La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn

La Universala Kongreso en Bonaero en jam tradicia maniero estis enkondukita per movada foiro, dum kiu sian agadon prezentis pli ol kvardek organizaĵoj, inter ili neoftaj gastoj kiel Urugvaja Esperanto-Asocio kaj Venezuela Esperanto-Asocio. Aliflanke mankis pluraj eŭropaj landaj asocioj, kiuj kutime prezentas sin. Almenaŭ dum la movada foiro ŝajnis, ke la kongresejaj gardistoj pli aktive ol kutime atentas pri la kongresaj insignoj – mi jam kelkfoje vidis, ke ili ne enlasis personojn, kiuj ĝin ne havis.

Ĉi-jare la kongresanoj ricevis po dek ekzemplerojn de hispanlingva informilo – la unua en serio de planataj nacilingvaj informiloj. La malgranda A6-formata informilo tamen havas plejparte blankan tekston sur verda fono, kio estas nur malfacile legebla.

La komitata kunsido sabate posttagmeze komenciĝis iom improvizite. Unu el la kialoj estis la foresto de ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiu laŭ informo aperinta en Facebook fariĝis patro tuj antaŭ la kongreso. Temas pri komitata bebo, ĉar ankaŭ la patrino Mallely Martinez, estas komitatano, kaj evidente ne povas ĉeesti. Ankaŭ alia estrarano, Stefano Keller, ne ĉeestas la kongreson.

Interalie mankis anticipa interkonsento pri la protokolantoj, kiuj devis esti trovitaj haste dum la sama antaŭtagmezo. La protokolantoj fariĝis Jukka Pietiläinen, kiu estis avertita kelkajn horojn pli frue, kaj Lucille Harmon, kiu ricevis la informon nur dum la komenco de la kunsido. La kvorumo de la kunsido tamen estis bona, kio kutimas esti regula en kongresoj ekstereŭropaj. El 61 komitatanoj ĉeestis 36, do klare super la minimumo por kvorumo, kiu estas 32.

La estrara raporto estis diskutita dum la unua kunsido sed la akcepto okazos nur vendrere. Pro la malfruo prezenti la raporton al la publiko, la estraro enkondukis novan programeron, aŭ fakte adaptis la malnovan: la priskribo de la tradicia programero Estraro respondas enhavas nun aldonon, laŭ kiu tie eblas diskuti ankaŭ pri la estrara raporto. Jam en antaŭaj jaroj en la komitata kunsido ankaŭ la publiko, do la membraro, povis fari demandojn kaj partopreni la diskuton pri la estrara raporto.

La komitata kunsido spite komencajn problemojn iris pli glate ol kutimis dum kelkaj lastaj jaroj. La nova prezidanto Mark Fettes gvidis la kunsidon profesie, kvankam la komenco malfruis je 15 minutoj kaj necesis tri-foje plilongigi la kunsidon por ke la tuta afero planita por sabato estu traktita. La kunveno finiĝis 30 minutojn post la planita tempo.

Pro la malgranda kongreso necesis ŝpari, do la inaŭguro okazos ne en la ĉefa kongresa hotelo Panamericano sed en alia. Krome ankaŭ la movada foiro kaj kelkaj aliaj programeroj okazos en ankoraŭ tria hotelo, do kongresejoj ne estas nur unu sed fakte tri, kiuj tamen situas relative proksime unu al alia (600 metroj).

Pro tiuj, kiuj tradicie kutimis ricevi la inviton al urba akcepto, la ricevo de dokumentoj ĉi-jare estis malagrabla surprizo, ĉar tie mankis invito al la akcepto. En komitata kunsido oni informiĝis per la raporto de la prezidanto de LKK, ke la urba akcepto ankoraŭ ne estas konfirmita. Eventuale urbestro venos malfermi la futbalmaĉon, kiu okazos ĵaŭde inter esperantista teamo kaj argentina teamo kaj la akcepto rilatos al ĝi. Neklaras ĉu necesas spekti la tutan maĉon por povi partopreni la akcepton. Aliflanke la urbestro jam bonvenigis ILEI-anojn en la nacia parlamento.

Parto de la kongresanoj ankaŭ ricevis anstataŭ invito al ĉi-jara akcepto por la societo Zamenhof, la invitilon por la pasintjara akcepto en Rejkjaviko. La problemo estas, ke eventuale multaj ricevintoj de malĝusta dokumento kontrolos ĝin nur tuj antaŭ la akcepto, kaj mankas la loko de la akcepto en la kongresa libro. La akcepto okazos ne en la ĉefa kongresejo, sed en la sama hotelo kie okazis la movada foiro en sabato.

La nova estraro portis al la kongresa programo sufiĉe multe da ŝanĝoj. La tagoj de la kongreso ricevis novajn nomojn – ne plu estas tago de la libro aŭ tago de la lernejo, sed la tagoj titoliĝas laŭ ĉefaj punktoj de laborplano: lundo estas Tago de konsciiĝo, mardo estas Tago de kapabligo, ĵaŭdo estas Tago de komunumo kaj vendredo Tago de kunordigo.

Same la tradicia programero Tago de lernejo nun fariĝis Tago de kapabligo. En tiuj tagoj okazos seminarioj kun la celo enkonduki iom pli da aktivula trejnado al la kongresa programo. Temas pri unuhora prelego aŭ enkonduko kaj poste duhora seminario pri la temo. La programeroj pri kunordigo tamen okazos jam en ĵaŭda posttagmezo, ĉar mankis tempo por ili en vendredo kiam okazos la dua parto de komitata kunsido.

Alia ŝanĝo estas ke la tradiciaj subkomitataj kunsidoj estas nun baptitaj al komitataj forumoj. La nova nomo estas elektita por fari la programerojn pli allogaj por nekomitatanoj. Ankaŭ la novaj komitataj forumoj rilatas al ĉefaj eroj de laborplano: konsciiĝo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo.

La komitato progresis en akcepto de reta voĉdonado, kiu aperis jam en la rekomendoj de la kunsido en 2010. Por la ĉi-jara kunsido la prezidanto verkis proponojn pri reta voĉdonado kaj reta kunsido, kiujn traktas la dumkongresa laborgrupo kie membras Sebastian Kirf, Francisco Maurelli, Johannes Mueller, Orlando Raola, Brian Moon kaj Stefan McGill, kaj eventuale la komisiono interkonsiliĝos rete kun Martin Schaeffer. Kelkaj komitatanoj esprimis ke eventuale nun estus pli bone decidi pri reta voĉdonado (kiu kunhavus ankaŭ diskutan fazon) ol akcepti samtempe ankaŭ eblecon por reta kunsido, kio povus kaŭzi pli da problemoj, same statutajn kiel teknikajn. La tasko de laborgrupo tamen estas okupiĝi pri ambaŭ kaj prezenti la rezulton vendrere al la komitato.

Ankaŭ por la tradicia komisiono pri kongresa rezolucio estis elektitaj nur viroj: José Antonio Vergara, Rafael Henrique Zerbetto, Sebastian Kirf kaj Brian Moon, la lasta kun esprimo ke li ne havas ion por kontribui al la enhavo sed pretas helpi lingve la preparadon. La kongresa rezolucio estas kutime celita ankaŭ por neesperantistoj kaj ĝi aperas samtempe ankaŭ angle kaj france. Do la sola virina elektito dum la sabata komitata kunsido estis la dua protokolanto Lucille Harmon. Tamen el la ĉeestantaj komitatanoj almenaŭ kvarono estis virinoj.

En traktado de jarraporto montriĝis ke ankoraŭ ne estis uzata eĉ unu eŭro el pasintjara decido preni 100.000 eŭrojn el la buĝeto por la renovigo de la retejo de UEA. Laŭ la estraro, ankoraŭ ne maturis la novaj ideoj kaj la ĝisnuna prizorgado de la retejo estis pagita el jam ekzistanta buĝetero pri la retejo.

En la diskuto pri la plenumo de decidoj de la Rejkjavika kunsido montriĝis ke progreso, do plenumo de faritaj decidoj, okazis en la kampo de trejnado, ĉar jam okazis kelkaj trejnseminarioj, sed plej mankis progreso en landa kaj regiona agado, ĉar simple mankis homfortoj por fari la taskojn. La sola kio iomete realiĝis estis okazigo de lokaj kursoj kun informo aperinta en edukado.net Progreso en plenumo de aliaj decidoj eblus nur per havigo de pli granda laborgrupo.

La elekto de novaj komitatanoj C kaj de elekta komisiono estis prokrastita al la vendreda kunsido. La sola elekto kiu estis farita per voĉdono estis la elekto de Gersi Alfredo Bays kiel nova honora membro, kies nomo estos oficiale diskonigita en la solena inaŭguro en dimanĉo. Diplomojn pri elstara agado ricevos Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, So Gilsu, Gotoo Hitoshi, Wim Jansen, Christer Kiselman, Ellen Eddy kaj Rubén Diaconu, kaj diplomojn pri elstara arta agado Sten Johansson, Dmitri Ŝevĉenko, Bertilo Wennergren, kaj Eŭgen de Zilah.

La vetero en Bonaero estas la plej malvarma dum tiu ĉi jaro. Nokte la temperaturo povas proksimiĝi al nulo, sed tage estas ĉ. 10 gradoj aŭ iomete pli. Kio estas agrable malvarmeta por nordianoj, estas simple tre malvarme por multaj aliaj. La veterprognozo por la daŭro de la kongresa semajno enhavas pli varmajn tagojn, eĉ ĝis pli ol 20 gradoj. Tamen ne okazis pluvoj sed suno brilis dum la unua kongresa tago.

La kongreso eventuale estos la plej malgranda post la dua mondmilito, eventuale eĉ la plej malgranda post la jaro 1920. En tiu unua kongreso post la unua mondmilito estis 408 aliĝintoj. En la ĉi-jara listo de aliĝintoj en Bonaero ĝis nun estas 657 personoj el 56 landoj. Ĝenerale la meza aĝo de partoprenantoj ŝajnas eĉ pli alta ol kutime, tamen inter la pli junaj partoprenantoj estas multe da sudamerikanoj, el kiuj multaj inkluzive de la prezidanto de LKK, partoprenas sian unuan Universalan Kongreson.
Raportis: Jukka Pietiläinen