Carnap – filozofo forgesita de esperantistoj

Rudolf Carnap (1891–1970) estis tre konata germana filozofo kaj logikisto, kiu forlasis Germanion pro la naziismo. Li lernis Esperanton kiel 14-jarulo kaj diversmaniere uzis ĝin dum sia tuta vivo. Tamen ĝis lastatempe malmulto estis konata pri lia esperantisteco. Nun aperis ampleksa artikolo de Ulrich Lins pri la temo. Libera Folio intervjuis la aŭtoron.

La germanlingva artikolo Sprache transnational: Rudolf Carnap und
die Esperantobewegung (Transnacia lingvo: Rudolf Carnap kaj la Esperanto-movado) aperis en la kolekto Logischer Empirismus, Lebensreform und die deutsche Jugendbewegung kiu estas libere elŝutebla ĉe la eldonejo.

Libera Folio: Via artikolo pri Rudolf Carnap aperis en pli vasta kolekto de artikoloj. Pri kio temas tiu kolekto kaj kiel vi fariĝis unu el ĝiaj aŭtoroj?

Ulrich Lins: – La kolekto traktas logikan empiriismon, vivreformon kaj la germanan ”Junularmovadon“, kiuj estas temaroj, kiuj ebligas kompreni la fruan intelektan evoluon de Carnap, nun rekonata kiel unu el la plej gravaj filozofoj de la dudeka jarcento. Mia kontakto kun ”karnapologoj“ komenciĝis en 2012, kiam mi scivolis pri la eblo konsulti arkivaĵojn de Carnap. Tiuj troviĝas en Pittsburgh, sed mikrofilme ankaŭ en Konstanz. Montriĝis, ke la homoj, kiujn mi kontaktis en Konstanz kaj poste Vieno, estis jam forte okupitaj per esploro de la ampleksa skriba postlasaĵo de Carnap. Ili volonte akceptis mian interesiĝon, ĉar pri lia rilato al Esperanto ĉiuj bone sciis, tamen ne konante detalojn pri lia esperantisteco.

– Tiutempe en Usono kaj alilande oni komencis malkovri la kulturhistoriajn radikojn de Carnap. Tio harmoniis kun mia scivolo. La kontakto evoluis, kaj en junio 2016 mi estis invitita de la Viena Universitato al internacia, plurfaka konferenco. Tie, en la Instituto ”Viena Cirklo“, mi prelegis pri tio, kion mi ĝis tiam sciis pri Carnap kaj Esperanto. Poste oni petis min disponigi por libro mian (reviziitan) tekston. Tiu libro ĵus aperis. En Lahti (2019) kadre de la Universala Kongreso (UK) mi prezentis la tiaman staton de mia scio pri Carnap. Mi aldonu, ke pasintjare kaj komence de la nuna jaro aperis duvolume la delonge atendata eldono de la taglibroj de Carnap, en kies estiĝoprocezo mi povis jen kaj jen helpeti pri Esperantaj temoj.

Kiel vi eksciis pri la esperantisteco de Carnap?

– Kiam Victor Sadler en 1967-68 planis la eldonon de la revuo La monda lingvo-problemo (LMLP), la nuna LPLP, respondeculoj de la eldonejo Mouton, ĉe kiu la revuo estis aperonta, alparolis lin pri la esperantisteco de Carnap. Ili referencis al la aŭtobiografio de Carnap, kies angla originalo aperis en 1963. Sadler rakontis al mi, ke li estis surprizita, ne konsciante ke Carnap delonge estis membro de UEA kaj ke unu verko lia (Abriss der Logistik, 1929) troviĝas en Biblioteko Hodler. Verŝajne Carnap iam donace sendis tiun ekzempleron al UEA.

– En 1993 aperis germana traduko de la aŭtobiografio, en la serio de Reclam-libretoj. Fascinis min, ke Carnap mallonge, sed imprese rakontis pri sia vojo al Esperanto kaj siaj junaĝaj spertoj per Esperanto. Tion multaj citis, esperantistoj kompreneble, sed ankaŭ ekzemple Umberto Eco. La inviton de Sadler iĝi membro de la redakcia konsilantaro de LMLP Carnap kun bedaŭro malakceptis pro sia progresinta aĝo.

Kiam kaj kiel Carnap lernis la lingvon? Kio motivis lin fari tion aŭ ĉu temis nur pri scivolemo?


Rudolf Carnap en 1935. Foto: Francis Schmidt

– Li aŭtodidakte lernis Esperanton en 1905 aŭ 1906 kiel gimnaziano en Barmen, kiu nun estas parto de la urbo Wuppertal. La 14-an de februaro 1908 li komencis skribi taglibron, en kiu la 19-an de februaro ni povas legi lian konfeson: ”Mi denove ĉiutage entuziasmas pri Esperanto.“ En la organo de UEA (1908-10-01) li aperigis sian deziron korespondi – ”kun negermanoj“, kiel li precizigis. Baldaŭ sekvis artikolo lia, ”Kiel oni faras enigmojn en Esperanto?“ En la menciita taglibraro ĝi unuafoje aperis en listo de liaj verkoj; ĝi estas lia plej frua publikigita teksto. Post sia ekstudo en Jena (1910) Carnap tie iĝis delegito de UEA.

Ĉu Esperanto estis nur unu ĉapitro en lia vivo aŭ tutviva afero?

– En aŭgusto 1908 li vojaĝis al la Kvara UK en Dresdeno. Tie li aŭskultis la festparoladon de Zamenhof kaj vidis la prezenton de Ifigenio en Taŭrido. Ambaŭ eventoj profunde impresis lin. Ankoraŭ en 1963 li memoris la kongreson ”kvazaŭ miraklo“. Li skribis, ke Zamenhof kuraĝigis lin dediĉi sin dumvive al la ideo, ke ”nia laboro servu ne nur al nia propra nacio, sed al la tuta homaro“. Carnap ĉiam sentis sin ligita al ”scienca humanismo“.

– Ses jarojn post la Dresdena UK eksplodis la mondmilito, en kiu Carnap soldatservis. En 1922, do antaŭ precize cent jaroj, li denove povis vojaĝi – al la UK en Helsinki. Sur la ŝipo ekirinta en Lübeck li konatiĝis kun bulgara studento de agronomio, Atanas D. Atanasov (1897-1957), kun kiu li amikiĝis. Ili restis kune dum kvar semajnoj kaj daŭre parolis Esperante, ne nur en Helsinki, sed ankaŭ en postkongresa ekskurso per petveturado tra la baltaj landoj. En Tallinn ilin invitis al tagmanĝo la fratinoj Agnes, Helmi kaj Hilda Dresen, kun kiuj ili antaŭe konatiĝis en Helsinki.

Oni ne trafas la nomon de Rudolf Carnap en verkoj pri la historio de la movado. Ĉu li tamen partoprenis ĝin kiel simpla movadano?

– Li ne multe aktivis ”por la movado“ post 1925, sed ĝismorte konservis fidelecon al Esperanto. Dank‘ al la taglibro ni scias, ke komence de la dudekaj jaroj li vigle partoprenis movad-aktivadojn. Li tre laŭdis la kongresajn paroladojn de Edmond Privat kaj renkontis aliajn esperantistojn, ekzemple la strangetan hispanon Julio Mangada. Flanke li kritikis gravulojn kiel Johannes Dietterle (”malbona, germana prononco“), Petro Stojan kaj Charles Baudouin (kiu parolis “iom tro edife”); sendube li ne imagis kompreneble, ke tiuj liaj rimarkoj telegramstile notitaj en taglibro estos post cent jaroj legeblaj libroforme.

– Al unu korespondanto li konsilis, ke la ĉefverkon de Immanuel Kant (Kritik der reinen Vernunft) oni prefere nomu en Esperanto ”Kritiko al la pura racio“ – ne ”de la pura racio“. En Vieno en 1924, okaze de la UK, sed eksterkongrese, li ligis kontaktojn, kiuj markis la komenciĝon de lia scienca kariero: en 1926 li eklaboris kiel docento en la Viena Universitato. Li estis unu el la kernaj membroj de la famiĝonta Viena Cirklo de filozofoj kaj sciencistoj, kiuj pionire antaŭenigis la t.n. analizan filozofion.

Carnap fariĝis fama filozofo. Ĉu estis iu interrilato inter lia okupiĝo pri Esperanto kaj lia akademia vivo aŭ ĉu li tenis la du aferojn apartaj?

– Ĉe li eble ĉio interrilatis. Filozofio estis por Carnap ne metafiziko aŭ simile, sed afero, kiu celis al socia praktiko kaj al reformo de la ĉiutaga vivo. Ĉar politikon li konsideris branĉo de praktika filozofio, li ne tre ŝatis la nepolitikemon de germanoj. Fine de la Unua Mondmilito li aliĝis al la homamasoj, kiuj en Berlino manifestaciis “por paco kaj pano”. Li preskaŭ membriĝis en la Komunista Partio de Germanio, sed fine sub la impreso de la bolŝevika teroro preferis moderan, nedoktrinecan formon de socialismo. Pli malfrue en Usono li estis suspektata kiel maldekstrulo; portempe li eĉ troviĝis sur nigra listo de FBI.

– Kiel montras la aŭtobiografio kaj liaj taglibroj, Carnap ofte parolis al homoj pri Esperanto, ekzemple kun la pola filozofo Tadeusz Kotarbiński aŭ kun aŭstria advokat-vidvino, kiu esprimis sin “tre kontraŭ Esperanto”, sed estis “prilaborita” de Carnap, tiel ke fine ŝi kapitulacis: “(…) ŝi diras, ke do tamen mi devas ĝin lerni.” Ni scias, ke kun la viena kolego Ludwig Wittgenstein, kiu malŝatis la lingvon, li kunpuŝiĝis. En 1923 li vojaĝis al Meksikio, kien liaj bogepatroj elmigris. Tie li interalie vizitis la klason de lernejo, en kiu Esperanto estis instruata.

– En 1923 kaj 1935 Carnap vizitis en Harvard la matematikiston Edward V. Huntington, kun kiu li konversaciis en Esperanto. En 1946 li respondis demandaron de International Auxiliary Language Association (IALA) pri la dezirinda karaktero de novkreota internacia planlingvo. El tio rezultis en 1951 la projekto Interlingua, kiu pro la antaŭenmarŝo de la angla dekomence estis senŝanca. Carnap ĉiam pledis por la kunagado de adeptoj de malsamaj planlingvoj (li lernis plurajn) kaj kritikis, ke kelkaj tendencas al sekteco. Inviton de C.K. Ogden, ke li donu apogon al Basic English, li rifuzis.

– En la nepublikigita korespondaĵaro de Carnap mi trovis atentinda lian leter-interŝanĝon kun Albert Léon Guérard, francdevena profesoro de literaturo en Stanford, kiu verkis A Short History of the International Language Movement (Novjorko 1922). Carnap delonge sciis pri tiu libro, sed akiris ĝin nur post la milito. Korespondante kun Guérard en 1939 kaj denove ekde 1945, li rimarkis fortan akordiĝon kun ties ideoj. Guérard ne estis esperantisto, sed admiranto de Zamenhof. La du viroj tute ne diskutis pri lingvaj detaletoj. Ili samopiniis pri tio, ke la ĉefa malamiko de Esperanto estas militema naciismo kaj ke Esperanto tial meritas subtenon jam pro sia ”interna ideo“. Evidente la du viroj revis simile pri socialismo kuniĝanta kun libereco kaj demokratio. Ĉar oni ofte mencias, ke Carnap estis adepto de mondfederalismo, min ne surprizis trovi en lia postlasaĵo indikon, ke li abonis la revuon La Praktiko, la organon de Universala Ligo.

Oni povus supozi, ke la movado klopodus profiti de la esperantisteco de tia famulo kaj inviti lin ekzemple al honoraj komitatoj de kongresoj. Ĉu okazis tiaj provoj?


Rudolf Carnap dum la usona periodo.

– Antaŭ la Dua Mondmilito kelkaj movadaj gravuloj eble konis lin pro kongresa partopreno, sed baldaŭ li estis kvazaŭ forgesita en Esperantujo. Parte tio ŝuldiĝis al lia malapero el Eŭropo: de la fino de 1935 li vivis en Usono kaj tie produktis la plej grandan parton de sia verkaro. En Kalifornio, kie li vivis laste, kelkaj esperantistoj eksciis pri li. Sed Bill Harmon, la multjara usona ĉefdelegito de UEA, kiun mi demandis iom antaŭ lia morto fine de 2019, respondis, ke li neniam aŭdis la nomon Carnap.

– Alia kalifornia esperantisto, R.C. Marble, en julio 1970 klopodis logi la proksime loĝantan Carnap al renkonto okaze de la partopreno de William Auld en somera kurso de Esperanto en Sanfrancisko, sed tre verŝajne tiu provo ne estis sukcesa. Meze de aŭgusto 1970 Carnap skribis longan leteron al Valter Tauli, estondevena lingvisto en Uppsala, kies libron pri la teorio de lingvoplanado li aprezis. La respondon de Tauli, se ĝi estis sendita, Carnap eble ne plu legis: li mortis la 14an de septembro 1970.

– Kiel montras la plurvoluma verkaro kaj la ĵus aperigitaj taglibroj, Carnap havis imponan sciencan rikolton. Kio frapis min en ligo kun tio, estas ĉarma ero en tiu postlasaĵo, nome du poŝtkartoj, kiujn oni akiris post la forpaso de la filo Johannes Carnap en 2012. Kiam tiu filo naskiĝis, la fiera patro, do Rudolf Carnap, metis anoncon en Esperanto Triumfonta (29-10-1922). Johannes iĝis pastro en centra Germanio. La poŝtkartoj, kiujn li konservis, estas el 1908. Ilin al Rudi skribis Otto Flügel, amiko de la familio Carnap, post la Dresdena UK.

– Por komplezi la junulon Flügel komencis lerni Esperanton; la poŝtkartoj estas en ankoraŭ iom stumbla lingvaĵo. Li direktis al Rudi afablajn vortojn, sed ligis ilin kun admono, nome la deziro, ke li atentu prioritatojn, zorgante ke liaj “studoj esperantistaj estu sen perdo por la aliaj studoj multe pli necesaj. La Esperanto por vi estu ĉiam nur la dua.“ Carnap sekvis la bonintencan admonon, certe por la kontentiĝo de ĉiuj aprezantoj de lia verkaro.

Kia homo li estis, ekster la filozofia verkaro?

– Dank‘ al la taglibroj oni havas nun pli ampleksan bildon pri Carnap. Li estis homo ne nur interesa por filozofoj. Li ne fumis nek trinkis alkoholon. Li havis akran intelekton kaj samtempe estis tre mildkaraktera. Lia (dua) edzino fojfoje moketis, ke li havas la vizaĝon de anĝelo. (Mi enŝovu ĉi tie, ke li devenas el tre religiema familio.) Al li mankis ĉia fanatikeco, kaj onidire li neniam parolis al homoj malĝentile aŭ neestime.