Malmulto dependas de ni, eble eĉ nenio, sed la ideo mem de Esperanto estas mondpaco kaj interkompreniĝo. La ideo de Esperanto estas nek milito nek speciala operacio de (ajna) armeo. Tion skribas Grigorij Arosev, eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio en sia vidpunkta artikolo.

En certa aĝo oni kutime ĉirkaŭas sin per ne nur amikoj, sed ankaŭ samideanoj – per homoj, dividantaj la samajn valorojn, havantaj pli-malpli saman komprenon de multaj fenomenoj kaj eventoj. En certa aĝo oni jam ne volas senĉese diskuti kaj ion pruvi, ĉar oni komprenas, ke konvinki iun apenaŭ eblas, ĉiu restas kun sia opinio sendepende de la cirkonstancoj.
Mi ne estas escepto. Kaj pro tio kiam la ŝtatestro de Rusio komencis la militon kontraŭ Ukrainio, mi estis ŝokita, same kiel miaj geamikoj kaj amaso da gekonatoj. Des pli konsterne estis malkovri, ke ekzistas ankaŭ amaso subtenanta la militon.
Eĉ pli konsterne estis konstati, ke inter tiuj estas multaj esperantistoj el la atakanta lando. Mi forlasis Rusion antaŭ preskaŭ 10 jaroj, kaj malmulte interesiĝis pri la evoluo de la nacia Esperanto-movado. Intertempe aperis multegaj novaj nomoj, kiujn mi ne konas, sed kiuj “hejme per klavar’“ aktive partoprenas la movadon. Mi ne konas ilin, sed certe mi ne devas – la movadanaro iom po iom ŝanĝiĝas, kaj tio en si mem estas bona. Kaj inter la novaj anoj surface estas vere multaj, kiuj aprobas la militon.
Malĝoje mi konstatis, ke la sama humoro regas ankaŭ inter pluraj malnovaj esperantistoj, kiujn mi konas de 10, 20, 30 jaroj (mi esperantistiĝis ekzakte antaŭ 30). Estas ankaŭ tiuj havantaj alian opinion, sed ili ne videblas, kaj apenaŭ videblos – en la teksto de Libera Folio pri la deklaro de la nuna prezidanto de Rusia Esperantista Unio estas klarigo – la nova reprezalia leĝo de la Putina reĝimo malpermesas nomi la militon milito sub la minaco de 15 jaroj en malliberejo. Tio jam estas serioza.
Private mi jam ricevas mesaĝojn, en kiuj homoj konfesas ke ili timas premi la butonon “mi ŝatas“ sub miaj afiŝoj pri malsubteno de la milito, kiu ja estas milito. Oni timas eĉ nur premi, sen komenti. Mi ne scias, kion mi farus, se daŭre loĝus en Rusio – eble ankaŭ mi timus. Pro tio mi kompreneble neniuokaze akuzas tiujn kiuj ja silentas.
Sed la subtenantoj aktive sin esprimas kaj fartas tute bone. Ili pravigas la militon per propagandaj kliŝoj pri “8 jaroj da milito en la oriento de Ukrainio“ – klare forgesante, kiu kaŭzis tiun militon kaj sub kiuj cirkonstancoj ĝi eksplodis. (Mi povus klarigi, sed ĉi tiu teksto estas tamen pri la movado, ne pri la politiko.) Mi vidis eĉ ruslingvan komenton kun iom vualita sed tamen klare legebla “promeso“ denunci tiujn, kiuj verkis la kontraŭmilitan deklaron – pro abomeno mi ne traduku tiun komenton.
Mi rakontu ion al tiuj, kiuj neniam partoprenis la esperantistajn renkontiĝojn en Rusio. Tie antaŭ multaj jaroj ekzistis tradicio, kiu nomiĝis “amika rondo“ (mi supozas ke ĝi jam formortis). Kiam iu el la partoprenantoj forveturis kaj tio okazis ne frumatene aŭ nokte, oni aranĝis por tiu(j) la “amikan rondon“: la restantaj partoprenantoj formis cirklon, en la mezo staris forveturanto(j), kaj ĉiuj ĥore skandis: “Per Esperanto por mondpaco kaj amikeco! Ĝis revido!“
Tio estis ege sincera kaj kortuŝa adiaŭo. Eble tio nun en la priskribo aspektas iom sektece, sed tio reale estis vere amika, etosa kaj animplena. (Kompreneble la “amika rondo“ estis libervola, oni estis devigita nek stari en ĝi nek akcepti ĝin kiel forveturanto – pura bonvolo.)
Post la iom longa priskribo mi emfazu gravan vorton en la adiaŭa frazo: “Por mondpaco“. Mondpaco! Esperanto servas por mondpaco. Malmulto dependas de ni, eble eĉ nenio, sed la ideo mem de Esperanto estas mondpaco kaj interkompreniĝo. La ideo de Esperanto estas nek milito nek speciala operacio de (ajna) armeo.
La nun aktivaj rusiaj esperantistoj klare tion forgesis. Aŭ verŝajne eĉ neniam sciis. Ne eblas militi por paco, same kiel ne eblas koiti por virgeco. Kompreneble, esperantisto estas homo, kiu uzas Esperanton por kiu ajn celo – sekve do ankaŭ subteno de [la] milito. Sed… Mi ne povas kredi, ke rusiaj esperantistoj en la jaro 2022 subtenas militon kontraŭ najbara lando, kie loĝas i.a. geesperantistoj, kun kiuj ni de jardekoj kune partoprenis kongresojn kaj festivalojn.
Kaj fine sekvas la deklaro de la nuna prezidanto de REU Aleksandr Lebedev. Ni refoje legu ĝin: “Ekzemple, persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio”. La deklaro estis farita kvazaŭ de privata persono, sed ĝin faris prezidanto de Esperanto-asocio, kiu en sia teksto plurfoje menciis la asocion. En tia kunteksto la deklaro ne plu estas pure privata.
Pro ĉio ĉi mi opinias la deklaron de la REU-prezidanto Lebedev honta, malmorala, hipokrita kaj absolute kontraŭanta la ideon de Esperanto. Kaj cetere malobeanta ankaŭ la statuton de REU, kiu tekstas (punkto 1.2): “Celoj de REU estas: plifirmigo de la paco…“
Ne al la milito! Pacon al Ukrainio!
Grigorij Arosev