Esperanto-retejo raportas pri la eventoj en Ukrainio

Ekde la 7-a de marto la esperanto-retejo StopFake.org Ukrainio raportas pri la eventoj en tiu lando. Temas pri la esperantlingva versio de la ukrainia retejo, senmaskiganta mensogojn de la rusia kaj foje ukrainia propagando. Ĝi estis lanĉita nur kelkajn tagojn post la fondiĝo de la ukrainia retejo laŭ la propono de rusia esperantisto Stanislav Belov.

Nun, du monatojn poste oni povas diri, ke la projekto ĝenerale kaj ĝia esperanto-versio sukcesis. La teamo de tiu lasta ĝis nun konsistas el la du homoj: Stanislavo Belov kaj ukraina esperantisto, ortodoksa sacerdoto kaj partoprenanto de la Eŭromajdano Serhij Prudko. Tamen ili jam sukcesis traduki 34 artikolojn kaj disvastigi ilin tra sociaj retoj. StopFake.org Ukrainio estas prezentita en la Fejsbuko, Ipernity kaj Tvitero.

Bedaŭrinde la mensogoj abundas kaj ilia kvanto kreskas ĉiutage, do oni povas nur esperi, ke pliaj samideanoj aliĝos al tiu per-Esperanta projekto kaj helpos al la tutmonda esperantistaro ekkoni la veron pri unu el plej gravaj kaj  dramecaj nuntempaj eventoj.