Rusiaj esperantistoj postulas pardonpeton

Protesta letero sendita nome de “rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.


Sekvoj de la Rusia bombardado en Mariupol en marto 2022. CC BY-SA 4.0

Fine de aŭgusto La Estraro de UEA decidis ”provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdis sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio aperintaj en Facebook. Pli frue Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, Aleksandr Lebedev, pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo.

Smetanina devas rericevi sian postenon kiel ĉefdelegito de UEA kaj Lebedev devas esti restarigita kiel studento de la pola universitato, postulas malferma protesta letero direktita al la estraro de UEA. Krome la estraro de UEA devas pardonpeti al Smetanina kaj Lebedev pro “senbaza kalumnio de ilia propra opinio kaj pozicio” kaj danki Smetanina pro ŝia “50-jara altruista agado favore al Esperanto”, postulas la letero.


Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, kiun ŝi komentis.

La letero estas sendita nome de “rusiaj esperantistoj”, sed la sola konkreta nomo de rusia esperantisto en ĝi (krom tiuj de Smetanina kaj Lebedev) estas tiu de Valerij Sipoviĉ, “esperantisto ekde 2004 jaro”. Ŝajne li estas la aŭtoro de la letero.

La letero estis sendita pasintsemajne por aprobo al multaj rusiaj esperantistoj kaj almenaŭ iuj landaj asocioj de UEA. Ĝi iĝis pli vaste konata ĉi-semajne, kiam komitatanoj de UEA ricevis ĝin kaj komencis diskuti ĝin en fermita grupo ekster la publika diskutejo de la komitato.

La mekanismo de la aprobo, priskribita fine de la letero, estas siaspeca:

Bv aprobi ĉi leteron. Kiel diris L. Zamenhof, – “Silento estas konsento!” Se vi havas kion oponi, bv sendi vian opinion al suba adreso. /…/ Via opinio estas atendita ĝis la 5 de novembro 2022.

La teksto de la letero fidele sekvas la asertojn de la rusia ŝtata propagando, laŭ kiu en Ukrainio regas nazioj kaj la milito tie temas pri freneza atako de “Okcidento” kontraŭ la popolo de Donbaso.

“Ne restis flanke ankaŭ Esperanto-movado. Anstataŭ subteni Ruslandon en ĝia batalo kontraŭ novnaziismo la Estraro de UEA laŭ instigo de la prezidantino de latva E-asocio Margarita Ĵelve sub preteksto kvazaŭ de apogo de rusiaj esperantistoj de milito en Ukrainio provokis sovaĝan rusofobion”, la letero daŭrigas.

Fakte, Margarita Ĵelve neniel rolis en la diskuto pri la eksigo de Smetanina, krom ke la kritikataj eldiraĵoj de Smetanina aperis kiel respondoj al afiŝo de Ĵelve en Facebook. Interesa estas ankaŭ la aserto de Sipoviĉ, laŭ kiu la eksigo de Smetanina okazis “laŭ propono kaj insisto de eksprezidanto de UEA Osmo Buller”. Buller efektive grave rolis en la diskuto, sed li neniam estis prezidanto de UEA.

Kun la letero estis dissendita ankaŭ deklaro de Svetlana Smetanina, laŭ kiu ŝi neniam kaj nenie publike afiŝis sian opinion pri la “milita operaco far Ruslando”. Ŝi ne klarigas, kiel eblas, ke la kritikataj komentoj tamen aperis ŝianome en Facebook, sed petas la komitaton kaj estraron de UEA “restarigi plene mian ĉefdelegitecon kiel reprezentanto de Ruslando”.

Efektive ĉefdelegito tamen neniam estas reprezentanto de ajna lando, sed reprezentanto de UEA en la koncerna lando.


Unu el la komentoj afiŝitaj en Facebook el la konto de Svetlana Smetanina.

Ŝi aldonas: “Domaĝe, ke M. Ĵelve kaj ankaŭ UEA-Estraro ne kontaktis rekte min kaj ne ĝustigis falsajn informojn kvazaŭ esprimitaj/n/ de mia nomo”. Tamen efektive la prezidanto de UEA, Duncan Charters, dum la komitata kunsido en Montrealo klare indikis, ke li ja havis rektan kontakton kun Smetanina:

– Ankaŭ la ĉefdelegito de Rusio plendis pri misinformoj. Mi ne scias ĉu mi volas diri pli, sed ŝi en konversacio diris, ke tio, kion oni raportis pri ŝiaj diroj ne estas vera, kaj oni povas scii tion, ĉar ne estas laŭ ŝia stilo, li diris.

La prezidanto de UEA nun ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, kiel – se iel – UEA intencas reagi al la letero.

Libera Folio demandis la dissendinton de la letero, Valerij Sipoviĉ, ĉu la letero havas ajnan rilaton al REU, kaj kio okazos, se UEA ne plenumos la postulojn starigitajn en la letero. Li respondis:

– La plimulto de esperantistoj, kiuj ricevis kaj aprobis ĉi leteron, estas membroj de REU. Ni atendu la decidon de UEA-Estraro.

Li ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, kiom da homoj efektive aktive aprobis la sendon de la letero.

En la reta diskutejo de REU estrarano Irina Gonĉarova atentigis, ke neniu rajtigis Sipoviĉ sendi la leteron.

– Mi protestas ankaŭ kontraŭ akcepto de trasilento de la adresitoj kiel konsento kun la teksto de la deklaro. Al kontraŭuloj sinjoro Sipoviĉ proponas organizi privatajn opiniinterŝanĝojn. Tio ne estas normale. En demokratia socio oni ne evitas publikajn diskutojn por ellabori komunan opinion, ŝi skribis.

Al tio reagis Valentin Melnikov:

– El ĉiuj rusiaj e-istoj la klare kontraŭan opinion pri la nuna situacio, krom vi, iam esprimis nur 4 homoj, el kiuj unu delonge elmigris, do ne plu konsidereblas kiel “rusia” e-isto, alia plene forlasis E-movadon – do ne plu konsidereblas kiel e-isto entute. Se vi tiom laŭte apelacias al “demokratia socio” – do en demokratia socio minoritato cedas kaj akceptas la volon de majoritato.

Estrarano Nikolaj Gudskov siavice skribis, ke Sipoviĉ kompreneble rajtas skribi ĉion ajn al kiu ajn, sed nur propranome:

– Li rajtas skribi egale, ĉu 2×2=5, ĉu 2×2=4, sed nek tiu, nek alia aserto estas opinio de ĉiuj rusiaj esperantistoj aŭ ĉiuj rusiaj matematikistoj. Ĉiuj sin ne esprimis tiurilate. Li povas diri eĉ, ke li estas prezidanto de la Terglobo, kaj tiel subskribi la leteron – sed tio estas lia privata opinio, kiu sen subteno de aliaj homoj valoras neniom, kaj ajna normala leganto ne prenos tispecan subskribon serioze.