Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari

Iam la eldonkvanto de la revuo superis 2.000, sed post la jarmilŝanĝo la kvanto de pagitaj abonoj rapide malkreskis, kaj en 2010 ĝi estis nur 597. Fine de 2010 ekoficis la nova ĉefredaktoro Rogener Pavinski, kaj la kvanto de abonantoj denove ekkreskis.

Laŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, la eldonado de Kontakto preskaŭ ĉiam estis deficita, kaj tial plurfoje aperis proponoj simple malfondi la revuon.

– Plej serioza la minaco estis komence de la 90-aj jaroj, kiam Hans Bakker kiel financa estrarano de UEA pledis por fini ĝian eldonadon. Kun la apogo de la Centra Oficejo TEJO sukcesis savi la pluvivon de sia revuo per radikala grafika kaj redakta reformo, realigita de Francisco Veuthey kiel nova redaktoro.

Veuthey redaktis Kontakton dum kvin jaroj (1992-1997), kaj ĝuste dum lia oficperiodo la kvanto de abonoj superis 2.000. Poste ĝi malkreskis rapide, sed la deficito ne iĝis tro granda, ĉar oni sukcesis ŝpari monon presante la revuon unue en Bulgario kaj poste en Pollando. Tamen poste la sendokostoj en Pollando draste altiĝis, kaj la presado kaj ekspedado nun denove okazas en Nederlando.

– En 2012 la eldonado de Kontakto estis deficita je ĉ. 3.000 eŭroj. Por eviti deficiton en 2013, kaj ankaŭ por reĝisdatigi la aperadon de la revuo, la numeroj 5 kaj 6 estis eldonitaj kiel unu 36-paĝa kajero. Dank’ al tio la en- kaj elspezoj en 2013 estis en ekvilibro, klarigas Buller.

La unua numero de Kontakto aperis en 1963, do 2013 estis jubilea jaro por la revuo, kaj por festi ĝin la kvanto de koloraj paĝoj estis duobligita al 16 el sume 24 paĝoj en ĉiu numero. En la jaro 2014 tamen la kvanto de koloraj paĝoj devos denove ŝrumpi, diras Rogener Pavinski:

– La fakto estas ke por teni la duoblan kvanton de la koloraj paĝoj (kiu estis enkondukita por la jubileo 50-jara de Kontakto), ni devus havi kreskon de abonantoj, kaj tio ne okazis.

Libera Folio: Kial laŭ vi denove malkreskis la kvanto de abonantoj?

Rogener Pavinski: – En 2012 ni havis sufiĉe grandan kreskon de la abonantoj. Por tiu jaro ni faris tre bonan kampanjon, ni donacis senpagajn T-ĉemizojn al tiuj, kiuj frue aliĝis al TEJO aŭ abonis la revuon. Por 2013 ni ne ion specialan faris. Kaj en 2013 fakte ne estis renovigita 40-nombra kolektiva abono de Esperanto-Asocio en San-Paŭlo. Tio estas preskaŭ duono de la 100 abonantoj, kiuj forfalis pasintjare. Tamen, kolektivaj abonoj apenaŭ estas enspezigaj.

Ĉu plu eblas fari ion en 2014 por relogi abonantojn?

Rogener Pavinski– Ĉi-jare ankaŭ ne estis sufiĉe da tempo por elpensi iun kampanjon, kaj denove allogi per T-ĉemizoj ne ŝajnis tre interesa ideo, sed evidentiĝis ke kelkaj homoj bezonas ion tian, kaj estas allogataj de tiaj kampanjoj. Ni daŭre planas plibonigi la revuon, enkonduki kelkajn novajn rubrikojn, sed eble la plej interesa novaĵo estas ke ni baldaŭ lanĉos muzikan konkurson, kiu celas plenigi truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” de la Belartaj Konkursoj de UEA.

– Rilate al abonantoj, mi pensas ke la revuon Kontakto devus ricevi ĉiuj membroj de UEA. Do ne nur la membroj kun ĝis 29 jaroj ĉar Kontakto ne estas nur junulara revuo. Mi pensas ke la plejmulto de la membroj tion aprobos. Tiuj, kiuj ne ŝatus ricevi ĝin povus tion elekti, same kiel oni nun faras por la revuo Esperanto.

Sed dissendo al ĉiuj kostegus ja, de kie preni la monon? Ja jam nun eblas aboni aparte.

– Oni plialtigus la kotizon. Se oni presas pli da revuoj, la unuopaj kostoj falas. La aldona sumo ene de la kotizo estus malpli granda ol aparta abono.

Simpla abono de Kontakto nun kostas de 12 ĝis 24 eŭroj, depende de la lando.