Prezidanto de REU subtenas la militon

La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio senkondiĉe subtenas la agadon de Rusio en Ukrainio. Libera Folio malpublikigis deklaron de rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito, ĉar ĝi pro nova leĝo povas kaŭzi gravajn problemojn. Iu jam ricevis minacon.


Disbombita loĝdomo en Borodjanka norde de Kievo.

La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio (REU), Aleksandr Lebedev, publike anoncis ke REU distanciĝas de la kontraŭmilita deklaro de kelkaj konataj rusiaj esperantistoj.

Aldone li deklaris, ke li mem eĉ subtenas la rusian invadon de Ukrainio: ”…persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio”, li skribis en La Ondo de Esperanto.

Laŭ li la opinioj pri la milito en Rusio estas tre dividitaj, kaj tial REU oficiale nenion deklaru pri la afero.

Pli frue en Libera Folio aperis kontraŭmilita deklaro subskribita de unu nuna kaj kelkaj eksaj estraranoj de REU. La deklaro baldaŭ ricevis fortan kritikon de aliaj rusiaj esperantistoj. La diskuto en la rusa socia retejo VK.com okazis nur en la rusa lingvo, kaj en ĝi ŝajne partoprenis ankaŭ neesperantistoj.

– Kamaradoj esperantistoj, ne akrigu la situacion kaj ne konduku vian societon al la stato de ”kvina kolono”. Al vi nun malfermiĝas fenestro de eblo por anstataŭigi la anglan lingvon (kiel lingvon de internacia komunikado) per Esperanto por duono de la homaro. Neniam poste estos tiaj ŝancoj, skribis Oleg Babenko.


Diskuto pri la deklaro de la prezidanto de REU en VK.com.

Kiam administranto proponis, ke oni komentu rekte en Libera Folio, Vlad Romanov respondis:

– Ili nur forcenzurus. Alikaze mi komentus: [en Esperanto] Ĉesu kalumnii! Ĉi tiu milito ne estas kontraŭ Ukrainio, des pli ukraina popolo. Ĝi estas kontraŭ la milito, kiu 8 jarojn furiozis en Eŭropo.

Iu Sergej Esperantov skribis:

– Ili ĉiuj iru al la diablo /…/ same la nuna kaj eksa estraranoj de REU. Ĉiuj! Ni ne bezonas tiajn aktivistojn-provokistojn.

Vlad Romanov plu komentis:

– Tio ne estas milito de rusoj kaj ukrainoj, nek milito de Rusio kaj Ukrainio. Sed milito de adeptoj de Rusia-Ukrainia unuiĝo kontraŭ oponantoj de tiu unuiĝo. Milito por unuiĝo de la Rusa kaj Ukraina popoloj.

En Libera Folio laŭ peto de subskribintoj granda parto de la kontraŭmilita deklaro estis poste forigita, interalie la frazo ”La agreso de la rusia registaro estas nepermesebla”.

Baldaŭ poste en Rusio estis aprobita nova leĝo pri ”falsaj novaĵoj”, laŭ kiu diskonigo de ”falsaj informoj” pri agado de la rusia armeo povas konduki al multjara malliberigo. Ĉar oficiale ne okazas milito, eĉ publike nomi la militon milito estas severe punenda krimo.

Post la aprobo de la leĝo, kaj post kiam Libera Folio eksciis, ke iu el la subskribintoj jam ricevis konkretan minacon, ni decidis laŭ peto de iuj subskribintoj malpublikigi la kontraŭmilitan deklaron.

Ankaŭ la deklaro de la prezidanto de REU Aleksandr Lebedev, en kiu li distanciĝis de la kontraŭmilita deklaro, ricevis kritikon en la ruslingva diskutejo en VK.com.

– Esperantisto-faŝisto. Originale, skribis Ivan Ŝvec.

– Bone ke li honeste kaj publike konfesas sian subtenon al la nun farataj krimoj. Bone, ke normalaj honoj nun povas kompreni, kiu li estas, skribis Sergei Andreisons.

– Zamenhof turniĝas en sia tombo, skribis Inna Gorodilova.

Same multaj diskutantoj tamen esprimis sian subtenon al Aleksandr Lebedev.