Unika aranĝo sur plurgeneracia fundamento

Ĉu eblus okazigi kulturan aranĝon similan al Arkones aliloke, ekzemple en Usono lige kun NASK? Tiu estis unu el la demandoj, kiujn starigis al si Brandon Sowers antaŭ la ĉi-jaraj artaj konfrontoj en Poznano. Serĉante la respondojn li maltrafis eĉ du trajnojn kaj restis en Poznano plian nokton.


La aŭtoro de la teksto sur la scenejo dum Arkones. Foto: Halina Górna.

Arkones. Por nordamerikanoj kiel mi, la nomo estas apenaŭ konata. ARtaj KONfrontoj? Kion signifas tio? En ESperanto? Ĉu ni efektive disponas je sufiĉe da arto por okazigi konfrontojn ĉeestajn?

Krome, por multaj ekster Centra Eŭropo, Poznano mem eble estas apenaŭ konata. Antaŭ mia unua vizito, mi konis la nomon nur pro la ribelo de 1956. Sed evidente tio estas nur malgranda parto de la urbo. Meze inter Berlino kaj Varsovio, Poznano havas propran Esperantan heredaĵon, el kiu Arkones estas ia krona juvelo.

Mi mem devintus ĉeesti Arkones antaŭ jardeko, kiam mi partoprenis la unuan jaron de la interlingvistikaj studoj en Poznano, sed havis konflikton tiam. Mi neniam poste havis alian oportunan momenton por partopreni, ĝis la nuna jaro, sed mi ĉiam restis scivolema pri ĝi. Inter aliaj demandoj, mi scivolis, kio estas la rilato inter Arkones kaj Interlingvistikaj Studoj? Ĉu eblus okazigi ion similan en Usono, ekzemple apud NASK?

Mia scivolemo reaktiviĝis, kiam alia usonano sugestis, ke mi profitu mian loĝadon en Eŭropo por partopreni. Do, mi revenis al Poznano post jardeka foresto. Mi eĉ ĉeestis kelkajn tagojn el la interlingvistikaj studoj. Estis agrabla grupo, preskaŭ 20, kiuj venis de pluraj kontinentoj. Simila al la grupo kiun mi partoprenis iam. Do, ankoraŭ ĉio tre konata.

La lastan tagon, vendredon, ni finis la studsesion kaj pretiĝis iri al la Arkonesejo – tuj apude, ĉe kultura centro de fervojistoj, interesa postlasaĵo de la socialisma epoko. (Kaj verŝajne pro tio, agrable proksime al la fervojstacidomo!)

Mi estis preskaŭ ŝokita kiam mi eniris. Mi ne atendis vidi tutplenan salonegon por simpla kultura semajnfino. Dolĉigis la ŝokon tio, ke mi rekonis plurajn amikojn de tiu mondoparto.

La malferman nokton karakterizis solidareco kun ukrainoj – konkretigite en la formo de ukrainoj loĝantaj en Poznano, esperantistaj kaj ne. La vesperon gvidis ukraina esperantistino loĝanta en Poznano ekde la militeko, Oksana Kovalivska, kiu ne nur prezentis, sed ankaŭ kantis ukrainajn popolkantojn en Esperanta traduko.


Ukrainaj infanoj kantas dum Arkones. Foto: Halina Górna.

Krome, trupo de ukrainaj knabinoj prezentis grupan dancon. Mi komprenis, ke ili ne estas esperantistoj, kaj renkontis unu la aliajn nur en Poznano, post eliri Ukrainion – kaj ŝajnis, ke ankaŭ la familianoj venis por spekti la dancon. Mi taksis taŭga ke Esperantistoj kultivu kaj nutru ligojn kun la ekstera mondo; des pli pro la nuna kunteksto, kun multaj ukrainoj en Pollando por eviti la militon. Mia koro estis pli tuŝita per tiu ‘arta konfronto’ pri ukraina kulturo kaj kontraŭ-milita homeco, ol mi antaŭe supozis.

Mi eksciis dum tiu vespero, ke la nuna Arkones preskaŭ ne okazis, aŭ almenaŭ ke estis minaco, ke ĝi ne okazus. Ne temas nur pri la pandemio, kiu dubigis ĉion, sed krome pri tio, ke ĝi jam devis malhavi la dum jardekoj ĉefan motoron de la aranĝo, la forpasintan Paweł Janowczyk. Oni omaĝis ankaŭ lin dum tiu malferma vespero kaj klarigis pri tiu situacio. Des pli impone, do, ke la organizantoj de la ĉi-jara eldono okazigis tiom buntan programon.

La posta tago, sabato, estis la “ĉefa” tago de Arkones, kun la plejmulto de la prelegoj, kaj la “Miela Vespero” – kiun mi plidetaligos poste.

La plej granda problemo pri la prelegoj? Ke dum preskaŭ ĉiu momento, estis du samtempaj prelegoj, kiuj ambaŭ logis mian atenton. Ĉu prezento de libro pri Esperanta promenado en Berlino, aŭ pri la estiĝo de estona literaturo? Ĉu prelego pri la bicikla mondvojaĝo de Lucien Péraire dum la 30aj jaroj, aŭ pri tradukarto kiel motoro de nia literaturo? Mi devis fari multajn tiajn malfacilajn elektojn. Eĉ malfacilis foriri por tagmanĝi, sciante, ke mi devus maltrafi ion interesan.

Iel mi sukcesis fari tiujn malfacilajn elektojn, kaj eĉ bone manĝi. Kaj vespere restis ankoraŭ unu surprizo – la menciita “miela” vespero. Ne temas pri simpla dolĉa nomo – oni proponis medon al ĉiu partoprenanto por tosti kaj komenci la vesperan programon. Poste, estis varia kaj interesoplena programo: komedio, poem-deklamado, kaj muziko. Mi komprenas, ke dum pasintaj jaroj ankaŭ ofte okazis teatraĵo.

Dimanĉo havis simile buntan programon kiel sabato, nur iom pli mallonge. Posttagmeze venis la momento, kiam mi devis iri kapti trajnon al Berlino, do mi ĝisis, ekpromenis, kaj… perdiĝis, maltrafis la trajnon. En ordo, mi pensis, estas alia post kelkaj horoj, do mi revenis por spekti la lastajn prelegojn kaj ĝui post-arkonesan bieron sub pola suno. Poste, kiam mi maltrafis la sekvan trajnon, mi povis kulpigi nenion krom la bieron, kaj min mem. Feliĉe mi tranoktis Poznane kaj atingis Berlinon la sekvan tagon.

(Mi poste lernis multe pri la vojaĝebloj en la regiono – krom la flughaveno en Poznano, kaj trajnoj el Berlino kaj Varsovio, estas ankaŭ busoj kiuj iras rekte de la Berlina flughaveno al Poznano. Ĉion tion mi notis por postaj jaroj.)

Ĉu eblus rekrei Arkones en aliaj kuntekstoj? Ne. Ĝi situas sur regiona fundamento de pluraj generacioj de spertaj kaj talentaj esperantistoj. Ĉu eblus iniciati ion, inspiritan de Arkones? Mi pensas, ke jes – eĉ se oni komencos iom pli modeste, oni povas kultivi jaron post jaro. Oni ĉiam devas trovi la deirpunkton kaj eklabori antaŭ ol havi ion belan por montri.

Se vi neniam antaŭe partoprenis Arkones, ne maltrafu okazojn dum venontaj jaroj. Kaj ankaŭ ne maltrafu vian trajnon!

Brandon Sowers