Ukraina esperantisto fuĝis al Amsterdamo

La tagon antaŭ la atako Ihor Jasinskij tute ne kredis, ke Rusio vere povus bombardi lian hejmurbon en orienta Ukrainio. Post semajno en bomboŝirmejo li fine fuĝis al Nederlando, kie li renkontis lokajn esperantistojn.


La centro de Ĥarkivo antaŭ la milito. Ihor Jasinskij fotita surstrate la 23-an de februaro.

Ihor Jasinskij estas veterana esperantisto el Ĥarkivo, unu el dudeko da spertaj esperantistoj kiuj loĝis en la urbo antaŭ la komenco de la milito. La 23-an de februaro li estis intervjuita en Esperanto de la sveda gazeto Sydsvenska Dagbladet.

Li tiam rakontis, ke ĉio daŭre estas trankvila en lia hejmurbo Ĥarkiv en nordorienta Ukrainio, tridek kilometrojn de la rusia limo. Jam de longe kolektiĝis la rusiaj trupoj transe de la limo, sed multaj homoj daŭre ne povis kredi, ke efektive Rusio povus ataki.

– Estas printempa suno, ĉio estas normala, homoj iras, ridetas. Mi vizitas pensiulajn dancojn en la parko, estas senpage, kaj foje mi kaptas la penson, ke mi volas tiel amuziĝi por ke oni ne pensu ke ni estas timigitaj pro tiu makabra situacio. Ni vivas spite al ĉiuj iliaj provoj, ni vivas normalan vivon, li rakontis tiam.

La 28-an de februaro lia normala vivo aspektis jam tute alia, li rakontis tiam per telefono:


En la ŝirmejo.

– Ĉe mi nun estas tia vivo, ke mi iras de mia hejmo al la ŝirmejo kaj reen. En la ŝirmejo ne estas lumo kaj estas sufiĉe malvarme tie. Sed sekure. Elektro ne estas nun, oni promesis ripari, sed jam dum du tagoj ne estas lumo. Hodiaŭ mi spite ke estas tiu elirmalpermeso forkuris je la tria horo nokte, ĉar apud mi tie estis homoj kiuj tiel ronkis ke mi ne povis dormi, nu, mi ne eltenis. Do mi spite al la malpermeso kuris hejmen kaj tie dormis kaj revenis ĉi tien.

La loĝejo de Ihor Jasinskij kaj la ŝirmejo troviĝas en la nord-orienta parto de la urbo, ne tre distance de la bataloj, kaj la pafado klare aŭdeblis.

– Jes, aŭdeblas. Eĉ el mitraletoj, sufiĉe proksime al mia domo, sed sur la alia flanko de la ŝirmejo. En mia domo, kiu estas apude, estas elektro, do mi ŝargas la telefonon kiam mi venas hejmen. Akvo same estas, sed hejtado ne funkcias. Do tiel mi vivas, sed mi ne perdas la optimismon, ĉar mi aŭdas ke la tuta mondo helpas kaj subtenas. Do dankon pro tiu subteno, ĝi tre gravas por ni.

La 6-an de marto Ihor Jasinskij mesaĝis, ke li forlasis Ĥarkivon. Kiel tio okazis li jam rakontis al Federico Gobbo en Amsterdamo, Nederlando.


Detruita lernejo laŭ la vojo al la stacidomo.

– Mi proponis min por la teritoria defendo, sed oni diris ke mi jam estas tro maljuna. Mi estas 64-jara, kaj oni akceptas ĝis 60. Al mi jam tedis sidi sub la tero kaj atendi bombon. Mi estas fraŭlo, do mi fine simple prenis miajn aĵojn kaj marŝis de mia hejmo ĝis la stacidomo. Proksimume dek du kilometrojn. Poste mi kun granda peno entrajniĝis, en la unuan mi ne sukcesis, sed la duan.

La plenplena trajno portis la rifuĝantojn al Lvivo en okcidenta Ukrainio. De tie jam alia trajno veturigis ilin trans la pola landlimo al Przemyśl en sudorienta Pollando.

– Fakte oni eĉ ne kontrolis nin, oni kontrolis nur ke ne estu viroj pli junaj ol 60. Poste ni dudek horojn veturis tiujn kompatindajn 90 kilometrojn, preskaŭ eblus perpiede dum tiu tempo iri, kaj certe estis tre multe da homoj. Mi veturis ne en la salono sed en la spaco inter la du vagonoj, kaj unu virino tie daŭre vomis. Do vi povas imagi la sperton. Tre malvarme kaj tiu odoro…

Ihor Jasinskij ne kunportis multajn aĵojn, kaj eĉ la eksterlandan pasporton li en la hasto forgesis paki, sed feliĉe sufiĉis la enlanda identigilo, li rakontas. En Przemyśl lin renkontis nova homamaso.

– Svarmas homoj, nenion eblas scii, jam por ricevi informojn estas vico de proksimume 500 personoj, do mi decidis veturi al Berlino. Sed la trajno kiu venis, estis jam plenŝtopita. La sekva estis ĝis Wrocław, do mi veturis ĝis Wrocław, kaj de tie al Poznań. Tie mi finfine decidis noktumi, ĉar mi ne dormis dum du noktoj.

La unua plano de Ihor Jasinskij estis veturi al Britio.


Detruita rusia kirasveturilo laŭ la vojo al la stacidomo.

– Ĉar mi pli-malpli posedas la anglan, do mi decidis veturi tien, kaj rigardis tiel naive sur la mapo kaj vidis ke la plej proksima punkto estas Hago. En Berlino estis multe da homoj, mi demandis al ili, ĉu en Hago estas oficejo por rifuĝintoj. Ili diris jes, jes, ĉio tie estas, veturu, eble por liberiĝi de mi. Sed kiam mi venis al Hago, neniu sciis ion, verŝajne mi estis la unua tie.

Oni sendis Ihor Jasinskij per trajno al Amsterdamo, li alvenis al malplena stacidomo meze de la nokto kaj petis helpon de hazarde preterpasanta viro.

– Li prenis biciklon per sia mono, kaj ni duope veturis tra la nokta Amsterdamo sufiĉe longe. Mi dufoje falis, ĉar mi jam dum dudek jaroj ne biciklis kaj krome mi estis sufiĉe laca. Sed feliĉe mia telefono estas nerompita.

Nun Ihor Jasinskij loĝas en simpla hotelo kun kelkcent aliaj rifuĝintoj el Ukrainio, multaj el ili eksterlandaj studentoj, ankaŭ el Ĥarkivo.

– Estas multe da studentoj, multe da junularo en mia urbo, kaj tiom ĝi plibeliĝis dum la lastaj jaroj. Tamen nun mi ne povas diri, kion eblas tie vidi nun. Eĉ kelkaj preĝejoj estas jam sufiĉe grave vunditaj, kaj mi ne scias, kio okazos plu. Neniu scias.

Rakontite al Kalle Kniivilä kaj Federico Gobbo


Ihor Jasinskij estas unu el pluraj ukrainaj esperantistoj, kiuj jam estis devigitaj fuĝi pro la atako de Rusio. Entute dek milionoj da homoj en Ukrainio devis forlasi sian hejmon pro la milito. Ĉiu dua infano en Ukrainio nun estas rifuĝinto. Proksimume kvar milionoj da homoj fuĝis al la najbaraj landoj en la okcidento. UEA kaj TEJO anoncis pri helpo-servo por trafitaj esperantistoj.