Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA”

Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.


Osmo Buller frandas sovaĝajn mirtelojn en Taivalkoski, Finnlando. Foto: Francisco Veuthey.

Libera Folio: Tuj antaŭ la ĉi-jara UK vi postulis en la komitata diskutlisto, ke Svetlana Smetanina estu eksigita kiel la ĉefdelegito de UEA por Rusio. Tio ĝis nun ne okazis. Pri kio temis via propono kaj kion vi opinias pri la diskuto, kiu sekvis la proponon?

Osmo Buller: – La diskuto tuj devojiĝis de tio, pri kio temis mia propono. Mi diris, ke la konduto de Svetlana Smetanina estis ne akceptebla por oficiala funkciulo de UEA kaj ke tial ŝi estu eksigita kiel ĉefdelegito. Ne temis pri tio, ke ŝi subtenis la agreson kontraŭ Ukrainio, sed pri tio, ke ŝi malrespekte komentis, kiam alia ĉefdelegito, Margarita Želve de Latvio, reklamis en sia Facebook-paĝo la ĉi-jaran Esperanto-tagon kaj ĝian sloganon ”Esperanto – monda lingvo por dialogo, ne por milito”.

Ĉu delegitoj de UEA ne rajtu esprimi sian opinion pri aktualaj okazaĵoj aŭ aktivi politike?
– Kompreneble ili rajtas kaj mi ankaŭ esperas, ke ili tion faras en sia propra medio, sed ili ne rajtas ligi UEA al siaj opinioj kaj agado, krom se temas pri ”la lingva problemo en internaciaj rilatoj”, kiu laŭ la statuto estas la escepto al la neŭtraleco de UEA. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio delegitoj rajtas diskuti ne nur en siaj naciaj forumoj sed ankaŭ en Esperantaj forumoj aliaj ol tiuj de UEA, sed tiam ili elpaŝu kiel privatuloj kaj ne kiel delegitoj de UEA.

– Se Svetlana Smetanina argumentus por la ”speciala operaco” kun sobra kaj afereca stilo, mi povus digesti tion. Tio tamen apenaŭ eblus krom teorie, ĉar temas pri agreso kontraŭ la internacia juro kaj la oficiala Rusio mem ne kapablas pravigi ĝin sobre kaj aferece.

Tamen ankaŭ tiuj, kiuj subtenis vian proponon, preskaŭ senescepte pravigis sian subtenon ĝuste per tio, ke Smetanina pravigis la militon.


Osmo Buller prelegas en Helsinko pri la UK okazinta tie antaŭ cent jaroj, en 1922. Foto: Francisco Veuthey.

– Jes, kaj mi komprenas tion, ĉar la kontraŭuloj tuj ekpredikis, ke per eksigo de Smetanina UEA kondutus neneŭtrale, elektante la flankon de Ukrainio. Tial la diskuto tuj devojiĝis kaj poste mi vane substrekis, ke Smetanina rajtas havi sian opinion sed ŝi ne rajtas konduti kontraŭ alia oficiala funkciulo de UEA tiel, kiel ŝi faris. En iu alia kunteksto, en kiu ŝi klare aperus kiel privatulo, ŝi rajtus diri pri la milito, kion ajn ŝi volus, sed ĉi-kaze ne eblis ignori ŝian rolon kiel ĉefdelegito de UEA. Krome, ŝia malestima referenco al la oficiala slogano de la Esperanto-tago maldecas al oficiala funkciulo de UEA.

– Mi vere ne scias, kiel laŭte mi devas emfazi, por ke ĉiuj komprenu, ke ne temas pri subteno al unu flanko de la milito, sed pri la konduto de Smetanina. Se en ŝia loko estus ukrainia aŭ alia ĉefdelegito, tio ne ŝanĝus la aferon.

Post la invado de Rusio en Ukrainion UEA publikigis deklaron, kiun vi forte kritikis en la komitata diskutlisto. Kial?

– Kiam mi unuafoje legis ĝin, estis al mi tuj klare, ke oni mokos kaj priridos ĝin, ĉar ĝi estis tute maltaŭga. Tiel okazis. La ĉefa ridindaĵo estis, ke la teksto ne menciis la agreson de Rusio, aŭ pli neŭtrale la militon en Ukrainio, sed ĝi parolis nebule pri ”militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. Por la publika bildo de UEA estus multe pli bone silenti anstataŭ aperigi tian deklaron. Pluraj komitatanoj komentis same.

Ĉu do laŭ vi UEA devus silenti pri la milito?

– Tio estus konforma al la tradicia neŭtraleco de UEA kaj pli prudenta. Per sia deklaro la Estraro elvokis, krom mokoj kaj ridaĉoj, malagrablan diskuton kun postuloj, ke UEA prenu starpunkton ankaŭ pri ĉiuj aliaj militoj kaj konfliktoj en la mondo, kvazaŭ tio estus alia formo de neŭtraleco.

Ĉu ne povas aperi situacioj, en kiuj UEA tamen devas preni starpunkton?

– Decida por UEA estas la politiko de Unuiĝintaj Nacioj, organizaĵo, kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn. La Ĝenerala Asembleo de UN kondamnis la agreson de Rusio kiel malrespekton de la internacia juro kaj de principoj de UN. Tio signifas, ekzemple, ke la teritorioj de Ukrainio, kiujn Rusio konkeris post sia invado, same kiel tiuj konkeritaj en kaj post 2014, por UEA plu estas teritorioj de Ukrainio.

– Sekve ili estas teritorioj ankaŭ de Ukrainia Esperanto-Asocio, la landa asocio de UEA, kaj tiu sama statuso de Rusia Esperantista Unio postulas, ke ĝi ne rajtas aktivi tie nek enkorpigi en sian strukturon lokajn grupojn, kiuj ekzistas tie. Ankoraŭ kiel Ĝenerala Direktoro de UEA mi klarigis tiun ĉi aferon, kiam ĝi aktualiĝis post la anekso de Krimeo.

Kial, laŭ via supozo, nek la Estraro nek la Komitato de UEA sukcesis rapide fari klaran decidon pri Smetanina – en unu direkto aŭ alia?

– Unu kialo povas esti tio, pri kio mi komence parolis, nome miskompreno de mia propono. Certe ĉe iuj temis tamen pri simpatio al la ”vero” de Rusio, se juĝi ekzemple laŭ ŝatoj al iuj afiŝoj en Facebook post la rusia agreso, kiujn mi hazarde vidis. Eblas, ke ĝuste en ilia intereso estis tordi mian proponon por tiel bloki ĝin.

Vi anoncis, ke vi eksmembriĝos monatŝanĝe. Ĉu ofte okazis, ke dumvivaj membroj eksiĝis?

– Dum miaj 26 jaroj kiel oficisto de UEA estis manpleno da kazoj.

Kion, se ion, vi volas atingi per tiu paŝo?

– Mi ne akceptas, ke UEA tenas kiel oficialan reprezentanton iun, kiu vidas alian popolon kiel naziojn kaj malestimas sian kolegon kaj oficialan kampanjon de UEA. Per eksmembriĝo mi ne celas atingi ion. Temas pri mia indigno, kiun profundigas tio, ke la afero treniĝas jam semajnojn, kvankam ĝi estas tiel klara, ke la Estraro povus tuj decidi pri ĝi. Jam pli longe mi sentas, ke tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA. Ekde la 1-a de septembro verŝajne ankaŭ formale estos tiel.

Lastatempe vi esprimiĝis ankaŭ kontraŭ la plano de UEA okazigi Universalan Kongreson en Tanzanio. Pri kio temas?

– Temas pri la jam tradicia principo ne kongresi en lando, en kiu ne ĉiuj asocioj, kiuj apartenas al la strukturo de UEA, povus libere kunsidi kaj iliaj membroj senti sin liberaj kaj sekuraj. Tiu baza kondiĉo ne plenumiĝas en la kazo de Tanzanio. Temas pri lando, en kiu samseksemuloj havas eĉ ne la plej elementajn rajtojn, sed ili estas konsiderataj krimuloj kun minaco de dumviva malliberigo.

UK tamen okazis jam en pluraj landoj, kies homrajta situacio estas kritikata. Kial do UK tamen eblis tie?

– Interalie pro tio, ke ekz. samseksemuloj ne bezonis timi tie kaj Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj povis senprobleme kunsidi, diservoj povis okazi, kaj tiel plu. Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni. Estus skandalo, se UK estus asignita al Tanzanio. Tiam LSG devus fari siajn konkludojn, ĉar temus pri malrespekto de ĝia kunlabora kontrakto kun UEA.