Ĉinoj ne ricevos Duolingo-kurson

TEJO diskonigis, ke post monato aperos Esperanto-kurso ĉe Duolingo por parolantoj de la ĉina. Tamen ŝajnas ke la kurso por ĉinlingvanoj ne aperos, ĉar Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Tio supozeble signifas, ke Esperanto ĝenerale perdos siajn poziciojn ĉe Duolingo.


La anonco de TEJO je la 8-a de junio

La 8-an de junio, TEJO faris grandan anoncon per siaj kontoj en Facebook, Twitter kaj Instagram: “Belega novaĵo! Duolingo anoncis ke ekde la 5-a de julio eblos lerni Esperanton el la ĉina!” La anonco enhavis ligilon al la retejo de Duolingo, kie estas anonco (en la ĉina) pri la kurso. Kompreneble la afiŝoj estis popularaj, kaj multaj esperantistoj esprimis sian ĝojon pri la novaĵo. Sed ĉu ĝi veras?

Baldaŭ aperis duboj. Kutime, novaj kursoj eniras la tiel nomatan “kovilon” ĝis ili estas pretaj por publikigo, sed la ĉina kurso ne estas videbla tie. Neniu oficiala konto de Duolingo anoncis la kurson kaj la paĝo ne nomas la teamon de laborantoj.

La fama jutubisto Richard “Evildea” Delamore respondis al la anonco kaj diris: “Laŭmemore, tiu informo aŭtomate ĝisdatiĝas ĉiumonate, sed ĉiuj kurskreantoj estis forbaritaj antaŭlonge.”

Libera Folio kontaktis Ruth Kevess-Cohen, kontribuanton al la Duolingo-kurso por angleparolantoj, kiu diris ke la kurso ne aperos.

– Tiu kurso ne estos eldonita de Duolingo, bedaŭrinde. Neniu plu prilaboras ĝin… Ŝajnas, ke la firmao ne konsideras tiun kurson sufiĉe grava por pagi homojn trakti ĝin. Duolingo ne plu permesas volontulan laboron.

Ĉar volontula laboro estas ĉesigita, tio kredeble signifos ankaŭ, ke oni ne plu ĝisdatigos la kursojn pri Esperanto, kaj ke novaj kursoj pri Esperanto ne plu aperos.

Libera Folio kontaktis ankaŭ Qi Zhou (kiu uzas la esperantan nomon Ĉigo Esperisto), la ĉef-laboranton de la ĉina kurso. Li informis nin ke la kurso ne aperos post unu monato, ĉar Duolingo ne plu subtenas ĝin.


La paĝo de Duolingo pri la kurso

– Ege bedaŭrinde, ke la kurso ne estas preta. Mi faris pli ol tri mil frazojn kaj mia amiko, la alia kunlaboranto, faris pli ol unu mil frazojn, kaj kelkaj aliaj kunlaborantoj faris kelkcent frazojn. En la lasta jaro, Duolingo diris ke ili ne volas laborigi volontulojn senpage, do ili pagis iom da mono al ni, kaj la kurso ĉesis.

– En la komenco de ĉi jaro, ni kunlaborantoj demandis Duolingon, kiam la laboro povos rekomenciĝi, sed Duolingo respondis ke ĝi ne povas rekomenciĝi en mallonga tempo. Mi pensas ke la daŭro eble estos unu jaro. Ni urĝe bezonas fortegan subtenon el UEA, TEJO, Libera Folio, kaj aliaj Esperantaj organizoj por demandi aŭ peti Duolingon igi la laboron pri la kurso rekomenciĝi laŭeble plej frue!


La nova anonco de TEJO je la 11-a de junio

Qi Zhou klarigis ke unu kialo por la manko de subteno estas la sinteno de la ĉina ŝtato, kiu malinstigas studentajn kursojn ekster lernejoj. Kadre de tio, Duolingo malaperis de la AppStore en Ĉinio antaŭ unu jaro.

Je la 11-a de junio, TEJO redaktis la anoncon ĉe sia fejsbuka paĝo. Ĝi nun tekstas:

– Ĝisdatigo: Onidire la Esperanto-kurso el la ĉina estis nuligita. Tamen ĝi daŭre estas anoncita ĉe la oficiala retejo de Duolingo. Ĉu la kurso estos aŭ ne?

Robert Nielsen