Novjara Renkontiĝo nuligita jam la duan fojon

Ankaŭ ĉi-jare ne povos okazi la tradicia Novjara Renkontiĝo. Pro la ĵus enkondukitaj novaj pandemiaj limigoj en Germanio la aranĝo estis lastmomente nuligita la 21-an de decembro, malpli ol unu semajnon antaŭ ĝia komenco.


La teatro en Wiesbaden.

La Novjaran Renkontiĝon kutime partoprenas ĉirkaŭ 200 diversaĝaj esperantistoj, ofte ankaŭ familioj. La pasintjara, 19-a renkontiĝo devis esti nuligita pro la kronvirusa pandemio, sed la organizantoj esperis, ke ĉi-jare la situacio permesos renkontiĝon.

Samkiel pasintjare, ankaŭ la ĉi-jara aranĝo devis okazi en Wiesbaden apud Frankfurto en okcidenta Germanio. La planitaj datoj estis de lundo al lundo, ekde la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro.

Pro la pasintjara nuligo, ankaŭ la ĉi-jare planita aranĝo portis la ciferon 19, kaj jam en aŭgusto estis kvindeko da aliĝintoj, el kiuj duono el ekster Germanio. En decembro la kvanto de aliĝintoj atingis naŭdekon.

Laŭ la regularo de la planita renkontiĝo, ĉiuj plenkreskuloj devis aŭ esti vakcinitaj aŭ havi kuracistan konfirmon, ke vakcinado ne rekomendindas – aŭ esti resaniĝintaj post kronvirusa malsano. Krome ĉiuj devis fari kronvirusan teston antaŭ la renkontiĝo. Aldone oni planis, ke la partoprenantoj endome surhavu maskon.

Tiuj rimedoj tamen montriĝis nesufiĉaj, post kiam la registaro de Germanio la 21-an de decembro anoncis novajn limigojn, kiuj ekvalidos la 28-an de decembro. Laŭ la novaj reguloj interalie estas malpermesitaj privataj kunvenoj kun pli ol dek partoprenantoj.

Tuj post la diskonigo de la novaj reguloj la organizantoj de Novjara Renkontiĝo kun bedaŭro anoncis la nuligon de la aranĝo. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven skribis en sia Facebook-paĝo:

– Ĵus oni decidis ke en ĉiuj germanaj landoj plej laste ekde la 28-a de decembro ne plu rajtos okazi privataj kunvenoj de pli ol dek personoj. Mi ĵus telefonis kun la junulargastejo pri tio kaj bedaŭrinde ne estas alia ebleco ol malanonci NR-on. Mi tre bedaŭras la multan ĝenon, kiun tiu tre lastmomenta decido kaŭzas. Mi rondleteros poste al la NR-aliĝintoj.