La Esperanta Vikipedio atingis 200.000 artikolojn

En merkredo, 13-a de aŭgusto 2014, la Esperanta Vikipedio atingis la nombron de 200.000 artikoloj. Per tio la enciklopedio en la internacia lingvo havas lokon 40 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio, tuj post la hindia kaj kaj armena lingvoj.

La 200.000-a artikolo temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt ekde la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.

En la redaktado de la Esperanta Vikipedio partoprenis proksimume 356 aktivaj uzantoj en la lastaj 30 tagoj. De ĝia fondo entute 96.549 uzantoj plenumis 5.593.130 redaktojn.

La enciklopedio estis fondita en decembro 2001, kiam Chuck Smith kunlaboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb pri baza Vikipedio de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio estis publikigita la 2-an de januaro 2002, jam kun pli ol 300 paĝoj.

Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.

Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio. Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj artikoloj, GramTrans kaj Vikitradukilo.

Laŭ komuniko de Thomas Guibal