Cent jaroj da sennaciismo

En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.


La fondintoj de SAT dum la Universala Kongreso en Prago 1921.

Antaŭ cent jaroj, en 1921, estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ni petis la prezidanton de la plenumkomitato de SAT rakonti pri la historio kaj perspektivoj de la organizaĵo, kiu dum jarcento estis la ĉefa alternativo al la politike neŭtrala UEA.

Libera Folio: Kio estas SAT? Kion ĝi celas kaj kiel ĝi malsamas al UEA?

Vinko Markovo: – Sennacieca Asocio Tutmonda estas interŝanĝejo por malsamideanoj, kiuj deziras malferme dividi spertojn kaj ideojn pri la plej taŭga maniero konstrui solidarecan mondon, sen klasa aŭ alitipa homekspluatado. SAT-anoj estas bonvenaj pridiskuti ĉiujn temojn, eĉ la plej politikajn. Tiel ĉiu unuopa membro povas per komparo de faktoj kaj ideoj riĉigi sian propran perspektivon kaj pliefikigi sian ĉiutagan agadon. Ĝenerale, en SAT la tendenco estas pli maldekstra ol en aliaj asocioj uzantaj Esperanton.

Kiuj estas la ĉefaj aktivaĵoj de SAT? Kiel statas la aferoj de SAT hodiaŭ rilate al financoj, revuo, ejo kaj kongresoj?

– SAT eldonas la dumonatan gazeton Sennaciulo, kun proksimume 40 paĝoj, en kiu la legantoj kaj kontribuantoj povas libere interŝanĝi opiniojn pri ĉiuj temoj, kiujn ili pensas traktindaj. Ĉu pri propra agado, ĉu pri ĝeneralaj mondproblemoj, ĉu pli pri lokaj aŭ fakaj aferoj. Ĝi plie eldonas librojn, nun plejparte pere de sia Eldona Fako Kooperativa. Aparte grava estis la reeldono de PIV en la jaro 2020.

– Finance la asocio bonfartas. La donacemo de multaj malavaraj kamaradoj ebligas konservadon de sistemo, en kiu neniam malfacila financa situacio de unuopulo estas baro al aliĝo.


Vinko Markovo. Foto el prelego en Youtube.

– La pariza sidejo fariĝis stokejo kaj arkivejo, en kiu estas tenataj libroj, gazetaj kromekzempleroj kaj historiaj dokumentoj. Unu el tiuj, kiuj dum la lastaj jaroj profitis la eblon esplori en tiu arkivo, estis Mikaelo Bronŝtejn, por la preparo de sia ĵus premiita romano “Mi stelojn jungis al revado”.

– La ĉeestaj SAT-kongresoj ĝenerale kunigas centon da partoprenantoj. Escepte multnombre vizitata estis la SAT-kongreso en Barcelono, kun 220 aliĝintoj en 2019. Tie, apud viglaj debatoj pri la situacio en Katalunio kaj Norda Koreio, estis riĉa kultura programo: koncertoj de Jomo kaj de Kaj Tiel Plu, teatraĵo kaj kabaredaĵoj de Saŝa Pilipoviĉ, pupteatra spektaklo pri esprimlibereco, kiu antaŭe kaŭzis enkarcerigon de membroj de la kompanio, kaj lirika spektaklo de Miguel Fernández, prezentanta la freŝe eldonitan poemaron Rev-ene.

– En 2021 sentiĝis jam ĝenerala laciĝo de ĉiuj pri nur-retaj eventoj. Espereble, post kelkaj monatoj eblos al vojaĝemuloj denove fizike renkontiĝi en Moskvo, kie estas organizata la venonta SAT-kongreso.

Kial oni aliĝu al SAT? Ĉu oni bezonas iun vidpunkton por membriĝi, rilate al sennacieco, socialismo, anarkiismo…?

– Oni aliĝu al SAT unuavice por praktikadi Esperanton diskutante sentabue pri plej diversaj temoj. Tute ne necesas havi jam formitan vidpunkton pri sennacieco, socialismo, anarkiismo, pacismo, virinaj rajtoj, veganismo aŭ mediprotekado. Por homoj sen antaŭaj scioj pri tiuj temoj, SAT estas la ĝusta loko por renkonti diversajn unuopajn aktivulojn el iu specifa tendenco. Cetere, membreco en SAT tute ne malhelpas ankaŭ aktivi en aliaj Esperanto-asocioj.

Kiom da membroj havas SAT? Ĉu estas kresko aŭ malkresko?

– Fine de majo 2021, SAT havis iom malpli ol 450 membroj. Dum la lastaj du jardekoj okazis malrapida malkresko, ja antaŭ 20 jaroj aperis 881 nomoj en la SAT-adresaro. Ĉiujare dudeko da novuloj aliĝas, sed ne ĉiuj el ili fariĝas daŭraj aktivuloj. Aliflanke multaj delonge fidelaj membroj iom post iom malaktiviĝas pro aĝo kaj rilataj sanproblemoj, antaŭ ol definitive malaperi. Plie SAT kiel aliaj tradicitipaj asocioj suferas pri la emo de multaj homoj prefere aktivi kadre de malpli formalaj, foje projekt-bazitaj grupoj.

– Tamen la proporcio de mezaĝaj aktivuloj kreskas ene de SAT. En 2003 estis nur unu dudekjarulo en la Plenum-Komitato (PK), kaj preskaŭ ĉiuj ceteraj membroj estis emeritoj. Nun nur unu PK-ano estas emerita, kaj duono de la PK konsistas el homoj, kiuj aĝas inter 35 kaj 40 jaroj. Feliĉe inter la nunaj membroj nun ankaŭ estas kelkaj dudekjaruloj !

Kio estis la celo de SAT en 1921? Ĉu ĝi sukcesis atingi ĝin?

– La celo de SAT en 1921 estis utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Tiu ĉi frazo eltenis la tutan jarcenton malgraŭ viglaj diskutoj post la falo de la Berlina muro. Kaj kiel ĉiuj certe povas mem sperti en sia ĉiutaga vivo, la kapitalisma homekspluatado daŭre ekzistas, sed SAT neniam celis tutsola malaperigi ĝin.

– La celo de SAT ekde la komenco estis pli larĝe eduka, kun spaco dediĉita al pli vasta laborista klerigo. En ĝiaj organoj ĉiam estis bonvenaj beletraĵoj, ĉu tradukitaj el naciaj lingvoj, ĉu originale verkitaj de esperantistoj. Per sia eldona agado ĝi sendube kontribuis al malfermo de la mensa horizonto de siaj membroj, kaj eĉ de la tuta esperantistaro.

Kiuj estis la plej gravaj atingoj de SAT dum la pasintaj cent jaroj? Kiuj estis la plej gravaj eraroj aŭ malsukcesoj?

– SAT sukcesis fariĝi daŭripova interŝanĝejo. Malgraŭ okazaj esprimoj de maltoleremo en ĝiaj vicoj, ĝi estas loko, kie eblas praktike uzi Esperanton dum malfermaj diskutoj pri multaj aferoj. Tiu ĝenerale supertendenca etoso praktike estas videbla en ĝia eldona laboro, kie aktivuloj kunlaboras tute sendepende de eventualaj politikaj preferoj. Krome SAT grave rolis en la normigo de la nun uzata Esperanto per la produktado de la Plena Vortaro kaj de ilustrita posteulo, PIV.


Sovetia stampo eldonita okaze de la SAT-kongreso en Leningrado 1926.

– Ĝi ankaŭ signife kontribuis al la frua diskonigo de la degenero de Sovetio sub la regado de Stalino. Tamen necesas agnoski, ke tio okazis koste de skismo, kiu entute kreis dum jardekoj etoson de malŝato al politikaj debatoj, precipe ĉe tiuj kamaradoj kiuj rekte travivis la ŝokan sperton de la skismo. Unu el la rezultoj de tio estis la ne tre vigla apogo de SAT al la hispana revolucio de 1936-1939, foje kun preskaŭ rasismaj argumentoj pri diferenco de temperamento inter SAT-anoj el nordo kaj sudo de Eŭropo. Sed ankaŭ pri tio malfacilas ĝeneraligi, ĉar samepoke unuopaj SAT-anoj tre aktive enplektiĝis en tiuj eventoj.

– En 1968, la redakcio de Sennaciulo rifuzis aperigi artikolon kritikantan la okazigon de la UK en Madrido sub la alta protektado de Francisco Franco. Nur pasintjare, okaze de la centjariĝo de ĝia aŭtoro, Eduardo Vivancos, tio estis plene riparita per publikigo en Sennaciulo. Indas substreki, ke malgraŭ tiu neaperigo Vivancos restis aktiva SAT-ano, kiu eĉ organizis la unuan ekstereŭropan kongreson en Toronto en 1973.

Kiel aspektas la estonteco por SAT?

– SAT, kiel ĉiuj asocioj, frontas nun, aldone al la lingvaj kaj ŝtataj baroj, kiuj bedaŭrinde multloke fariĝas denove malfacile traireblaj, teknologiajn obstaklojn kiuj plu disigas homojn diversgrade lertajn pri orientiĝo en ĉiuj ekzistantaj retaj komunumoj. Tamen de pli ol dek jaroj ĝi nun funkcias ekskluzive pere de volontula laboro, kaj povas sin apogi sur serioza reto de divers-profilaj aktivuloj. Unu el la agadkampoj, kie lastatampe okazis granda progreso, estis la nutrado de jutuba video-kanalo, en kiu pli ol 50 filmetoj estis enmetitaj en 2021.

– SAT staras sur bazo firmigita de la laboro plenumita dum la unua jarcento de ĝia ekzisto, kiu plu meritas diskonigon kaj detalan pristudon. Se konsideri la tutmondajn defiojn, kiuj trafas la nunan homaron, ne mankas laboro por la venontaj generacioj de kuraĝuloj, konsciaj ke gutoj malgrandaj, konstante frapantaj, fine traboros la monton granitan.

Intervjuis Robert Nielsen