Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon

Zamenhof, kun sia nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj korifeoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, li pretis ignori la Sanktan Fundamenton. La artikolo de Jouko Lindstedt celas prilumi la veran Ludovikon okaze de lia naskiĝtago.


Zamenhof en 1910.

Ĉi tiu Zamenhof-tago estas taŭga momento por iom rigardi malantaŭ la sanktulan bildon, kiun ni esperantistoj havas pri la iniciatinto de nia lingvo, kaj trovi tie la homon Zamenhof.

Per ”sanktula bildo” mi celas la kutiman historion, simpligitan kaj idealigitan, pri la unuaj jardekoj de Esperanto. Laŭ tiu kutima historio, Zamenhof, publikiginte sian genian lingvon en 1887, kuraĝe defendis ties bazan strukturon kontraŭ reformemuloj, ĝis en la unua kongreso en 1905 la esperantistoj fine akceptis la Fundamenton kiel la neŝanĝeblan bazon de la lingvo. Inter la esperantistoj restis tamen reformemuloj, kiuj en 1907–1908 kreis sian propran planlingvon Ido kaj perfide forlasis Esperanton.

Sed krom la lingvo, Zamenhof donis al la esperantistoj ankaŭ la internan ideon, kiu estas ”frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj” (Z en la ĝeneva kongreso 1906), ”sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton” (Z en la krakova kongreso 1912).

Estas konate, ke la vera historio estis pli komplikita. Aŭ tio devus esti konata, ĉar en 2009 aperis la bonega scienca biografio de Zamenhof, Homarano (dua eldono 2011), verkita de Aleksander Korĵenkov. Jam en 2006 li publikigis Mi estas homo, kolekton de ideologiaj tekstoj de Zamenhof. Multaj pli fruaj biografioj pli similis al hagiografio, celanta plibriligi sanktulan bildon; iliaj aŭtoroj ne konis ĉiujn fontojn, kiujn Korĵenkov skrupule kolektis, nek sciis la rusan lingvon necesan por utiligi tiujn fontojn. Sed bedaŭrinde nura aperigo de novaj studoj kaj faktoj ne aŭtomate ŝanĝas la mitojn kaj rakontojn, kiujn la homoj kutimas kredi.

Ĉi tie mi ĉerpos faktojn el Homarano, sed tio ne nepre signifas, ke Korĵenkov samopinius kun mi pri ĉiuj interpretoj de tiuj faktoj. Des pli mi rekomendas legi lian libron, se vi tion ne jam faris.

Unue do pri la frua historio de Esperanto kaj pri diversaj reform-proponoj. Estas konate, ke en 1894 Zamenhof skizis reformitan Esperanton, kiun la esperantistoj en perletera voĉdonado malakceptis (157 neaj voĉoj kontraŭ 93 jesaj); kaj ofte oni diras, ke Zamenhof eĉ celis tiun malakcepton kaj aranĝis la voĉdonadon nur por silentigi la reformemulojn. Kaj laŭ la historio kutime rakontata, la akcepto de la ”netuŝebla” Fundamento en la bulonja kongreso (1905) fine stabiligis la lingvon.

Sed apenaŭ sekiĝis la inko de la Fundamento, Zamenhof komencis ellabori radikalajn reformojn de Esperanto kaj daŭrigis tion, kun interrompoj, ĝis la fino de sia vivo. En 1906 li estis eĉ preta rajtigi Émile Javal fari lingvajn reformojn, kondiĉe ke danke al tiuj Esperanto estu akceptita en la francaj lernejoj kiel elektebla fako. En 1906 li ankaŭ skribis al la membroj de la nov-establita Lingva Komitato pri reformoj, sed ĝia prezidanto Émile Boirac rifuzis dissendi lian leteron al la komitatanoj.

Simile okazis en 1908, kiam la gvidantoj de Akademio de Esperanto rifuzis plusendi lian cirkuleron pri reformoj. Nur en 1909 la Akademio povis voĉdoni pri pluraj reformoproponoj devenantaj de Zamenhof, sed malakceptis ĉiujn. La lasta manuskripto adresita de Zamenhof al la esperantistoj en 1915 parolas pri unufoja porĉiama revizio de Esperanto; Edmond Privat, biografiisto de Zamenhof, posedis la manuskripton, sed ĝin prisilentis.

Formale Zamenhof proponis lingvajn novaĵojn, kiuj estus uzataj paralele kun la Fundamentaj formoj, sed nuntempe la Akademio ne hezitus deklari multajn el liaj proponoj rekte kontraŭ-Fundamentaj. Tiaj proponoj estis forigo de la supersignitaj literoj, forigo aŭ libervoligo de la artikolo, malkonstruo de la tabelvorta sistemo, nedeviga akuzativo, nevaria adjektivo, pluralo de la substantivoj per -i anstataŭ -oj, forigo de la vortoj finiĝantaj per -aŭ.

Zamenhof, kun nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj gvidantoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, eĉ se nur en Francio, Zamenhof parte kredis ilin kaj tiam ne lasis la Fundamenton limigi lin. Li ankaŭ mem trovis iujn formojn neoportunaj en uzo. La Fundamento do ne malhelpis, ke Esperanto ekiru la senfinan vojon de lingvaj reformoj kaj eternaj disputoj prilingvaj, sed nian lingvon savis tri faktoj.

Unue, la reformemuloj (inkluzive de Zamenhof mem) neniam sukcesis konsenti inter si pri la detaloj de la reformoj kaj ilia amplekso. Due, la granda amaso de la esperantistoj ne volis vidi radikalajn ŝanĝojn en la lingvo, kiun ili jam estis lernintaj kaj uzantaj. Trie, la Ido-skismo altiris la plimulton de la ĉefaj reformemuloj al alia planlingvo kaj estis do bonfara por Esperanto. Mi estus preta konkludi, ke la unuecon de Esperanto fine savis nek Zamenhof nek la Fundamento, sed Ido!

Pri la interna ideo ne povas ekzisti dubo, ke ĝiaj fruaj vortigoj devenas de Zamenhof mem. Li prezentis ĝin en siaj kongresaj paroladoj proprariske, malgraŭ la avertoj de la raciismaj movadaj gvidantoj. Ĝi estis varme kaj entuziasme akceptata de la esperantistoj. Dufoje en ĉiu Universala Kongreso, la himno ”La Espero” skribita de Zamenhof memorigas ankaŭ nin nuntempulojn pri la ĉefa enhavo de la interna ideo. Tiusence, la esperantistoj vere konas Zamenhofon la ideologon, kvankam ili ne tiel bone konas lin kiel lingvoplananton.

La bildo estas tordita iom aliloke. Efektive, Zamenhof dum sia vivo uzis multe da energio por krei ne nur neŭtralan tutmondan lingvon, sed ankaŭ neŭtralan tutmondan religion, aŭ filozofian-religian ideologion, kies unuaj versioj nomiĝis hilelismo sed kiu en siaj pli maturaj versioj (ekde 1906) nomiĝis homaranismo. Li ankaŭ diversforme planis kreadon de ”neŭtrala popolo”, al kiu ĉiuj homoj povus fine aliĝi.

Por li, Esperanto estis nur parto de la homaranisma ideologio. Sed en la versio de homaranismo el la 1913-a jaro Esperanto havis malpli grandan rolon kaj ne estis menciita rekte, kaj en la lasta versio, farita en februaro de la 1917-a jaro, Esperanto rolas neniel. Iam mi skribis, ke se Zamenhof nun mirakle revenus en la mondon, li tute ne okupiĝus pri lingvaj demandoj, sed komencus energie labori por pli bona interkompreno de kristanoj, islamanoj kaj judoj.

La interna ideo estis tiu eta parto de hilelismo-homaranismo, kiun la gvidantoj de la movado, cenzurantaj la kongresajn paroladojn de Zamenhof, permesis priskribi por la esperantistoj. Ĝi do estis ne la ideologio, kiun Zamenhof kreis por ni, sed ĝia tre modesta surogato, kiu ne tre distingiĝas de la ideoj de multaj aliaj mondpacaj kaj humanismaj movadoj, nek fine malhelpis la esperantistojn batali en sianaciaj armeoj dum la mondmilito. Sed kvankam la interna ideo ne distingas esperantismon disde multaj aliaj mondpacaj movadoj, ĝi tamen distingas Esperanton disde aliaj lingvoj, kaj eble tio estas la grava afero.

Resume, la fruaj jardekoj de Esperanto ne estas priskribeblaj kvazaŭ gvidataj de la genio de Zamenhof. Oni havas tri flankojn, kiuj reciproke influas kaj limigas unu la aliajn.

Unue, Zamenhof, originala pensulo el Orienta Eŭropo, neelĉerpebla fonto de grandaj ideoj celantaj ŝanĝi la tutan mondon, sed nedecidema kaj ne tre kapabla direkti aliajn homojn. Due, la okcident-eŭropaj (ĉefe francaj) movadestroj, raciistoj, kiuj vidas en Esperanto nur praktikan instrumenton, eventuale plibonigeblan simile al iu ajn laborilo. Trie, la esperantista amaso kiu, kvankam ĉiam preta kvereli pri detaloj de la lingvo, ne volas vidi en ĝi abruptajn radikalajn ŝanĝojn, kaj kiu pretas akcepti moderan dozon da idealismo kaj interhoma gefrateco, se tio solenigas la kongresojn sed ne postulas tro multe en la ĉiutaga vivo.

Esperanto, ĝiaj movado kaj komunumo, formiĝis en tia komplikita interagado. Zamenhof iniciatis ĝin, sed jam dum la unuaj jardekoj ĝi evoluis laŭ sia propra vojo, parte sendepende de li, parte eĉ kontraŭ lia volo. La ”Majstro” estis ne profeta gvidanto de la movado, sed la unua kaj plej sindona esperantisto.

Jouko Lindstedt

La teksto unue aperis en Lingva Tereno