La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion

Rusio nepre ne intertraktu pri paco kun Ukrainio, sed likvidu la nunan ŝtaton kaj komplete ”rastu” ĝian tutan teritorion. Tion opinias la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu argumentas ke Rusio, male ol Ukrainio, strebas ”minimume damaĝi al normalaj homoj”. Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo demandas, ĉu vere tiuj opinioj kombineblas kun la posteno.

buĉa
Dispafitaj civilaj aŭtoj ĉe la elveturo el la nun tutmonde konata, apudkijiva urbeto Buĉa. ”Bona kirurgo estas akurata kaj ne verŝas sangon pli ol tio necesas por la operacio”, skribas Aleksandr Lebedev. Foto: Prezidenta oficejo de Ukrainio.

La gvidanto de Rusia Esperantista Unio, Aleksandr Lebedev, forte kontraŭas pacan traktadon inter Ukrainio kaj Rusio, opiniante, ke la rusia armeo devas ”rasti“ (”purigi“) la tutan teritorion de la najbara lando. La gvidanto de REU ne la unuan fojon publike anoncas sian vidpunkton pri la milito. En la esperantista mondo plej diskoniĝis lia deklaro, en kiu li kiel ”privata persono“ plene subtenis la militon kontraŭ Ukrainio.

La 29-an de marto 2022 Lebedev skribis la menciitan tezon en sia persona paĝo en la rusia socia reto VK – origine privata entrepreno, kiu tamen jam delonge proksime kunlaboras kun la ŝtataj sekurecaj servoj. La ruslingva enskribo de Lebedev titoliĝas ”Ne al la [paca] traktado!“. Jen estas ĝia kompleta traduko (kun iom da notoj).

La plej malbona afero, kiu povas okazi nun, estas ĉesigi la bataladon kaj subskribi iun ajn interkonsenton kun la klaŭno1. Ĉi tion ni jam spertis.

La speciala operaco2 devas daŭri ĝis la kompleta rastado de la tuta teritorio de Ukrainio, dum tiom da monatoj kiom necesas.

Ideale ĝi finiĝu per la kompleta likvido de la nuna ukrainia ŝtato kaj la starigo de novaj administracioj en ĉiu regiono aparte sub nia kontrolo kaj en la ĉeesto de nia armeo. Poste la novaj administracioj okazigu sennaziigon3 kaj restarigon de la paca vivo dum kelkaj jaroj, kaj ankaŭ aparte decidu la pluan sorton de ĉiu regiono. Fine la sudoriento fariĝas parto de Rusio, kaj ie pli proksime al Karpatoj, el tiuj [regionoj], kiuj ne volas aliĝi [al Rusio], formiĝas malgranda nova neŭtrala Ukrainio sen armitaj fortoj.

(Ĉi tiun afiŝon ”ŝatis“ 7 personoj, inter kiuj estas la akademiano Valentin Melnikov.)

Jam en la unuaj tagoj de la milito Lebedev esprimis sin similmaniere. Respondante al certaj komentoj la prezidanto de REU skribis en Esperanto interalie jenon:

La ŝtatrenverso de 2013 [en Ukrainio] estis faŝisma, kaj ĉio, kion faris ukro-nazioj en sia kvazaŭŝtato ekde tiu momento estas faŝismo. Tio, kio okazas nun, estas minimume adekvata respondo. Kiun mi kaj multaj aliaj senpacience atendis dum 8 jaroj. La ukrainia teritorio devas esti skrupule purigita de la infekto, same kiel tio okazis al Germanio post la 1945-a jaro.

Responde al la demando: ”Ĉu deziri militon estas pacisme?“

Kie mi diris, ke mi estas pacisma? Tia mi feliĉe ne estas kaj neniam estis. Pacismo estas plena deliraĵo, kiu starigas pacon kiel superan valoron. Sed ”paco” neniuokaze estas supera valoro per si mem. Superaj valoroj estas, ekzemple, justeco, kulturo, idealoj, sekureco de Patrujo… <…> Sed kiam kelkmiloj da saltanta sur placo feĉo okazigas ŝtatrenverson kaj poste dum jaroj faras maljustaĵojn al la milionoj da aliaj civitanoj, kiuj estas frataj al ni spirite, kulture kaj idee; kiam la konstruita de tiu feĉo krimŝtato pretas akcepti sur sia teritorio eksterlandajn armilojn kaj tiamaniere rompas ruĝliniojn de sekureco de nia Patrujo <…> tiam ni militu senhezite kaj decideme. Ĉar neniigi ĉion tion estas nekompareble pli grava /grave – red./ ol konservi tiom juvelan por iuj “pacon”.

Homaj vivoj valoras, sed ne la plej. Estas aferoj pli gravaj. <…> Estas granda feliĉo, ke Rusio povas ne nur paroli, sed havas ankaŭ fortojn por subteni sian pravecon tiam, kiam diplomatiaj rimedoj elĉerpiĝas. La Kieva reĝimo havis 7 jarojn por plenumi la kontrakton, kiun ĝi subskribis post sia pasinta malvenko apud Debalcevo en 2014. Ni faris diplomatie ĉion eblan por igi ĝin plenumi tiun kontrakton. Ĝi ne plenumis, kaj aldone al tio transiras “ruĝajn liniojn” de nia sekureco. Do bone – responde ni transiras al pli kirurgiaj metodoj. Kaj diference de la ukronazioj, kiuj dum jaroj pripafadis loĝkvartalojn, Rusio strebas minimume damaĝi al normalaj homoj: atakas nur trupojn, dezirantajn rezisti (tiuj, kiuj ne deziras, povas libere diskuri), nur armeajn objektojn. Bona kirurgo estas akurata kaj ne verŝas sangon pli ol tio necesas por la operacio.

Sciendas, ke la tri supraj komentoj estis skribitaj la 24-an kaj 25-an de februaro, do tuj post la komenco de la milito.

Lebedev ankaŭ ĵonglas per propagandaj kliŝoj, menciante la militan konflikton en la oriento de Ukrainio kaj ŝajnigante ĝin kulpo de la ukrainia registaro, dum estis ĝuste Kremlo, kiu post la anekso de Krimeo inspiris kaj plene subtenis la separisman movadon tie, kaj Ukrainio volis defendi sian teritorion.


Komento de Aleksandr Lebedev en Facebook pri la masakro en Buĉa.

Krome la prezidanto de REU mencias la tragedion en Odeso, kie maje de 2014 en intence provokita incendio pereis 42 homoj. La okazintaĵo efektive ĝis nun ne estis esplorita, kaj tio estas unu el la realaj eraroj de la ukrainiaj ŝtatorganoj. Nun la aferon pristudas la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj.

Por reveni al la deklaroj de la prezidanto de REU: certe, la aktivulo faras ilin private, tamen eĉ privataj deklaroj de persono, havanta postenon de prezidanto de landa asocio, ne plu estas pure privataj, kiam ektemas pri politiko.

Memkompreneble oni rajtas havi iun ajn vidpunkton, oni rajtas ankaŭ subteni la militon (mi interesiĝas, ĉu Aleksandr Lebedev pretas veturi kiel volontula soldato en Ukrainion kaj helpi ”purigi la teritorion“, aŭ ĉu li estas nur tradicia surdivana batalanto) kaj ŝati la ekstermon de civilaj homoj. Ve, oni ne povas malpermesi esti sangavida.

Alia demando estas, ĉu homo kun tiuj opinioj rajtas (r)esti prezidanto de landa asocio. Laŭ mi, ne, minimume ĉar, kiel mi skribis en pli frua artikolo en Libera Folio, tio vere kontraŭas la statuton de la organizo prezidata de Aleksandr Lebedev.

Unu el la celoj de REU estas plifirmigo de la paco, kaj la prezidanto de la asocio opinias, ke ”Pacismo estas plena deliraĵo“ kaj ”paco neniuokaze estas supera valoro per si mem“. Se unu el la ĉefaj principoj de REU estas tiom abomena por Aleksandr Lebedev, li devus aŭ demisii aŭ iniciati ŝanĝon de la statuto. Intertempe okazas nenio el tio, kaj mi certe estas realisma: kompreneble Lebedev ne demisios mem kaj neniu iniciatos lian demision.

Krome, ŝajne, en REU simple ne ekzistas la eblo eksigi estrarano(j)n de sube, ekzemple, se tia peto venus de iu el la membroj. Priskribo de la eksiga proceduro mankas en du ĉefaj dokumentoj: la Statuto kaj la Ĝenerala Regularo. Tion povas fari nur la estraro mem inter si, kaj se estrarano aktivas kaj ne estas malsana, oni apenaŭ atendu ties eksigon aŭ eksiĝon.

La lasta kortuŝa nuanco estas ke Aleksandr Lebedev ne estas membro de la prezidata asocio en 2022. En la pli fruaj jaroj li estis kolektiva membro pere de Moskva E-Asocio (MASI), sed ĉi-jare ankoraŭ ne. El ses estraranoj kvar estas jen individuaj, jen dumvivaj memboj, kaj unu plia sekvas la ekzemplon de Lebedev.

Grigorij Arosev

1    Ukrainia prezidento Volodymyr Zelenskij, aktoro laŭ la antaŭa profesio.
2    En Rusio estis akceptita reprezalia leĝo, sub la minaco de malliberejo malpermesanta nomi la militon milito; anstataŭe oni estas devigataj uzi la hipokritan vortkombinon ”speciala operaco“, kiun subtenantoj de la milito aktive kaj bonvole uzas.
3    ”Sennaziigo“ kaj ”malarmado“ de Ukrainio estas du celoj de la milito, oficiale anoncitaj de la rusia prezidento Vladimir Putin. La senco kaj esenco de tiuj celoj restas malklaraj.