Mark Fettes: UEA estas sur la ĝusta vojo

Libera Folio: Laŭ kalkulo de Libera Folio, nur 6 el la 65 celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano por la unua jaro de ĝia validado efektive estis plenumitaj. Kiel vi komentas nian takson?

Mark Fettes: – La kerno de la Laborplano estas la 12 strategiaj prioritatoj. Laŭ mi ne aparte utilas simple nombri celojn kaj rezultojn, ĉar la celoj ne estas ĉiuj samrangaj. Aliflanke mi tute konsentas kun via konkludo, ke multaj aferoj ne progresis tiom, kiom oni celis en la Laborplano.

Ĉu estis dediĉita tro multe da fortoj por la ellaboro de la laborplano, kaj maltro por ĝia realigo?

– La Laborplano estis verko de la Strategia Komisiono, kiun mi gvidis, kaj en kiu mi investis multajn horojn. Sed mi certe investis trioble aŭ pli da tempo en mia prezidanta rolo post Rejkjaviko; kaj mi havis tre energiajn kunlaborantojn en la mastruma subteamo (S. MacGill kaj M. Schaffer) kiuj investis same aŭ pli da fortoj en siaj gvidaj roloj, por ne paroli pri la kontribuoj de niaj aliaj teamanoj. Sed estas simpla fakto, ke por la verkado de la Strategia Laborplano sufiĉis la laboro de kelkaj homoj, dum por ĝia realigo necesas la laboro de centoj kaj miloj. Ĝuste tiu mobilizado postulas tempon… kaj iom da lernado niaflanke pri la nunaj fortoj kaj malfortoj de niaj strukturoj kaj tradicioj. Mi ne hezitas konfesi, ke ni faris kelkajn erarojn en nia unua jaro, kiujn ni plejparte jam korektis (aŭ korektos venontjare), sed kiuj kostis tempon kaj energion.

Ĉu oni devus pli klare prioritati kelkajn ĉefajn celojn en la laborplano?

– Kiel mi diris, la strategiaj prioritatoj estas la kerno. Kompreneble ĉe ili estas multaj subceloj, kaj la fokuso en difinita kampo dependas de la haveblaj laborfortoj kaj aperintaj ŝancoj. Kiel ni mem klarigis en la enkonduko al la Laborplano, por ĝia realigo necesas pli detala planado kadre de niaj diversaj organizoj kaj instancoj. Kun kelkaj esceptoj, tia planado – plukonstrue sur la Strategia Laborplano – ankoraŭ ne okazis.

Kiu respondecas pri la neplenumo?

– Eble estus pli bone demandi, “kiuj estas la radikaj kaŭzoj de la neplenumo?” Kompreneble oni rajtas – respondecigi la Estraron, aŭ min mem, aŭ la Komisionon pri Strategiaj Demandoj, aŭ la Komitaton, ĉar ĉiuj kunrolas en la ellaboro kaj realigado de la strategio. Sed la celo supozeble estas trovi la radikojn de niaj problemoj kaj sekve serĉi solvojn.

– Laŭ mi, la ĉefa problemo estas struktura (aŭ, oni povus diri, organiz-kultura). UEA disponas pri pluraj decidaj plenumaj organoj: la Oficejo, la Estraro, la Komitato, kaj diversaj komisionoj, ekzemple tiuj pri Azio, Afriko, ktp. Ni ankaŭ havas grandan aron de aliĝintaj asocioj, kiuj mem decidas pri sia agado sed principe akceptis kunlabori sub la ŝildo de UEA. Tamen, tra la jaroj tiuj diversaj branĉoj de la Asocio akumulis tradiciojn kaj proprajn laborstilojn, kiuj fakte malfaciligas komunan agadon. Eĉ inter la Estraro kaj la Oficejo, kiuj devus principe kunlabori tre proksime, ne ekzistas tiom da komunaĵoj: la Oficejo havas sian taskaron, al kiu dediĉiĝas granda parto de nia buĝeto, kaj la Estraro sian, ankaŭ tre ampleksan, sed kun nur relative malmultaj financaj rimedoj kaj nur volontula laboro por plenumi ĝin. Kaj ekster la centraj organoj, nur malmultaj homoj, eĉ komitatanoj, faras UEA sian prioritatan celon, ĉar ĉiu havas jam sian propran agadon en aliaj niveloj kaj kadroj de la movado.

– Nur iom post iom ni povos ŝanĝi tiun situacion. En la preparoj por la elektoj en Rejkjaviko, mi parolis pri la bezono elekti estraranojn “kun longa spiro,” t.e. homojn kiuj ne facile frustriĝos pro komencaj malsukcesoj aŭ pli malrapida progreso, ol oni esperis. Malgraŭ via iom malgajiga statistiko, mi opinias ke ni estas sur la ĝusta vojo; la dua jaro portos pli da videblaj rezultoj ol la unua, kaj la tria ankoraŭ pli.

Kiuj estos la prioritataj celoj dum la sekva estrara jaro, kaj kiel la estraro povas certigi, ke ili estos plenumitaj?

– Nu, demandu min post Bonaero, ĉar la Komitato kaj la kongresanoj kunrolos en la pritaksado de nia unua jaro kaj la planado por la venonta. Mi volonte revenos al la temo tiam.