Kongresa universitato ne havas prelegantojn

Dum la Internacia Kongresa Universitato kutime okazas naŭ prelegoj, el kiuj tri estas parto de formala kurso sub la aŭspicio de AIS, Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino. Fine de la kurso okazas ekzameno, kaj la sukcesintoj ricevas atestilon de AIS. Ĉi-jare la sekretario de IKU, Amri Wandel, du tagojn antaŭ la limdato havis nur kvin sinproponojn. Fine li decidis movi la limdagon de la 31-a de januaro al la 28-a de februaro.

Libera Folio: Kial estas tiel malmultaj sinproponoj ĉi-jare?

Amri Wandel: – Ĉi jare la oficiala alvoko por IKU-prelegantoj aperis relative malfrue kaj verŝajne (mal)kontribuis ankaŭ la foreco de la UK de Eŭropo, el kiu venas la plimulto de la prelegantoj, la manko de konscio pri IKU kaj eble de potencialaj proponantoj en Sudameriko.

Kial IKU estas grava, kaj kial necesas ke estu altnivelaj kontribuoj?

Kongresa universitato ne havas prelegantojn– Evidente IKU estas la akademia flagŝipo de la UK kaj provizas prelegojn interesajn ankaŭ por multaj kongresanoj. Ĉiujare la IKU-komisiono zorgas, per profesia kaj rigora prijuĝa procezo, ke nur la plej taŭgaj prelegoj kaj prelegantoj estu akceptitaj. Por garantii signifan selektadon kaj sufiĉe altan nivelon estas grave ke estu pli da proponoj ol efektive elektotaj preleoj. Ideale la proporcio estu almenaŭ duoble da proponoj ol lokoj. Pli pri la valoro kaj historio de IKU eblas legi en la retejo de UEA kaj en la artikolo Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato en verko La Arto labori kune.

Kiu povas proponi kontribuon kaj kiel tion fari?

– Ĉiu kiu havas interesan temon rilatan al sia profesio aŭ okupo, kaj povas alloge prezenti ĝin al laika publiko estas bonvena proponi prelegon. Oni sendu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo, al la IKU-sekretario (prof. Amri Wandel, amri@huji.ac.il) ĝis la komenco de februaro. La elektotaj prelegantoj ricevos honorarion de 260 eŭroj.

– Oficiala invito estis publikigita en la decembra n-ro de la revuo Esperanto kaj en Gazetara Komuniko meze de novembro 2013. La invito specifigas, ke la prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ proponoj pri aliaj temoj.