Biokarbo savas la planedon – Daŭripovo en la praktiko dum ArKonEs en Poznań

Roland Schnell, docento pri bioenergioj en berlina universitato, kunportis simplan aparaton, kiu surprizis la partoprenantojn. El manpleno da ligno ekestis dum malpli ol duonhoro vera lignokarbo.

La partoprenantoj lernis, ne en akademia prelego, sed en vigla diskuto, ke lignokarbo havas tradicie multajn utilajn funkciojn. La brazilanino Maria Angela konstatis, ke oni konsilas la aplikon por forpreni malbonajn odorojn el la fridujo. En japanio lignokarbo estas ofte uzata por altigi la kvaliton de akvo kaj multaj sciis, ke oni eĉ povas uzi gin kiel medikamento.

La apliko de la tradicia produkto en formo de BioKarbo estas tute nova. Antaŭ mallonga tempo sciencistoj rimarkis, ke en la ne fekunda tero de Amazonio troviĝis insuloj de fekunda tero. Ĝis tiam nekonataj antikvaj civilizacioj tie sukcesis produkti la nutraĵon por grandaj urboj. La sekreto estas ruza miksaĵo de lignokarbo, pecetoj ceramikaj kaj homa fekaĵo. En portugala lingvo la nomo estis »Terra Preta« (nigra tero) kaj intertempe estas aĉeteblaj artefaritaj miksaĵoj en diversaj partoj de la mondo.

La intereso de la industriaj landoj kreskis, kiam oni rimarkis, ke la karbo estas ege stabila kaj restas sen ŝanĝo dum jarmiloj en la tero. Ekestis la ideo, ke per ĉi tio biologie produktata karbo oni povas sekure kaj malmultekoste preni karbondioksidon el la atmosfero kaj fiksi en la grundo. En la grundo la BioKarbo ne simple kuŝas, sed elmontras utilajn efikoj. BioKarbo estas kiel spongo kun neimageble malgrandaj kanaloj. Ĝi kapablas teni la akvon kaj la mineralojn, nome la bone solveblaj nitrogenaj salojn, kiuj nun ofte rekte iras la la grundakvo. Dum sekaj periodoj la plantoj povas utiligi la provizon.

La plibonigo de la kvalito de la grundo gravas por reagi al la ŝanĝoj de la klimato. Oni atendas pli fortajn pluvojn unuflanke kaj pli longajn periodojn de sekeco aliflanke. La BioKarbo en la grundo helpas mildigi la ekstremojn. BioKarbo permesas pli efikan aplikon de sterkaĵo, kio estas produktata kun investo de energio.

La tria avantago estas, ke dum la preparo de BioKarbo eblas produkti energion por varmigi manĝaĵojn, por hejti kaj eĉ por elekta kurento. En multaj evolulandoj oni malkovris, ke la simplaj aparatoj por produkti BioKarbon taŭgs por utiligi restaĵojn el la agrikulturo kaj tiel savas arbojn. Centmiloj de la simplaj sistemoj, kiujn la partoprenatoj de ArKonEs en Poznań nutris per restaĵoj al la apuda parko, fukcias en Azio kaj Afriko por kuiri.

La internacia partoprenantaro el Esperantistoj de plaj diversaj landoj eble helpas propagandi la ideon. En la tagoj antaŭ ArKonEs esti la informo, ke la sveda ĉefurbo Stockholm gajnis premion de 1 miliono da dolaroj por projekto, per kiu la urbo transformans siajn ĝardenajn rubaĵojn en utila BioKarbon. Per la helpo de svedaj Esperantistoj eblis krei rektan kontakton al la respondeculo en la urba administracio, kiu disponigis abundan materialon pri la 10-jaraj spertoj en Stockholm. Kaj la Esperantisto malkaŝis, ke li jam komencis kun la karboproduktado en sia ĝardeno per malnovas petrolbarilo.

En la privata universitato »SRH-Hochschule« Roland Schnell dum la lastaj monatoj gvidis kursojn pri BioKarbo realigis kun studentaj grupoj divesajn sistemojn por produkti, sed ankaŭ okupigis pri kvalitkontrolo kaj ekononiaj aspektoj.