TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo

TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.

La preciza sumo de la subvencio estas 24 975 eŭroj, kaj ĝi venas de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Laŭ la retejo de Erasmus+, la programo celas “subteni organizojn kaj grupojn de junuloj por fari junularajn interŝanĝojn, por kunigi junulojn el malsamaj landoj por interŝanĝi kaj lerni ekster la formala edukada sistemo.”

La subvencio pagos la programkostojn, loĝadon kaj manĝojn de partoprenantoj dum la kongreso. La subvencio ankaŭ pagos la vojaĝkostojn, sed nur se oni vojaĝas de aŭ tra Hispanio, Francio, Germanio, Pollando aŭ Slovakio.

Kvin aliaj asocioj helpos realigi la projekton. Ili estas Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, EUROKKA kaj Pola Esperanto-Asocio.

TEJO anoncis ke la subvencion eblos pagi al 34 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel kostumoj. La muzikalo okazos dum la IJK en Westelbeers, Nederlando, inter la 20-a kaj 27-a de aŭgusto. Laŭ la anonco:

÷ Ni bonvenigas kandidatojn en aĝo de 13 ĝis 30 jaroj (je la 20-a de aŭgusto), el ĉiuj mondopartoj kaj de ĉiuj genroj, kun ĉiaj korpaj kapabloj. Talento aŭ sperto pri aktorado, kantado, dancado aŭ alia kapablo estas bonvena, sed ne necesa. Plej gravas manko de honto.

La ĝenerala sekretario de TEJO, Rogier “Roĉjo” Huurman, priskribis la muzikalon al Libera Folio:

– La muzikalo temas pri iu fikcia IJK, dum kiu okazas diversaj rakontoj kaj problemoj. Ne estas unu ĉefrolulo, ĉefrolas la kongreso mem. Laŭ nia takso la skripto nun estas por muzikalo de 1,5 horoj, ĉiuj dezirataj scenoj jam estas, sed kelkaj ankoraŭ ricevas poluradon.

La muzikalo estas verkita de Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Benjamín Álvarez kaj Lauris Lepoix. Ĝi enhavas 16 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago).

Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel Komencanto, Flirtemulo, Timemulo, Festulo, Vaganto kaj TEJO-Prezidanto.

TEJO bonvenigas kandidatojn ĝis la 22-a de majo.

Robert Nielsen