Pli da muminoj ekparolas Esperanton

Esperanto-Asocio de Britio lastatempe tre vigligis sian eldon-agadon. Ĵus aperis la unua el planataj sep tradukoj el la verkoj de la konata finnlanda verkisto Tove Jansson pri la loĝantoj de Muminvalo. Ni petis la eldoniston kaj tradukinton rakonti pli pri la projekto. 

Tove Jansson (1914–2001) estas verŝajne la internacie plej konata finnlanda verkisto. Ŝiaj libroj pri la loĝantoj de Muminvalo estas tradukitaj al pli ol kvardek lingvoj. La unua traduko en Esperanto aperis jam en 1984. Tiam temis pri la novelaro ”Det osynliga barnet” (La nevidebla infano), kiu en Esperanto aperis sub la titolo ”Muminvalo”.

La libroj pri la muminoj ofte estas konsiderataj infanlibroj, kaj ili ja bone taŭgas por infanoj – sed ankaŭ plenkreskuloj povas trovi en ili multon por pripensi. Tove Jansson apartenis al la svedlingva minoritato de Finnlando kaj verkis siajn librojn en la sveda.

Nun Esperanto-Asocio de Britio eldonis la unuan el la sep plej konataj verkoj de Tove Jansson pri la muminoj, ”Kometo en Muminvalo”, kiu origine aperis en la sveda en 1946 kiel ”Kometjakten” (Ĉasado de kometo). Redaktita versio aperis en 1968 sub la titolo ”Kometen kommer” (La kometo venas).

La nun aperinta Esperanta traduko de la konata sveda esperantista verkisto Sten Johansson baziĝas sur la eldono de 1968. Krome Esperanto-Asocio de Britio jam faris kontrakton pri traduko de la pliaj ses verkoj en la serio.

Ni petis Tim Owen, la direktoron pri edukado kaj evoluo ĉe EAB, kaj la tradukinton Sten Johansson rakonti pri la laboro por realigi la projekton.

Libera Folio: Kiel estiĝis la ideo traduki al Esperanto verkojn de Tove Jansson? Kiu iniciatis ĝin, kaj kiuj partoprenis en la realigo?

Tim Owen: – En marto 2021 Edmundo Grimley Evans kaj mi diskutis eventualajn projektojn, ĉar EAB komencis eldoni ege bon-kvalitajn infanlibrojn. Li atentigis, ke Sten Johansson jam tradukis kaj enretigis la librojn de la Muminserio, kaj ni decidis kontakti lin por ekscii, ĉu ŝajnus al li alloge poluri la tradukojn kaj forigi la ret-versiojn, se EAB sukcesus akiri la eldonrajtojn. Tio ja interesis lin, kaj mi tuj kontaktis la necesan homon, kaj kontraktis pri la unuaj du libroj, Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto.

– Intertempe, aldoniĝis al la diskutado Jouko Lindstedt, kiu reprezentis Fondumon Esperanto en Finnlando; tiu ĉi organizaĵo kontribuis malavare al la sukcesigo de la projekto per financa subvencio al EAB, kaj, laŭ mia kompreno, proponos al ankaŭ Sten iom da mono. La plimulton el la laboro faris kompreneble Sten; provlegis kaj konsilis Edmundo kaj Jouko; enpaĝigis mi.

Ĉu estis malfacile ricevi la rajtojn por la verkoj?

– Tute male, la afero iris senpene glate. Mi jam havis sufiĉe da sperto pri tiaj aranĝoj por aspektigi EAB serioza kaj fidinda eldonisto, kaj ni tuj interkonsentis, kun nur unu eventuala komplikaĵo: posedantoj de imponaj titoloj kiel Muminoj kompreneble volas ŝirmi la reputacion akiritan kaj protektatan dum jardekoj, kaj tial ni devis peti kaj ricevi aprobon por la kovrilo kaj interna teksto, antaŭ ol eldoni la libron.

– La necesan aprobon mi tuj ricevis de Moomin Characters Oy Ltd, kaj baldaŭ poste sendis novan mesaĝon al mia tre amika kontaktulo por kontrakti pri la ceteraj kvin libroj en la Muminserio. Al tiu ĉi propono mi ricevis la kutiman tujan jeson.

Libera Folio: Ĉu io estis aparte malfacila aŭ pensiga dum la laboro? Ekzistas almenaŭ unu pli frua traduko el la Mumin-libroj, ĉu vi iel konsideris ĝin dum via laboro?

Sten Johansson: – Nu, por komenci pri la lasta demando: Jes, kompreneble mi konsultas kaj konsideras ĝin. Temas pri ”Muminvalo”, traduko el 1984 kaj 1993 fare de Eckhard Bick de ”Det osynliga barnet”, kiu estas kolekto el mallongaj rakontoj.
Mi konsideras ĝin pri la nomoj de figuroj (kvankam necesis fari du-tri ŝanĝetojn), pri la maniero redoni la stilon kaj rakontomanieron de Tove, kaj pri pluraj detaloj.

– La malfacilaĵoj verŝajne estas pli malgrandaj kaj malmultaj ol oni povus atendi. La stilo de Tove esence estas simpla, iomete parol-lingva. Eble plej granda defio estas redoni ŝian “voĉon”, la senteman sed malsentimentalan, preskaŭ iomete “aferecan” tonon. Kaj kompreneble la malsamajn stilojn de la diversaj figuroj: La iom ridinde pompan de Muminpatro, la senkompate sinceran de Eta Mim, la bonvole malsentemajn de diversaj hemuloj ktp.

– Kompreneble necesas ankaŭ iom da konsiderado, serĉado kaj diskutado pri konkretaj detaloj. Ekzemple regis dubo pri la mara planto, kiun Tove nomas “abborrgräs”. Ĉu ĝi estas naĝa potamogeto aŭ okcidenta akvoranunkolo aŭ eĉ blanka nimfeo? Fine mi decidis pri ‘perko-herbo’, ĉar en infanlibro pli gravas parta travideblo ol specia precizeco, des pli kiam oni ne certas pri la celata specio.

– Kelkfoje necesas atenti lingvajn diferencojn inter Finnlando kaj Svedio, ekzemple pri patkukoj. Alia hezito estis pri markoj kaj penioj, kie mi fine konservis la markojn sed enkondukis groŝojn, ĉar penioj ne estas tre tutmonde konataj.