La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto

Libera Folio: La estrara raporto estis finredaktita de vi persone, ne de la ĝenerala sekretario, kiel kutime. Kial? Kaj ĉu la fina redakto estis aprobita de la tuta estraro?

Mark Fettes: – Martin stiris la kolektadon de informoj, sed mi havas pli da redakta sperto, pro multaj jaroj da tia laboro en- kaj ekstermovade. La strategiaj komentoj al la raporto estas miaj propraj, ĉar en la estraro mi respondecas pri la strategia planado, sed kompreneble ili baziĝas interalie sur mia kono de la sintenoj de miaj kolegoj.

Sed tamen, ĉu la tuta estraro pritraktis kaj aprobis la estraran raporton?

– Ni evidente kune respondecas pri ĝi, sed ne okazis formala voĉdono. Lau mia scio tio neniam estis la kutimo. La esenca voĉdono estas tiu de la Komitato.

La raporto aperis la 16-an de julio, nur dek tagojn antaŭ la kongreso.  La estrara raporto estas grava dokumento, laŭ kiu la supera decida organo de UEA, la komitato, prijuĝu la laboron de la estraro. Ĉu ne la komitatanoj devus havi iom pli da tempo por detale studi la raporton antaŭ la kunsido, kiu okazas nur unufoje jare?

– Jes. Fakte pli ĝenerala problemo estas tio, ke la raporto traktas kalendaran jaron, kiu estas jam pli ol ses monatojn malfreŝa kiam okazas la kongreso. Venontjare ni planas aperigi la raporton jam en marto, kun ĝisdatigo pri la kuranta jaro por la kongreso.

La neaperon de la estrara raporto en la junia numero de la revuo oni klarigis per tio, ke ĝi prenus tro da loko. Kiam “resuma” raporto aperis en la julia numero, ĝi tamen okupis nur du paĝojn. Kial oni ne povis aperigi la “resumon” jam en la junia numero?

– Oni povus, se la resumo estus preta ĝustatempe, t.e. komence de majo. Venontjare ni celos publikigi resumon jam en la aprila aŭ maja numero.

La estrara raporto sekvas la strukturon de la Strategia laborplano, sed laŭ mia impreso ĝi ne koncentriĝas al raportado pri atingo aŭ neatingo de la konkretaj celoj, kiujn la estraro starigis al si antaŭ unu jaro en tiu plano. Kian efektivan signifon havas la laborplano, se eĉ la estraro de la asocio evidente ne atentas la konkretajn taskojn menciitajn en ĝi?

– La Laborplano havas parte klerigan celon – tio estas unu kialo de ĝia longeco. Ni troviĝas ĉe la komenco de longperspektiva evoluo en nia organiza kulturo. La Laborplano ne celas nur la laboron de la Estraro, ĝi celas provizi kadron por analizi kaj plani la laboron sur ĉiuj niveloj. Sed nur iom post iom oni komencos uzi ĝin tiel – tio estas neevitebla. Do, nia malgranda teamo plenumas, kion ĝi povas plenumi, laŭ la haveblaj rimedoj kaj la reagemo de la aktivuloj. La konkretaj celoj utilas por havi pli klaran ideon, en kiu direkto ni volas iri, sed ne estas katastrofo, se ili ne realiĝas en la anoncita formo. Gravas la evoluo al pli da kunpensado, kunplanado kaj kunlaboro surbaze de elektitaj strategiaj prioritatoj.

– Tiurilate, kompreneble nia unua jaro naskis iom da novaj ideoj. La Strategia Laborplano ne estas celata kiel dokumento neŝanĝebla, sed kiel bazo por plua evoluigo. Atendeble post Bonaero estos bona tempo por resumi niajn ideojn pri tiu pluo.¨