NOVA LERNJARO KOMENCIGHIS EN INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO

La elementa nivelo havas ses klasojn, al kiuj aldonighas la klaso de la infanoj. En la meza nivelo estas kvar klasoj kutimaj. Vidante kiom da homoj plenigis la lernejon ke iliaj gefiloj lernu en IZo, oni tuj komprenis, ke necesas duobligi klaschambrojn au krei aparte alian lernejon nur por la elementa nivelo, dum la malnova estu nur por meza nivelo. Sed tio solvos la chiaman problemon ? Konseridante nun la lokojn ekzistantajn, la gvidantoj de la lernejo prenis nur tiom kiom ili povos. Feliche tio valida ne por la vesperaj kursoj de gepatroj de gelernantoj de IZo.

Jam la 1an de septembro 2014 la plenkreskuloj komencis sian lernjaron. En tiu chi jaro estas malfermita kvina klaso. Tio montras, ke jaron post jaro unu klaso aldonighas ghis iam estos kvara klaso de meza nivelo. Chiuj vespere, tre entuziasmaj patroj kaj patrinoj kuras al IZo por lerni legi kaj skribi. Trovi manieron por sukcesigi chiujn estas la unua zorgo de la gvidantoj.

La sistemoj por sukcesigi en la lernejo jam iras bone. Tial chiujare preskau chiuj gelernantoj sukcesas. La nuna zorgo temas pri la ekslernantoj de IZo nun lernantaj en liceoj. Rimarkindas, ke en liceoj ili ne estas bone trejnitaj kiel en IZo. Kion faru IZo nun ? Gepatroj proponas kreon de liceo, sed la gvidantoj ne nun havas rimedojn por tio.  Alia ebleco estas organizi subtenkursojn al ekslernantoj de IZo nun lernantaj en liceoj. Tiel, sabate kaj feritagojn, trejnkursoj estu al ili organizataj. Ankau E-kurso estu proponata al tiuj, kiuj shatus perfektigi siajn sciojn. La gvidantoj de IZo pensas ankau pri la gelernantojn, kiuj ne kapablas daurigi la studadon. Chu metilernado estu proponata al ili en IZo ? Temas grava projekto, kiu nun kirlighas en la kapo de la gvidantoj de IZo. Komenci per trejnado en liceaj lernobjektoj povos lanchi la projekton kaj tion la gvidantoj proponas al si, se ili havas la monrimedojn. Klopodoj estas farataj tiucele, kaj kiam io favora aperos, chiuj estos informitaj.

En Instituto Zamenhof kie estas nun pli ol 600 gelernantoj,ni zorgas ne nur pri studado de lernobjektoj, sed ni ankau  preparas la gelernantojn al la vivo. Tial ni instruas ilin ankau pri informadiko, Esperanto, kudrado ktp. Ni nun pensas pri metilernado en la lernejo mem. Nenio certigas, ke chio komencighos en tiu chi jaro, sed la klopodoj farata montras, ke almenau eksperimento okazos.