Poŝtmarkoj kaj reta konekto ĉefaj problemoj de UEA

La demandoj aperitaj dum la programero Centra Oficejo respondas indikis, ke la kongresanoj ne spertas grandajn problemoj en la funkciado de UEA. La demandoj temis pri malgravaj aferoj kaj ne pri iuj apartaj problemoj.

Oni konstatis, ke la ĉi-jara kongreso tre verŝajne fariĝos plej malgranda post 1920, ĉar laŭ la ĵaŭda kongresa kuriero estis registrita ĝis 694 aliĝoj kaj apenaŭ antaŭvideblas ke la berna kongreso en 1939 kun 765 kongresanoj estos superita.

La malgrandecon de la kongreso kaŭzis laŭ Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães la neentuziasmo de brazilanoj, je kies pli amasa partopreno la Centra Oficejo esperis. Tial la kongreso fariĝas deficita, ĉar planoj estis parte faritaj por pli granda kongreso.

Fine de la kunsido iu brazilano atentigis, ke anstataŭ kulpigi brazilanojn necesus foje espori kion ordinaraj esperantistoj volus havi en kongresoj, povus esti ke kongresanoj volus ion alian. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, diris ke foje tiaj enketoj estas faritaj, kaj tamen plej multaj esperantistoj deziras tiajn UKoj, kiaj ili estas, kaj ke neniam ne povas krei tian programon, ke ĝi plaĉus al ĉiu, ĉar gustoj estas tiom malsamaj.

En la programero inter CO-anoj partoprenis ankaŭ kasisto Stanka Starčević, sed aparte al ŝi ne estis demandoj. En la komenco estis ĉ. 30 kongresanoj, sed dum la kunsido la kvanto kreksis ĝis prosimume 40.

En la komenco de la kunsido granda parto el la tempo estis uzata por diskuto pri poŝtmarkoj, kiujn daŭre eblas sendi al Centra Oficejo, kie ili estas vendata al filatelistoj kaj tiel kontribuas kelkcent eŭrojn jare al la enspezoj de UEA. En 1990-aj jaroj poŝtmarkoj kontribuis signife pli al UEA, ĉar tiam homoj senis paperajn leterojn pli ofte. Tamen uzitaj poŝtmarkoj, prefere kun siaj kovertoj, estas daŭre bonvenaj al CO kaj kontribuas finance al la asocio.

Krome la kongresanojn interesis apero de jarlibro ĉi-jare, agado en Afriko kaj  organizo de Universala Kongreso. Jarlibro aperis ĉi-jare du semajnojn pli malfrue ol pasintjare sed kelkaj kongresanoj jam ricevis ĝin kaj aliaj eble trovas ĝin hejme post la kongreso. La Jarlibron redaktis ĉi-jare Francisco Veuthey, al kiu estis pagita trimonata salajro pro tio, ĉar la oficisto, kiu jam dum dek jaroj redaktis jarlibron, Roy McCoy, emeritiĝis pasintjare.

Ankaŭ la luksa kongresejo estis kritikata, sed ĝin defendis la CO-anoj, unue ĉar UK bezonas iom alian, pli prestiĝan kongresejon ol malgranda renkontiĝo, kaj ke ofte la luksaj ejoj ne estas pli malmultekostaj. Ekzemple, ĉi-jare kiel klarigis Clay Magalhães, prezo kiun ofertis malpli luksa kongresejo, estis duoble pli alta. En Lillo atendeblas tiom granda kongreso, ke ne eblas organizi ĝin aliloke ol kie ĝi okazos, sed temas pri tute praktika, ne aparte luksa kongresejo.

En ĉi-jara kongreso la plej granda problemo, laŭ la demandoj, estas la manko de senpaga retkonekto. Kongresejo postulus de UEA 10 dolaroj po kongresano por senpaga retaliro, kaj CO opiniis tion neltenebla finance, sed tamen la kongresejo disdonas duonhoraj allirslipetoj, ŝajne senlime, kaj almenaŭ unu kongresano sukcesis ricevi senpagan aliron eĉ por la tuta semajno ĉar tio estas bezonas por organizo de reta trejnado de TEJO dum la kongreso. Tamen venontjare en Lillo ĉiu kongresano havos senpagan retaliron, kiun kongresejo mem donis.

Aperis ankaŭ demando pri okazigo de UK en Afriko kaj al tio respondis estrarano de UEA Stefan McGill, ĉar la decido apartenas ne al CO, sed al la estraro, ke verŝajne Afrika UK realiĝos iam inter 2020 kaj 2025, kaj jam antaŭ tio eblus organizi sinsekve kongresojn de TEJO kaj ILEI, eventuale en loko, en kiu poste estos planita la UK.

Al demando ĉu ne eblus premii landajn asociojn aŭ lokaj grupojn aŭ ĉefdelegitojn, kiuj plej aktive varbis, estis klarigita ke, ekzistas Trofeo Fyne, sed praktike ĝi funkciis bone nur dum kelkaj fojoj, kaj jam en 1990-aj jaroj ĝi ne plu funkciis tiel, ke ĝin ricevu ĉiun duan jaron al  landa asocio, kiu plej aktive kreskiĝis nombron de individuaj membroj de UEA, kaj kiu donu ĝin en sekva jaro al sia plej aktiva loka grupo.

Pasintjare ĝin ricevis la vjetnamia landa asocio, sed plejparte pro tio, ke la fondaĵo Canuto membrigis multaj vjetnamanojn. Nun membronombro kreskas en Ĉinio, sed plejparte pro sinjoro Trezoro, kiu varbis plurdekojn da membroj al UEA. Krome Trezoro proponis investi UEA-monon al Ĉina merkato per sia investa fondaĵo kaj promesis 10-procentan rento jare. Osmo Buller pretas esplori la proponon post ricevo de konkreta propono en retpoŝto.

Fine de la kunsido Osmo Buller dankis tiujn kongresanojn, kiuj ne estos venontjare en la kongreso, pro ilia kunlaboro, ĉar la venonta UK estas la lasta al kiu Osmo partoprenos kiel oficisto de UEA. La aliajn, kiuj partoprenos venontjare, li dankos tiam.

Dum ĵaŭdo en la kongreso okazis ankaŭ monda premiero de serba filmo pri Tibor Sekelj, Laŭ la spuroj de Tibor Sekelj, kiun filmis du junaj serboj en 2005, kiam ili vizitis lokojn kie Tibor Sekelj vizitis en Argentino, Ĉilio, Bolivio, Peruo kaj Brazilo.

La prezenton partoprenis ankaŭ vidvino de Tibor Sekelj Elizabeta Seklej kaj du aliaj parencoj de Tibor. La filmo estas en la serba kun esperanta teksto. Baldaŭ la filmo spekteblos ankaŭ en Youtube (serĉu ĝin per vortoj “Tibor Sekelj”). En reta kinejo de UEA troviĝas ankaŭ plia filmo pri Sekelj.
Raportis: Jukka Pietiläinen