La revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn

Post kiam la prezidento de Ukrainio, Viktor Janukoviĉ, fuĝis la 22-an de februaro, la parlamento elektis novan registaron kaj novan provizoran prezidenton. Rusio respondis interalie sendante al Krimeo militistojn, kiuj laŭdire volas protekti la ruslingvan majoritaton de la loĝantaro en la duoninsulo, kie la situacio estis tute trankvila ĝis la apero de la soldatoj en nemarkitaj uniformoj.

Nun estas planata referendumo pri la eliro de Krimeo el Ukrainio, kaj aliĝo al Rusio. Sur grandaj reklamtabuloj la balotado, kiu laŭplane okazos la 16-an de marto, estas prezentata kiel elekto inter ukraina naziisma okupacio kaj libereco en Rusio.

Por ekscii, kiel la okazaĵoj aspektas el vidpunkto de loka esperantisto, Libera Folio turnis sin al Paŭlo Moĵajevo, ano de la Akademio de Esperanto, kiu loĝas en Simferopol, la ĉefurbo de Krimeo.

Libera Folio: Kio laŭ vi nun okazas en Krimeo?

Paŭlo Moĵajevo: – Laŭ mi, okazas malrapida aŭ “raŭpanta” anekso de Krimeo fare de Rusio. La sinsekvo de la eventoj, laŭ mi, estas sufiĉe ilustra. Unue, iuj nekonataj armitaj homoj (kiel poste oni konvinkiĝis, temas pri rusiaj militistoj, verŝajne anoj de iuj elitaj milit-trupoj) okupas la du ĉefajn administraciajn konstruaĵojn de Simferopolo. Sekvatage la Krimea parlamento eksigas la ministraron kaj elektas kiel ĉefministron evidente por-rusian politikiston. Nekonataj militistoj tie kaj tie blokas diversajn militistajn objektojn de Krimeo (la okupantoj estas tro multaj kaj tro bone ekipitaj por esti “iuj hazarduloj”).

– Poste, la nova krimea reĝimo ekparolas pri la referendumo, sed tro ĥaose kaj implike: oni ŝanĝas jen la datojn, jen la vortumojn. Ili ankaŭ interkonsentas kun rusiaj politikistoj pri subteno de Krimeo (samtempe ili eĉ ne unu fojon esprimis la deziron interparoli kun la ukrainia potenco). La rusia parlamento iom haste preparas decidojn, ebligantajn enkonduki la rusiajn trupojn “oficiale” kaj akcepti Krimeon kiel parton de Rusio.

– Finfine oni decidas aranĝi la referendumon post nur 10 tagoj, kun iom malklaraj vortumoj kaj esprimoj, sur la teritorio invadita de fremdaj militfortoj. Kaj tion oni faras jam post la decido, ke Krimeo fakte aliĝas al Rusio… Mi ne scias, kio estas la celo de Rusio: ĉu vere akcepti Krimeon, ĉu nur krei malstabilecon sur la duoninsulo. Ĉiuokaze malantaŭ la eventoj klare videblas la rusia mano.

Libera Folio: Kiel laŭ via supozo la situacio en Krimeo kaj ĝenerale Ukrainio influos la planatajn Esperanto-aranĝojn en la regiono?

Paŭlo Moĵajevo: Tutcerte influos, kaj ja negative. Krimeo, fakte, riskas iĝi izolita por relative longa tempo. Kompreneble, oni plu penos organizadi ion, sed eĉ la antaŭaj (sufiĉe magraj) atingoj kaj rezultoj iĝos por longa tempo tute ne reatingeblaj. Se paroli pri mi persone, mi planis viziti ĉi-somere la rusian SES-on, sed nun mi ne povas paroli certe pri kio ajn, ĉar la ekonomia kaj socia situacio en Krimeo nun aperas al mi kiel tute malklara kaj neantaŭvidebla

Libera Folio: Kiajn informojn pri la okazaĵoj en Ukrainio vi ricevas tra lokaj amaskomunikiloj? Ĉu vi povis kompari kun alilandaj amaskomunikiloj? Se jes, kian diferencon vi vidas?

Paŭlo Moĵajevo: – Mi regule legas multajn novaĵ-retejojn, kaj ukrainiajn, kaj rusiajn. La etosoj de la ukrainaj kaj rusiaj amaskomunikiloj estas ege diversaj, fakte, eĉ kontraŭaj. Multaj rusiaj fontoj (eĉ tre aŭtoritataj) estis jam kaptitaj je partieca prezento de la faktoj au eĉ evidenta misinformado.

Por malkaŝi misinformojn kaj konsciajn mensogojn en amaskomunikiloj, studentoj ĉe la ĵurnalisma sekcio de prestiĝa universitato en Kievo iniciatis la retan projekton StopFake.org. La retejo aperigas ruslingvajn kaj anglalingvajn tekstojn, kiuj analizas la kredindecon de suspektindaj asertoj en amaskomunikiloj.

En Rusio, la esperantisto Stanislav Belov decidis kontribui al la projekto per tradukoj al Esperanto. Ni demandis al li, kial.

Stanislav Belov: – La ukrainiaj eventoj altiris grandan atenton de la Esperanto-komunumo. En personaj Fejsbukkontoj kaj diversaj FB-grupoj aperis pluraj diskutoj, ofte tre ardaj, kun dekoj da partoprenantoj el plej diversaj landoj. Mi rimarkis, ke al multaj diskutantoj mankas informoj pri la okazaĵoj kaj provis plenigi tiun breĉon jen kaj jen aperigante artikolojn en la Vikinovaĵoj. La 8-an de marto mi hazarde trovis en Lenta.ru artikolon pri la projekto StopFake.org, kaj tiu ideo plaĉis al mi, ĉar mensogoj rilate la ukrainajn eventojn multiĝas, kaj mi mem kelkfoje iĝis ties viktimo. Mi tuj ekpensis, ke tiu (relative) sobra kaj kompetenta analizo fare de lokanoj povus utili al la esperanto-komunumo kaj tuj skribis mesaĝon al la administrantoj de la projekto. Post unu horo mi ricevis jesan respondon kaj post plia horo aperis la FB-paĝo StopFake.org Ukrainio.

Libera Folio: Kiel vi persone sintenas al la okazaĵoj en Ukrainio?

Stanislav Belov: – Ĉiu homo kiu vidis filmetojn en Jutubo komprenas, ke rakontoj de Euronews pri “la pacaj protestantoj” estis same mensogaj kiel balbutado de la rusia Unua televidkanalo pri “la krimeaj sindefendantoj”, kiuj kun modernaj mitraletoj kaj sur kirasaŭtoj okupis plej gravajn lokojn en la duoninsulo. Laŭ mi Vladimir Putin konsideras la ukrainan “revolucion” kiel mokon de la Okcidento, defion kiun li devas respondi je ajna prezo. Li kredas, ke homoj en Ukrainio estas trompataj kaj manipulataj (li ja scias tion fari), do por ne iĝi “lama anaso” li tuj rebatis kontraŭ la “manipulantoj” en Krimeo. Lia celo estas ne aligo de la regiono al Rusio, sed nur kreado de problemoj por la nova registaro kaj ties okcidentaj subtenantoj. Do la ŝakpartio “Rusio – la Okcidento” pluas kaj la ukraina popolo estas nur aro de ludpecoj sur tiu geopolitika ŝaktabulo.

Malsaman opinion pri la okazaĵoj havas la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio Euhen Kovtonjuk:

Euhen Kovtonjuk: – En Ukrainio tedita de la prezidenta diktaturo okazis popola kontraŭo al tio, kaj al la ĝenerala koruptado en ĉiuj vivbranĉoj. La reĝimo respondis per persista premo, inkluzive fizikan pereigon de aktivuloj de la paca kontraŭstaro. Gravas kompreni, ke la reĝimo uzis duonkrimulojn nomatajn “tituŝki” kontraŭ ribelantoj, strebante montri al la ekstera mondo kvazaŭ okazas interna batalo. Ni komprenas ke grandajn planojn pri nia vivo oni formas eksterlande, specife en Moskvo.

Laŭ Kovtonjuk, la nova ukrainia registaro estas favora al Esperanto, kaj UkrEA esperas havi ĝian subtenon por aranĝi Universalan Kongreson en 2017. Li daŭre kredas, ke la planata internacia junulara renkontiĝo en Krimeo ĉi-julie povos okazi. Entute en Ukrainio ĉi-jare estas planataj almenaŭ kvin internaciaj Esperanto-aranĝoj, skribas Dima Ŝevĉenko en Ipernity.

La iniciaton de Stanislav Belov pri esperantlingvaj artikoloj en la retejo StopFake.org Kovtonjuk forte subtenas. Ĝin trovas laŭdinda ankaŭ Paŭlo Moĵajevo en Krimeo, sed li ne faras al si iluziojn pri ĝia signifo:

Paŭlo Moĵajevo: Jes, mi trovas ĝin inda, sed mankas al mi tempo kaj inspiro kontribui al ĝi. Ĉiuokaze, la Esperanta inform-fonto nenion decidos nek influos en la tuta afero.