Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo?

Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.


La ejo de la Libroservo de UEA en Nieuwe Binnenweg. La libroservon transprenos I@E en Slovakio.

Komence de oktobro komitatano Dietrich Weidmann proponis, ke la longe diskutita vendo de la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 okazu nur post aprobo de la membraro, kiu diru sian opinion en ĝenerala voĉdonado. Ĉar la propono ricevis subtenon de aliaj komitatanoj, ĝi devas esti formale traktita de la supera decida organo de UEA.

La diskuto pri la propono okazis en la komitata listo ekde la 20-a ĝis la 28-a de decembro. Spite la jarfinajn festojn ĝi estis vigla. Pluraj komitatanoj forte argumentis por ke oni ja lasu la membraron decidi, dum precipe estraranoj opiniis, ke la komitato kiel la supera organo de UEA ne ŝovu la respondecon al la membroj.


Fernando Maia Jr. (fot. Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

– La Komitato jam dediĉis dudekon da kunsidhoroj, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro dediĉis pli ol jaron da laboro, kaj ĉiuj ni dediĉis multe da tempo por analizi kaj kompreni. La membroj ne estas kaj ne estos pli informitaj ol la Komitato kaj ni devas agnoski, ke estas potenciale maljuste kaj eĉ nekohere nun transdoni al la membroj la devon decidi, skribis vicprezidanto Fernando Maia en la komitata listo.

Simile opiniis la antaŭa prezidanto Mark Fettes:

– Se mi pensas pri la Ĝenerala Voĉdono kiel ordinara membro de UEA, mi supozeble vidus ĝin kiel indikon ke UEA, anstataŭ fokusiĝi al konkretaj agadoj por antaŭenigi la movadon tutmonde, okupiĝas ĉefe pri mono kaj nemoveblaĵoj — demandoj pri kiuj mi, kiel ordinara membro, ne sentas min kompetenta kaj ne volas okupiĝi. Laŭ mi, ni komitatanoj devas simple akcepti nian Statutan respondecon fari tiajn decidojn, cele al kiel eble plej bona estonteco por UEA.

Ankaŭ lia antaŭulo Renato Corsetti kontraŭas ĝeneralan voĉdonadon pri la vendo:

– Mi estas devigata konstati, ke mankas la kuraĝo fari decidojn kaj respondeci pri ili. Ni diskutas pri ĉi tiuj temoj de la UK en Lisbono, kiam ni konstatis la katastrofan situacion de la financa malekvilibro de UEA. De tiam ni diskutas, kion fari. Tute aparte pri la domo en Roterdamo oni petis konsilojn de fakuloj kaj ricevis ilin. Nun estas la vico de la estraro kaj de la komitato decidi. La estraro proponu kaj la komitato akceptu aŭ malakceptu. Sed aranĝi ĝeneralan voĉdonon estas nur maniero prokrasti la decidon kaj “lavi siajn manojn” pri la afero…

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer informis la komitaton, ke la tuta estraro kontraŭas la ideon de ĝenerala voĉdono. Laŭ li tia voĉdono eĉ ne estus demokratia, sed “feŭdisma”:

– Kelkaj komitatanoj dum la diskuto liveris malpravajn argumentojn, dirante ke la membroj decidu. Tamen laŭ nia statuto ĉefe decidas la fortaj landaj asocioj, do tute ne la membroj, kiel kelkaj volas kredigi.

Dietrich Weidmann, kiu proponis la ĝeneralan voĉdonadon, argumentis, ke ĝi estas bezonata por ke la membroj povu diri sian opinion:


Dietrich Weidmann.

– Se ni prenas tiel gravan decidon sen demandi niajn membrojn, tiam tiuj, kiuj kontraŭas tian decidon eterne deklaros, ke tia decido estis farita kontraŭ la volo de la popolo kaj en la kazo de UEA poste balotos per forlaso de nia asocio. Do mi verŝajne tute prave timas, ke fari tian decidon sen baloto estos je damaĝo de nia asocio.

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne trovis la argumenton konvinka:

– La UEA-popolo ne iros manifestacii en la stratoj, se la Komitato faros ian neŝatatan decidon. Plej malbon-okaze ili ne remembriĝos. Sed, konsiderante la drastan falegon de la membraro en la lastaj jardekoj, ili ne atendis iajn decidojn de la Komitato aŭ Estraro por forlasi la Asocion. Mia teorio estas simple, ke la homoj forlasas la asociojn (ne nur UEA), konsiderante, ke ili ne plu bezonas ilin.

Por ĝenerala voĉdonado argumentis aliflanke la antaŭa ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu opiniis, ke oni tute ne vendu la domon:


Osmo Buller

– La vendemuloj fajfas pri la granda simbola signifo de la domo al UEA kaj ĝia membraro, eĉ al esperantistoj pli vaste. La argumentado por la vendo estas pure burokratisma-librotenista kaj ignoras tiun aspekton. Mi trovas tute pravigebla elspezo fari ĉion farendan en la domo por plenumi la novajn energipostulojn. Mi ne farus tion por poste vendi aŭ ludoni la domon, sed por plu havi ĝin kiel la koron de UEA, dediĉante pli da ĉambroj al la biblioteko kaj arkivo kaj al esperantistaj kaj aliaj aranĝoj, ankaŭ kun enspeziga celo.

En pluraj mesaĝoj por la proponata ĝenerala voĉdonado argumentis François Lo Jacomo. Laŭ li, efektive temas pri ŝanĝo de sidejo, eĉ se ĝi formale restos en la sama urbo:

– La nova sidejo, se okazos la vendo, estos malpli centra ĉar plejmulto el la agadoj okazos aliloke, kaj malpli ĉefa ĉar supozeble la oficejo en Slovakio estos pli granda ol la restanta butiko en Roterdamo.


François Lo Jacomo.

– Kiel prave argumentis Osmo, ŝanĝo de sidejo ne estas nur financa operacio, ĝi havas ankaŭ multajn aliajn dimensiojn, simbolan, praktikan ktp… kaj eĉ se ni dediĉis multajn horojn al tiu ĉi debatado, ni tro koncentriĝis pri la financaj argumentoj, kaj niaj membroj apenaŭ scias pri nia debato kaj interpretos la vendon kiel perdon de nia kerno. Se la decido venos el voĉdono de la tuta membraro, malpli regos la postaj bedaŭroj kaj la sento de senpotenco.

La debata fazo pri la proponata ĝenerala voĉdonado finiĝis la 28-an de decembro. Nun dum dek tagoj okazos la reta voĉdonado, kiu finiĝos la 8-an de januaro. Jam post tio okazos diskuto kaj decido pri la eventuala vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.

Se la domo ja estos vendita, ankoraŭ ne tute klaras, kio okazos pri ĝia enhavo. La kongresa fako kaj la libroservo laŭ decido de la komitato estonte estos prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Kontrakto pri la prizorgado de la kongresa fako jam estas subskribita, sed ĝia enhavo estas nekonata, kaj ankoraŭ mankas kontrakto pri la libroservo.

La arkivoj de UEA, kaj eventuale parto de la biblioteko Hector Hodler, estos transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Ne klaras, kio okazos pri la cetera parto de la biblioteko, sed laŭ vicprezidanto Fernando Maia tio ne estas problemo:

– La plano estas, ke se oni decidos por vendo, Slovakio povos akcepti, krom la stoko de la libroservo, eventuale provizore ankaŭ la kolekton de la biblioteko. La Komitato jam decidis por la komisio de la kongresa fako kaj la libroservo al Slovakio kaj por la prizorgo de la arkivo al Aŭstrio. En tiu kunteksto ankaŭ la kolekto de la biblioteko povas principe iri al Slovakio.


Pli pri la temo: