Neŭtraleco – ĉu nur ŝirmilo por malkuraĝuloj?

Ĉu la neŭtraleco de UEA estas nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? Tion demandas Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li la agado de la asocio lige kun la milito en Ukrainio neglektas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj kaŭzas damanĝon al la reputacio de Esperanto.


La Placo de Sendependo en la ĉefurbo de Ukrainio.

La kruela milito kontraŭ Ukrainio, kiu ekflamis laŭ la volo de la rusia ŝtatprezidanto Vladimir Putin, akrigis multegajn problemojn. Eĉ simple mencii ĉiujn ne eblas – estas tro da tiuj. La Esperanto-movado ne estas escepto,  ankaŭ ĝi estas rekte tuŝita. Temas ne nur pri tio, ke ukrainiaj gesamideanoj jam duonjaron vivas sub la rusiaj bomboj aŭ devis forlasi siajn urbojn kaj hejmojn, parte por fuĝi eksterlanden, parte por ekloĝi en aliaj urboj, kiuj tamen ankaŭ estas bombataj. Tio estas la ĉefa hororaĵo, kvankam kiel dirite ne la sola problemo.

Tre granda problemo iĝis reago de la “oficiala“ Esperantujo. Jam estas priskribita la kazo de Rusia Esperantista Unio (REU), kiun gvidas esperantisto deziranta likvidi la nunan ukrainian ŝtaton, kaj vicgvidas esperantistino kiu interalie konfirmis, ke ŝi “subtenas la murdatakojn de Moskvo“. 

Sed estas ankaŭ alia problema okazo, nome UEA kaj ties “neŭtraleca“ konduto. 

La 27-an de februaro UEA aperigis palan, nekonvinkan kaj timidan Gazetaran Komunikon “reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo“. La teksto estis tiom malforta, ke prefere UEA ĝin ne aperigus. (En ĝi ekzemple forestas la vorto “Ukrainio“.) Ricevinte pro ĝi amason da prava kaj justa kritiko UEA post unu semajno elsendis ankaŭ la sekvan GK: pri la starigo de la helpo-servo. Tie la aktuala tragedio jam estis nomita alimaniere: “Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj – interalie infanoj kaj virinoj – kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj“. Dankon almenaŭ pro tio, sed oni atendis ion plian.

En la unua GK estis ripetita la jam milionfoje eldirita frazo: “UEA ne prenas politikajn poziciojn“. Temas do pri la fama “neŭtraleco“ de UEA.

Post tiom longa antaŭparolo ni transiru al la esenca parto de ĉi tiu artikolo. Provu ni kompreni, kio estas la neŭtraleco kaj kial ŝajnas, ke por UEA la neŭtraleco estas nur ŝirmilo.

La Statuto de UEA kaj ties kadukiĝintaj terminoj


Grigorij Arosev.

Tuj kiam oni parolas pri neŭtraleco, oni rememoras la kazojn de pluraj landoj, kiuj anoncas sin neŭtralaj. Sed tio estas absolute malsimila afero, ĉar tie temas pri milita/armea neŭtraleco, kio en si mem estas ege pli grava por la mondpaco. La pli ol 20 neŭtralaj ŝtatoj devigas sin ne partopreni en militoj, ne membri en la defendaj organizoj (ekz. NATO, pli frue Varsovia Pakto), malgrandigi siajn armilarojn kaj nek mem liveri armilojn nek helpi tion kiam temas pri aliaj landoj. 

La milite/armee neŭtralaj landoj sukcese subtenis la rezolucion de UN kondamnantan la militajn agojn de la rusia registaro en Ukrainio. La neŭtrala statuso neniel malhelpis ekzemple Svislandon, Irlandon, Japanion kaj Aŭstrion (kaj plurajn aliajn) voĉdoni por la rezolucio.

“Neprenado“ de politikaj pozicioj flanke de UEA havas al la menciita neŭtraleco neniun rilaton.

Jen kio estas skribita en la Statuto de UEA:

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.

Se oni legus tion en ideala mondo, ĉi tiu alineo kaŭzus neniun demandon. Nun ne estas tiel. Unue iĝas klare, ke la paragrafo estas jam nereveneble malaktualiĝinta, mallertege formulita kaj kunigas nekunigeblajn nociojn. Kion signifas “esti neŭtrala rilate al nacieco/raso/sekso?“ Ĉu tio signifas ke “UEA traktas egalrajte ĉiujn naciecojn, rasojn, religiojn“? Tiu formulo estus multe pli klara, justa kaj eĉ aplaŭdinda. Sed ja estas skribite ne tiel. Se iu nacio buĉus alian nacion dum Universala Kongreso, ĉu UEA restus neŭtrala rilate al la du nacioj? Kredeble ne, UEA kondamnus la okazaĵon. Se iu UEA-membro kiel esperantist(in)o publike kaj uzante Esperanton kiel lingvon diskriminacius reprezentant(in)on de alia sekso, ĉu UEA ne intervenus? Kredeble jes ja. Do UEA ne restus neŭtrala en ĉi tiuj okazoj.

Kion signifas esti neŭtrala rilate al la sociaj problemoj? Jam la supre citita GK pri starigo de la helpo-servo klare montras, ke UEA ja ne estas neŭtrala (kio estas tre bona). Estas multaj aliaj bonaj okazoj, ekzemple ekologio, kio ankaŭ estas socia problemo.

Kion signifas esti neŭtrala rilate al la politikaj problemoj? Certe UEA ne rajtas kaj ne devas agiti por iuj partioj aŭ kandidatoj por prezidaj postenoj en diversaj landoj, tamen se temas pri iuj sangaj konfliktoj kaj militoj, tio jam ne plu estas politiko.

“Paĉjo, en kiun koncentrejon oni nin veturigas? – Mi ne scias, filo, mi ne interesiĝas pri politiko“. Tiel tekstas malnova amara ŝerco.

La mondo estas alia. Senrevene alia.

Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri intenca nekompreno de la ŝanĝo de la mondo kaj same intenca neaktualigo de la arkaika terminaro.

La Universala Deklaracio

UEA ofte apelacias al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Relegu ni ĝin nun. La dokumento enhavas 30 punktojn. Legante ilin, oni konstatas, ke la aktualaj agoj de Rusio en Ukrainio kontraŭas ĉi-sekvajn punktojn: 2, 3, 4, 5, 9, 12, 13, 17, 18, 19, 20, 26, 27, 28 kaj 30!

Krom tio la neglektado de la artikolo 21 estas la baza problemo de Rusio jam de 22 jaroj, kaj ĝi kaŭzis ĉiujn aliajn problemojn, damaĝojn, krimojn, dramojn kaj tragediojn.

Ĉu ne estas sufiĉe da malrespektoj al la Deklaracio, por ke UEA tamen ekkomprenu malaktualiĝon de la nocio “neŭtraleco“?

Oni certe memoras, ke inter la unuaj (aŭ eble vere la unua) iniciatintoj de la nocio “neŭtraleco“ estis Ivo Lapenna. Sed kiel jam dirite, la mondo ekde tiam plene ŝanĝiĝis. Due kaj plej grave: Lapenna “insistis, ke la neŭtraleco de esperantistaj asocioj devis esti ne absoluta, sed demokratie direktita al libereco kaj toleremo: ĉar la Esperanto-komunumo ne povas libere evolui en la cirkonstancoj de faŝismo kaj aliaj totalismaj reĝimoj. Ĉi tiun pseŭdan neŭtralecon … li nomis kancera vundo de la movado“ (citaĵo laŭ La Ondo de Esperanto).

Ni ne uzu la nociojn “faŝismo“ kaj “naziismo“, ĉar ili estas tro fortaj (kaj cetere uzataj de la ŝtata propagando de Putin). Tamen la vorto “totalismo“ plene konvenas por la nuna situacio en Rusio: “Totalismo estas organiza formo de politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu ofte povas ekzisti nur unu partio, tiu de la registaro. Ĝi estas ekstrema versio de aŭtoritatismo“.

Ni ankaŭ ne forgesu, ke Ivo Lapenna estis fervora adepto de la nocio “aktiva neŭtraleco“ – ĉi-okaze emfazita estu la vorto “aktiva“. Ke UEA starigis la supre menciitan fonduson estas brava ago, sed tute ne sufiĉa.

Ivo Lapena estas prave nomata unu el la plej gravaj figuroj de la movada historio. Liajn pensojn kaj opiniojn oni atentu ne nur kiam tio konjunkture taŭgas, sed ĉiam.

Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri intenca neglekto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Por kio UEA bezonas la neŭtralecon nun?

Mi supozas ke UEA, pli ĝuste ties estraro, unuflanke troviĝas en sakstrato (ĉi tie estas subkomprenataj la antikvaj sed daŭre validaj principoj, i. a. la neŭtraleco, kiuj katenas la manojn de UEA-agantoj), kaj aliflanke la Estraro estas nur grupo de timemaj nenionpovuloj. La du kialoj estas strikte interligitaj.

La invado komencita de Kremlo kaj la ĝis nun daŭranta masakr(ad)o de la ukrainia popolo estas tiom kruela, ke silenti pri ĝi aŭ limigi sin per la supre cititaj GKoj estas minimume strange, se paroli malferme – hontinde.

Plejparto de la Estraro kaj Komitato sendube komprenas la tragedion okazantan en Ukrainio. Kaj same preskaŭ ĉiuj komprenas, ke en normala organizaĵo tia persono kiel la nuna A-komitatano por Rusio estus eksigita/maldungita tuj. Sed UEA malrapidas. Kial? Pro la du menciitaj kialoj. 

La Estraro timas fari fortan decidon, ĉar ĝi certe provokos kritikon, dum neniu volas esti kritikata, ĉiuj volas esti laŭdataj – la homa naturo estas tia. Kaj la kritiko aŭdata pro la foresto de la decido estas rebatebla kaj rebatata per la Sankta Neŭtraleco – tio ja signifas ke la Estraro agas konforme al la Statuto, ne eblas akuzi la Estraron pri tio! Sed fakte temas nurnure pri malkuraĝo.

(Kvankam eble ne en ĉiuj okazoj. En la diskuto sub iu el la artikoloj de Libera Folio la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti skribis: “Mi diru ke pli ol duono de la homaro ne subtenas la opiniojn de la NATO-imperio, ke Usono rajtas militi ie ajn kaj regi la mondon“. Mia demando estis laŭvorte jena: “Usono ne rajtas militi ĉie en la mondo, certe. Ĉu Rusio rajtas militi en Ukrainio? Sinjoro Corsetti, bonvolu diri/skribi plej koncize kaj plej klare: jes aŭ ne?“ Estis ankaŭ aliaj similaj komentoj, sed sinjoro Corsetti respondis neniun el ĝi.)

Mi donu plej proksiman por mi ekzemplon. Mi laboras en Berlino en du ruslingvaj amaskomunikiloj, kiuj tuj post la komenco de la milito rekte kaj neambigue kondamnis la militon, publikigante koncernajn deklarojn. Tio kaŭzis plurajn malfacilaĵojn, ankaŭ financajn perdojn, kiujn mi detale ne listigu, ĉar ne pri tio temas. Sed estis ankaŭ multegaj dankvortoj kaj subteno flanke de tiuj, kiuj samopinias. Ambaŭ kolektivoj opinias sin pravaj kaj pro tio estis tre grave ne silenti kaj ne kaŝi sin malantaŭ eventualaj misprincipoj kiel “ni estas neŭtralaj amaskomunikiloj“. 

Evidente por la nuna estraro de UEA estas pli grave provi sidi sur du seĝoj, sed reale ĝi ne sukcesos sidi tiel kaj falos en la estiĝintan truon.

Mi provas kompreni kaj ne komprenas, kiucele tia asocio kia estas UEA nun bezonas la neŭtralecon. La sama sinjoro Corsetti skribis en sia komento, kiun mi parte jam citis: “Se vi amas la Esperanto-movadon, bonvolu ne entiri ĝin en unu el la plej dividaj temoj de la momento“.

Mi ne scias, kio estas “unu el la plej dividaj temoj“. Oni ne rajtas mortigi homojn. Oni ne rajtas ekstermi aliajn landojn. UEA devas tion memori kaj malferme agnoski. Aliokaze ĝi eĉ pli postrestus kaj aspektus fenomeno el la pasinteco.

Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri malkuraĝo, manko de necesaj decidoj, tro malrapidaj agoj kaj rezulta damaĝo al la reputacio de Esperanto.

Grigorij Arosev