Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio

Kion esperantistoj faru post la milito? Tiun demandon klopodas prilumi István Szabolcs en dua vidpunkta artikolo pri la temo. ”Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subte­nas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla”, li skribas.


Monumento pri la rusia-ukrainia amikeco en Kijivo. La skulptaĵo estis forigita post la komenco de la milito en 2022.

 

Mi ricevis inviton de Pascal Dubourg Glatigny por enkonduki kaj gvidi debaton dum la septembra Arkones en Poznano. Ni deziras starigi la demandon “kion ni faros post la milito?”. La celo ne estu pridiskuti la veron kaj malveron de nunaj okazaĵoj, sed imagi kiel ni rekonstruos la dialogon inter Rusianoj kaj Ukrainianoj, ĉu ni esperantistoj havas ion specifan por transdoni, kiel ni rekreos esperon?

Ĉi tiu invito estas granda honoro kaj granda defio. 

En tiaj kazoj oni komencas per memekzameno kaj serĉas historiajn ekzemplojn kaj paralelojn, literaturan fonon, moralan subtenon kaj aliajn samideanojn por diskuti sian koncepton. Fine, oni rimarkas, ke ekzistas pluraj manieroj alproksimiĝi al la temo, kaj tio estas ja la sola sekvinda metodo. 

La ŝarĝo estas tro granda por mi, sed mi ne forkuras. Mi faros honestan provon. 

Mi povus resumi la strategion jene, kun speciala danko al Jozefo Horvath: 

  1. aliri multflanke
  2. restarigi dialogon
  3. serĉi komunan platformon, konsentojn
  4. zamenhofa internaciismo
  5. UEA ne estas politika ento
  6. Esperantistoj koncentriĝu je helpado kaj perado!

Sed mi havas multe pli ol tio por diri. 

Matene de la 24-a de februaro 2022 mi kuŝis en hospitalo. Mi trapasis kor­intervenon, ĝi nomiĝas kardiovertado, kiu restarigas la normalan korritmon. Mi estis vekita el anestezo, kiam la rusoj eniris Ukrainion. Eble es­tus pli bone ne vekiĝi… Seniluziiĝo, malespero kaj honto moviĝis en mia koro. Mi diplomiĝis en Moskvo en 1982 kaj havas multajn ligojn kun la rusa kulturo mi ne povus konduti malamike kontraŭ la rusa popolo.

”La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj ge­neracioj” (citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1023).

Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subte­nas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla. Estas sufiĉe konsterne, ke lando povas esti atakita en Eŭropo en 2022. Ne ekzistas valida kialo. 

Mi ankaŭ ne timas nomi la rusajn akuzojn laŭnome pri la murdo de miloj da rusoj. Ĉi tiuj devus esti, aŭ estos, esploritaj ĉe la Haga Tribunalo. Srebrenica ankaŭ ne povus esti neata aŭ malaperigita. Nek Odessa, Nek Buĉa! Ni ne povas esti kaj ne estos indulgemaj.

Tiu ĉi milito diferencas multrilate ne nur de la jugoslava milito, sed ankaŭ de aliaj similaj konfliktoj okazantaj hodiaŭ. 

Ĉi tiu milito kunportos novan mondan ordon multmaniere. 

Ĉi tiu milito estas tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio. Mi solidare agas kun la popolo de Ukrainio kaj kondamnas la agreson de Rusio. Mi simpatias kun la gepatroj kaj parencoj de la rusaj soldatoj senditaj en sensencan morton. 

Antaŭ dek jaroj mi vizitis la ĉarman urbeton Samobor, sudokcidente de Zagrebo. Sur la ĉefplaco troviĝas milita monumento, sur unu el la marmoraj blokoj estas gravurita hungarsona nomo: 18-jara juna soldato falis la lastan tagon de la milito.

La pactrakt­atoj estas konkluditaj, sed ĉu la repaciĝo efektiviĝis? Kion diras la familio de ĉi tiu soldato kaj tiuj de aliaj falintaj kroatoj, kiuj batalis sian nacian defendan kaj liberigan militon? Kion diras la serboj, kiuj parolas pri militkrimoj lige kun la granda patrujli­beriga  ofensivo Oluja de la jaro 1995? 

La jugoslava ekzemplo estas trafa en multaj rilatoj. Tamen tiuj, kiuj rekomendis re­paciĝon en la posteulaj ŝtatoj de Jugoslavio, estis ofte konsiderataj perfiduloj al sia lando, kaj la stigmon de tio ili verŝajne portas ĝis hodiaŭ.

Ĉi tio estas grava leciono, kaj ev­idente ĝi povas validi ankaŭ por mi, kiu certe ne scipovas, sed ankaŭ ne volas, diri ion por ĉiuj flankoj akcepteblan. Tiuj, kies laboro estas “noti certajn aferojn al si”, atakos ne nur ene de la Esperanto-komunumo, sed ankaŭ hejmlande.

Dudek sep jaroj pasis post la fino de la Jugoslavia milito, kiu ankoraŭ faras siajn damaĝojn. Subgrundaj minoj aŭ neeksplodinta municio kripligas infanojn. La samo okazos en Donbaso kaj ĉie. Estas pli facile kompreni falon en batalo ol timadi en paco, zorgante ĉu io simila okazos al nia infano aŭ nepo.

Ĉu homoj retrovos sian vo­jon al sia patrujo, ĉu ili eĉ volas kaj povas fari tion, ĉu disigitaj familioj, parencoj kaj amikoj trovos unu la alian? Ĉu media damaĝo estos likvidita? Ĉu ni povas esperi, ke alia nuklea katastrofo ne okazos? Ĉu necesas unu aŭ du generacioj? Ni Esperantistoj povas fari multon por ĉio ĉi kaj por repaciĝo.

Ni devas lasi malantaŭ ni la antaŭajn formojn de patriotismo, patrujamo, sed an­kaŭ tiujn de internaciismo, ĉar ni vidis kaj daŭre vidas, ke ili povas facile konduki al tranĉeoj. Ni vidis kiel la socialdemokratoj kondutis antaŭ la Unua Mondmilito. Ili promesis malhelpi la militon kaj poste ili rapidis voĉdoni ĝin en siaj parlamentoj.

Mi es­peris, ke Esperantistoj ne falos en tian kaptilon kaj povos montri al la mondo novan esperantisman internaciismon Zamenhofan: ni diras “jes” al ĉio, kio estas bona por ĉiuj nacioj kaj “ne” al tio, kio estas malbona por iuj nacioj. Ni diras “jes” nur al tia patriotismo, kiu profitigas sian landon sen damaĝi la landojn de aliaj nacioj. 

Mi rekomendas al la partoprenantoj legi la lastan ĉapitron de Kroata Milita Noktlibro de Spo­menka Štimec, aperinta en 1992: “La enterigo”.

Dum la bombado de Zagrebo fare de serboj, Spomenka Štimec havis la forton kaj kuraĝon proklami interpaciĝon, enterigi militon kaj malamon. 

Mi memorigas la ŝlosilan ideon de la fama libro de Raymond Schwartz “Kiel akvo de l’ rivero” pri la respondeco de popoloj kaj iliaj gvidantoj (paĝo 340). 

La fina ĉapitro de la noveleto “Sennome” de Ferenc Szilágyi temas pri homa digno kaj venĝo. 

Mi opinias kaj avertas, ke ni ne povas koni la staton de la movado en Rusio. Ni havas kialon timi pri niaj samideanoj. Ni eliru el ĉi tio! 

Tre specifaj taskoj atendas nin: la Esperantistaron ni devas helpi ĉiumaniere. Preci­pe en la okazo de orfaj kaj duonorfaj familioj. Por trovi unu la alian. Spirita zorgo. Multa atento kaj kontakto, reorganizo. Mi ĉiam pensas pri la infanoj, kies psikon, perceptmanieron, pensadon tro frue, kaose kaj determine atingis la hororoj de la milito, mi timas, ke tro da hororaj impresoj en ili definitive enradikiĝis.

Mi pensas pri infa­naj tendaroj, internaciaj renkontiĝoj. Ni devas pensi kiel ni povas pliampleksigi Pasportan Servon. Se necesas ankaŭ perado – ĉar ne ekzistas alia maniero krom dialogo, tiam estu ni pretaj partopreni ankaŭ en tio.

Esperantistoj devas kompreni kaj sekvi ĉiujn procezojn okazantajn en la mondo, ĉu politikajn, ekonomiajn, kulturajn aŭ sciencajn.

Precipe, daŭripovan evoluon kaj pacan kunvivadon de popoloj. Ankaŭ Esperantistoj devas adaptiĝi al la evoluo. Nia afero povos esti realigita, se la mondo prenas nin serioze. Ni havas ankaŭ taskojn, kiujn povas plenumi, kredinde kaj efike, por la profito de la popoloj de la mondo, nur Esperantistoj.

Ni ne povas resti neŭtralaj en la mal­nova senco ĉe tiuj grandaj paradigmoŝanĝoj. Jen grava demando pri tio, kion faru Esperantistoj post la milito. Estas aferoj, kiuj reprezentas solidan fundamenton kaj ne estas kutime kaj bone konstrui, detruante ilin. Mi ja ne rekomendas tion.

Estas instituci­oj kaj mekanismoj, kiujn la homaro jam inventis, ni bezonas nur trovi nian lokon en ili. Kaj ni povas krei kelkon novan. Ni komencis fari signifan progreson en ambaŭ direktoj. Sed ni ne transprenu aliulajn rolojn en evidentaj aferoj. Mi pensas pri la sukcesa laboro komencita en UN kaj ĝiaj institucioj.

Laŭ mi estas bone, ke UEA  kondamnis la militon plurfoje, forlasinte sian neŭtralecon antaŭ longe, kaj nomis ĝin laŭnome, vidu la jenajn konstatojn: 

“Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam mult­ajn mortojn de senkulpaj homoj interalie infanoj kaj virinoj kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj…”(citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1026).

Mi povas memorigi pri la “Mesaĝo al UN pri la Rusa-Ukraina Disputo” (milito, laŭ UN-terminoj), farita de la Estraro de UEA pere de sia reprezentanto ĉe UN. 

“Kun konsterno Universala Esperanto-Asocio, notante la eksplodon de milito inter Ru­sio unuflanke kaj Ukrainio aliflanke, sin demandas, kial la monda ordo starigita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 por interalie la paca solvado de interŝtataj disputoj ne sufiĉis en tiu ĉi okazo…” 

Ni estas post la sesa monato de la milito, kaj Esperantistoj, ilia universala organizo, sukcesis konservi la ĉefajn valorojn de sia movado. Ili estis inter la unuaj, se temas pri preno de klara pozicio kontraŭ la milito. Kiam ili devis, ili riskis perdi sian rusan membroorganizon por fari deklarojn, eĉ  en la okazo de la ĉefdelegito, ili ankaŭ riskis la unuecon de la movado, sed savis ĝin rapida agado per la rezolucio. 

Tamen, vidante la ardajn, akrajn kaj eĉ malamajn debatojn, antaŭintajn nian kongreson, mi teruriĝis, kio okazus, se la neamika ekstera, ekstermovada gazetaro havus aliron al ili. Ĉi tio eĉ povus detrui nin kaj la ideojn, kiujn ni ligas al la nova prezidanto de la Ĝenera­la Asembleo de UN. Al demando de la reprezentanto de UEA ĉe UN li respondis jene:  

“…kvankam mi ne parolas Esperante. Sed hazarde mi estas amiko de unu el viaj gvidantoj, kiu konstante rakontas al mi pri la graveco de Esperanto rilate al pacokonstruado kaj al pli bona kompreno. Kun via permeso mi ŝatus peti vin kaj viajn kolegojn veni por kon­sultiĝo. Mi ŝatus akcepti vian konsilon, kiel Esperanto ne nur kiel lingvo sed kiel spirito de traktado kun homoj, traktado kun malsamaj komunumoj, malsamaj ideoj povas esti pli bone enigita en la laboron de la Ĝenerala Asembleo….”

Mi skribis al mia amiko en mia salutletero: ni volas pensi pri ni kiel veraj reprezent­antoj kaj enkorpigantoj de la futuro en la nuntempo, de la paca futuro de la homaro. Kaj mi certas, ke ni pravigos viajn atendojn. 

Multaj aliaj cirkonstancoj indikas, ke ni frontas al promesplena kaj bonaŭgura futuro. Kaj en Klaipeda kaj en Montrealo, la prezidanto de UEA, Duncan Charters, parolis pri la graveco de la ideoj de Lapenna: seriozigo, in­formado, interpaciĝo. La intelekta akcepto de niaj lingvo kaj ideoj estas survoje, pre­cipe kun la ĉiam pli agnoskata agado ĉe UN kaj ĝiaj membroorganizoj, sed ankaŭ aliloke. Informado ekster la movado kaj informado de la ekstera mondo ŝanĝis sian ritmon, iĝis pli rapida.  Nenio estos tamen atingebla, se Esperantistoj ne povos esti en paco ĝuste inter si. 

Pripensinte ĉion ĉi en la komitatkunsido, mi faris do la jenan proponon: “ni sekvu la sintenon de UN pri militoj kaj paco kaj ni sintenu en maniero, kiu ne pliigas la milit­emon sed favoras pacajn solvojn”, kaj en la lasta voĉdono mi esprimis mian solidar­econ! 

La principo de neŭtraleco povas esti diskutata plu. Surbaze de la ĝisnunaj diskutoj kaj anticipante tiujn en Poznano aperas la demando: ĉu ni en Poznano eksaltos kaj kondamnos la konfliktojn okazantajn en cent aliaj landoj?

István Szabolcs