La kongresanoj kontentas pri la estraro

En la programero estraro respondas apris nenia kritika demando aŭ komento. Ankaŭ ne aperis ajna demando pri la jarraporto kvankam unu el la celoj de tiu programero, laŭ la nova strukturo de la kongresaj aranĝoj, estas ĝuste ebligi diskutadon pri la jarraporto. La programero eĉ ricevis novan nomon Estraro respondas – jarraporto kaj en la komenco estis disdonataj paperaj kopioj de jarraporto de la estraro, kiu komitato jam traktis kaj laŭplane akceptos en vendrera kunveno.

Komence la salono, taŭga por ĉirkaŭ 100 kongresanoj, estis ne eĉ duone plena, sed iom post iom arigis interesitoj kaj fine ĉeestis proksimume 60 kongresanoj. Granda parto el la programero iris al sinprezento de estraranoj, el kiu tamen du ne ĉeestas la kongreson, nome Stefano Keller kiu ne povis partopreni pro familiaj kialoj, kaj Martin Schaeffer, kiu farigis patro unu tagon antaŭ la kongreso kaj devis nuligi siajn flugojn. Kiel iom ironie konstatis Mark Fettes, ke li kiel estrarano de UEA devus plibone plani la naskiĝdatojn de infanoj estontece. La sinprezentoj prenis pli ol duonhoron kaj restis ĉ. unu horo por demandoj.

Tamen ne venis eĉ unu kritika aŭ negativa demando, do prefere estus nomi la ĉi-jaran kunsidon estraro sin prezentas kaj akceptas konsilojn. Ankaŭ ĉeestis redaktoro de Esperanto Fabricio Valle kiu poste faros raporton por revuo Esperanto.

Ŝajnas ke la ĉeestintoj kontentas pri la estraro kaj konsideras ke ne estas facilaj solvoj por aktualaj problemoj de la asocio. La ĉefaj demandoj rilatis al tio, kiel eblus altigi la nombron de membroj kaj se tio ne okazos, kiel trovi pli da mono por agado.

Pri la planoj de la estraro altigi membronombron demandis inter alie Alex Kadar el Francio. Siajn ekzemplojn donis membroj kaj estraranoj, ekzemple Lee Jung-Kee aktive varbis en Koreio kie la membronombro de UEA duobliĝis en mallonga tempo. Ankaŭ aliaj ĉeestantoj rakontis pri siaj ekzemploj, kiel ekzemple en japoana kongreso kutime estas programero pri delegita reto kaj tio donas eblecon rakonti pri avantaĝoj de membreco en UEA. La estraranoj ankaŭ varbas vojaĝante al diversaj aranĝoj de landaj asocioj kaj prezentas UEA-n tie, tiel ili laŭ Stefan McGill ankaŭ lernas aferojn pri situacio en diversaj landoj, kiujn ne eblas lerni el paperoj

La estraranoj kredas ke Ĉinio kaj Azio ĝenerale, ankaŭ Sudameriko estas regionoj kie eblas trovi novajn membrojn, sed Eŭropo estas malpli facila besto. Fettes supozas, ke en en reta mondo, ekzemple en Facebook kaj Lernu.net eblus trovi novajn membrojn. En Facebook UEA havas kelkmilojn da ŝatantoj el kiuj granda parto ne estas membroj de UEA. Estis esprimita la opinio, ke taŭgaj invitaj varbkampanjoj en retaj medioj povus porti pli da membroj.  Regis unuanimeco pri tio ke necesas varbi pli kaj fari membreco utila por aliĝintoj, tiel ili aliĝu ne nur pro ia morala devo.  Ankaŭ pli da donacoj al fondaĵo Canuto helpus kreskigi membronombron.

Argentina kongresano Rubén Luiz Sánchez demandis, ĉu eblus, ke samtempe kun aliĝo al UEA eblus facile aliĝi ankaŭ al ILEI, kio povus instigi junajn esperanto-instruistojn kun limigita financa situacio farigĝ membroj de ILEI. Tio estas laŭ estraranoj esplorinda, sed necesus solvi la financan situacion ĉe ILEI, kiu bezonas monon por financi siajn servojn, unuavice eldonon de Internacia Pedagogia Revuo.

Necesus ankaŭ novaj manieroj doni al interesitoj eblecon partopreni en aktivadoj de UEA, oni konstatis. Rilate tion Fabricio Valle menciis komenton en Libera folio kie iu atentigis, ke li mem volus iel partopreni en realigo de asociaj celoj – sed ne scias kiel fari tion. Grandaj esperoj estas ligitaj ankaŭ tiurilate al la iam lanĉota nova retejo, kiu eventuale donos eblecon aktivigi membrojn kaj informi al interesítoj kiel ili povus partopreni en aktivadoj.

Se membronombro ne kreskos, akriĝos demandoj pri financa situacio. Oni demandis, ĉu ne eblus uzi la asocian kapitalon por financi la agadon. Kiel diris Mark Fettes, tio jam okazas ĉar la kapitalo donas renton kiu estas uzata por agado. Rilate testamentojn, kiel rimarkigis Loes Demmndaal, iama estrarano, ili kutime ne havas apartan celon kaj tial ili iras al kapitalo, sed ĉiu kiu testamentas aŭ donacas monon rajtas mem diri ĉu tiu mono estu uzata ekzemple al kulturo aŭ informado kaj tiukaze ĝi devas esti uzata por tiu celo.

Aldona grava problemo laŭ prezidanto Fettes estas, ke la asocio elspezas tro da mono por agadoj tradiciaj, kaj tamen ne evidentas, ĉu indas ekzemple eledoni paperan Jarlibron kaj admistri delegitan reton – laŭ li ne estas klare, ke ĉiuj rimedoj uzataj fakte antaŭenigas agadojn, kiuj inspiras esperantistojn. Iuj agadoj laŭ li eksmodiĝis – necesas ke bonaj tradicioj restu, sed ke malbonaj tradicioj donu lokon al novaj.

Aperis ankaŭ demando fare de kubano Alberto Fernández-Caliennes Barrios pri tio, ĉu la statuso de UEA kiel neprofoita organizo ebligus havigi monon ekzemple per lingvokursoj. Mark Fettes ne vidis problemon en tio, kaj opinias tiun terenon esplorinda.

Ankaŭ la kreo de grupo de neesperantistaj ŝatantoj de Esperanto aŭ de UEA ekzemple en Facebook povus doni financajn rimedojn, ĉar ŝajne estas cent- aŭ miloble pli facile, kiel tiun esprimis Fettes, trovi homojn kiuj pretas donaci monon por progresigo de Esperanta movado ol tiujn kiuj pretus mem lerni Esperanton. Laŭ Fettes, ankaŭ turismaj servoj povus esti ebla fonto da enspezoj. Kritikan voĉon levis ĉefo de Esperantotur Andrzej Grzębowski, laŭ kiu estas nuntempe malpli facile trovi kunlaborantojn por turismaj projektoj ol antaŭ kelkaj jardekoj. Du trionoj el servoj perataj de Esperantotur laŭ li estas nuntempe luksaj krozadoj.

Raportis: Jukka Pietiläinen