La EU-konferenco apenaŭ rimarkis Esperanton

Multaj esperantistoj aktivis por veki atenton pri Esperanto en la konferenco de EU pri la estonteco de Eŭropo. En la reta diskuto pluraj proponoj kun rilato al Esperanto ricevis fortan subtenon, evidente unuavice de la esperantistoj mem, kaj kelkaj atingis pintajn poziciojn. Tamen Esperanto neniel videblas en la rekomendoj. En sia vidpunkta artikolo Lu Wunsch-Rolshoven pripensas, kial.


Konferenco pri la estonteco de EU en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo en majo 2022.

La Konferenco pri la estonteco de EU prezentis sian finan raporton. Esperanto ne estas menciita en la rekomendoj.

En propono 48 pri kulturo kaj interŝanĝo oni sugestas “antaŭenigi plurlingvecon kiel ponton al aliaj kulturoj ekde frua aĝo”. Oni konsideru la starigon de institucio por antaŭenigi la lingvan diversecon je eŭropa nivelo. La membroŝtatoj estas kuraĝigitaj antaŭenigi la lernadon de la lingvoj de tuj najbaraj EU-membroŝtatoj en landlimaj regionoj kaj la atingon de atestebla nivelo en la angla.

Tio devus faciligi al eŭropaj civitanoj komuniki kun pli grandaj grupoj de siaj kuncivitanoj kaj plifortigi la eŭropan kunecon. Ĝenerale ne estas vere surprizaj rekomendoj; de EU oni jam aŭdis pri plurlingveco, najbaraj lingvoj kaj la angla.

Esperanto estas menciita nur en unu aldonaĵo, en la raporto de la Itala Civita Forumo pri la temo; tamen la komento tie, ke la Esperanta revo ne plenumiĝis (en la angla: “kolapsis”) ne estas aparte kuraĝiga.

Ĉiukaze por Esperanto-parolantoj kelkaj revoj ja realiĝis: Oni povas lerni Esperanton multe pli rapide ol aliajn lingvojn (en proksimume kvarono de la tempo) kaj oni ne devas okupiĝi pri neregulaĵoj. Tiel oni havas realisman ŝancon, jam antaŭ la fino de sia vivo povi pli-malpli komplete kompreni esperantajn tekstojn (dum tre longtempe oni renkontas ankoraŭ nekonatajn vortojn en la angla kaj aliaj fremdaj lingvoj).

Ankaŭ la ŝanco mem verki ĝustajn Esperantajn tekstojn estas signife pli bona ol en aliaj fremdaj lingvoj. Oni trovas originalan Esperantan literaturon agrable internacian kaj ĝi ne estas je pli ol 90% verkita de denaskaj parolantoj kiel okazas ĉe la angla kaj aliaj naciaj kaj etnaj lingvoj; tiamaniere oni eskapas iomete de la kultura imperiismo, kiu akompanas la disvastiĝon de la angla kiel internacia lingvo.

Oni povas trovi Esperanto-parolantojn en pli ol 120 landoj tutmonde kaj ĝui Esperantajn librojn, revuojn, kantojn kaj internaciajn eventojn. Por verŝajne kelkaj centoj da homoj, Esperanto nun fariĝis la ĉefa lingvo, kiun ili uzas pli ol siajn aliajn lingvojn.

Kompreneble ne estas vere mirinde, ke Esperanto ne eniris la finajn rekomendojn, malgraŭ la multaj sugestoj en la koncerna interreta platformo, el kiuj kelkaj ideoj estas inter la plej subtenataj en sia fako aŭ eĉ entute. Ja signifa parto de la loĝantaro kaj ankaŭ de la Eŭropo-aktivuloj lasis sin trompi pri la temo de Esperanto.

Ekzemple reprezentanto de la EU-Komisiono ŝajne vere kredas, ke Esperanto ne havas kulturon – eraro, kiun li dividas kun multaj el siaj kolegoj, kiel oni scias el privataj konversacioj. Almenaŭ ĝis antaŭ kelkaj jaroj la franca Ministerio pri Edukado erare supozis, ke Esperanto ne estas gepatra lingvo. Entute cirkulas ĉirkaŭ dudeko da falsaj priesperantaj onidiroj, kaj la baza regulo estas, ke kiam iu diras ion negativan pri Esperanto, ĝi kutime baziĝas je misinformado.

Foje tiu granda kvanto da eraro – kaj supozeble la supozo ke onia gepatra lingvo aŭ preferata fremda lingvo estas minacata de Esperanto – eĉ ŝajnas rezultigi rektan malamon. En Facebook estas grupo “Esperanto Haters” kaj ne tre malproksime de tiaĵo troviĝas la anglisto Anatol Stefanowitsch, kiu iam skribis en blogo pri “la ĝena Esperanto, kiun oni ne sukcesas mortigi” kaj kiu havas “nur malfortaĉan milionon da parolantoj tutmonde”.

La kredo je la angla esence klarigeblas per tio, ke la koncernuloj ne havas sufiĉan scion pri Esperanto kaj same ne pri la problemoj rilate la anglan. Post multa penado, la angla sendube povas esti kontentige uzata. Tamen, la lernlaboro por la nordokcidento de EU estas signife pli malalta ol por la sudo kaj oriento, kie la landaj lingvoj estas konsiderinde pli for de la angla.

Do ne estas mirinde, ke nederlandanoj, svedoj kaj danoj parolas la anglan je ĉirkaŭ 85-90%, dum en naŭ EU-landoj nur 20-35% de la loĝantaro estas sufiĉe kapablaj pri la angla: Portugalio, Hispanio, Italio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario. Kun tia elira situacio restas sufiĉe malklare, kiel eŭropa publiko povas komuniki sencohave kaj demokratie unu kun la alia en la angla.

Same, oni ne havu iluziojn pri ŝanĝeblecoj: En Bruselo la nombro de la anglaparolantoj variis inter 2001 kaj 2018 laŭ kvar individuaj enketoj en la intervalo de 30 ĝis 35 %, sen tendenco.

Rekomendoj ne pliboniĝas nur pro tio, ke oni havis ilin jam pasintece, kiam ili ankaŭ ne funkciis.

Lu Wunsch-Rolshoven


Pli pri la temo: