La elektro en la Centra Oficejo estis malŝaltita lunde matene je la 9-a horo pro laboroj, kiujn la elektrokompanio faras en la kvartalo. Laŭplane la elektro devos esti reŝaltita plej laste je la 15-a horo samtage.
Aldone al la retejo, ankaŭ la retpoŝta konekto de UEA estas malŝaltita dum la interrompo de la elektra servo.