Putin kaj Navalnij, aktuale pri aktualo

Hans E. Becklin recenzas por Libera Folio la plej freŝdatan verkon de Kalle Kniivilä, pri la plej tenaca kontraŭulo de la rusia regnestro Putin, Aleksej Navalnij. La recenzo aperos ankaŭ en Beletra Almanako.

La malamiko de Putin, de Kalle Kniivilä, Mondial, Novjorko, 159 p., 2021, ISBN 9781595694225. 14,40 eŭroj ĉe UEA.

Dum la malvarma milito ardis, ofta maksimo pri aliancoj, diplomatio kaj militoj estis: “La malamiko de mia malamiko estas mia amiko.” Ne estas klare, de kie venis tiu sentenco – diversajn fontojn tre similajn oni povas trovi tra la historio – sed ĝi bone esprimas la binaran pensmanieron de tiuj, kiuj zorge puĉigis, (mal)ŝancelis domenojn, kaj eĉ militis por havigi al si amikojn sufiĉe malamikajn al la malamiko, ĝis Sovetio malaperis de malantaŭ la UN-pupitro en Novjorko.

Kun tiu malapero ankaŭ la brutala dividado de la mondo en du frakciojn formale malaperis; ĝis la Soveta posteulo Rusujo aneksis Krimeon ĝi eĉ kunlaboris formale kun sia iama antagonisto NATO. Sed la historio ĉiam minacis en la memoro, preta denove apartigi la mondon pli-malpli laŭ la praŝablono iel modifita per pli da landlimoj kaj novaj (mal)amikiĝoj. La sola apartaĵo estas, ke konkuras kun Rusujo por la titolo “minacanto de la demokratia Okcidento” ankaŭ aliaj movadoj kaj regnoj. Sed eĉ se la Okcidento atentas pli la parvenuojn, ĝi zorge atentas ankaŭ la nukleozan urson kaj ĝiajn kapricojn, precipe dum tiujn estras Kremla koterio sen konkurantoj.

La malamiko de Putin estas libro, kiun verkis homo je la okcidenta flanko de tiu renovigita disputo. Tion Kniivilä ne kaŝas; ĉiu ĉapitro komenciĝas per citaĵo el raporto de la sveda registaro pri la stato de “homaj rajtoj, demokratio kaj principoj de la juroŝtato”. Al li posedi tiujn aferojn estas antaŭkondiĉo por la prosperado de la homaro. Kredante tion, li apenaŭ diferencas de siaj kolegoj okcidentaj, inkluzive de mi. Eble iom danĝere nia ideologio blindigas! Ĉiu okcidenta registaro scias malgraŭ la neperfekteco de sia aparta plenumo, ke tamtami tiujn principojn enkolonigas la ofte kverelantajn soldatojn antaŭ la fronto, ĉe kiu oni nun militas malvarme per retoriko, gaso, kaj pintokunvenoj. En la duelo, multo estas surprize nostalgia, eĉ sen hisita serpo kaj martelo super ĝi.

Sed male al la origina malvarma milito, dum kiu oni ĵetis ostracismon sur komunistojn okcidentajn kaj ekzilis aŭ eĉ murdis kontraŭulojn sovetajn, nun oriente troviĝas inspira alianculo, kies tamtamo sonas simile kiel tiuj en Vaŝingtono, Parizo kaj Stokholmo. Laŭ la rusa registaro, tro simile – evidente tio pruvas lin eksterlanda agento. Kiu do? Aleksej Navalnij, pri kies vivo, laboro kaj sorto rakontas Kniivilä en sia libro. Neniu surprizo, ke Kniivilä respektas kaj kompatas la malamikon de sia malamiko.

Amanto de aktualaĵoj konas la nomon – depende de la orientiĝo (aŭ eble okcidentiĝo) li estas aŭ onta martiro de la demokratio sub la knuto de Putin, aŭ korupta kritikanto, kiu meritas enkarcerigon preskaŭ senliman. Se nur tiujn kliŝojn vi volas renkonti, restu ĉe la ĵurnaloj kaj novaĵelsendoj, kiuj provizos vin per informoj ideologie tajlitaj. Sed se vi interesiĝas pri la opinio de ordinaraj rusoj, kiujn iel enplektas la movado de Navalnij, la jena libro certe interesos vin.

Same kiel la aliaj libroj de Kniivilä, la perloj estas ne tiuj faktoj, kiujn iu ajn povus trovi en Vikipedio, sed la senpretenda rakontado de normaluloj, ĉi-foje pri siaj politikaj opinioj. Precipe tiuj, en la longa perspektivo, aldone ne ranciĝas – afero plej valora en libromerkato sen multaj nefikciaĵoj. Bedaŭrinde, la libro dediĉas pli da spaco ol ajna alia de la aŭtoro al la transdonado de faktoj alie troveblaj, kiuj ĉirkaŭas la venenadon de Navalnij pere de ĥemia armilo – evidente por komprenigi al ni, kiel proksime li estis al la morto destinita al li de ŝtato, kiu fajfas pri homaj rajtoj, demokratio kaj funkcianta juroŝtato.

Mi demandas min, ĉu ajna simpatianto de la libro bezonas konstantan memorigon pri la graveco de tiuj faktoroj; plu mi demandas, ĉu iam la martira ikono de Navalnij povus montriĝi iom tro orita, same kiel la iamaj panegiroj pri la enkarcerigita Nobel-premiito Aung San Suu Kyi. Ankaŭ ŝin mi forte subtenis kaj estimis – ĝis ŝi ekregis en Burmo kaj masakris rohingojn, ĉiam kun demokratia subteno de l’ majoritato.

Vidu – mi ne volas sugesti, ke Navalnij farus same prezidentiĝinte en Rusujo. Simple estas tiel, ke nemalofte la modelaj demokratoj montriĝas iom aliaj regantoj, ol oni supozis. Ajnokaze, estas klare en la libro, ke grandaj politikaj ŝanĝoj estus bezonataj por eĉ rajtigi lin je la balotoj de rusoj en sistemo daŭre koncentranta sian potencon en la ekzekutivon, kiun regas Putin. Kredeble la neverŝajneco de lia regado indigas la laŭdojn kaj la kompaton al Navalnij, kiu spertis eĉ ne unu tagon da libero reveninte hejmen post kriza senvenenigo en Germanujo. Ĝuste nun li ŝimas en prizono (kiun li preferas nomi spacveturilo, ĉar “la prizono…troviĝas en la kapo”).

Jen kaj jen makulas la bildon de la povrulo faktoj ne tre agrablaj, ekzemple lia kontraŭjura (sed politike populara) sinteno al la demando pri Krimeo kaj eble troa dozo de naciismo en lia retoriko. Evidente tiujn aferojn Kniivilä ne volas kaŝi, kvankam ili ricevas relative marĝenan konsideradon, kredeble ĉar la aŭtoro entuziasmas pri sia subjekto kaj atentas aliajn facetojn de lia ekzisto. Ĉe ruletotablo oni ja krias “nigron, nigron, nigron” se oni privetis nigron – kaj afekti alie estus malbona ĵurnalismo.

Min la anekdotoj pri la movado de Navalnij plej ravas. Jen io konstante persekutata, kiun ordinaraj rusoj subtenas per ĉiumonataj ĝiroj de kelkdek rubloj, manifestacioj, kaj strategia balotado – malgraŭ la verŝajna neefektiveco de ĉiuj el tiuj taktikoj por ŝanceli la nunan registaron. Kniivilä bone ilustras la timon, kiun montras la registaro responde al tio – ne nur per la venenado de Navalnij, sed ankaŭ per la konstantaj procesoj kontraŭ la stabestroj kaj aliaj senfamaj laborantoj, la detruoj de iliaj proprietaĵoj kaj la ĝeneralaj ĝenoj kaj obstakloj al ilia partoprenado en la ŝajndemokratio, kiun la registaro volas konservi sen samtempe devi konkurenci en la merkato de ideoj. Anekdote, amuzis min la fakto, ke Putin ne debatas, ĉiam debatigante anstataŭanton; kial lia moŝto degnu aperi?

Eĉ konsiderante la vidpunkton de la aŭtoro kaj la fakton, ke li intervjuis homojn pretajn intervjuiĝi per reta rimedo – pro la pandemio li ne povis alfronti la averaĝan ruson hazarde en skvaro – la libro klare montras la malkontenton de nemalgranda parto de la rusa popolo plurflanke pri la kunjungitaj malboniĝanta ekonomio kaj korupto riĉiganta klikon. Ĝi rakontas kiel funkcias paralele kaj efike kaj la amaskomunikila propagando fare de la ŝtato ĉie, sed aparte en televido, kaj la filmetoj de kaj pri Navalnij en YouTube, kiujn spektas multnombre rusoj malgraŭ baroj inter si kaj la enhavo.

Pro la fulmrapida verkado kaj aperigo de la libro mi mistajpojn ne mencios; la manpleno ajnokaze hontigas la librojn, kiujn iuj prilaboras dum jaroj sen trovi faskojn da eraroj. En kelkaj lokoj pli elvokiva estus pli preciza vorto – la plurloka “luksboatego” aparte bezonas reformiĝon kiel la Zamenhofa jaĥto. Foje participoj estas dubinde at-formaj, kiam laŭ mia kompreno de la intenco ili estu it-formaj (ĉu pro la skandinava influo al nia “moderna lingvo”): “Atakoj…ofte restas nepunataj” (64); “deko da organizantoj jam estas akuzataj pri krimo” (138). Foje alia lingvo ŝajne sin altrudas al la leksikono: “hejmedzino” (55 – estu “dommastrino”), “la sidanta urbestro” (113 – estu “oficanta”), “mi havas simplan, spartanan kajuton” (149 – estu “sparta”). Laste, malgraŭ la trukoj ebligitaj de sinekdokoj, en “venis voko el Kremlo, ili diris ke ni permesu al la paciento forveturi” mi ne povas tordi la signifon de la frazo sufiĉe, por ne opinii tiun pluralan tripersonan pronomon erara rilate al la singulara estaĵo (46 – komparu al la bona frazo “la popolo…ĝenerale faru kion ĝi volas”, 134).

Sed tiuj vere estas kritikoj apenaŭaj. Same kiel en siaj aliaj libroj, Kniivilä verkas ĉi-libre pri Navalnij en flua, bonstila Esperanto ne ŝparante koherajn neologismojn por modernaj aferoj, kies formo en la internacia lingvo ne estas fiksita (flisa, lizinga, geo-) aŭ kies alternativo ne estas tre konvena (dementi, ĉadoro, ĉeno). Tio impresas pli, ĉar la libro vere rakontas pri aferoj aktualaj – maloftaĵo en nia lingvo kaj pruvo, kiel ame kaj zorge la aŭtoro verkis la libron post la nokta konstato, ke la temo meritas libron ne nur en la sveda kaj la finna, lingvoj enspezigaj al la ĵurnalisto, sed ankaŭ en la internacia lingvo. La legantaro amikiĝu kun lia Malamiko.

Hans E. Becklin