Ĉu Vikipedio aŭ Ŝulcopedio?

Esperantigado de nomoj per si mem ne estas problema, sed la sisteman (kaj ofte fuŝan) esperantigadon de nomoj en la Vikipedio fare de Pimskrabo (Vito Markovo) mi ja opinias kritikinda, kaj mi tuj klarigos kial:

Unue, enciklopedio informu pri faktoj. Multaj el liaj esperantigoj estas ne formoj vaste uzataj, akceptitaj (kiel Platono, kvankam en iom oldaj tekstoj oni trovas ankaŭ Plato, ekzemple; aŭ kiel Parizo), sed liaj tute personaj elektoj el tuta gamo da formoj elekteblaj.

Due, en enciklopedian artikolon mi enmetus nur tiujn formojn por kiuj ekzistas efektiva, dokumentebla uzo (tiurilate ne validas la fantazia listo de Rikardo Ŝulco en sia Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj) kaj, prefere, por kiuj jam decidiĝis la uzado de unu formo. Ekzemple, en artikolo pri la hispana diktatoro Francisco Franco mi ne aldonus esperantigon, unue, ĉar preskau neniu uzas esperantigon skribe pri li (krom eble Pimskrabo mem); kaj due, ĉar ne facilas elekti inter Franko (jam havanta signifojn en Esperanto) kaj Frankoo.

Trie, ne ekzistas bezono esperantigi (kun o-finaĵo) ĉiujn lok- kaj person-nomojn en enciklopedio. Kredi je tia bezono estas la fetiĉismo de la nom-esperantigoj. Multaj homoj (fakte, plimulto, se oni konsideras tekstojn efektive publikigitajn) ne konsentas pri tia bezono. Tial oni ne rajtas trudi al enciklopedio tian sisteman esperantigadon de nomoj. Tio estas simple malrespekto al la enciklopedio mem, al la uzantoj kaj al aliaj kunaŭtoroj.

Kvare, Vikipedio jam enhavas transskribojn, kiuj utilas kiel prononc-indiko. Por tre multaj nomoj tio sufiĉas.

Efektive ne ekzistas komunaj kriterioj por esperantigado de nomoj. Iuj preferas fari laŭ la skribo (“Viliamo”?); aliaj laŭ la prononco (“Ŭiliamo”?; sed kiun el la diversaj faktaj prononcoj de iu nomo oni elektu?); aliaj laŭ la etimologio, laŭ parencaj formoj en diversaj lingvoj ktp (“Vilhelmo”/”Gulielmo”); aliaj mikse, kun diversaj proporcioj de ĉiu ingredienco. Oni pensu ekzemple pri Klagenfurto/Klaŭdiforumo, Huelvo/Huelbo/Uerbo/Onubo (Huelva), Rondo/Rondao/Arundo (Arundo) ktp. Kaj koncerne esperantigon de virinnomoj, ne ekzistas samopinieco pri tio, ĉu oni uzu o- au a-finaĵon (Zamenhof mem uzis nomojn kiel Marta, kaj en la E-literaturo oni dum jardekoj trovas elstarajn aŭtorojn kiuj uzis la formojn Maria, Eva ktp).

Do, Pimskrabo arogas al si la rajton elekti aŭ krei kaprice iun esperantigon kaj trudi ĝin al uzontoj de enciklopedio. Tio estas absolute malserioza sinteno, neinda je enciklopedia redaktisto. Cetere, estas groteske ke li evitas “Oldo”, pro la signifo de “old”, sed ne “Musolinio” (linio de/da musoj)! Ktp ktp ktp…

En la hispana lingvo, la normala nuntempa maniero skribi Meksik(i)o estas/estus Méjico; tamen meksikanoj preferas plu skribi México, laŭ la iama ortografio de la lingvo, kaj mi respektas tiun ilian preferon. Estas tre racie respekti la preferojn kaj nepreferojn de la homoj; malracie kaj malĝentile estas trudi sian amatajn ĉevaletojn kaj fetiĉojn al la homoj.

En Esperanto, ekzistas almenaŭ du sufiksoj (mi ne enkalkulas -lando) por pluformi landanonomon el landano, nome -io kaj -ujo. Nu, ankaŭ tiu demando ne estas findecidita, ekzistas almenaŭ du “tendaroj” koncerne tion. En Beletra Almanako ni respektas la uzadon de la aŭtoroj koncerne -ujo/-io, kaj ne trudas ies preferon per unuecigo de la tuta numero. La revuo respektas kaj spegulas la efektivan buntecon de la lingvouzo.

Same pri uskleco de lingvoadjektivoj ks. Iuj preferas skribi majuskle la Franca, la Angla, Ĉino, Japanoj; aliaj (ekzemple mi mem), preferas minuskligi: la turka, la persa, majao, egiptoj… En BA ni respektas la diversecon de uzoj, kaj do ankaŭ tion ni ne unuecigas.

Jorge Camacho