Akademia pledo por venkigi la anglan

En sia libro “Linguistic Justice for Europe and the World” 1 (Lingva justeco por Eŭropo kaj la mondo) Philippe [Filip] Van Parijs disvolvas politikan teorion pri la maniero en kiu institucioj devus reagi demokratece al la evoluantaj potencrilatoj inter lingvoj. Lia antaŭfiksita celo en tio estas kunlaborema 2 justeco, t.e. justa dividado inter la lingvaj komunumoj de la profitoj kaj suferoj fiksita per konsentado inter naciaj kaj internaciaj institucioj, en kiuj ili estas reprezentataj, se tiuj kunlabore volas vojon trabati al si por eble malplej dolora transiro al ĉiujn ampleksanta franklingvo 3.
La aŭtoro interpretas lingvan justecon tiel ne kiel staton de rilatoj kiu devas esti atingita surbaze de la plenumado de certaj eksplicitaj individuaj kaj lingvokomunumaj lingvaj rajtoj en kiuj ĉiuj lingvoj estas egalaj, sed kiel evoluigotaskon por la homaro aŭ – malpli ambicie – por la Eŭropa Unio.
Por kontraŭuloj de la domina rolo de la angla la legado ne estas ĝojo, ĉar Van Parijs alprenas kvazaŭan ĵargonon por tipigi la diversajn rolulojn en tiu procezo, ekzemple tiuj kiuj ne (ankoraŭ) scias paroli la anglan lingvon estas “lingve handikapitoj”. Li opinias, ke oni ne priplendu tiujn, kiuj devas suferi jarojn da intensiva studado, ĉar ili ja memvole elektis fari tion (p. 51).

La angla nehaltigebla

Van Parijs opinias, ke la transiro al la angla kiel komunika lingvo estas praktike neevitebla, kaj li montras statistikojn pri la forte plialtiĝantaj prianglaj kompetentoj ene de Eŭropo 4 kaj en Ĉinujo 5.
Mi konsentas, sed ĉu tio altiĝego estas miriga, se kalkuli kun la eksterordinaraj atendoj pri propra estonta profito, kiujn homoj flegas rilate al eklerno de la angla lingvo, kaj kun la grado de publika akceptiĝo en kiu la angla superas aliajn, konkurantajn lingvojn?
Nenie Van Parijs aludas al la fakto, ke granda parto de la lernantoj de la angla lingvo estas simple devigataj lerni ĝin, nek – parolante pri la volontuloj – al la elreviĝo de multaj pro neatingo de sufiĉe alta kompetento por angle komuniki aŭ okupi prirevatan laborlokon. Ĉu estas ne-menciinde, ke la tutmondaj klopodadoj alproprigi al si la anglan lingvon estas tre malsufiĉe kost-efikaj?

Tutmonda egaleca justeco

Tutmonda facila komunikado ne estas valoro por Van Parijs en si. Supre en lia hierarĥio de valoroj estas (tutmonda) egaleca justeco 7. Progreso al egaleca justeco postulas la elmergiĝon de transnacia demos 8 t.e. de la ebleco por ĉiuj kategorioj de civitanoj celtrafe konsultadi kaj mobilizi translime. La elmergiĝo de tia demos estas helpata, eĉ nur ebligata per la disponeblo de komuna lingvo.
Kiom realisma estas tiu esperatendo? En ĉapitreroj 2.9 kaj 2.10 la aŭtoro kalkulas kiu sumo estus necesa en financa interkonsento inter Francujo kaj Britujo, laŭ kiu la lasta plene kompensus la francojn pro la fakto, ke ilia ĉiujara perimposta elspezo por financi la lernejan sistemon por lernado de fremdaj lingvoj estas proksimume € 100,= pli ol la analoga perimposta elspezo en Britujo (€ 138,= kontraŭ € 36,=) 9. Nuntempe estas tiel, ke 20% de la francoj povis memraporti, ke ili bone regas la anglan, sed nur 3,6% el ili tre bone 10. Ĉar estas multe pli da ne angle parolantoj ol nur la francoj, sed la financa ŝarĝo ankaŭ devus esti portata de aliaj anglalingvaj landoj, li finkonkludas al ĉiujara imposta ŝarĝo por civitanoj de anglalingvaj landoj de € 1000,=.11 Ĉar la britoj neniam kompensos la mondon pro ĝia penado lerni la anglan 12, la denaske ne-angle parolantoj devos iri preni tiun kompensaĵon. De tio venas la opinio de Van Parijs, ke la ne-angla mondo malrekonu la rajtojn de la landoj je siaj anglalingvaj intelektaj propraĵoj. (2.12)
Van Parijs koncedas pro tio, “ke la plimulto de lingvoj en la mondo estas lingve multe pli malproksime de la angla ol estas la franca, 10 elcento de bonaj regantoj – anstataŭ 20 kiel en Francujo – verŝajne ne estas tro maltrafa.”13 Mankas en la libro konvinkoprovo, ke tiuj 10% de ne-angle-parolantoj, se motivitaj, estos sufiĉaj por formi kun (motivita parto el) la 100% denaske angle parolantoj politikan forumon kiu kapablos demokrate gvidi la amasojn en komuna strebado al internacia egaleca justeco.
En la filozofio de Van Parijs “(komuna) lingvo gravas simple kiel rimedo de komunikado, ne kiel kerna komponento de kulturo” (p. 30). En tio lia strategio estas kontraŭa al tiu de la plimulto de esperantistoj. Lia emfazo sur la komunika rolo de la angla prilumas povon de internacia lingvo, kiun favorantoj de esperantismo miascie neniam antaŭenigis. Ĉu esperantistoj iam pledis por sia lingvo, atentigante, ke ĝi, pli bone ol la angla, sukcesos krei daŭropovan demokratan forumon, kiu estas necesa por fari la bezonatajn disponojn por atingi pli grandan egalecan justecon? Kiel ni difinas nin rilate al tiu supera celo: tutmonda egaleca justeco? Aŭ ĉu Esperanto estas nur celo en si mem?
Van Parijs scias pri la ambicio de la esperantismo kaj memorigas pri la filozofio de Eŭropaj pensuloj 14, kiuj substrekas la neceson de supermetado de komuna lingvo (la franca aŭ Esperanto) por krei Eŭropan etnecon. Li opinias tamen, unue ke Esperanto malpli taŭgas ol la angla, ĉar ĝi ne estas sufiĉe alloga por ne-eŭropanoj, due ke ĝi supozeble, en la reala uzado, paŝon post paŝo perdos sian simplecon kaj trie ke ĝia lernado suferas ege pro manko je vivonaturaj lernsituacioj.15
Por helpi al la fina “venko” de la angla en Eŭropo Van Parijs proponas radikalajn paŝojn: krom la malfacile realigeblaj kompensaj pagoj de anglalingvaj ŝtatoj al ne-angla-lingvaj ŝtatoj, enlernejan “mergadon en la anglan” kaj subtekstigadon anstataŭ dublado 16 de filmoj. Ĉiuj tiuj paŝoj postulas gravajn politikajn kondiĉojn kaj havas ekonomiajn konsekvencojn, kiujn la aŭtoro detale priskribas en ĉapitro 3. Ĝuste en tiu sfero lia politika opiniaro estas grava kaj utila konsilujo, sed ĝi havas unu gravan limigon, kiu plaĉos al liberalaj elituloj sed malplaĉos al tiuj kiuj ne akceptas deviojn de egaleca (re)distribuo de personaj lingvaj posedoj kaj rimedoj.
Principo por Van Parijs en sia strebado al solvoj por lingvaj homgrupe kategoriaj, teritoriaj aŭ internaci-komunikaj problemoj estas “libereco por ĉiuj” 17 aŭ egaleco en prilingvaj aferoj, sed ne je ĉiu ajn kosto. Se aplikado de la egaliga reĝimo al malplimulta lingvanaro kondukus al ne-raciaj kostoj por la komunumo 18, li ne favorus tion, ĉar ĝi limigus la plimulton. Ĉiuj aranĝoj devas esti kost-efikaj (Li uzas la terminon “efficiency-sensitive”). Kaj se iuj personoj pro siaj individuaj elektoj kaj preferoj 19 pretendas ricevi pli ol sian egalan parton, tio estu koncedita sub motivo de taskkonforma kompensemo (“responsibility-sensitivity”).
Finleginte tiun pensriĉan libron mi demandis min: se filozofo Van Parijs tenas tiom, ke li ne volas pledi por “la lingvo de Ŝekspiro”, sed por komunika lingvo kun ĉiuj defranĝaj mankoj kaj uzosimpligoj de ne-angle naskiĝintoj, kial li mem ne verkas en pli simpla lingvaĵo? Lia mesaĝo pri tutmonda egaleca justeco estas klare orientita al politikistoj kaj akademiuloj, por komunikaĵo al la ordinara popolo ĝi ne taŭgas.

1. Oxford University Press, 2011, £27.50; Tradukita al la germana kiel Sprachengerechtigkeit für Europa und die Welt, Suhrkamp Verlag, 2013, € 34,95.

2. sufikso –em’ en la signifo de “taŭgigita por”, angle: cooperative justice

3. t.e. internacie uzata komuniklingvo, plimulte ne-denaska. Ties pratipo estas la “franka” lingvo iam uzata en Mediteraneo.<

4. Vidu http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_243_en.pdf. Balkanio, krom Kroatujo, tie ne estas traktata, kiel ankaŭ ne la eŭropaj landoj Rusujo, Ukraino kaj Belorusujo.

5. 177 milionoj da studantoj de la angla en 2005 (David Graddol, 2005, 2006, citita de Van Parijs)

6. La angla troviĝas en la komforta situacio, ke por ĉiu alia lingvo ĉiam estas kelkaj homoj, kiuj tute ne scias ĝin, dum almenaŭ la anglan ili komprenas malmulte. Pli precizan priskribon de la principo de minimum-maksimigo oni povas trovi ĉe http://lingvo.org/grin/raporto_grin_eo.pdf, p. 62 kaj en Éthique économique et sociale (Arnsperger kaj Van Parijs, Philippe, 2003)

7. Ni urĝe bezonas strukturajn formojn de transnacia redistribuo kiuj volas ambaŭ anstataŭi kaj asisti naciajn instituciojn: anstataŭi per organizado de ioma interhoma redistribuado je supernacia nivelo kaj asisti per redukto de la vetkuro malsupren (pro neevitebla konkurencado je kostoj, JD) al kiu naci-ŝtatoj estas konfrontataj.

8. de la Greka vorto dimos = la politike rajthava civitanaro de urbo-ŝtato

9. p. 226: noto 26

10. Eŭrobarometro 2006: 15,5 % povas konversacii je baza nivelo, 16,9% kun bona scio, 3,6% tre bone (p. 227: noto 31)

11. Lingva ekonomikisto Francois Grin kalkulis (L’enseignement des langues étrangères comme politique publique, 2006), ke la saldo de pagoj inter la ne-anglalingvaj landoj de Eŭropa Unio (en 2004) al Britujo kiuj rekte rilatas al pagoj rezultantaj el la favora situacio de la angla rilate al aliaj lingvoj, estas 10,1 milardoj ĉiujare.

12. Kompreneble, same kiel ŝtatoj neniam decidos spezi enormajn sumojn por financi la enkondukon de Esperanto en la lernejoj nur pro moralaj motivoj.

13. p. 227, noto 31

14. Jacques Novikow, Antoine Meillet kaj Julien Benda

15. Jens Stengaard Larsen en januaro 2012a jam bonege replikis al lia subtaksado de Esperanto. Vidu http://www.liberafolio.org/Members/jens_s_larsen/parijs#1377617580125758. Bedaŭrinde Libera Folio aŭ Jens mem ne trovis valora la penon traduki tiun anglalingvan komenton en Esperanton !

16. anstataŭigo de la paroloj de la aktoroj per sonregistro en alia lingvo

17. egalitarian distributive justice (p. 87), egaleca distribua justeco

18. Ĉu ekzemple aboli multekostan instruadon de denaska lingvo en baza lernejo al infanoj de enmigrintaj laboristoj ? (p. 87)

19. Ĉu ekzemple stipendioj por bonaj studentoj? (p. 87)

Resumo

Belga lingvisto kaj socia pensulo Philippe Van Parijs, profesoro en Luveno (Leuven) kaj Harvardo, favoras rapidigon de la “venko” de la angla, por ke – en Europo kaj en alia historia fazo tutmonde – la komunikado pri situacioj de maljusteco povu konduki al tutmonda egaleca justeco. Eĉ tiuj malplimultoj kiuj hodiaŭ suferas sub la dominado de la angla agus saĝe, se ili farus profiton el sia malvenko, eklernante la anglan. Kompenso pro ilia sufero estas parte disponebla, Van Parijs opinias. La libro enhavas gvidliniojn por lingvo-politikistoj kaj bone ellaboritajn ekzemplojn de soci-politikaj dilemoj.

Averto kontraŭ redaktistoj

Antaŭ dek monatoj Fabricio Valle, redaktisto de “la revuo Esperanto”, petis min recenzi la libron de Van Parijs. Mi mendis ĝin, studis ĝin profunde kaj recenzis.
En januaro ĝi estis preta. S-ro Valle estis tre entuziasma pri la enhavo kaj plurfoje skribis al mi, ke nun certe ĝi aperos en la venonta numero de la revuo Esperanto. Kaj tiuj promesoj ripetiĝis!
Reage al plendletero al respondeculoj de UEA, Fabricio eksplikis al mi, kiom malfacila lia tasko estas.

Kial do li akceptis tiun taskon? Mi atendis ankoraŭ du monatojn, sed eĉ ne ricevis respondon al mesaĝo. Kion valoras invitoj kaj promesoj de redaktistoj, kiuj prave postulas promeson de verkantoj ne proponi sian artikolon al aliaj revuoj ?
Mi opiniis, ke nun mi rajtas rompi mian promeson.