Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo

Kiam komenciĝis la rilato inter Esperanto kaj anarkiismo? Kial la ”liberecanoj” ekinteresiĝis pri la internacia lingvo? Javier Alcalde verkis detalan esploron pri tiu temo kaj rakontis pri sia verko en intervjuo de Libera Folio.

Ĵus aperis ĉe la eldonejo Edicions Malcriàs d’Agràcia historia studo pri la ligoj de anarkiismo al la Esperanto-movado kun la titolo Esperanto i anarquisme: els orígens (1887-1907) (“Esperanto kaj anarkiismo: la originoj (1887-1907)”). Temas pri la unua numero de la kolekto Quaderns Esperantistes (“Esperantistaj Kajeroj”).

En sia antaŭparolo, Sarah Al-Matary, profesoro pri franca literaturo ĉe Universitato de Lyon kaj fakulo pri intelekta historio, skribas:

Esplorinte diversajn fontojn, foje malmulte konatajn, Alcalde pritraktas la debatojn, kiujn la ebleco de lingvo internacia (kaj, pli precize, Esperanto) vekis en la socialismaj rondoj antaŭ la Granda Milito, kun speciala atento al la akcepto kiun ĝi havis inter la diversaj anarkiismaj tendencoj kaj retoj.

Libera Folio petis la aŭtoron rakonti pli pri la libro.

Libera Folio: Kial vi interesiĝis ĝuste pri la relative mallonga periodo 1887-1907?

Javier Alcalde: – Kadre de antaŭaj esploroj (ekzemple Maro estas gutaro kaj Vides paraleles) mi observis, ke la lingvo estis ege disvastigita en la kataluna liberecanaro en la 1930aj jaroj. Pluraj aŭtoroj menciis tiun fakton, sed mankis klarigoj pri la komenco de tiu rilato, ĝiaj kialoj kaj ĝia amplekso. La esploro ekas per analizo de utopiaj socialistoj kiel Étienne Cabet kaj Wilhelm Weitling (iusence praanarkiistoj kaj praesperantistoj) kaj daŭrigas kronologie ĝis 1907, dudek jarojn post la apero de la Unua Libro; multo okazis en tiu jaro, en pluraj mondopartoj.

Ĉu la fruaj anarkiistoj subtenis Esperanton pli ol aliaj socialistaj tendencoj?

– Komence socialistaj gvidantoj montris pri Esperanto indiferenton aŭ eĉ malestimon (ekzemple, Antonio Gramsci). Samtempe la lingvo disvastiĝis inter multaj grupoj de proletoj, kiuj intuicie komprenis la potencialon de la universala lingvo por la internaciigo de la revolucio, kaj uzis ĝin praktike.

– Anarkiistoj kontraŭis la sistemon de internacia komunikado en la laborista movado baze de poliglotaj intelektuloj, kies personaj opinioj kaj interesoj nature ĉefrolis. Aliflanke, iliaj idealoj pri frateco kaj homa emancipiĝo kongruis kun la interna ideo de Esperanto.

Kiel anarkiistoj rilatis al la neŭtrala Esperanto-movado? Kaj al aliaj laboristaj tendencoj?

– Tio dependas interalie de tio, ĉu oni konsideris sin esperantisto unue aŭ anarkiisto unue. Kiam la denseco de esperantistoj tion permesis, proletaj grupoj kreiĝis aparte de la tiel nomata burĝa movado, sed foje oni kunlaboradis. Malgraŭ tio, ke la plimulto el la tiutempaj laboristaj esperantistoj estis liberecanoj, observeblas spirito de toleremo kaj kunordigado kun aliaj proletoj, ekzemple en la kadro de la internacia asocio Paco-Libereco, antaŭulo de SAT.

Ĉu vi povas doni ekzemplojn de konataj anarkiistaj esperantistoj? Ĉu estis kontraŭuloj?

– Esperanton subtenis gravuloj el pluraj skoloj, kiel Lev Tolstoj, Errico Malatesta, Elisée Reclus, Pierre Remus, Li Shizeng kaj Ōsugi Sakae. Inter la kontraŭuloj, menciindas Gustav Landauer kaj Max Nettlau. La libro pritraktas la debaton en Die Freie Generation inter Ramus kaj Landauer. Krome, en la teksto aperas famuloj iel surprizaj, kiel la verkisto Jules Verne, la inventinto de la submarŝipo Narcís Monturiol kaj la pioniro de la ĝardenurba movado Ebenezer Howard.

Kiajn legantojn vi celas?

– La libro estas verkita kaj por fakuloj kaj por la ĝenerala publiko. Ĝi mallongas kaj ne estas tro komplika, sed je la fino inkluzivas aron da notoj kaj referencoj por tiuj kiuj volas scii pli. Mi verkis katalunlingve, kaj aperis pli frue mallonga versio en la franca, artikolforme. Ĉar ne ekzistas alia simila libro, se estus intereso kaj oni pretus ĝin traduki, eventuale ĝi povus publikiĝi alilingve kaj tiel atingi pli vastan kaj diversan legantaron.