La 99a UK en Bonaero: Kia ĝi estis?

La duobla (aŭgusta-septembra) kajero de La Ondo de Esperanto enhavos plurajn artikolojn pri la “kongresa sezono” en Esperantujo. En ĝi aperos, interalie, artikolo de Jukka Pietiläinen pri la 99a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto. Ĉi tiu artikolo jam estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/08/bonaero-3/