pli ol ducent gelernantoj sukcesas senprobleme daurigi
siajn lernejajn studojn en Instituto Zamenhof kiu estas la rezulto de
via altruismo al ni, Afrikanoj.
 
Dank’al vi pli ol dek geinstruistoj per la laboro farata en
Instituto Zamenhof, povas plibonigi siajn vivkondichojn.
 
Pro tio, sed ankau pro viaj ceteraj agadoj por Afriko mi persone
volas sincere danki vin kaj preghas, ke la Dia graco kovru vin por chiam.
 
La afrika movado  pli kaj pli evoluos kaj eterne ekzistos se aliaj povus imiti
vian belan altruistan agadon.
 

Al vi, iras miaj senfinaj dankesprimoj
Al vi, iras miaj sinceraj komplimentoj
Al vi, iras chiuj miaj afablaj vortoj.
Al vi, iras miaj tutkoraj salutoj
 
Dankeme,
 
Koffi DOUMEGNON

Vortoj de Emile MALANDA (DRKongolando)
—————————————-
Mi estas tre dankema al mia karega s-ro Hans Bakker. Mi ne havas vortojn por esprimi mian grandan elkoran ghojon pro la granda kaj grava laboro neforgesebla fare de tiu karegulo por mia kontinento t.n. Nigra Kontinento. Kvankam li neniam propraokule vidis la afrikan teron sed li bone malkovris la afrikan mondon kaj ties spiriton.

Mi ne nur korespondas kun li kiel “Esperantisto por Afriko”; sed ankau  mi havas kun li specialan amikecon. Lia sinteno estas tre admirinda, char li multe subtenis min morale kaj sukcesas konvinki min pri io ajn, rilate al niaj E-aferoj. Lau mi, li konas “kiu estas kiu” kaj “kiu estas kio” en nia afrika E-mondo. Ankoraufoje, lia sinteno alirigis min al iu pensmaniero en mia E-vivo. En mia lando prave malprave oni voknomas min la “NEVO DE HANS”.

Emile MALANDA NIANGA, Prezidanto de DKEA (DR KONGO).

Vortoj de Chamberline NGUEFACK ZEDONG (Kamerunio)
————————————————-

DANKESPRIMO AL SINJORO HANS BAKKER

Estas jam 9 jaroj, kiam mi audis pri la internacia lingvo ESPERANTO. Pro kuriozo kaj precipe por ludi, mi ghin eklernis kaj…surprizo: La lingvo aperis al mi tiom agrabla, tiom alloga, tiom utila por paco en la mondo, kaj tiom…facila. Tial, mi informighis pri la homo kiu tiun idealan lingvon kreis, kaj ankau pri tiu, kiu ghin enkondukis en Afriko, char nia -nigra- kontinento estas chiam malantauen, chiam forgesata pri bonaj aferoj de la mondo.

MI DO EGE DANKAS AL  SINJORO HANS BAKKER KE LI FARIS KE ANKAU AFRIKANOJ, EL KIUJ MI MEM, POSEDAS LA VERDAN LINGVON.

mi ankau dankas Samideanon Hans Bakker, pro la fakto ke li senmalkuraghe subtenis Afrikanojn, kio ne estis tute facila al Europano- ne havanta samajn morojn kaj kutimojn kiel ni.

mi memorigas kiam mi sendis al li miajn taskojn; li korektis ilin, pacience ripetante al mi mulfoje la samajn regulojn gramatikajn, farante chiam rimarkojn pri samaj eraroj de mi faritaj. kaj neniam mi devis sendi Internaciajn Respondkuponojn por tiuj taskoj.

vere, Hans Bakker ege subtenis nin, Afrikanojn, ech finance.

Chamberline

Vortoj de Princo Henriko (Nigherio) en ties dua mesagho
——————————————————–
Saluton S-ro Hans,
Mi jhus nun trovis vian mesaghon inter aroj da aliaj mesaghoj, char mi malofte konsultas chi retkeston. Mi ghojas  tamen ke la gratulmesagho atingis vin .

Mi ech ne rememoris denove ke ni sendis ion al vi kaj ne rememoris la ekzaktan daton.Vi danku S-ro koffi kiu aranghis tion.

En la vivo, oni spertas kaj bonon kaj malbonon kaj la tuto helpos formi la personon. Mi havis mian parton de ambau kaj havos plian. Mia sola deziro estas ke mia fileto Dan Maxwell Henry (jnr) nun 16-monata kaj la la nova bebo kiu alvenos en novembro, mia naskighmonato ne spertu ech duonon de kion mi spertis rilate al la malbona parto. La vivo ne estas facila kaj oni lernas dum oni kreskas … eble vi ne komprenos kion mi volas diri
Mi pensas, ke vi multon faris por la movado en Afriko kaj la sola rekompenso al vi kaj aliaj kiuj dedichis multon al ni estas ke ni sukcesigu la movadon en niaj landoj. Nigherio estas granda kaj malfacila sed mi faros mian eblon dum mi restas tie chi, char Esperanto ja estas parto de mia vivo kaj chiuj che mi scias tion bone kaj ofte karesnomas min tiele.
persone , mi estas ghojplena ke ni akiris oficialan registrighon/permesilon kaj nun estas LA de UEA. Tio estis post oferajhoj ne nur de mi sed aliaj kunlaborantoj. Do ni daure faros nian eblon.

Chion bonan kaj denove gratulon  por tiu speciala tago.
Se ankorau restas revoj ne plenumitaj, ili plenumighu
  .
amike

Vortoj de GBEGLO Koffi (Togolando) en ties unua mesagho
——————————————————–
Chie, marghenulo

Nelly tuteprave admonis min. Kune ni faris la planon por la celebrado de la 25-jarigho de la Afrika Agado de UEA, sed mi ech ne unu vorton disponigis al shi pri la afero. Mi pardonpetis, ke la teksto nun estas en la kapo kaj polurighas.
Jen do shi silentis kaj atendas mian tekston. Kiam, ghis kiam ghi aperos ?
Vere, mi tute ne povas ion verki, char estas ege malfacile al mi elteni la situacion. Okulpluvoj chiam malhelpas min.

Fantomoj de vivantoj ja ekzistas. Preskau chiam mi vidas Hans BAKKER apud mi instruante, gratulante au admonante. Kiam mi legas mesaghojn liajn, vizagho lia aperas sur la ekrano. Che mia skribotablo li estas apude, gvidante min. Ofte mi trovas  faritaj laborojn, pri kiuj mi pensas, kaj kiam mi miras pri la fariteco de la laboroj, Hans aperas, dirante :”Mi faris tion por helpi vin”. Vere, mi tute ne komprenas, kiel homo povas esti en Nederlando, kaj akompanu stultan Togolandanon en ties nedeca vivado.  Kio pli mirigas, tio estas, ke ankau kunuloj reagas pri miaj faroj: “ne vi tion faras, sed Hans BAKKER”. Buntaj demandoj  ofte chirkauas min, kiam mi parolas pri aferoj tute nekonataj al homoj pli kleraj ol mi :”Kiam kaj kie vi lernis pri tio ?”. Chiu scias, ke mi haltigis mian stuadadon che la abiturientigho,  kaj lernis poste perkoresponde por akiri superan diplomon pri kemio, kaj fine diplomighis pri instruado en kolegio. Kiel mi scias pri aliaj aferoj, pri tio ili miras. Jen do ofte mi farighas  izolita en  grupoj kie chiuj havas saman opinion pri io, escepte de mi. Chiu havas sian terminon por nomi min :”ekstremisto, stultulo, diktatoro, revulo, infaneculo, marghenulo, ekstertemulo,  ktp”. Ofte, iuj devis poste trovi, ke mi tamen pravas, kvankam ili rifuzas mian opinion. Ili rekonas, ke  ne mi, sed ili scias nenion pri la aferoj. Certe kelkafoje mi malpravas kaj tuj komprenas kaj pardonpetas. Plian pardonon mi nun petas, char mi estas ekstertema kaj parolas nur pri mi. Kiaj egoismo kaj egotismo ! Pardonu ! Kion mi pludiru ? Eble mi demandu min kial mi vershas tiujn chi vortojn ?  Momenton ! Kapdoloron pro sinusito mi eksentas. Mi metu iom da snufajho en la nazon kaj poste revenos. Ghis baldau !

Dankon pro la bonvenigo!
Certe vi vidas akvogutojn sur mia vizagho kaj shatus demandi min pri tio. Ne la snufajho estas tia au igas min tia, sed mia memorado pri io. Ne demandu min pri kio temas, char la akvogutoj  povas transformighi en torenton, kiu  pro tiu chi julia periodo de malvarmo en la suda parto de Togolando farighos glaciajhoj, kaj tiuj chi lavange fluos  tra chiuj truoj de mia korpo. “Tchian ! Tchian ! Tchian-tchian! Tchian-tchian-tchian!
Tchian-tchian-tchian-tchian-tchian!Tchian-tchian-tchian-tchian-tchian-Tchian-tchian-tchian-tchian-tchian” Pardonu ! Mi ion sentas en mia nazo, kaj sekve tiel ternadas.
Puum !Puum-Puum! Puuuuuuuuuuum ! Plupardonu! Pardonegu ! Permesu al mi ripozeti en necesejo. Huue! Huuuuueee! Mi tuj vomos. Ho ! Mi tremas kaj tute ne povas daurigi! “Ne ! Ne ! Koffi, ripozu”, diras virina vocho al mi. Ha, estas vi Nelly ! Bone ! Jen miaj okuloj fermighis, tamen mi vidas! Kiuj estas tiuj homoj kiuj paradas antau mi ?

Hans BAKKER, Els KERVERS van THOLEN, Leo Lentaigne, Hemmo kaj Veera TIETTI, Jean-Paul BEAU, Nelly HOLEVITCH!  Jen venas iu laste, sed tiun chi mi ne povas rekoni! Mi estas audanta virinan vochon. “Chu vi ne rekonas tiun chi”, demandas Nelly. “Estas Gorgio SILFER”. Kial ankau li aperas antau mi ? “Cogito ergo sum”. Bone !
Mi kogitu. Mi nun komprenas. Tiu chi laste venanta homo certe ekdonas alian aromon al mia vivo. Mi sekvu lin ghis….. “Jes faru tion atenteme”, reagis vira vocho. Jen la viro apud mi parolanta. Hej, estas vi Hans BAKKER, kiu ekparolas al mi.  Hans, vi timigis min. Tamen plurestu apud mi. “Koffi, ne timu, mi chiam estas kaj pluestu kun vi ghis la eterneco”. Dankon, Hans!
Mi dormu iomete! Ghis morgau !

Bonan matenon karaj Hans BAKKER, Els KERVERS Van THOLEN, Leo Lentaigne,  Hemmo kaj Veera TIETTI, Jean-Paul BEAU, Nelly HOLEVICH kaj Giorgio SILFER ! Kial silentas Jean-Paul,  Els, Leo, Hemmo kaj Veera, dum Hans, Nelly kaj Giorgio respondas la saluton. Nun mi ekghojas, char la silentantoj signis :”Ni estas for de vi nun, kaj lasas vin en bonaj manoj de la reagantoj. Hans BAKKER eklernigis al vi Esperanton kaj ni ege helpis, kaj multon faris, sed nun ni ne plu povas, dum Hans pluiras kun vi. Sekvu lin, kaj plulernu la lingvon. Ni scias, ke via nuna scipovo de la lingvo estas suficha por ion alian lerni en ghi kaj pri ghi. Ni konas vian soifon pri konakiro. Brakumu esperantologian studon, kaj nun neniu krom Giogio SILFER povas gvidi vin, sed estu singardema.

Kara Nelly, ni dankas vin pro helpo en tiu chi rilato de nia filo Koffi kun Giorgio. Chiuj vi tri estu apud Koffi, al kiu ni donis grandan taskon: disvastigi Esperanton en Afriko. Kaj vi Hans, vi estas multo por ni, por nia Esperanto-movado, por Afriko. Ni vidas chion kaj anime subtenas vin. Afrikanoj chiam esprimas siajn dankojn al vi. Chiuj estas spirite kun vi chiam, en chiuj malfacilaj epizodoj de via vivo. En tiaj vi tute ne estas sola, sed kun chiuj ni, kun chiuj Esperantistoj, precipe kun chiuj Afrikanoj, kiuj nun chirkauas vin en tiu chi 25-jarigho de la Afrika Agado, kiun vi konstruis kaj pluflegas ghis nun. Kuraghon Hans “

Kara Hans,
Ech mortintoj vidas kaj audas. Mirigas min la fakto, ke Jean-Paul, Veera kaj Hemmo povis paroli tiel. Chiuj vi igas min la marghenulo, kiun multaj unue malshatas, antau ol poste malkovri la netaugecon de sia malshato.
Hans, vi kulpas pri mia margheneco, kiel ankau Germain PIRLOT kulpas pri mia malkovro de Esperanto.
Hans, vi kulpas pri la nuna akceptebla vivo de multaj Esperantistoj precipe afrikaj, kiuj sen vi nun vegetos en ege malfacila situacio.
Hans, vi kulpas pri nuna stato de Esperanto en Afriko, kie la internacia lingvo pli kaj pli enradikighas per viaj  energio kaj mono.
Hans, vi kulpas pri la fakto ke multaj Togolandaj infanoj lernas skribi kaj legi.
Hans, chu vi scias kion Simo MILOJEVIC (eksdirektoro ghenerala de UEA) iam diris al mi :” Hans faras multon al la Esperanto-movado, al Afriko, kian neniu antaue faris. Persone mi neniam povas ion tian fari, kaj mi dubas, chu iam iu povos ion tian fari”.
Hans, pere de vi mi konatighis kun D-ro Marinus t’Hart. Ankau li parolis pri vi :”Koffi, vi estas bonkora kiel Hans. Ne, en aferoj ne rolas bonkoreco”.
Tamen ne, kara Hans. Mi tute ne estas bonkora, sed vi supernorme  estas tia.
Kara Hans, la mondo bezonas vin por chiam, kaj mi promesas oferi min por plenumi chiujn taskojn, kiujn vi donos al mi. “Kion bonan faras la dekstra mano, tion ne sciu la maldektra”, diris la Biblio. Tia vi estas, kio igas, ke certe vi nun tute ne memoras la bonegon, kiun vi faras al la homaro. Chu mi prezentu listeton  ? Mi kontraustaras vian nean respondon, kiun mi forte spitas.

Min vi konstruis kaj plukonstruas. La nuna stato de mia familio estas la produkto de vi. Nun vivas mia filo Dzifa : vi kulpas pri tio. Lia fratino Aminda venis en la mondon: vi farigis tion. Kun via helpo mi edukas ilin, kaj jen ambau sukcesis en jarfinaj ekzamenoj : la filo, 15-jara finstudis en la duagrada lernejo, dum la filino 10-jara en la elementa lernejo. Samkvartalanoj gratulas kaj miras.
 Rigardinte la filmon de la celebrado de la Zamenhoffesto 2004 en Instituto Zamenhof, Nelly diris :”Koffi, vi estas tute alia inter la homoj.  Vi multe shanghighis ege pozitive: Hans faris kaj plufaras tion”. Shi tute pravas, kaj mi demandas min, chu shi legas en miaj pensoj. Mia chiama pregho estas “Dankon Dio, Dankon Hans”.
Nun, mi havas neniun problemon. Chio al mi iras glate. Kiam aperas problemoj, mi ech ne atentas ilin, kaj ili   solvighas. Jes, Hans, vi faras tion, char kion vi enigas en min, tio chiam transformas min.  Mi pliafoje spitu vian deziron.

Seriozaj Afrikaj Esperantistoj rakontas, ke sen vi ilia vivo ne havos sencon.
Tio chi estas ege vera. Esperantistoj finis lernadon en lernejoj au metiejoj per via helpo. Malsanaj Esperantistoj resanighis per via mono. Esperantistoj nun vivtenas sin el via helpado. Chion vi faras tute bonvole kaj kun granda amo al chiuj.
Vidu la lernejon Instituto Zamenhof en Togolando. Kiu povas ion tian fari en Togolando/Afriko. Mi chiam memoras viajn penojn por tio. Nun ghi funkcias kaj tio kontentigas homojn tra la mondo. Kompatindaj infanoj lernas ne nur legi kaj skribi, sed ankau pri bona vivado. Jhus fermighas la unua jaro de vivado de IZo, sed ghi estas konata pro sia aparta edukado al la infanoj kaj ankau al la instruistoj kaj gepatroj de la gelernantoj.

Kara Hans,
Vortoj pluestas por skribi pri viaj bonfaroj, kiujn ni tute ne povas listi tie chi. Vi jam pacience eltenis kaj certe la pranepoj benos vin, kiel nun ni faras. Fartu bonege kaj longe kune kun ni

Hans, dankon !

Via chiama helpato

 gk

4- El la respondoj de Hans al chiuj
===================================
Jes, Hans respondis al chiuj. Krom vortoj al chiu aparte, parto de la respondoj de Hans estas sama en chiuj liaj mesaghoj. Jen ghi :

Kiel bele vi vortumis viajn sentojn, kaj kiom danka mi estas pro la
kunlaborado kun vi kaj multaj aliaj Afrikaj esperantistoj. Vi multe richigis
mian vivon kaj nia daura kontakto servu por vastigi la rondon de sinceraj
kaj fidelaj esperantistoj en via lando.

Efektive pasis jam 25 jaroj post tiu somero en 1980, kiam mi komencis serchi
mian vojon en Afriko.  Mi heredis sliparon de kelkaj dekoj da afrikaj
esperantistoj. Inter ili estis ekzemple s-roj Ngangu Nduantoni, Jean-Marie
Mboge Mbele, Eugene Raveloson, Desire Rabevazaha kaj aliaj. Ili estis en
1980 jam aktivaj esperantistoj kaj ili tuj partoprenis la novan ondon de
entuziasmo.

La heredita sliparo de tiam rapide kreskis, kaj nun estas miloj da slipoj en
kvar skatoloj sub mia skribtablo. Miloj da esperantistoj kiuj alighis al tiu
ondo. El ili restis centoj da fidelaj amikoj ghis nun, sed ankau malaperis
multaj el ili. Ili ne plu respondis leterojn kaj silentighis. Kial? Chu
Esperanto ne portis al ili tion, kion ili serchis?
Volonte mi ankorau foje audus, kiel ili fartas, sed tio ne estas ebla.
Fakte, ne estas mirinde ke homoj perdas entuziasmon post kelka tempo. Multe
pli mirinda estas tiu granda nombro de tiuj kiuj restis. Kiam mi en 2001
anoncis ke mi ne plu korespondos kun chiuj miaj fidelaj amikoj, sed ke la
nova Afrika Oficejo anstatauos min, mi ricevis multajn reagojn. Iuj petis,
ke mi adiauu chiujn aliajn sed ne ghuste ilin. Aliaj cedis al mia decido sed
kun malgajo.  Jes – estis malfacile legi kaj respondi tiujn leterojn.
Multe pli agrable estas nun skribi al vi, kiuj renovigis la kontakton pro
tiu chi escepta datreveno. Viaj vortoj estas varmaj kaj gajaj. Kvazau ni
revidas unu la alian post longa forestado. Kvazau dum momento revenas tiuj
jaroj kiam ni intime kunlaboris.
Ech se tiu chi revido estas nur unufoja – ni tamen ne estas malgajaj pro tio
ke ni ne daurigos la korespondadon post hodiau. Ni jam scias unu pri la alia
ke ni restos fidelaj. Ke ni restos amikoj. Ke ni plu uzos Esperanton por pli
bona mondo. Ke ni donos pli volonte ol ricevos. Ke ni fidos aliajn homojn
pli ol suspektos ilin.
Antau nur 120 jaroj (nur kvinfoje tiu periodo de 25 jaroj, kiu pasis tiel
rapide) doktoro Zamenhof publikigis sian unuan broshuron en Pollando. Antau
nur 100 jaroj esperantistoj parolis unu kun la alia en la nova lingvo, dum
kongreso en Boulogne-sur-Mer, Francujo. Antau nur 50 jaroj UNESCO akceptis
en Montevideo rezolucion kiu rekomendis Esperanton al chiuj membro-shtatoj.
Antau nur 25 jaroj Renato Corsetti dum kongreso en Stokholmo alvokis
plenplenan salonon por entuziasme chirkaubraki Latinamerikon kaj Afrikon.
Ni vivas en nuntempo kaj historio samtempe. Kaj ni komune vivu en la
estonteco, espereble en bona sano, bona humoro kaj bona amikeco. Tion mi
deziras al vi.
Kore vin salutas
Hans Bakker

 
==========
INFORMOJ
==========

1- AGADO DE TIETo en 2015
==========================

La agado de TIETo en 2015 okazos en tri rubrikoj

Instruado de Esperanto
———————–
- Estos kursoj por komencantoj/komencintoj lau Zagreba metodo au Metodo 11 dum lerneja tempo al gelernantoj de IZo.Samperiode okazos la kurso kadre de la projekto IZo plus. Tiu chi projekto al eksgelernantoj de IZo nun lernantaj en  liceoj koncernas subtenkursojn pri lernobjektoj lau la instruprogramo de la togolanda eduksistemo, kaj ankau Esperantajn lecionojn.
- En julio/augusto, kunlalbore kun UTE, TIETo disponigos diversgradajn kursojn al la publiko.
- Seminario pri rajtoj kaj devoj de estraranoj de diversaj organoj de UTE okazos. Ghi ebligos al tiuj homoj pli bone kompreni kion ili faru kiel estraranoj.
- Povos okazi seminario por kurs/klubo-gvidantoj se kluboj funkcias en la jaro.
- TIETo okazigos ekzamenojn de ACE kaj  kunlaboros kun TIS (ILEI-Sekcio en Togolando).
Kaj grava punkto estas la funkciigo de Instituto Zamenhof, kiu chiam zorgigas TIETon.

Utiligado de Esperanto
———————-
En funkciigo de IZo, TIETo organizos kulturan semajnon, dum kiu ankau Esperanto uzighis. Skechoj kaj teatrajhetoj okazos Esperantte. Ne forgesindas deklamado de poemoj en Esperanto dum tiu chi arangho. Tiaj aferoj okazos ankau dum trimestrofinoj, kiam TIETo organizos festetojn al gelernantoj kaj geinstruistoj. 
TIETo kunlaboros kun UTE por la organizado de la 23a TEK. Ghia kutima kaj tre shata kvizo okazos.
Tra sia periodajho OVo (ONDO da Vero) TIETo proponos diversajn sciindajhojn en rubrikoj kiel PODIO de Kredoj, LINGVA Angulo, PAGHO de Verkemuloj, ktp.
Konkursoj pri verkado, oratorado, deklamado de poemoj, kantado okazos tra la jaro.
La stabo de TIETo kunvenos almenau kvarfoje por sekvi la iradon de la aferoj de TIETo.
Instigi esperantistojn verki artikolojn por E-periodajhoj estas grava punkto en la programo de TIETo.

Informado
———
TIETo uzos sian chefan informilon IZO por sciigi homojn pri la ekzisto kaj utilo de Esperanto.  Tra kunvenoj de gepatroj de gelernantoj, renkontighoj diversaj okazantaj en IZo, TIETo ne hezitos paroli pri Esperanto.
Ghia informilo OVo informos regule la publikon pri la irado de la aferoj sine de TIETo kaj ankau pri la funkciado de IZo.
TIETo povos en la jaro starigi sian retpagharon kune au disde de tiu de Instituto Zamenhof.
Ghi klopodos multe pli informi pri IZo per konkursoj al gelernantoj de chiuj lernejoj de la chefurbo togolandaj au organizi demonstraciojn. Ankau organizo de malferma tago pri IZo, do pri Esperanto povos okazi.
TIETo klopodas funkcii preskau sen ekstera helpo. Ghi jam donas la ekzemplon de sendependeco, kiun proponas ACE al afrikaj esperantistoj. Tiu chi sendependeco tute ne ekskludas kunlaboradon kaj aliaj E-organizajhoj.Interhelpo chiam necesas, kaj TIETo ne hezitos kunlabori. Same aliaj organizajhoj ne hezitu rilati kun ghi per la retadreso <esp.togo@cafe.tg>

2- Helpokaso
=============
La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, acheti medikamentojn au lernilojn. Kaj ne nur tion ghi faris en tiu chi jaro, kiu estas tre escepta pro helpoj al malsanuloj. Ghi plufunkcias kaj atendas la petojn.
Interesighantoj skribu al :
Helpokaso
BP 13169
Lome
Togo
Retadreso : esp.togo@cafe.tg

Chiu petanto priskribu kial li/shi bezonas la monon. Li/shi  menciu siajn  adresojn.

 

==============
MOVOJ NIAJ
==============

1- Dekajarigho de Instituto Zamenhof
=====================================
Estis stana jubileo de Instituto Zamenhof(IZo) en Lome (Togolando)
La 13an de septembro 2014 Instituto Zamenhof dekjarighis. Festo devis okazi por celebri la eventon.
Estus dutaga arangho. Jam la 12an de septembro gelernanoj spektis filmon pri la lernejo kaj ankau prezentis diversajn dancojn. Okazis ankau futbalmatcho inter ekslernantoj  kaj instruistoj de IZo. La ekslernantoj enpafis du golojn, dum la instruistoj nur unu.
La 13an de septembro estis la apoteozo. Partoprenis homoj el diversaj socitavoloj : gepatroj de gelernantoj, instruistoj, gelernantoj, kantistoj, ktp. estis granda festo en IZo, dum kiu ne mankis paroladoj, prezento de la historio de Instituto Zamenhof, kantadoj, mangho, ktp. 

2- Vesperaj kursoj en Instituto Zamenhof
========================================
Estis, en Instituto Zamenhof, vesperaj kursoj alfabetigaj por gepatroj de gelernantoj de la lernejo. Granda shangho okazis. Nun estas malfermila normala kurso sed ghi okazas vespere. Temas pri la elementa nivelo, en kiu oni pasigis ses jarojn, antau ol atingi la mergradan lernejon. En tiu chi lerneja jaro 2014-2015, la kursoj komencighis la 1an de septembro 2014 kun la klasoj unua ghid kvina. Rezultoj de la unua ekzameno de la jaro aperas sube en alia artikolo.

 
3- Fino de la unua trimestro en Instituto Zamenhof
===================================================

La 29an de septembro 2014 komencighis la unua trimestro de la lerneja jaro 2014-15. Pli ol du monatojn poste, la gelernantoj havis feriojn je la 19a de decembro 2014. Kiel kutime, fine de la trimestro okazas provekzamenoj kaj festetoj por la gelernantoj. Okazis tiel ankau chijare.

Jam la 18an de decembro 2014 okazis futbalmatchoj inter la gelernantoj de la diversaj klaso de la kolegio. Tiuj matchoj okupis parton de la mateno. Poste, la gelernantojn eniris klaschambrojn por lerni. La posta tago estis plena je festajhoj.

Jam la oka horo muziko krakadis en la lernejo. Gelernantoj dancadis, kaj samtempe okazis diversaj ludoj. Tiam manghoj estis apud la gelernantoj, kiuj jen metis buleton en la bushon, jen ludadis. Folklorajhoj kaj teatrajhetoj ne mankis en la programo. Tiel pasis la tago ghis la 13a horo, kiam oni proklamis la rezultojn de la provekzameno de la diversaj klasoj.

Estas du niveloj en Instituto Zamenhof : la elementa kaj la mezgrada (dua nivelo). La rezultoj aperas lau la niveloj.

Elementa Nivelo
—————-
- En la unua klaso enskribighis 48 gelernantoj, sed 45 ekzamenighis. El tiuj chi 44 sukcesis

kun procentajho de 97,77%
- La dua klaso havas 54 gelernantojn, el kiuj 43 sukcesis. Tio estas 79,63 % – 42 gelernantoj sukcesis el 57 enskribitaj kaj ekzamenitaj. La procentajho de sukceso estas 73,68 %.
- La kvara klaso havas 43 gelernantoj.Estis 35 sukcesintoj kun procentajho de 81,39% – El la kvina klaso de52 gelernantoj,sukceis 38 kun procentajho de 73,07 – La sesa klaso havas 42 gelernantojn. El ili sukcesis 41 kun procentajho de 97,61.
Necesas aldoni, ke la infanklaso ne havis ekzamenon lau la edukinstrukcioj en Togolando.Tamen la gepatroj de la gelernantoj povis ekzamenighi en siaj vesperaj kursoj (elementa nivelo). La rezultoj jenas: – En la unua klaso estas 16 gelernantoj, sed ekzamenighis 11, el kiuj 9 sukcesis. La procentajho estas 81,18 %.
- En la dua klaso estas 12 lernantinoj el kiuj 8 ekzamenighis. Sukcesis 7 kun 87,5%.
- La tria klaso havas 13 gelernantojn. Sukcesis 5 el 6 ekkzamenighintoj. La procentnajho estas 83,33 %.
- En la kvara klaso estas 11 gelernantoj, sed nur kvin ekzamenighis. Chiuj sukcesis : 100 %.
- El la 14 gelernantoj de la kvina klaso nur 10 ekzamenighis kaj 8 sukcesis kun la procentajho 80%.
Che la vespera kurso ne jam estas la sesa klaso. Tio aperos la venontan jaron.

Dua nivelo (Kolegio)
———————
-La unua klaso havas 59 gelerantojn. Estas 52,54 % da sukceso, kio signifas, ke estas 31 sukcesintoj.
- La dua klaso kun 59 gelernantoj havas 44 sukcesintojn el 58 ekzamenitoj. La procentajho estas 75,86 %.
- La tria klaso havas 48 gelernantojn el kiuj 32 sukcesis, do 66,66%.
- En la kvara kaj lasta klaso kun 45 gelernantoj sukcesis 19 kun procentajho de 42,22%.

Jam dek jarojn funkcias Instituto Zamenhof kaj la rezultoj dum tiaj ekzamenoj estas tre malbonaj kompare kun tiuj de la jarfino. Tio tute ne signifas, ke la gelernantoj kaj instruistoj atendas la jarfinon por labori. Tute ne ! La nivelo de la shtataj ekzamenoj estas tre malalta kompare kun tiuj de la lernejoj mem. La geinstruistoj tamen promesis plibonigi la rezultojn de la dua trimestro antau ol aliri la ekzamenojn jarfinajn. Jam dum la ferioj instruistoj laboris kun gerlernantoj por solvi kelkajn komprenproblemojn.
Decas aldoni, ke ankau ekslernantoj de IZo nun lerantoj en liceoj sekvis subtenkursojn kaj Esperantan chiusabate. Dumla ferioj ili ne ripozis, sed pluvenis al IZo. Chiuj klopodoj certe produktoj boajn rezultojn al chiuj.

4- AGADO DE TIETo en 2014
==========================
La chefa laboro de TIETo koncernis la gvidadon de Instituto Zamenhof (IZo). Plie, ghi povis ankau efektivigi instruplanojn kunlabore kun la landa asocio UTE de Togolando. En tri rubikoj prezentighos la laboroj.

i- Instruado de Esperanto
————————–
Okazis kursoj surlokaj :
- Kursoj al la gelernantoj de IZo dum la tuta lerneja periodo
- Kurso al la publiko kun partopreno de geinstruistoj de IZo
La landa socio UTE kunlaboris en la organizado de tiu chi kurso, char TIETo estas la eduka fako de tiu chi asocio.
La kurso okazis en Instituto Zamenhof en julio-augusto 2014.

Aparta kurso komencighis en novembro. Temas pri la projekto IZo Plus, per kiu TIETo helpas eksgelernantojn de IZo pli bone kompreni lernejajn lecionojn liceajn kaj ankau plulerni Esperanton.  Deko da liceanoj ghin sekvas. Ghi pluiros en la jaro 2015. Fine de la jaro TIETo chesis esti ILEI-sekcio en Togolando, sed pluestas la instrufako de la landa asocio UTE.

ii- Utiligado de Esperanto
————————–
TIETo helpas en la organizado de la 22a TEK (Togolando Esperanto-Kongreso), kiu okazis sine de Instituto Zamenhof.
Laborante por IZo, ghi vidigas diversajn filmojn pri Esperanto, kaj organizigis kulturan semajnon en IZO en februaro 2014.
La celebrado de la festo pri dekajrigho de Instituto Zamenhof okazis dank’al klopodoj de TIETo.
Ghi disponigas sian lernejon al UTE por la komitatkunvenoj, kaj ankau al ASELT por ties kunvenoj/renkontighoj.
La kvar kunvenoj de TIETo-stabo en la jaro ebligis  sekvi la iradon de IZo kaj interveni ghustatempe por solvi problemojn. 

iii- Informado
————-
La chefa propagandilo de TIETo estas Instituto Zamenhof (IZo). En la lernejo okazas Konstante informado pri Esperanto. Preskau chiuj vizitantoj de IZo almenau audetas ion pri la internacia lingvo. Skribajho surmura en  la lernejo chiutage jhetas la vorton Esperanto al vizitantoj.
Buntajn infomojn pri IZo TIETo aperigas sur Facebook. 

 
 

===========================================
LA DUDEK-DUA TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO
===========================================
 
Sabaton la 20an de decembro 2014 okazis ghenerala asembleo dum la simbola 22a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). Kiuj  ion kontentigan scias pri la Esperanto-movado, tiu ne dubas aserti, ke la togolanda movado bezonas relanchon. Necesas rapidaj agoj por solvi problemojn. Char la novaj organoj jam nun en tiu chi fino de 2014 komencu la laborojn, ni vidu la diversajn organojn kaj poste proponu ion pri la transpreno de la laboroj fare de la novaj organoj.

I- La komitato de UTE
   ===================
Ghi konsistas el membroj de la gvidantaro de la komitato, estraranoj de UTE kaj de tiuj de JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj) kaj el ceteraj komitatanoj.

Gvidantaro de la komitato
————————-
1- AGBOLO Apelete (estro)
2- ADOKOU Folly (Vicestro)
3- DOUMEGNON Koffi (Protokolanto)

Estraro de UTE
————–
4- ATTAGLO Kokou Evieyneame (Prezidanto) 5- HUKPORTIE Mawuena (Vicprezidanto)
6- AGBEHOU Ayawovi (Ghenerala Sekretario) 7- SASSOU Ewoe (Respondeculo pri financoj) 8- AKPAYEDO Kodjo (Vicsekretario)

Estraro de JOTE
—————
9- KEDEGADZI Ezechiel (Prezidanto)
10- KOUEVI Ekoué (Vicprezdanto)
11- KOUFIONOU Koffitche (Ghenerala Sekretario) 12- ALATE Kossi Adzewoda (Respondeculo pri financoj) 13- DJONKO Kodjo (Vicsekretatio

Ceteraj membroj de la komitato
——————————
14- ADJE Adjevi
15- ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah
16- SAGBADJELOU Kokou
17- GBEGLO Koffi
18- GBEGLO Dzifa
19- ATCHOU-DETTE Koami
20- AFANTCHAO-BIAKOU Yao

II- Komisionoj/Komisiitoj
   =====================
El siaj membroj la komitato elektis iujn por zorgi pri apartaj taskoj.

Komisionoj
———-
- Komisiono pri posedajhoj de UTE :
La membroj estas GBEGLO Dzifa kaj ATCHOU-DETTE Koami.
- Komisiono pri financa kontrolo
La membroj estas DOUMEGNON Koffi kaj AGBOLO Didier
- Komisiono pri redaktato de la asocia periodajho.
Pri la redaktado zorgas ADJE Adjevi kaj DOUMEGNON Koffi.
Pri la provlegado zorgas GBEGLO Koffi
- Komisiono pri retaj aferoj
La membroj estas AGBOLO Apelete,DOUMEGNON Koffi kaj GBEGLO Koffi.
Pri la enretigo de dokumentoj en la pagharon de UTE zorgos ADJE Adjevi

Komisiito pri serchado de mecenatoj/mondonantoj al UTE
——————————————————
GBEGLO Koffi zorgas pri tiu chi laboro.

III- Transpreno de laboroj
—————————
Tiu chi kampo koncernas la ekzekutivon de UTE. Ghi estas la estraro de la asocio. La nova kaj malnovaj estraroj devas frue renkontighi por la transpreno de la laboroj.
La malnova estraro devus jam pretigi la raporton pri la agado en 2014 kaj ankau programon/bugheton pri la agado en 2015. Dum la komitatkunsido de la 6-a de  2014 estis interkonsento, ke la malnova estraro pretigu tion. Tiuj dokumentoj estu rapide pretigitaj, char ili gravas por la subvenciricevo de UTE che Afrika Fondajho (UEA).
Plia afero koncernas la UTE-domon kaj la poshtkeston. La nova estraro devas rapide zorgi pri tio.
La antaua estraro ne povis ion kontentigan fari tiukampe. Do la nova estraro tuj agu, ke la relancho de UTE ne prokrastighu.
La malnova estraro transdonu al la nova la pasvorton de la retadreso de UTE.
Estas klare, ke tiuj aferoj bezonas rapidan traktadon por helpi la ekpashon de la novaj organoj.

IV- Kunvendatoj de la komitato
   ============================
La unua kunveno okazos la 14an de februaro 2015, la dua je la 11a de julio 2015 kaj la tria je  7a de novembro 2015. Ekster tiuj chi datoj povos okazi apartaj kunsidoj por trakti aferojn gravajn por la relancho de la movado.

V- Kotizoj en la jaro
   ==================
Membroj de kluboj
—————–
Ili alighas tra la klubo. La lighkotizo estas 200 F kaj la membrokotizo, 1 000 F.

Individuaj membroj
——————
La alighkotizo estas 1 000 F, dum la membro-kotizo 2 000 F.

Kotizo por la 23a TEK (Togolanda Esperanta-Kongreso)
—————————————————-
Ghis la La 31a de oktobro 2015, la alighkotizo estas 1500 F.Ghi estas 1750 F en novembro 2015 kaj 2000 F en decembro. Ju pli frue oni alighas, des pli malaltan kotizon oni pagas.

VI- Membraro
   ==========
Kiom da membroj havas UTE ? Kiuj ili estas kaj en kiuj kategorioj ? La nova estraro de UTE rapide laboru tiuterene, ke UTE sciu je kiuj homoj kalkulu por antaueniri.

Ghis nun la supraj vortoj restas nur vortoj, se la gvidorganoj kontentighas nur de siaj postenoj. Ili devas tuj agi, jam nun en 2014 almenau por la transpreno de la laboroj el la manoj de la malnovaj gvidantoj. La solvado de la problemo pri poshtkesto kaj sidejo de UTE tre grava. Alia gravajho estas la starigo de agadraporto pri la jaro 2014 kaj pretigo de agadplano por 2015. S-ro ATTAGLO, la nuna prezidanto de UTE estas petata akceli la aferon ke la transpreno de la laboroj okazu frue.

Esperindas,  ke la novaj gvidantoj eklaboru tiel tre frue, kiel necesas. Kun tiu chi espero, eblas nun paroli pri aliaj programeroj de la kongreso.

Jam 19an de decembro komencighis la kongreso. Tiam, je 16a horo estis prelego pri la vivo de Zamenhof, kio markis ankau la zamenhoffeston de Instituto Zamenhof. Kultura vespero sekvis poste : gelernantoj de IZo prezentis  diversajn ludojn. Montro de Esperantaj filmoj fermis la unuan tagon de la kongreso.

La 20-an de decembro 2014 malfermighis la kongreso je chirkau la deka horo. Tiam estis prezentado de la programo de la tago, kaj poste kantado de la Esperanta himno. Folklora grupo de IZo agrabligis la etoson.
Tio ebligis al la kongresanoj pretigi sin por audi la vortojn de ADJE Adjevi pri la kongreso temo.

“Konsciigho pri la uzado de Esperanto” estis la kongresa temo. S-ro ADJE Adjevi prezentis siajn vidpunktojn pri la temo, atendante la reagon de la kongresanoj por paroli pli. Feliche, neniu demando tia iris al li. Tamen homoj parolis, ne, ili legis.

Mesaghoj venis al la kongreso. La partoprenantoj sekvis la legadon de la mesaghoj de Renato, Hans, Bakker, Woudji Kossi Super. La sekva ero de la programo estis la starigo de gvidorganoj de UTE, pri kiu estas skribite supre. Alia punkto en la relancho de la Togolanda movado estis restarigo de ILEI-Sekcio. TIS (Togolanda ILEI-SEkcio) naskighis sub la gvido de GBEGLO Koffi. la programeroj pluiris.

Jen ili plenigis klaschambron de IZo, kaj manghoj cirkuladis antau ili. Sed, antau tio, okazis grupfotigho de la kongresanoj. La fotadon sekvis la manghado. Kvankam tre plenaj, la kongresanoj ludis futbalmatchon, kio estis ero de la programo.

La matcho okazis inter la teamo de la kongresanoj kaj tiu de la firmao INDUIPLAST. La kongresanoj gajnis per du goloj kontrau nul. Tiam jam la suno subiris, kaj tuj fermighis la 22a TEK kun chirkau 80 partoprenantoj. 
 
 

=============
I A M
=============
 
La unua kongreso de Benina Esperanto-Federacio

De la 5-a ghis la 7-a de julio 2002 en la porinfana lernejo CESE-Pilote de
la urbo Lokossa (Benino) okazis la unua BEK (Benina Esperanto-Kongreso)
kun la temo “Chu Esperanto havas shancon en Benino ?”. Ghin partoprenis 26
Esperantistoj Togolandaj, 2 Nigheriaj kaj 61 Beninaj.

Vendredon la 5-an, ekde la 16-a horo la estraro de BEF akceptis la
kongresanojn. Post la vespermangho la kongresanoj interkonatighis ghis la
okazigo de la programero “Nekonata amiko”. Tiun chi gvidis s-roj
AFANTCHAO-BIAKOU Yao kaj Gaston HOUSSOU.
Sabaton la 6-an de julio, la programeroj komencighis je la 7-a horo per la
unua parto de la ekzameno A de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando.
Sekvis poste la diskutrondo ‘kial mi lernas Esperanton’ enkondukitan de la
prezidanto FABOSSOU Christian de BEF. La agrablaj diskutoj ne povis
finighi, kiam alvenis la invititoj por la inaugura ceremonio. La urbestro
kaj regho de Lokossa chirkauataj de estraranoj de BEF kaj membroj de la
loka kongresa komitato ( LKK) estis sur la podio. La prezidanto de LKK,
d-ro GBOZO Clement bonvenigis la kongresanojn. Sekvis poste vortoj de s-ro
GBEGLO Koffi. Tiu chi esprimis sian ghojon pri la kongreso, kaj
kuraghigis la Beninajn Esperantistojn daurigi siajn klopodojn ege
fruktdonajn. La urbestro adresis siajn vortojn, kiujn sekvis legado de
salutmesaghoj senditaj de eksterlandanoj : Hans BAKKER, Renato CORSETTI,
ktp. Per sia parolado la regho de Lokossa malfermis la kongreson. Li estis
ege kontenta pri la entuziasmo de la Esperantistoj, kiujn li kuraghigis
labori plu kaj pli, ke la internacia lingvo enradikighu en Lokossa, kaj
cetere disvastighu tra la lando. Tiu chi solena malfermo de la kongreso
estis ankau okazo enkonduki la kongresan temon. Necesis atendi la foriron
de la invititoj kaj la tagmanghon, antau ol okazigi en la posttagmezo la
gheneralan asembleon.
S-ro GBADAMASSI Latifou, la respondeculo pri la kongresa temo, prezentis
siajn vortojn, al kiuj aldonighis tiuj de kongresanoj. La cheestantaro
venis al la konkludo, ke Esperanto ja jam havas shancon en Benino pro la
aktiveco kaj entuziasmo de la Beninaj Esperantistoj, kaj nun necesas
fortigi tiun shancon. Tiujn vortojn sekvis aliaj pri la vivo de kluboj en
Benino: Geamikoj de Dio kaj Verda Stelo de la urbo COTONOU, Egaleco de la
vilagho CODJI, Verda Flamo de Tokome, Pacaj Metiistoj kaj Benina
IKUE-sekcio en Lokossa kaj la klubo de Aguidahoue. Ankau la Nigheria kaj
Togolanda delegacioj parolis pri la movado en sia respektiva lando. La
orfa lernejo ESPERANTISTA de Tozounme, la gvidantoj de Esperanto-kursoj en
la lernejoj de Codji kaj Aguidahoue prezentis siajn laborojn.
Dum iuj kongresanoj promenis por malkovri la kongresurbon, aliaj
partoprenis la E-kurseton, kiun gvidis FABOSSOU Christian. Je la 18-a horo
sekvis la dua parto de la ekzameno. La Esperantista nokto fermis tiun chi
tagon 6-an de julio en la Kongresa loko.
Dimanchon la 7-an de julio, post la matenmangho, la kongresanoj kolektighis
en la kongresa halo por informighi pri la Esperanto-movado en Benino kaj
Afriko. Sekvis disdono de atestiloj al la 8 sukcesintoj el 13 kandidatoj,
kiuj trapasis la ekzamenon. Post la legado de la kongresaj rezolucio kaj
raporto, okazis grupa fotigho, kaj la kongresanoj, unu post la alia reiris
al sia respektiva loghloko.

REZOLUCIO
La unua BEK (Benina Esperanto-Kongreso), kiu okazis en Lokossa de la 5-a
ghis la 7-a de julio kun cheestantoj el Benino, Nigherio kaj Togolando,
estis la okazo por amikighi kaj diskuti pri la temo “chu Esperanto havas
shancon en Benino?”.
- Konsciante, ke longtempe la Esperanto-movado dormetis en Benino,
- Sciante, ke la disvastigo de Esperanto sukcesos dank’al instruado en la
Esperanto-kluboj,
- Notinte, ke Esperanto en Benino suferas pro manko de komunikado inter la
kluboj kaj la landa asocio;

REKOMENDAS KE:
1- BEF (Benina Esperanto-Federacio) organizu kaj kunordigu la agadojn de
Esperanto-kluboj per strategio por pli da efikeco,
2- BEF plifortigu siajn rilatojn kun la afrika oficejo (AO), UEA kaj aliaj
landaj asocioj.

Lokossa, la 7-an de julio 2002
La Unua Benina Esperanto-Kongreso
 

=============
VIDPUNKTOJ
============

1- Esperantujismo
==================
En decembro 1993 s-ro GBEGLO Koffi elpensis la terminon Esperantujismo. Tiam organizighis la tria AK (Afrika Kongreso) en Ganao. Attilio Orellana Rojas estis inter la organizantoj. Tiam la Togolanda Esperantisito ADANOU Efoe loghis en Ganao kaj vere deziris helpi en la laboroj. Kion li rikoltis tiam, tio estas, ke oni rifuzis lian kunlaboron pro la fakto, ke li estas togolandano. Tion chi Koffi ne komprenis, char lau li, landlimoj ne ekzistas en Esperantujo. Tie chi nur la Eperantisteco estu konsiderata. Tiun chi senton de aparteneco al la sama lando ESPERANTUJO  de Esperantistoj li nomas Esperantujismo.
 
Se vere Esperantujismo povus funkcii chie en la mondo inter esperantistoj,  vidighus nur klare du partoj en tiu chi mondo : la esperantistoj kaj la neEsperantistoj.  Kaj se la idearo de Zamenhof aplikighos en Esperantujo, tiu chi estos pli videbla ol la alia parto, kaj vere Esperantistoj ne plu bezonos propagandi por Esperanto antau ol Esperantujo pli grandighos ghis atingi la tutan mondon, char chiun esperantiston oni rekonu per la koloro de lia/shia hauto. Kiu estas la hautkoloro de la Esperantujanoj ? Eble necesas iomete memori  kolorojn de aliaj elementoj de la homoj, antau ol reiri al la hautkoloroj.

Ekzistas homoj nigraj, blankaj kaj flavaj. Tion oni konstatas che la ekstera parto de la homoj. Se oni nun havas sangon en tri tuboj. En unu estas sango de nigrulo, en dua, sango de flavuloo kaj en tria, sango de blankulo. Chu oni povas rekoni , ke sango de iu tubo estas de tiu kategorio de homoj ? Same estas ankau pri la koloro de la cerbo, kaj tiu de la muskoloj ofertas ne alian spektaklon.  Ni tiel rimarkas, interne, kiam temas pri koloro, chiuj homoj havas samajn. Nur ekstere aperas diferenco, kio povus deveni de la loko, de kie la homoj originis. Char la homoj vidas ne per  sed helpe de la okuloj kaj nur per la cerbo, chu ne per tiu chi esperantistoj vidu la kolorhauton de la loghantoj de Esperantujo. Tiam oni memoru sloganon de s-ro Ekue Attah AMOUZOUVI, togolanda Esperantisto. Li diris : »Dank’al Esperanto, ni chiuj estas verdaj ».

Diskutlisito pri esperantujismo ja ekzistas. Tie oni intershanghas informojn pri la afero. La adreso de la listo estas : <esperantujismo@googlegroups.com>
Por alighi al la grupo necesas sendi malplenan mesaghon al <espeprantujismo.subscribe@googlegoups.com>

2- Esperanto-kongreso
=======================
En 1905 en la francia urbo Bulonjo okazis la unua internacia renkontigho de Esperantistoj. Chirkau septcent Esperantistoj el diversaj anguloj de la mondo kolektighis por paroli pri Esperantaj aferoj. La renkontighon oni povis nomi Universala Kongreso de Esperanto. Kiam ghi okazis, tiam estis neniu internacia E-organizajho. Nek UEA, Nek SAT tiam naskighis, tamen estis E-grupetoj, el inter kiuj trovighis ankau laboristaj. De tiu bulonja renkontigho naskighis la fenomeno “Esperanto-Kongreso”. Char la renkontigho tiam estis de neniu E-organizajho, tiu spirito pluestas ankau nun en diversaj E-kongresoj.

Universala Kongreso  estas kongreso de ne unu E-organizajho, sed de chiuj Esperantistoj de la mondo . Tion ne prisilentas la Statutoj de Universala Esperanto-Asocio. Ni vidu la punktojn jenajn de la Statutoj: 42…. La universala Kongreso de Esperanto chiujare organizita de UEA, estas la internacia manifestacio de la parolantoj de Esperanto. Ghi celas fortigi ilian solidarecon, progresigi la movadon kaj studi ghiajn problemojn. la oficiala lingvo estas Esperanto.
43…. La estraro decidas pri la lokoj kaj datoj de la Universalaj Kongresoj. Aparta Kongresa Regularo fiksas la administrajn kondichojn.

Tiuj punktoj jam montras, ke Universalaj kongresoj (UKo) ne estas Kongresoj de UEA-membroj, sed de chiuj parolantoj de Esperanto. Kial do nur UEA-membroj devas organizi ilin ? Nun nur la estraro de UEA  decidas pri iliaj datoj kaj lokoj.  UEA-gvidantoj vere rekonas, ke UKo estas manifestacio de la parolantoj de Esperanto, kaj tial devas interkonsilighi kun preskau chiuj anoj de la Esperanto-komunumo por la organizado de la kongreso. Jen do, kunlaboro kun chiuj E-organizajhoj estas necesa.

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) klare mencias SAT-Kongreson. Kial ankau UEA ne havas UEA-kongreson ? En Togolando estas ne kongreso de UTE, sed Togolanda Esperanto-Kongreso. Sed senkonscie togolandanoj igas la kongreson proprajho de la landa asocio UTE. Analizante nomojn de naciaj kongresoj, oni malkovras, ke plejparto el tiuj nomoj ne rilatas al la nomoj de la landaj asocioj, sed nur tiuj chi organizas ilin, dum en la lando estas amaso da aliaj Esperantistoj ne membroj de la landaj asocioj, sed ankau kiuj devas partopreni en la organizado de la kongresoj.  Kion nun faru la Esperantistoj?

La unuaj jaroj de Esperanto jam chion montris al chiuj. Ludoviko Lazaro ZAMENHOF donacis la lingvon Esperanto al la mondo. La deklaracio pri Esperantismo ne devigas Esperantistojn membrighi en E-asocioj, kvankam tio estas bona. Tiuj ekzemploj montras multon :
- chiuj E-organizajhoj estu malfermitaj al chiuj Esperantistoj
- ne ekzistu bataloj inter E-organizajhoj
- Esperantistoj chiam rilatu unu kun la aliaj
-  E-organizajhoj ne estu rivaloj, ktp.
Nur en tiu chi spirito la Esperantistoj devas labori, ke la ekstera mondo rekonu ilin seriozaj. Sen tio la Esperanta afero ne progresos, kaj farighos ia esetorajho rezervata nur por iuj homoj.

La nacia kongreso estu manifestacio de chiuj parolantoj de Esperanto en la lando. Se la organizado de la kongreso hazarde farighas tasko de la landa asocio, tiu chi chiel klopodu komprenigi al chiuj Esperantistoj de la lando, precipe al nemembroj de la asocio, ke la landa asocio ne akaparas la kongreson, sed nur helpas en ghia organizado. Ghi invitu aliajn homojn al kunlaboro, kaj jam en la kongresa organiza grupo estu ankau Esperantistoj ne membroj de la landa asocio. Ion tian faru ankau UEA, ke UKo rehavu sian universalecon.

Estas nun SAT-Kongreso. Estu ankau UEA-kongreso. Jam estas ankau renkontigho de Civitanoj. Aliaj E-organizajhoj havas siajn renkontighojn. Universala Kongreso apartenu al chiuj. Ghi estu ia “ekumena” manifestacio Esperanta. Ghia organizado estu afero ne de unusola E-organizajho, sed chiuj lauvice respondecu pri ghia organizado. Necesus do, ke  UEA, SAT, Civito, ktp interkonsilighu por ion tian proponi la la tutmonda Esperanto-komunumo.

======================
EL VERDAJ  PLUMOJ
======================
el la kajero “EKSALTO de Espero” kompilita en 1992-93

1- Konsiloj al infanoj
=======================     
Lernu viajn lecionojn, miaj karaj infanoj!
Studu viajn lecionojn, karaj gelernantoj.
Neniam fordonu vin al tiuj kunuloj,
kiuj neniam volas lerni siajn lecionojn!
Nia vivo dependas de tio.

Jen belega vivo ekas sub la horizonto.
Miaj karaj lernantoj, ghojighu vin !
Miaj karaj gepatroj, okupigu viajn gefilojn !
Kushu viajn infanojn, miaj karaj gepatroj!

Neniam permesu al ili perdi sian tempon,
Kiel faras iuj gepatroj senkonsciaj.
Kiu shatas honoron, tiu amu laboron.
Tutcerte la estonteco estas por vi.

(DOUMEGNON Koffi)

2-La laboroj de mia naskighvilagho
==================================                            

Estas vilagheto proksime de lago. Ghi havas proksimume naucent naudek kvar gejunulojn, kaj estas famkonata pro voduaj aferoj. Chiuj domoj estas preskau kovrita el pajlo. Sola en mia ghardeno, dum mi rigardas chirkau mian vilaghon, venis al mi la penso paroli pri la laboroj de mia vilagheto.
Mi memoris kiam mi estis dek-kvar-jara, mi helpis miajn gepatrojn kun miaj amikoj kultuvi en la kampo, semi kaj rekolti kampproduktojn. Ni iradis sur la kampo je la sesa horo. Tie ni forigadis malbonajn herbojn, tranchadis la neutilajn arbetojn per niaj tranchiloj akraj. La laboro estis tre interesa kaj tre gaja, char ni laboris kun multa kuragho. Kelkaj el ni kantis kaj iliaj muzikoj reghojegis nin. Post la kvara horo, sub la suno, ni kuris malantau baobabo pro la sunradioj.

Ni manghis kuiritajn en akvo fazeolojn, pastajhojn, kiujn mia patrino alportis al ni. Estas ankau nuksoj kaj multaj fruktoj. Miaj amikoj ridis kaj ridadis, plache manghis kaj trinkis.

Post la manghado ni reiris al la hejmo, kies ni ludadis. Kelkaj personoj akvumis legomojn en la ghardeno, dum aliaj disponis malmultan tempon por vojaghi.

 (CLUSE Zissè Florent)

3-HIENO KAJ VULPO
=================   
Estis dum tempo de granda malsatego. La bestoj de la veprejo mortadis pro malsato. Iam Hieno kaj Vulpo promenis kune. Ili trovis sur la vojo mortintan beston. Chiu, kredante sin la sola trovanto de la besto, diris nenion al la alia, sed imagis al si rimedojn por reveni sola al la manghajho. La promenado iom dauris, kaj poste okazis disigho. Chiu iris vojon kun ideo reiri al la mortinto besto. Kelkajn minutojn poste, jen niaj du amikoj, kiuj rekontighis naz-al- naze apud la kadavro. Hieno tuj ekparolis : « tiun beton neniu dividu ! Ghi estas por la pli agha el ni du ». Poste Hieno pludiris : « mi naskighis samtage kiel la mondo. Do mi estas la pli agha ».
Che tiuj vortoj Vulpo ekploris. Hieno tuj ekkonsolis lin : « Ne ploru, mia amiko ! Vi ja estas la pli juna, kaj kiam vi estos maljuna kiel mi, la vivo ofertos al vi beston pli grandan kaj pli grasan ol tiun chi. » Tiam Vulpo respondis : « Kara amiko Hieno ! Mi ploras ne pro la viando, kiu cetere ne revenos al vi, sed pro tio, kion tiu dato memorigas al mi. La dato de via naskigho, chu ne tiu de la mondo ? Ho ve ! Tiam mortis mia unua filo. Pacon al lia animo ».

(ADOKOU Folly)

4-LA EGOISTA VIVO
—————–

En la mondo vivis richa kaj malbona regho nomita TAGIDMA. Li havis multajn edzinojn, kaj la vilagho estis SODOME. La loghantoj de tiu vilagho estis tre fidelaj pro la malboneco de sia regho. Se iu faras ion, kio ne estas bona, la regho tuj mortigas tiun.
Iam li diris al la loghantoj de sia vilagho : « neniu rajtas nomi TAGIDMA sin mem au siajn gefilojn, char tiu nomo estas mia ».
Jen virino naskis infanon, kiun la patro APEZUKU kaj la patrino DEDE nomis TAGIDMA, kaj ili kashis la infanon, por ke la regho ne vidu lin.
La infano kreskis kaj farighis junulo. Li ofte ludis kun siaj amikoj ; per bastono ili mortigis lacertojn chirkau la domo de la regho.
Iam kiam li estis ludanta, iu vokis la nomon de la junulo. La regho audis tion, kaj tuj sendis siajn soldatojn  por aresti tiun, kiu havis la nomon. La soldatoj alportis lin al la regho, kaj li lin malliberigis. Kiam la gepatroj de TAGIDMA audis pri la afero, ili ekploris. Dum lia restado en prizono lia gepatroj tre koleris pri la faro de la regho.
Pasiginte du jarojn en la prizono li estis liberigita. Kiel kutime, chiujare, post la rikolto, estis festo. Kiam TAGIDMA revenis de la prizono,  per mushoj li faris veston, kiun li surmetis dum la festo. La mushvesto tre plachis al la regho, kiu petis de la junulo, ke li vendu ghin al li. La junulo respondis : « antau ol havi tiun chi veston, vi devas plenighi tiun chi poteton, je mono, kiun mi prenos ». La junula TAGIDMA jam antaue truis la poteton, kaj metis ghin sur grandan truon, kvazau nenio estis sube.
La maljuna TAGIDMA metis chiun siajn richajhojn, sed la poteto neniam plenighis. Fifine TAGIDMA decidis vendi siajn domojn kaj edzinojn. Li tion faris, sed la poteto ne plenighis. Kaj la juna Tagidma diris al la regho : « Mi donacas la mushveston al vi, char vi ne havas plu monon ; kiom vi metis en la poteton, tiom ne sufichas, tamen prenu la veston.>> Nokte la juna TAGIDMA prenis la tutan monon.
La regho tre bone ghojis, kaj dum la festado ankau li surmetis la veston, char tiam nur tiun li havas. Post la festo li fekis ; kiam la fekajho elsendis sian odoron, la mushoj tuj flugis de la regho, kiu restis tute nuda. Post tio la vilaghanoj elektis la junan TAGIDMA regho.
De tiu tago la juna TAGIDMA richighas.

(WOEKESSOU Edè)

5-MEMORAJHO  PRI TRADICIA CEREMONIO
————————————-

Kiam mi estis knabeto, mi multege timis je kelkaj Afrikaj ceremonioj. Sur nia kontinento Afriko chiuj popoloj havas siajn proprajn kulturojn. Inter la diversaj popoloj ekzistas kelkaj, kiuj kapablas manghi venenajn serpentojn kaj braghojn.
Iujare, en augusto, kiam mi libertempis che mia patro en la urbo Kara che la norda parto de Togolando, okazis tradicia ceremonio. Mi estas invitita de mia samklasano TOYI Egbare.
Alveninte tien, oni ludis kaj dancis. La homoj venis de chie por cheesti la feston. Kiam oni fortege batis la sanktajn tamburojn, la dancistoj elegante dancis. Samtempe oni faris oferojn al la dioj, por ke la posta jaro estu  bona. Duope la dancistoj eniris cirklon desegnitan en la sablo por la ceremonio.
Post du horoj da danco kaj krio, mi subite audis la vochon de ses homoj, kiuj dancis en du grupoj, tio estas triope. Chiuj membroj de la unua grupo havis en siajn manojn vivantajn vipurojn. Tiu grupo nomighis manghistoj de venena serpento. La duan grupon oni nomis manghistoj de braghoj.
Ordeme la dancistoj eniris la cirklon. La membroj de la unua grupo manghadis la vivantajn nekuiritajn serpentojn, kaj la anoj de la dua grupo glutadis la braghojn.
Vidante tiujn ajhojn, mi malsanighis, kaj mi rapidege iris hejmen. Mi ne povis vidi la finon de la ceremonio, do mi ne sciis, kio okazis poste.

DRAVIE Firmin

 
===================
PODIO DE KREDOJ
===================

 
1- Mia kredado II:
===========================
Per subaj vortoj  fermighis la libro MIA KREDADO de GBEGLO Koffi. Nun li ekpensas pri dua libro MIA KREDADO II, kaj prenis subajn vortojn por konsistigi epilogon. Ili estu legataj, kaj poste aperos la unua Chapitro kun titolo MAU, kiu estas nenio krom la Superforto la Mondon Kreanta kaj Regantan (FUKRo)

Epilogo :
———
Kristanoj au mohametanoj, bahaanoj au paganoj, ktp, ne ekzistas. Chiuj homoj estas Homoj, kaj ni estas samaj, egalaj. Religio devas nin unuigi. Bahanoj povas cheesti diservon de budhanoj, paganoj, diservon de kristanoj ; chiu konfesiano povas partopreni kredokunvenon de alia konfesio, char chiuj deziras rilati kun la sola superforto, kiu estas en ni. Ni estas unu. Tiun unuecon deklaris niaj majstroj : Baha’u'llah diris : « Chiuj homoj estas la folioj de unusola arbo ». Kristo Jesuo diris : « Nia Patro ». Budho proklamis « sinforgeson, kunsenton, altruismon.>>  Chu mi ne devas imiti niajn majstrojn ?
 

2-  La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo de la teksto en OVo 72)
 —————————————————————————
 
DU CHEFAJ OBJHETOJ
Por definitive fintrakti la Dion de la kreado, shajnas al mi necese ekzameni du objhetojn.
Vi ja konjhektas ke abundas la objhetoj;tial, parolante pri du objhetoj studentdaj, mi parolas pri du objhetoj precipaj, kutimaj. Tiuj du objektoj estas despli gravaj, ke, pro la kutimo diskuti, eblas revenigi chiujn aliajn al tiuj chi :

Unua objheto:

“Dion vi ne povas koncepti”

Iuj diras :
“Vi ne rajtas paroli pri Dio tiamaniere. Vi prezentas al ni karikaturan Dion. Sisteme vi limigas al proporcio kiun via kompreno degnas dedichi al ghi.Tiu Dio ne estas la nia. La nian ni povas koncepti, char ghi superas vin, ghi estas nekomprenebla por vi. Sciu, ke, kio estus eksterordinara por  la plej potenca je forto, je sagho kaj scio, tio estas, por Dio, nur infan-ludo. Ne forgesu, ke la homaro certe ne situas sur la sama nivelo kiel diajho. Ne preteratentu, ke estas same neeble por homo, kompreni kiel Dio procedas, kiel por mineraloj imagi kiel procedas por plantoj, por plantoj koncepti kiel procedas bestoj, kaj por bestoj kompreni kiel procedas homoj.
“Dio shvebas che altajhoj, kiujn vi ne scipovus atingi; ghi okupas suprojn, kiuj plu restas al vi neatingeblaj.
“Sciu, ke ajne brila estus homa inteligento, ajne streba estus tiu inteligenteco,ajne persista estus tiu strebo, neniam la homa inteligenteco estus kapabla sin levi ghis Dio. Fine, konsciu, ke ajne vasta povus esti la homa cerbo, tiu estas limigita kaj konsekvence ne povas koncepti la infiniton.
“Havu do la lojalecon kaj modestecon rekoni, ke estas eble al vi, nek kompreni nek klarigi Dion.Sed ke vi povas nek kompreni nek klarigi ghin, ne implicas, ke vi rajtas ghin negi”.
Kaj mi respondas al la diistoj :
Gesinjoroj, vi donis al mi konsilon de lojaleco al kiuj mi estas preta konformighi. Vi prave alvokis min al modesteco, kiu sidas al la humila mortivulo, kiu mi estas. Mi inklinas ne devojighi.
Vi diris, ke Dion mi povas nek koncepti nek kompreni, chu ? Bone. Mi konsentas tion rekoni;kaj aserti ke io ne-infinita povas nek koncepti nek kompreni tion infinitan,estas verajho tiom certa, ech evidenta, ke mi neniel emas tion refuti. Ni estas, ghis nun, tute samopiniaj kaj mi esperas vin proe kontentaj.
Sed, gesinjoroj, permesu ke miavice mi donos al vi konsilojn de lojaleco; akceptu ke miavice mi alvokos vin al sama modesteco. Chu vi ne estas homoj, same kiel mi ? Chu Dion vi pli konceptas ol mi? Chu ghin vi pli bone komprenas ol mi ? Chu vi pretendas situigi vin je la  sama nivelo kiel la diajho ?Chu vi havas la memfidon pensi kaj la stultecon deklari ke vi flugis ghis la suproj kiujn Dio okupas ? Chu vi estas sufiche arogantaj por aserti ke via ne-infinita cerbo traperceptis la infiniton ?
Mi ne ofendu vin, gesinjorojn, kredante, ke vi estas trafitaj de tiel ekstravaganca vanteco.
Havu do, same kiel mi,la lojalecon kaj la modestecon rekoni, ke, se mi estas nekapabla koncepti kaj kompreni Dion, vi frontas la saman neeblecon. Havu do la honestecon rekoni, ke, se, char mi povas nek koncepti nek kompreni Dion, mi ne rajtas ghin negi, do char vi mem povas ne koncepti nek kompreni ghin, vi ne rajtas aserti ghian ekziston.
Kaj Gardu vin kredi, gesinjoroj, ke, ekde nun, ni estas kvitaj. Vi mem unuafoje asertis la ekziston de Dio; do vi mem la unuaj chesigu viajn asertojn. Chu mi iam pensus negi Dion, se kiam mi estis infaneto, oni ne trudus al mi pri kredo je ghi ?Se, plenkreskulo, mi ne audus chirkau mi asertojn pri ghi ? Se, farighinte adolto, mi ne senchese observus preghejojn kaj templojn dedichitajn al Dio ?

Viaj propraj asertoj provokas kaj pravigas mian negadon.
Chesu aserti kaj mi chesos negi.

Dua objheto :

“Neniu  rigardas sen kauzo”
La dua objheto shajnas konsirinde pli malfacila. Multaj rigardas ghin ne-kontrauebla. Ghi venas de la spiritualistaj filozofoj. Tiuj diras nun senchese:
“Ne ekzistas efiko sen kauzo;nu la universo estas efiko, do tiu efiko havas kauzon, kiun ni nomas Dion”.
La argumento estas bele prezentita; ghi shajnas bone konstruita kaj firme charpentita. Restas scii chu ghi vere estas tia.

(daurigota en OVo 74)
 
===================
F E L I E T O N E
===================

SPIRITA VIVO EN LA SOCIO de Omraam Mikhael Aivanhov(1900-1986).

Dekkvara chapitro : KIEL HELPI AL SIA LANDO ?

La landoregantoj estas konstante ekmetataj al kritikado, malamikeco kaj mokado fare de la civitanoj. Kaj chie, por amuzi la publikon, en kabaretoj, spektejoj, che radio kaj telelvido oni prezentas la politikulojn ridindaj kaj groteskaj. Ech se estas kialoj por fojfoje kritiki kaj moki, ne tiel oni instigos ilin plibonigi sin. Male, supershutante ilin per negativaj pensoj kaj sentoj, oni ne nur solvas nenion, sed oni estigas en la nevidebla mondo kondichojn, kiuj igos ilin fari ech pli multajn erarojn kaj decidojn malpli kaj malpli taugajn por la bono de la lando. Kiel vi vidas, la konsekvencoj de tiu sinteno estas vere seriozaj.

Se vi do vere volas helpi al via lando, anstatau daure indignachi pri tiu, kiu ghin direktas, sendu al li lumon, por ke li chiam estu bone inspirita. Vi ne povas helpi al la tuta mondo, ghi estas tro granda, sed sufichas helpi al unu homo, al unu sola, pli facilas, kaj tiu bonfaros al chiuj, char multo dependas de li. Se li sukcesos aprobigi socialajn leghojn favore al la publika sano, loghado, instruado,ktp, chiuj profitos de tio, ke unu homo ighis inspirita.
La civitanoj devas ekkonscii pri la ligoj, kiuj unuigas ilin al la regantoj. Ne sufichas postuli tion, nepre voli ekhavi tion chi, necesas lerni koni la plej efikajn metodojn por ricevi, kion oni deziras, sen kauzi achajn konsekvencojn.

Kiel vi scias, la popola sagho ofte esprimighas per fabeloj. Jen unu. Foje estis reghlanto, kie okazis nur epidemioj, malsatoj kaj ribeloj. Ne sciante kion fari fronte al tiom da malfelichoj, la regho venigis al si saghulon, kiu diris :”Via Regha Moshto,la kauzo de chiuj malbonajhoj, kiuj plagas la reghlandon estas vi. Vi vivas diboche, vi maljustas kaj kruelas : pro tio katastrofoj konstante trafas vian popolon.” Poste la saghulo prezentighis al la popolo kaj diris :”Ke vi suferas, tion vi meritis; per via malsagha vivmaniero vi altiras al la trono reganton, kiu igas vin malfelichaj.” Jen kiel saghuloj klarigas la aferojn.
Kiam landanoj decidas vivi en spirita lumo, la Chielo sendas al ili regantojn noblajn kaj honestajn, kiuj venigas nur benojn. Sed se nacio estas regata de homoj, kiuj senbremse ellasas siajn plej achajn kapricojn je la kosto de la popolo, nu, la popolo komprenu, ke ghi parte respondecas.
Kaj kial oni chiam volas, ke la solvojn trovu la aliaj, kiel altrangaj ili estas ? Kial atendi, ghis aliaj komencos labori por plibonigi la situacion ?Lau vi, strechi siajn fortojn devas chiam la aliaj, sed kial ili tion farus ? Ili agas kiel vi : ili atendas, ke vi eklaboru, kaj tio povos dauri eterne. Vi do decidu finfine ekagi. Iuj demandos min <<Sed kion vi konsilas ?Chu vi volas, ke ni jhetu nin en politikan karieron ?>> Por mi, ne tie staras la demando. Kiam mi parolas pri laboro utila al la socio, mi unue subkomprenigas laboron enan, laboron super si mem, chiam farendan, egale chu oni ekpolitiku au ne.
La sola vere grava agado en la vivo estas igi sin pli klarvida, plidonema, pli neprofitema, pli memreganta.<<Jes>>, vi diros,<<sed se oni sekvu tiajn konsilojn, se oni tiagrade plifortigu kaj plibonigus sin, la kondichoj en la mondo estas tiaj, ke oni restos ie nekonata, forperdita, sen iu ajn rimedo por agi.>> Chu vere vi scias pri tio ? Se vi vere kapablos manifesti la virtojn de la spirito, la aliaj venos al vi, ech se vi tion ne deziras, por peti vin esti ilia konsilanto kaj gvidianto. Se tio ghis nun ne okazis, la kauzo estas, ke vi ne meritas tion, ke vi ne atingis la necesajn kvalitojn.
Necesas lerni kalkuli je la potencoj spiritaj, per tio rekonighas autenta spiritemulo. En rondo, en kiu oni nur parolas, multaj povas pretendi esti spiritemaj,ili faros al vi senfinajn paroladojn pri reenkarnigho, nimbo, anghelaj hierarkioj,sed ne tio helpas ilin solvi la problemojn de la socio.Tiujn oni sukcesos solvi nur, se oni strebos chiam veki en si la potencojn de volo, bono kaj lumo.
(daurigota en OVo 74)

 
 
=====================
A N O N C E T O J
=====================

1-Kalendaro de la ekzamenoj de TIETo
====================================
TIETo okazigos ekzamenojn en la jaro.

- La 22an de junio  2015 okazos la ekzameno A de Afrika Centro Esperantista chefe por gelernantoj de Instituto Zamenhof (IZo). Tamen ankau eksteraj homoj povos partopreni ghin
- La 27an de augusto 2015 okazos la ekzamenoj A kaj B de Afrika Centro Esperantista.
 
 
2- Instituto Zamenhof plene videbla en interreto
=================================================
Instituto Zamenhof nun aperas multaloke en la reto. Vidu :

-La asocio UNE ECOLE AU TOGO havas propran ttt-pagharon por Instituto Zamenhof.
Tie aperas la tuta historio pri la ekzisto de la lernejo. Bonvolu tuj viziti la pagharon : http://uneecoleautogo.jimdo.com

- Facebook
Serchu “Institut Zamenhof” che FACEBOOK kaj vi trovos buntajn informojn pri ghi.

- Instituto Zamenhof trovighas ankau che : http://homepage2.nifty.com/EsperantO/ESPTogo/Togobazo.html
  

- S-ro Enrique havas interesan retpagharon. Ankau tie trovighas informoj pri Instituto Zamenhof.  Vizitu la pagharon :
http://esperantofre.com/izo/

 

===================
K O N K U R S O
===================

Pri Hans BAKKER audadis multaj personoj. Li jhus mortis la 21-an de januaro 2015. Instituto Zamenhof ne ekzistus, se ne estus Hans. Tiel estas ankau por Afrika Kapitalo che UEA por financi Esperanton en Afriko. Hans verkis pri la afrika agado, partoprenis UK-ojn kaj tie havadis bundon “AMIK’EN AFRIK’”.
Lin afrikaj esperantistoj nomas “patro”.
Tio estas kelkaj vortoj pri Hans BAKKER. Nun estas via vico skribi pri li. Ju pli da informoj NOVAJ pri li, despli oni havas shancon por gajni la konkurson. Vian tekston vi sendu al jena adreso :
Instituto Zamenhof <139izo2004@gmail.com>.
La konkurson dauros la tutan jaron, kaj fine de chiu monato estos almenau unu premio por partoprenantoj. La premioj konsistos el Esperantajhoj, kaj ankau el iom da mono. Plie la tekstoj ricevos eniros apartan libron omaghe al la karmemora Hans BAKKER.
Aldonidas, ke unu persono rajtas konkursi plurfoje.
Do, ek al verkado !

***************************************
ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
***************************************
 
Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj.
Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti  sanaj. Ni shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la  gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

 Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la  lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi  en la lernejoj, char niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

 Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 euroj  sufichas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; au subvenciante  nian lernejon, ke ghi havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo  liveros al vi tiucelajn informojn. 
 
Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia  lernejo: 
INSTITUT ZAMENHOF
11 BP 48
Lome 11
TOGO
 
E-poshto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 

Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto “iztg-w”
 

 
=======================================================

KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?
1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo
2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 20 eurojn au pli. La monon oni sendu al la konto “tiet-u” che UEA 

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?
Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.
Oni do sendu malplenan mesaghon al :
<esperanto-en-togolando-subscribe@yahoogroups.com

Por memvola mondonaco la UEA-konto “tiet-u” estas je chies dispono 

 
KUNLABORANTOJ
OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj.
La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO
Aperos fine de Junio 2015. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de majo 2015

REPRESO
Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.