UEA kritikata pro troa neŭtraleco

UEA devus pli klare kondamni la militan agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tion opiniis pluraj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Pro la politika situacio neniu el la aliĝintaj rusianoj povis ĉeesti la aranĝon.


Solena inaŭguro, kun kortuŝaj salutvortoj de la 88-jara latvino Biruta Rozenfelde, kiu, reveninte en 1956 de 6-jara deportado en Amura regiono, lernis Esperanton kaj organizis la 1-an BET en 1959. Foto: Ulrich Matthias.

Kun 263 aliĝintoj el 31 landoj la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda (Litovio) estis la unua granda tutsemajna Esperanto-aranĝo en la nuna jaro. Ĝi daŭris de la 9-a ĝis 17-a de julio, kaj efektive venis ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. Pro la politikaj cirkonstancoj, neniu el la 13 aliĝintaj rusoj sukcesis veni.

Dum la akceptado, multaj kongresanoj malĝojis pro du aferoj: eĉ tiuj, kiuj jam antaŭpagis ĉion, devis krompagi ankoraŭ 20 ĝis 30 eŭrojn pro la kreskinta inflacio, kaj ĉirkaŭ duonon de la kongresanoj oni loĝigis 4 km for de la kongresejo. La buskunligo estis sufiĉe bona, sed malfacilis trovi informojn pri linioj kaj akiro de semajna bileto.

Okazis tre interesaj prelegoj de renomaj prelegantoj. Antaŭtagmeze aŭdeblis kutime esperantologia prelego de prof. Ilona Koutny, prelego pri spacteleskopoj de prof. Amri Wandel kaj prelego pri interkultura kompetento aŭ alia temo de prof. Duncan Charters. Multaj kongresanoj bedaŭris, ke la prelegoj de Koutny kaj Wandel estis ĉiam samtempaj.

Aparte entuziasmiga (kaj danciga) estis la koncerto de Sepa kaj Asorti, sed menciindas ankaŭ koncertoj de Georgo Handzlik, Saŝa Pilipovic, Anjo Amika kaj Mikaelo Bronŝtejn (kiu partoprenis nur per Zoom, dum Sergeo Straŝnenko kantis liajn kantojn surloke). Tre ridigis la ĉeestantojn la kabaredo „Mi diros al vi sekrete“ de la teatro „Verda Banano“, prezentita de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipovic.
Post la oficiala vespera programo oni ofte kunvenis por ankoraŭ kanti kun gitaro – precipe la „orajn kantojn“ el Rusio.

Estis preskaŭ ĉiam tre agrabla, ofte suna, sed neniam tro varma vetero. Tio helpis al sukcesaj ekskursoj, ekzemple al la Kurŝa Terlango kaj al la delto de la rivero Nemuno. Sed BET-anoj ankaŭ multe ekskursis memstare en etaj grupoj. Estis tre facile atingi belegajn strandojn sur la Kurŝa Terlango (kiuj estis multloke preskaŭ senhomaj) aŭ ĉe Palanga (kie abundis turistoj).

Resume, tiu ĉi unua vere granda Esperanto-aranĝo en orienta Eŭropo de post la pandemio estis ege sukcesa, pro interesa programo, belegaj koncertoj, agrablaj ekskursoj kaj bonega etoso. Unu kongresano konstatis post la reveno, ke li infektiĝis de kronviruso. Ni esperu, ke li restis la sola.


Ŝipa ekskurso dum BET. Foto: Ulrich Matthias.

Fortajn emociojn dum BET vekis la diskuto ”UEA hodiaŭ: demandoj kaj respondoj“. Ĝin enkondukis la du ĉeestantaj estraranoj de UEA, Duncan Charters kaj Amri Wandel. Ili parolis mallonge pri aktualaj defioj de UEA kaj menciis aparte la vendon de la domo en Roterdamo – kaj la sintenon de UEA al la milito en Ukrainio.

De tiam, la kunveno traktis nur tiun ĉi duan punkton. Kvar el la ĉirkaŭ 30 ĉeestantoj esprimis fortan malkontenton pri la deklaro de UEA de la 27-a de februaro, laŭ kiu UEA ”ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo“.

Sinsekve Ulrich Matthias (germana aktivulo), Povilas Jegorovas (prezidanto de Litova Esperanto-Asocio), Tuomo Grundström (sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando) kaj Świętosław Fortuna (estrarano de Internacia Jurista Esperanto-Asocio) esprimis la fortan deziron, ke UEA klare kaj decide kondamnu la agresan militon de Rusio kontraŭ Ukrainio.

Jegorovas, kiu dufoje alparolis kaj vidis en la sinteno de UEA indiferentecon pri homaj rajtoj, ricevis fortan aplaŭdon de la ĉeestantoj – kaj eĉ subtenon de estrarano Amri Wandel, kiu tamen atentigis pri tio, ke UEA tute ne estas indiferenta pri la milito.

Charters klopodis defendi la ”neŭtralecon“ kaj atentigis pri iu ”dua deklaro de UEA“, kiu aperis kelkajn tagojn post la unua. Sed montriĝis, ke tiu ĉi ”dua deklaro“ ne estas konata al la ĉeestantoj, kaj ke li celis per tiu esprimo nur la enkondukajn vortojn de gazetara komuniko de la 5-a de marto pri “Helpo-servo de UEA kaj TEJO”, kiu parolas pri “kondamnataj militaj agresoj”.

Kiel lasta kontribuanto, Jozef Reinvart, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, subtenis Charters en la opinio, ke, se oni kondamnas unu militon, oni devus kondamni ankaŭ ĉiujn aliajn militojn en la mondo.

Jam post la kunveno Duncan Charters ricevis kritikon ankaŭ de alia flanko: en la ĉiutaga BET-gazeto ”Lumturo“ la BET-anino Dalia Pileckienė riproĉis al li troan atenton pri ”flankaj opinioj“, tiel ke ”oni ne devas miri pri la lastatempa krizo en la organizo ĝenerale“.

Laŭ ŝi, la demando pri la sinteno de UEA al la milito en Ukrainio ”vere interesis nur kelkajn personojn (2-3), sed la aliajn interesis ankaŭ onta strategio de UEA“.

Ulrich Matthias