Kien malaperis la esperantistoj?

Malgraŭ ĉiuj klopodoj de la organizantoj informadi kaj apelacii dum jaro kaj duono, malgraŭ la ŝajnaj bonaj kondiĉoj (Rijeka estas centre de Eŭropo, alirebla facile de kiu ajn flanko, ne tro multekosta, UK ne oakzas ĉi-jare en Eŭropo…) al la 10-a jubilea kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio aliĝis 146 aliĝintoj, inter kiuj 59 el Kroatio, sekve el aliaj 20 landoj aliĝis iom pli ol 80 esperantistoj.

Estis granda seniluziiĝo. La kongreson aŭspiciis la ŝtaprezidento Ivo Josipović, la urbestaro de Rijeka disponigis senpage grandegan kulturdomon kun 600 sidlokoj, al la kongresa temo kontribuis kelkaj gravaj sciencistoj kroataj inter kiuj unu kroata parlamentano… Kaj ĉiuj ili povis vidi ke la Esperanto-movado en Eŭropo ŝrumpis al cent personoj!

Ĉu ni plu organizu la kongresojn? Ĉu ni plu hontu antaŭ la neesperantistoj kiuj volas nin subteni? Ĉu la organizantoj faru ekstremajn streĉojn por organizi ĉion plej altnivele por grupeto da homoj troviĝante daŭre sub la premo de deficito?

Kio estas la kaŭzoj kaj kio estos la konsekvencoj?

Mi ne scias kiuj estas la veraj kaŭzoj, krom la fakto ke la esperantistaro ne plu emas vojaĝi al kongresoj (similan katastrofan rezulton havis ankaŭ UK en Bonaero, kaj laŭ mia scio diversaj naciaj kongresoj ankaŭ ne kreskas). Se ni sumigus la partoprenantojn de ĉiuj internaciaj aranĝoj en Eŭropo ĉi-somere, ni ne atingus la ciferon de mil partoprenantoj. Ĉu la esperantistaro malaperis aŭ estis ekstermita?

Verŝajne la kaŭzoj estas kombino de ŝanĝo de homa kondutmaniero pro nova teknologio (ĉiuj preferas de hejme kontakti aliulojn perrete), granda ekonomia krizo kaj precipe la kulmino de la monda publikopinio ke la angla estas la internacia lingvo, pro kio ankaŭ la esperantistaro retiriĝas en siajn hejmojn kaj ne plu ŝatas montri sin kiel adeptoj de iu utopia kaj sensenca movado.

EEU jam antaŭ jaroj ĉesis eldoni paperan informilon (Eŭropan Bultenon kadre de la Ondo de Esperanto), verŝajne ni devos ankaŭ organizi virtualajn kunsidojn de la asembleo. Homoj havas nek monon nek emon vojaĝi ien por akcepti raportojn kaj krei planojn. Kaj la kongresojn ni eble faros de tempo al tempo.

Ĉu tamen iel eblas ŝanĝi la evolutendencon?

Mi havas du proponojn:

1. Rekomendi al ĉiuj junaj kaj entreprenemaj esperantistoj pretigadi projektojn kiujn financas EU (tio jam okazas en ĉiam pli granda amplekso kaj estas la nura niĉo en kiu la Movado finance kreskas).

2. Konsciigi la esperantistaron ke ekde la komenco oni instruas komencantojn per ege fuŝaj lernolibroj pro kiuj ne pli ol 1% de komencasntoj finas la kurson aŭ finstudas la lernolibron. Pli pri tio legu ĉi tie. Tion oni povas rapide korekti, ĉar ekzistas klara studo pri tio kion devus enhavi porkomencantaj lernolibroj kaj tiel altigi la nombron de sukcesaj lernantoj kaj sekve ankaŭ kreskigi la movadon malgraŭ la malbonkondiĉaj tempoj.

Zlatko Tišljar