Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo

Unue, la verko jam tuj fariĝis gravega klasikaĵo en nova akademia kampo. Kvankam ne ĉiuj tezoj de Van Parijs estas subskribindaj, ĝi estas trezorujo de tre utilaj socilingvaj kaj politikaj konceptoj kaj ni, esperantistoj, devas fieri ke Esperanto meritis tutan ĉapitreton eĉ se nur por provi malpravigi nin; silentigo ja estas pli dorna malrespekto.

Due, kontraŭ kelkaj recenzoj de esperantistoj kiuj emas ĉikani pri lingvaj detaletoj, ŝajnas al mi ke Van Parijs bone komprenas la fundamenton de lingvosciencaj argumentoj por Esperanto kaj ĝenerale por internaciaj planlingvoj, ĉar li akceptas ke facileco estas neŭtraliga per si mem:

“The difference the choice of Esperanto would make in terms of fairness has far less to do with making journeys to proficiency in the lingua franca more equal than with making them much shorter.” [p.42]

Trie, kaj sekve, estas tre rimarkinde ke la supra konstato devigas lin tamen kontraŭdiri la kernan argumenton kaj celon de sia libro kaj forbalai la ideon mem pri lingva justeco, fine subskribante la makiavelan tezon ke la celo pravigas rimedojn:

“Considerations of linguistic fairness narrowly conceived… must yield to efficiency considerations.” [p.46]

Do, nur por pravigi sian antaŭjuĝon kontraŭ Esperanto, li devas rekte nei ĉion antaŭan kaj postan el sia valora libro! Ke ni meritis tian privilegion estas tre esplorinde. Kiuj do estas liaj veraj argumentoj kontraŭ Esperanto, kaj kion ili kaŝas?

Instruscienco kaj Esperanto

Laŭ la nuntempa ĉiesa kredo, duan lingvon oni devas lerni kiel infanoj lernas la unuan, “nature”, per aktiva uzado mem kaj sen formala gramatika instruado, kiu principo estas la kerna dogmo de tiel nomataj “komunikaj” instrumetodoj. Tiujn oni kutime rigardas elpensitaj en la 70aj jaroj, forgesinte la furoron de tre similaj “rektaj” metodoj en la komenco de la 20a jarcento, inter ili nia bone konata Cseh-metodo. El tiu antaŭjuĝo rapide sekvas du aksiomoj. Unue, se infanlernado estas la imitinda modelo, ju pli juna vi komencu, des pli bone; fakte, multaj eĉ postulas ke nur infanoj posedas ian biologian kapablon ĝisfunde ellerni lingvojn kaj ke tiu kapablo tiel malkreskas je adolesko, kiel elkresko de dentoj. Due, se al si instruistoj malpermesas instrui, kaj lernantoj parkerigi, ekzemple tion, ke la is-tempumo de “to fly” ne estas “flied” sed “flew”, por ke lernantoj rimarku kaj ellernu tiujn formojn ĝustajn sed malregulajn kaj maloftajn, ili devos per uzado esti elmetataj al tiuj dum multege pli longa tempo ol se instruisto senkaŝe atentigus ilin, kaj do ĉar lernado finiĝos pli malfrue ĝi ankaŭ komenciĝu pli frue. La du konkludoj estas evidentaj: lingvinstruado de plenkreskuloj estas senespera laboro kaj oni koncentru penadon sur la infanojn, elmetante ilin al la celata lingvo kiel eble frue en lernejoj sed ankaŭ kaj ĉefe en ĉiutagaj situacioj. Ankaŭ Van Parijs dividas tiun opinion:

“How high the cost of learning is and how much it differs from one language to another depends on the learning method used. The bookish learning of grammar and vocabulary by adults may cost a lot more, for a given level of proficiency, than immersion, media exposure, and other interactive methods at a young age.” [p.71-72]

“The achievement of competence in a language is above all a matter of having the opportunity to play, whisper, and quarrel, listen to music, watch TV, and browse the web in that language, and of being motivated to do all these things, especially at an early stage in one’s life. If this more realistic picture of large-scale language learning replaces that of studious pre-TV, pre-internet devotees confined to grammar manuals and vocabulary lists, the decisive question to ask, when assessing how easy it is to learn a language, is not how beautifully simple its rules are but how widely it is used in situations one is likely to be in or in media one is likely to be exposed to, whether intentionally or not.” [p.44]

La lingvo de Zamenhof mem diktas instru-metodon tute malsaman de tiuj nun furoraj instru-metodoj kiuj estas, fakte, “ne-instruu-metodoj”.

La supraj rimarkoj atentigas fakton ne sufiĉe rimarkitan de esperantistoj mem. Ne temas pri tio, ke la lingva konsisto de Esperanto estas fuŝa ĉar ĝi evidentigas la influon de kadukaj manieroj instrui lingvojn. Male, super la fortecoj de infana lernado (memorkapablo, senhonta risko-prenado) ĝi lerte ekspluatas ĉiujn fortecojn de plenkreskula lernado (sistemigo, ekonomio, konscia komparo de akirata kaj akiritaj lernobjektoj, formulado kaj elprovado de hipotezoj, kalkulita investado de peno por netuja rekompenco). La lingvo de Zamenhof mem diktas instrumetodon tute malsaman de tiuj nun furoraj instrumetodoj kiuj estas, fakte, “ne-instruu-metodoj”. Eĉ direblas ke ĝi estas lingvo por iliaj senheredigitoj, por tiuj plenkreskuloj pri kiuj aliaj kiel Van Parijs malesperas.

Laŭ la trafa esprimo de Claude Piron, Esperanto montriĝas “bona lingvo” ankaŭ ĉi-kaze, pro sia kapablo egaligi ŝancojn por lingvolernado ne nur inter elitanoj kaj popolanoj sed ankaŭ inter infanoj kaj plenkreskuloj. Verdire, ambaŭ dividoj nun koincidas, ĉar la eŭropaj elitanoj ankoraŭ ne estas tiuj bone regantaj la anglan (je kiu nivelo, ĉiukaze?), sed pli ĝuste tiuj kapablaj sendi siajn infanojn studi en anglalingvaj lernejoj kaj ferii en anglalingvaj landoj. Jam estas tempo kompreni ke la angla lingvo ne tiel efike starigus baron al socia egaleco sen la helpo de tiuj subpremaj sofismoj de “moderna” “komunika” lingvinstruiko. Se tiuj antaŭjuĝoj estas rifuzataj, tuj malvalidiĝas la ĉefan argumenton de Van Parijs kontraŭ Esperanto, nome, ke ĝia facileco ne eltenus amasan uzadon kaj ne estus garantiebla je longa perspektivo:

“A written, formal-learning-controlled language—such as Esperanto has been, unlike natural languages, from its birth—can be expected to be shielded against such creative adjustments and hence less responsive to the functional pressures that prompt them. However, once turned into a really living language—and especially once learned from childhood onward—it can be expected to be subjected to similar pressures, with the longer, more regular forms being gradually driven into obsolescence by the shorter and less regular ones.” [p.43]

Tiu evoluo al malreguliĝo okazos nur se oni metos la ĉaron antaŭ la bovoj kaj prioritatigos instrumetodan dogmon, turnante la ilon en celon. La ĝusta respondo al tiaj sofismoj estas rifuzi universalan validecon de kiu ajn instrumetodo kaj substreki ke Esperanto ne bezonas fruan ellernon, ne nur pro siaj lingvaj trajtoj sed ankaŭ—jen grava punkto—ĉar ĝia socia misio tute malsimilas de gentaj lingvoj. Ĝi ne estis kreita por esti “vere vivanta lingvo” se tiel oni celas la ĉiutagan lingvon de intergeneracia komunumo. La mondo ja ne bezonas tian banalaĵon, plian gentan lingvon uzatan por amasdissendado de televidprogramoj kaj popmuziko, sed interlingvo uzata ĉefe (eĉ sole) por vere grava interkomunikado.

La supra ideo surprizos multajn esperantistojn, ĉar ĝi proponas post-finvenkan mondon en kiu Esperanto estos uzata malpli ofte ol nun estas la angla. Nuntempe, familioj konkuras unu kun la alia por instruigi la anglan al siaj infanoj kiel eble frue; neniam estas tro frue nek tro multe, kaj elitaj familioj en Afriko kaj Barato jam transiris al enhejma uzado de la angla kaj netransdono de la indiĝenaj lingvoj. Aliflanke, Esperanto malverŝajne faciligus tian interklasan vetarmadon, ĉar lerni ĝin infanaĝe ne tiel klare avantaĝigas.

Instruscienco kaj la angla lingvo

Se la ĉefa kritiko de Van Parijs kontraŭ Esperanto estas instruscienca, kiel solidas tiurilate lia propono plidisvastigi la anglan? Lia aserto, ke plejfrua enlernejigo en dua lingvo provizas preskaŭdenaskan kapablon estas nedisputinda, sed li estas sufiĉe honesta konfesi ke ankoraŭ ne eblas instrui angle en ĉiuj lernejoj de Eŭropo. Tial li starigas sian unusolan praktikan proponon por alirebligi kaj demokratigi la anglan, tute laŭ lia prefero de “natura” memlernado: malpermesi voĉtradukadon en kinejoj, televidkanaloj, DVDoj kaj interreto. Amuze, kiel lingva liberalismo kondukis nin al malliberala solvo! Malliberala en ĉiuj sencoj de la vorto, ĉar memregulado de libera merkato favoras daŭrigon de voĉtradukado; por ke kin-entreprenoj malobeu preferon de la publiko necesus tre forta ŝtata interveno, ĉu kiel rekta malpermeso ĉu kiel imposto. Kiun ŝancon havas tiu propono en la nuntempa politika etoso?

Por hispanoj la antaŭ-videblaj rezultoj de centjara forigo de voĉtraduko estas videblaj tuj trans la limo, en apuda Portugalio

Tamen, ni ne juĝu nur realigeblecon, sed ankaŭ la esperatan rezulton. Unue, Van Parijs ĉiam silentigas la fakton ke, pro tradicio datebla al la komenco de sona kinarto, la grandaj usonaj kin-distribuistoj mempoŝe voĉtradukas nur al kvar lingvoj: la franca, la hispana, la germana, kaj la itala. Tio praktike signifas ke, ekzemple, por hispanoj la antaŭvideblaj rezultoj de centjara forigo de voĉtraduko estas videblaj tuj trans la limo, en apuda Portugalio. Oni korektu min, sed ĉu en Portugalio jam okazis fina venko de la angla? Ĉu ĝin jam flue parolas ĉiuj portugaloj? Ĉu ĝi plialtigis la rolon de Portugalio eŭrope kaj tutmonde? Mi ne troigas ŝerce, ĉar netradukado ja estas la sola vojo proponita de Van Parijs al tiu grandioza estonteco.

Due, lia aserto ke danke al televido kaj interreto “ĉiu infano nun povas havi, lingvorilate, pli ol unu patrino” (p.106) estas skandale troiga. Kiel antaŭaj tradiciaj instrumetodoj nur flegis legokapablon, tiel same unudirektaj aŭdvidaj rimedoj neniam garantios aktivan altnivelan kapablon; ili pligrandigos merkaton de pasivaj anglalingvaj konsumantoj, sed ne civiton de anglalingvaj parolantoj. Verdire, Van Parijs tiel troigas la povon de aŭdvidaj amaskomunikiloj ke metas ĝin super la rolo de loĝloko kaj ĉiutagaj interrilatoj, ekzemple kiam skribas pri enmigrintaj lingvoj:

“Children are far more likely to keep speaking the immigrant language to each other than used to be the case when only local TV channels where accessible… Achieving universal proficiency in Italian among Prato’s Chinese or in German among Kreuzberg’s Turks is no longer that much easier than making them all proficient in English.” [p.158]

Bone rimarku tie la glitan vojon al malliberalaj solvoj: se enmigrintoj ne bone lernas la ŝtatan lingvon, ĉu la ŝtato malhelpu ricevon de televidkanaloj en iliaj lingvoj? Same, se la civitanoj ne bone lernos la anglan, ĉu la ŝtato iam limigos la disponeblecon de komunikiloj kaj instruado en la nacia lingvo?

Fine kaj resume, esperantistoj ne devas tro maltrankviliĝi pro la kontraŭesperantaj rimarkoj de Van Parijs. Kvankam de teoria flanko ĝi estas elstara akademia verko, pri praktika lingvopolitiko ĝi staras je la sama nivelo de aliaj popularigaj anglo-finvenkismaj libroj ĉar dividas la saman memkontraŭdiron: unue proklamas ke la fina venko de la angla jam okazis neplanite, kaj en sekvanta paragrafo invitas nin plani kaj plirapidigi ĝian estontan finan venkon.