TEJO kreskas, UEA stagnas

Laŭ freŝa statistiko la membrokvanto de TEJO denove forte kreskis dum la pasinta jaro, kaj la junulara sekcio de UEA nun havas pli da individuaj membroj ol iam ajn dum la lastaj jardekoj. Samtempe la tuta kresketo en la membrokvanto de UEA okazis ĉe la junulara sekcio. De kio tio dependas?


Statistiko pri la individuaj membroj de TEJO 1984–2021 laŭ diversaj kategorioj. La aĝlimo de TEJO estis altigita de 25 al 30 en 1990 kaj al 35 en 2017.

Ĉiujare la aprila eldono de revuo Esperanto publikigas statistikon pri la individuaj membroj de UEA kaj TEJO. Laŭ la freŝaj ciferoj por la jaro 2021, TEJO spertis fortan kreskon en sia kvanto da individuaj membroj, kiu nun estas la plej alta ekde la 1980-aj jaroj, aŭ eble iam ajn.

Statistikoj pri la kvantoj antaŭ la 1980-aj jaroj ne facile troveblas, sed ĉar tiam ŝajne estis la pinto de la junulara movado, supozeblas ke tiam ankaŭ estis la pinto de la membraro en TEJO.

Inter 2020 kaj 2021, la kvanto da individuaj membroj en TEJO kreskis de 806 al 936, je pli ol 16%. La kresko ĉefe okazis en la kategorio “Juna Membro Baza” kiu kreskis de 675 al 795. La kategorio “Juna Membro-Abonanto” kreskis de 80 al 90 kaj “Juna Membro Dumviva Baza” de 29 al 31. Nur la kategorio “Juna Dumviva Membro Abonanto” malkreskis, de 22 al 20.

La kvanto de individuaj membroj de TEJO kreskis ĉiujare ekde 2016 kiam la aĝolimo estis altigita de 30 al 35. Tiam TEJO havis malpli ol 400 individuajn membrojn.

La kresko estas eĉ pli impona kompare kun UEA, kies individua membraro kreskis de 4 293 al 4 424, neta pluso de 131. Tiu signifas ke la tuta kresko en individuaj membroj  de UEA venis de TEJO.

La nov-elektita estrarano de TEJO Tyron Surmon komentis nome de la TEJO-estraro al Libera Folio:

– Kompreneble la estraro ĝojegas ke la membraro de TEJO denove kreskas. TEJO nun havas pli da individuaj membroj ol dum iam ajn ekde almenaŭ la 1980-aj jaroj. Eĉ se vi ne inkluzivas la efikon de la altiĝo de la aĝlimo, tio ankoraŭ montras veran kaj impresan kreskon dum la pasintaj jaroj. Kaj kiam la AKSO-projekto pretos, tio multe faciligos la membriĝan sistemon (ekz. oni povos elekti aŭtomatan remembriĝon), do ne estus tro optimisme prognozi estonton kie TEJO superas 1 000 individuajn membrojn.

Sed kiel kaj kial tiu kresko okazis? Tyron Surmon proponis hipotezojn:

– Nia komisiono pri Landa kaj Faka Agado estas multe pli aktiva nun ol ĝi estis dum pasintaj jaroj. Nia estrarano Albert Stalin Garrido iniciatis kampanjon inter landaj kaj fakaj sekcioj ke ili remembrigu siajn membrojn en 2021, kun helpo de la Fondaĵo Canuto, kaj lando kiel Indonezio sola alportis inter 15 kaj 20 novajn membrojn.

– Aldone, en 2021 ni lanĉis la novan retan eventon Retoso, senpagan por TEJO-membroj sed pagendan por ĉiuj aliaj. Estis aparta aliĝilo por homoj kiuj aliĝus al TEJO nur pro Retoso, kaj 37 homoj aliĝis tiel. Sed supozeble aliaj homoj mem aliĝis al TEJO dank’ al la evento, kaj poste uzis la ĉefan aliĝilon.

– Simile, kvankam la 2021 reta IJK ne havis apartan aliĝilon por tiuj homoj, estis multe malpli kosta aliĝi al TEJO (kaj poste ĉeesti senpage) anstataŭ pagi la IJK-kotizon, kaj 58 homoj indikis ke la reta IJK estis ilia unua E-evento – do ne estus troigo sugesti ke 100 novaj homoj aliĝis al TEJO dank’ al retaj eventoj.

Kiom da membroj TEJO havas sume, delonge estas polemika demando, kaj kelkaj estraroj tute evitis doni respondon. Fine en 2021 oni publikigis takson pri la grandeco de la membraro. Laŭ ĝi, tiam TEJO havis proksimume kvin mil membrojn.

Krom la individuaj membroj, oni tiam taksis, ke estis ĉirkaŭ 1 400 asociaj kaj aligitaj membroj, 1 100 junaj amikoj de Esperanto kaj 1 700 eks-individuaj membroj kiuj aŭtomate iĝis “junaj amikoj de Esperanto”. Multaj el tiuj mem supozeble ne scias, ke ili troviĝas en la membrostatistiko de TEJO.

Robert Nielsen