Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO

La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.

Albert Stalin Garrido estas 24-jara filipinano, kiu nun loĝas en Madrido en Hispanio. Li estas fakulo pri geografio, sed profesie instruas la anglan al adoleskuloj. Krom sia agado en TEJO, kiu komenciĝis en 2014, li havis diversajn rolojn en la movado en Filipinoj, en Azio, kaj internacie. Li fondis Filipinan Esperanto-Junularon (FEJ) en 2013 kaj estas ĝia prezidanto ekde 2016.

Libera Folio: Probable homoj aparte atentos pri la nomo Stalin. Ĉu vi povus klarigi kial vi havas tiun nomon? Ĉu la nomo iel ajn rilatas al viaj politikaj opinioj?

Albert Stalin Garrido: – Mi mem estas maldekstrulo kaj eksa studenta aktivisto, sed la nomo ne rilatas al miaj politikaj preferoj. La simpla sed amuza rakonto malantaŭ mia dua persona nomo “Stalin” estas, ke ni havis enciklopediaron hejme kaj siatempe miaj gepatroj legis pri la nomo Stalin – sen koni la personon malantaŭ tio –, opiniis ĝin belsona kaj donis ĝin al mi. Ke mi iĝis maldekstrulo ne vere estas pro ĝi. Homoj en Filipinoj emas doni al siaj infanoj hazardajn nomojn kaj unu el miaj fratinoj fakte nomiĝas “Ireland”.


Albert Stalin Garrido

Kial vi volas esti prezidanto de TEJO?

– Mi volas daŭrigi la bonajn praktikojn, kiujn la du antaŭaj estraroj komencis, kaj samtempe enkonduki ŝanĝojn, kiujn mi elpensis en la pasintaj jaroj. Esti prezidanto donos al mi sufiĉe da spaco por influi sur la direkton de nia agado per miaj vizioj pri kia TEJO estu.

– La amuza parto estas, ke mi parte sentis ke ĝi estas iel neevitinda sorto por mi kiel la unua vicprezidanto kaj eĉ foje aganta prezidanto kiam Léon ferias. Mi jam de pluraj jaroj prezidas landan sekcion de TEJO, do mi jam konas la bazojn kaj kapablas gvidi teamon. Iĝi prezidanto de TEJO estas eble la kulmino, sed certe ne la fina parto, de mia preskaŭ dekjara aktivado en la internacia aktivularo de TEJO.

Pro nericevo de administrada subvencio, TEJO nun havas buĝetan krizon. Kion vi farus pri la problemo?

– Nu, mi ne dirus ke ĝi estas “krizo,” ĉar TEJO daŭre plene kapablas liveri siajn ĉiutagajn respondecojn al siaj membroj (kaj ni ankoraŭ ne komencis vendi ion grandan por rekuperi monon…)

– Ni komencis la politikon de ŝparemo en multaj kampoj de la administrado de TEJO, en la senco ke ni evitas grandajn elspezojn rilate estrarajn kunsidojn kaj vojaĝojn, interalie. Al mi tio helpas ke mi estas advokato de retaj kunsidoj, kiuj helpos nin eviti nenecesajn kostojn kiujn kaŭzas ĉeestaj kunsidoj. La ŝparemo tamen nepre ne inkluzivas maldungon de niaj oficistoj, kaj male, ni provas ĉe pluraj aliaj instancoj kaj organizoj, en kaj ekster la movado, subvencipeti specife por sekurigi la salajrojn por niaj oficistoj, kiuj mem multege helpas nin por la preparado de subvencipetoj por ĉi-jaraj projektoj kaj estonta administra subvencio komence de 2023.

– Krome, kelkaj el la elirontaj estraranoj, kiuj estas enplektitaj en la financa planado de TEJO, pretas en aliaj, malpli grandaj roloj aktive subteni la organizon en tiu kampo. Unu el niaj pluraj planoj estas okazigi donackampanjojn, kiuj eble okazos dum la UK aŭ/kaj dum la cetero de la jaro.

Kiuj estus viaj prioritatoj kiel prezidanto?

– Al mi vere gravas teni ekvilibron inter daŭrigo de la bonaj iniciatoj kiujn komencis la elironta estraro kaj novigoj kaj ŝanĝoj en TEJO en la venonta. Jen kelkaj el miaj prioritatoj:

1. Kiel prizorgi ŝpareman administradon de TEJO en tempo de financaj defioj, mi planas teni la klare gravan rolon de TEJO en transiraj aferoj kiel la vendo de la Centra Oficejo kaj la finpretigo de AKSO.

2. Vere gravas ke mi kaj miaj samestraranoj komprenu pli bone niajn rolojn. Iuj kandidatoj estas novuloj en la kerna aktivularo de TEJO kaj ili bezonos gvidadon. Estante mem neeŭropano mi sentas min “eksterulo” pri eŭropaj kaj eŭropuniaj aferoj kaj certe same sentas aliaj venontaj estraranoj, sed ni kune lernos kiel navigi tra tiu “labirinto” por bone gvidi TEJO-n.

3. Pro mia fono de Landa kaj Faka Agado nepre ne mankos inter miaj prioritatoj la pli aktiva kunlaboro kun sekcioj por plitutmondigi la agadon de TEJO en la tempo kiam la junulara movado restariĝas el la limigoj de la pandemio.

4. Fine de majo, mi kiel estrarano pri Edukado komencis kunlabori kun la prezidantoj de ILEI kaj UEA por difini pli konkretajn planojn pri triflanka kunlaboro pri edukado. Kiel prezidanto mi estos en la plej bona pozicio por komuniki kun ili rilate ĉion kio rilatas la tri grandajn organizojn. En la pasintaj jaroj ne vere estas tia “tripartia” kunlaboro inter TEJO, UEA, kaj ILEI, kaj mi ŝatus ŝanĝi tion.

5. Al mi vere gravas konstanta kapabligo. Se ni eĉ ene de niaj aktivulaj rondoj povus okazigi regule mallongajn kaj malpezajn trejnsesiojn rilate diversajn organizajn kompetentojn, tio estus vere bona kaj daŭripova por aktivuloj.

Nur unu el la naŭ kandidatoj por la estraro estas virino, kion vi farus por allogi pli da virinoj al gvidaj postenoj?

– Tio estas vere granda problemo kaj mi vere malĝojas pro la manko de virinaj kandidatoj. En la elironta estraro estas nur du virinoj, sed ili tre imprese faras sian laboron kaj mi bedaŭras, ke ili ne rekandidatiĝis.

– Metafore, jam estas tempo vere renovigi kaj replenigi la “basenon” da aktivuloj funkciigante fontojn, kiujn oni ofte preteratentas. Mi parolas ĝenerale, ne nur pri virinoj, sed kun emfazo al neviroj kaj ekstereŭropanoj. Kaj ni rigardas denove niajn landajn kaj fakajn sekcioj, kaj niajn individuajn membrojn same, kiel potencialajn fontojn. Mi havas duetapan planon, kies paŝoj povus okazi samtempe aŭ ne, por realigi tion:

1. Lingva kaj organiza edukado – menciinte tiun kunlaboron kun UEA kaj ILEI ni planas reprovi okazigi grandajn enkondukajn kursojn en naciaj lingvoj (kiel tio, kio okazis pri la hispana en 2020-2021), sed kun la eksplicita celo engaĝi la lernantojn en la movadon (ĉar antaŭe oni ne havis tian celon). Aliflanke, mi jam parolas kun la komisiono pri Aktivula Trejnado, ke ili okazigu retajn, pli fokusitajn trejnadojn, kiujn ĉeestas estraranoj de landaj kaj fakaj sekcioj kaj eventuale ankaŭ individuaj membroj por pli bone kompreni la laboron en la junulara movado. Bonas ankaŭ havi regulajn, retajn kunvenojn eĉ neformalajn pri la laboroj de virinoj ene de TEJO kaj siaj profesiaj vivoj, en kiuj ili havos liberan, sekuran spacon interŝanĝi bonajn praktikojn.

2. Varba agado – Ĉi tie klare rolas la Komisionoj pri Talento kaj Egaleco de TEJO, kiuj bedaŭrinde ne povis multe aktivi en tiu ĉi mandato. Mi esperas revivigi ilin en la venonta kaj taski al ili, ke ili kreu formularon, dissendotan al individuaj, asociaj kaj aligitaj membroj, en kiu ili povos klare elekti, en kiuj komisionoj aŭ interesgrupoj membri kaj aktivi. Ni krome jam planas dum la Junulara Movada Foiro (dum la IJK), kunorganizata de mi cetere, ke ĉiu komisiono kaj interesgrupo havu propran tablon por varbi homojn. Kaj en novembro ni planas okazigi Retoson, kiu pruvis esti fonto de novaj virinaj aktivuloj en 2021 kaj espereble denove estos. La fina celo estas havi pli da aktivuloj kaj inter ili, espereble, pli multe da virinoj.

Kiuj estas la plej grandaj fortoj kaj malfortoj de TEJO?

– La plej fortaj punktoj de TEJO:

1. ke ĝi sufiĉe rapide alkutimiĝis kaj adaptis sian agadon malgraŭ la pandemio (en la reglamentoj kaj praktike) kaj okazigis vere ekzemplajn agadojn, kiujn ne ĉiuj organizoj en tiel granda skalo povis realigi (ekz. Retoso, IJK 2020 & 2021), kiuj ankaŭ estis pli inkluzivaj

2. ke aperas novaj generacioj de aktivuloj kaj estas transdono de scioj (ekzemple, estis deko da novaj TEJO-trejnistoj danke al Trejnu Novajn Trejnistojn organizita de JEFO en junio)

3. ke ĝi lernigas homojn pri tre valoraj konceptoj de demokratio, tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, ktp.

– La plej malfortaj punktoj de TEJO:

1. ke daŭre aperas la samaj vizaĝoj en kelkaj ŝlosilaj roloj kaj rondoj, kelkaj el kiuj baldaŭ eliros la TEJO-aĝon (aŭ eĉ jam eliris)

2. ke kelkaj ŝlosilaj funkciuloj ne konscias pri movadoj ekster Eŭropo kaj prifajfas ilin (eĉ ne klopodas pli multe scii pri tiuj movadoj)

Intervjuis Robert Nielsen